Por la video "Jen" mi elektis uzi simplan manieron fari videojn, tial, ke en la programo Kurso de Esperanto tiu muzikaĵo estas prezentata en la unuaj lecionoj per simpla maniero kaj tiu filmeto celas omaĝi tiun bonegan lernoprogramon.

"Jen" verkis kaj kantas Alejandro Cossavella. La muzikaĵo preneblas el MusicExpress. La bildojn mi prenis el Commons.Wikimedia. Mi esperas, ke vi ŝatos ĝin!

Jen

Jen la suno
Jen la luno
Jen du malsamaj astroj

Jen vikingo
Jen urbano
Jen la plej malsamaj homoj

(2x)
Jen vi kaj mi
Akvo kaj oleo

Jen mandrilo
Jen ŝakalo
Jen du malsamaj bestoj

Jen kastelo
Jen igluo
Jen la plej malsamaj domoj

(2x)
Jen vi kaj mi
Akvo kaj oleo

Jen pomsuko
Jen veneno
Jen malsamaj trinkaĵoj

Jen vi kaj mi
Akvo kaj oleo