About this blog

Este é meu blog no Ipernity, sobre assuntos diversos. Seja bem-vindo! Ĉi tiu estas mia blogo ĉe Ipernity, pri pluraj temoj. Estu bonvena!

  • 24 posts
  • 12 280 visits
November 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

Favorite blogs

Andy Անդի's Blog
49 posts
Bernardo's Blog
116 posts
"IPERNITIBLOGMOZAIKO" de CEZAR, en Esperanto und in Deutsch
630 posts / 2 comments

November 17, 2009

Brazilo muzike: Dindi

DINDI

Saluton, karaj geamikoj!

Jam de longe mi forlasetis Ipernition, pro kialoj ne tiel gravaj - resume: tro da vojaĝado kaj certa malfacilaĵo aliri interreton. Tamen nun mi revenis al pli firma loĝloko kaj al pli facile alirebla interreto. Tial mi volas kundividi muzikon tre ŝatatan de mi, nomatan "Dindi". Tiu muzikaĵo estis verkita de Tom Jobim, e-igita de Flávio Fonseca kaj en ĉi tiu versio aperas en la bela voĉo de Silvana Albuquerque. Ĝia teksto sekvas sube. Mi esperas, ke vi shatos! Tiun muzikrevenon mi dediĉas al vi, amikoj en Ipernitio - tial mi markas ĉiujn en ĉi tiu blogero. Brakumegon al vi ĉiuj!

Dindi

Jes, grandegas ĉiel'
Kaj aro da nuboj pasadas rapide
Al kie ĝi iras mi ne scias, ne
Kaj vento parolas pri arboj
Kaj pri la rakonto
Kiu estas nenies
Kaj tamen ĝi estas
De kaj mi kaj vi
Ha Dindi! se vi scius, kiom vin mi amas
La mondo fariĝus, Dindi
Bela, Dindi, pura, Dindi
Ha Dindi! kaj se iam decidos foriri
Vi portu min kune, Dindi
Vidu, Dindi, vin mi amas, Dindi
Kaj kien iras akvoj de l' river'
Mi ne scias
Kaj dum la tuta vivo, kun esper'
Mi atendis nur vin, Dindi!
Vi plej belas el kio ekzistas
Vi ne ekzistas, Dindi
Restu, Dindi
Vin mi amas, Dindi...

Published at 01:14 ( 12 comments / 62 visits )
This post is public

May 21, 2009

BEJO invitas: apogu Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo

BEJO invitas: apogu Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo

En la venonta monato Junio, kiel disanoncite per pluraj medioj, la franco Michel Basso ekkonstruos en Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, Germanujo, du belaj monumentoj. Pro tio li intencas uzi ŝtonetojn senditajn el pluraj partoj de la mondo, simboligante solidarecon al la urbo kaj al Esperanto mem. Pluraj jam alvenis, el tiuj partoj de vitraloj kaj ŝtonojn el la fama Esperantoplatsen, en Göteborg, Svedujo. Apoge al la iniciato de Basso, la Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO) reinvitas siajn membrojn kaj la tutan komunumon esperantistan kaj simpatiantan kontribui. La ŝtonetoj ne devas esti juvelaj kaj povas esti en la grandeco de olivo aŭ oveto de kolombo ekz-e. Estos interese, ke la ŝtoneto havas persona rilato (inkluzive vi!) au venas el fama loko. Des pli bone se oni indikos la lokon el kiu ghi venis aŭ kie oni ghin trovis, nomon de la trovinto/sendinto, ŝtonspecon ktp.

Tiu kampanjo havas la apogon de la urbestro de Herzberg am Harz, Gerhard Walter, kaj de la gesamideanoj Peter Zilvar kaj Zsofia Kóródy, de la Interkultura Centro de Herzberg (ICH), kiu ricevas la kontribuojn. La adreso estas:

(Al Michel Basso)

Interkultura Centro de Herzberg (ICH)
DE-37412 – Herzberg/Harz
Grubenhagenstr. 6
Germanujo / Germany

Lasu vian markon en tiu evento! Kaj speciale la markon de via lando! Kaj nepre rapidu - Junio jam alvenas.

Sube vi povos rigardi la afiŝon de la invit-kampanjo farata de BEJO. Vi povas kopii la bildon kaj disdonis ghin inter viaj kontaktoj, en via blogo, ktp. Bonan sendadon!

Internacian kunlaboradon: BEJO apogas!

Apogu Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo
Apogu Herzberg am Harz, la Esp…

Published at 21:54 ( 9 comments / 556 visits )
This post is public

March 28, 2009

BEJO apogas Tangshan

Resaluton, geamikoj! Okaze de la ĵusa helpopeto de la Tangshan-a Esperanto-Asocio (legu pli en: http://www.ipernity.com/blog/fernandomaiajr/138014), BEJO (la Brazila Esperantista Junulara Organizo), mialanda sekcio de TEJO (Tutmonda E. J. O.), ekigis kampanjon por apogi Tangshan. Jen la kampanja afiŝo:

Sendu vian urbon al Tangshan!
Sendu vian urbon al Tangshan!

Temas pri oficiala invito al la anoj helpi Tangshan per tiel simpla maniero kaj samtempe tiel interesa: la interrilato per Esperanto kaj per malferma poŝtservo. Kiam ni interŝanĝas poŝtkartojn, ni interŝanĝas nian kulturon, kaj se ili iras malferme, ni atentigas por Esperanto, ĉefe se iel na vorto Esperanto bone aperas sur la skribflanko de la poŝtkarto.

Nu, tiu invito de BEJO ne limigas sin al ĝiaj propraj anoj, sed al nia tuta mondkomunumo. Bonan sendon! :)

Published at 15:46 ( 4 comments / 387 visits )
This post is public

March 23, 2009

Sendu vian urbon al Tangshan!

Saluton, karaj geamikoj!

Lastatempe mi estas plenŝtopita de laboro kaj devis forlaseti Ipernity. Mi vizitadas tiun simpatian spacon, rigardas viajn amikajn vizaĝojn, sed malmulte produktas. Mi esperas, ke baldaŭ mi povos reveni pli ageme al niaj amikaj rondoj.

Nu, intertempe mi ricevis de Tangshan, el Ĉinio, peton pri helpo, kiu estas tra facile plenumebla. Okaze de la 150 jaroj de Zamenhof, la Tangshan-a Esperanto-Asocio (TEA) organizos en ĉi tiu jaro ekspozicion pri interesperantistaj rilatoj. Por tiu ekspozicio ili bezonas nur poŝtkartojn el via urbo kaj uzitajn kovertojn.

Se vi volas helpi, simple sendu al TEA tiujn objektojn. Ilia adreso estas:

Tangshan-a Esperanto-Asocio - TEA

P. O. Box 3 Tangshan Hebei

063000 - Chinio / China

Ĉi tie en Brazilo mi organizos ĉe miaj amikoj sendadon de poŝtkartojn el pluraj partoj de nia lando. Kial vi ne faras simile? Sendu vian urbon al tiu simpatia parto de Ĉinio.

Se vi volas lerni iom pli pri Tangshan, vizitu:

// http://eo.wikipedia.org/wiki/Tangshan

aŭ en la angla (kun fotoj):

// http://en.wikipedia.org/wiki/Tangshan

Bonŝancon kaj sukceson al Tangshan! (Ĉu iu konas ĉi tie en Ipernity samideanon de la urbo?)

Kaj por la propaganduloj mi diras: memoru, ke la sendado de poŝtkartojn estas tre interesa por disvastigi Esperanton - ĉar poŝtkartojn ni sendas normale rekte kaj sen koverto, tiel ke oni eble rimarkos, ke Esperanto estas uzata. Interesas iel vidigi la vorton Esperanto sur la poŝtkarto.

Kisojn kaj brakumojn!

Published at 02:37 ( 8 comments / 344 visits )
This post is public

February 8, 2009

Tre facile! Voĉdonu por Esperanto en Livemocha

Karaj geamikoj,

ĉu vi konas la retejon Livemocha? Temas pri lingvoj-kursa paĝaro. Oni proponis al la retejo havebligi kurson por Esperanto. La estraro submetis la proponon al voĉdonado kaj se la propono estos elektita, ili donos spacon al Esperanto-kurso.

Oni povas favore voĉdoni en: http://livemocha.uservoice.com/

Esperanto estas en la 5-a pozicio nuntempe. Voĉdonu; ne necesas registriĝi! Simple alklaku la ligilon supre, trovu la proponon pri Esperanto ("add a course in Esperanto"), alklaku la apudan butonon "vote for" kaj elektu la eblecon "3" (tio donos tri voĉojn al la propono).

Livemocha estas bona retejo, kiu emas respekti la lingvan diversecon, kvankam funkcias anglalingve. Ebligi la Esperanto-kurso donos videblecon al Esperanto kaj permesos al homoj koni tiun internacian neŭtralan ilon kaj ties paceman kaj respekteman kulturon.

Ek! Ĝi estas tre simpla kaj facila tasko. Kial ne helpi? :-)

Published at 23:09 ( 7 comments / 491 visits )
This post is public

January 12, 2009

UEA fariĝas oficiala partnero de Change.org

Karaj, eble multaj el vi kontroladas la voĉdonadon favoran al Esperanto en la retejo Change.org:

// http://www.change.org/ideas/view/introduce_esperanto_as_a_foreign_language_subject_in_schools

Temas pri propono por instruado de Esperanto en usonaj lernejoj, kiu estos prezentita de Change.org al Obama, se ĝi aperos inter la 10 plej voĉdonitaj proponoj (tiu propono jam venkis multajn aliajn en antaŭa etapo kaj finis tiun antaŭan etapon kiel la la dua plej voĉdonita propono pri edukado). Nuntempe tiu propono estas la unua plej voĉdonita en la kampo Edukado, sed gravas, ke ĝi estu inter la 10 plej voĉdonitaj ĝenerale, kio ne okazas nuntempe!

Tiu afero fariĝis vere serioza nun kaj ĝi estas grava oportuno ne nur por la usona movado, sed por nia tutmonda komunumo, kiu apogas la ideon pri neŭtrala lingvo internacia. Tiel estas, ke UEA fariĝis oficiala partnero de Change.org danke al la agado de nia estraro. Kontrolu:

// http://www.change.org/universala_esperanto-asocio

La estraro de UEA kaj volontuloj serioze rigardas tiun ŝancon disvastigi Esperanton, ĉar Change.org apartenas interalie al ĵurnalistoj kun konsiderinda influpovo.

Se vi ankoraŭ ne voĉdonis, bonvolu fari tion. Se vi havas familianoj, kiuj voĉdonus, bonvolu voĉdonigi ilin. Se vi bezonas helpon por tion fari, bonvolu peti ĉi tie, mi helpos. Se vi jam voĉdonis, bonvolu konfirmi tion per komento en tiu blogo, por nia tuta komunumo sciu, kiom da ipernitianoj voĉdonis. Bonvolu ankaŭ disvastigi tiun voĉdonadon en viaj rondoj.

Ni havas nur ĝis la 15-a de januaro! Dankon, gesamideanoj! :-)

Published at 02:57 ( 23 comments / 872 visits )
This post is public

January 4, 2009

Por komenci bonhumore 2009!





Karaj, salutegon!

Jen ni en la 4-a tago de nia nova jaro. Mi jam deziris al multaj bonegan jaron - kaj eĉ de multaj pliaj mi ricevis bondezirojn. Do per tiu blogero mi volas bondeziri feliĉegan 2009, plena je sano, korpaco, volo labori, forto por venki kaj emo lerni. Mi kisas kaj brakumas vin ĉiujn!

Kaj por komenci 2009 bonhumore, mi kundividas tiun simpatian videon, kiun mi ricevis de amiko el mia laborejo. Mi esperas, ke vi ŝatos! :-)



BRILE VERDAN 2009! ;-)



Published at 18:40 ( 15 comments / 688 visits )
This post is public

November 24, 2008

Esperanto en la ĉefpaĝo de Ipernity

Karaj, bonega novaĵo!

La teamo de Ipernity akceptis aperigi specialan blogeron tute en Esperanto en la ĉefpaĝo de Ipernity mem. Nun ĉiaj ajnlingvanoj vizitantaj Ipernity povos rimarki tiun "kuriozan" blogeron. Nepre vizitu kaj komentu por rimarkigi la aktivecon de la Esperanto-uzantoj:

// http://www.ipernity.com/blog/team/110030

Temas pri tiu voĉdonado jam disvastigita antaŭe.

Kisojn!

Published at 20:25 ( 4 comments / 501 visits )
This post is public

November 22, 2008

Mateno - Vespero - Nokto (poezioj)

Hireaŭ mi vizitis la Kulturan Kooperantivon de Esperantistoj (KKE) en Rio-de-Ĵanejro pro prelego farita de Paulo Sérgio Viana (bonega tradukanto kaj junece vigla sinjoro, kiun mi tre ŝatis koni persone). Ĉeestis Sylla Chaves, kiu hodiaŭ aperas inter la brazilaj kaj tutmondaj majstroj de nia lingvo. Ne hazarde.

Sylla naskiĝis en 1929, se mi ne trompiĝas, kaj lia unua libro (kiun mi havas mane nun, ĵus aĉetita en KKE) aperis en 1959, nomata "Animo Prisma" (baldaŭ en la grupo Bibliografio de Esperanto). Temas pri poezia libro. Oportune mi verkos pri ĝi, ĉar ĝi havas legindajn poeziaĵojn, ne nur en klasika formo, sed vere modernemajn poeziojn - la unuega poeziaĵo mem jam ravas la leganton: mi kundividos ĝin en aparta blogero poste.

Mi volas nun nur prezenti tri poezietojn aperintajn fine de la libro, tri sonetoj, en tre kurioza formo. Tiuj, kiuj volas legi pli pri Sylla Chaves, antigu lian artikolon en Vikipedio.

Mateno

Nun:
Maj'
kaj
sun'.

Kun
gaj'
kaj
jun',

ĉi -
ni
du.

Do,
ho
ĝu'!

Vespero

Jen
hor'
por
pen'.

Plor'...
ĉen'
en
kor'.

Ĉe
ni
jam

Ne
vi,
Am'!

Nokto

Al la
kor',
gala
hor':

Pala
flor'
falas
for.

Kia
helo,
Di'!

Plia
stelo:
ŝi.

Mi esperas, ke vi ĝuos! :-)

Published at 23:51 ( 13 comments / 673 visits )
This post is public

November 21, 2008

[Re]voĉdonu por Ipernity en Esperanto

Karaj, antaŭ kelkaj semajnoj okazis voĉdonado favore al Ipernity (pri plej bona fotkundivida retejo). Ipernity venkis la unuan etaĝon. Nun venis la dua. Vi povas rekte voĉdoni per tiu ligilo:

// http://mashable.polldaddy.com/widget/x2.aspx?f=f&c=9&cn=105

Tamen post konfirmu la voĉdonado en via retpoŝto.

Nu, sed mi ja volas peti, ke vi atingu la jenan ligilon:

// http://www.ipernity.com/blog/team/109157

Ĝi estas blogero de "Ipernity Team", en kiu ili prezentas la voĉdonadon anglalingve. Mi komentis en Esperanto tiun blogeron per simpla "Farite!". Serĉu inter la komentojn. Mi pensas, ke ni ĉiuj povas simple komenteti tie, en Esperanto, kaj montri kiom granda estas nia komunumo. Kion vi pensas pri tio?

Korajn salutojn!

PS: mi simple komentis tiel - "Farite! (<a href=http://www.lernu.net>Esperanto?</a>)", kiu donas "Farite! (Esperanto?)". Vi povas kopii tion kaj glui en la blogo de Ipernity Team. :-)

Published at 15:35 ( 12 comments / 655 visits )
This post is public

November 9, 2008

Esperanta muziko: Jen

"Esperanta muziko" estas unu el miaj blog-serioj ĉi tie en Ipernity. Ĝi devenas de mia serio "Esperanta muziko sur YouTube", per kiu en Jutubo mi prezentas kelkajn hejmfaritajn filmetojn por muzikaĵoj en Esperanto. Ĉi tie mi jam prezentis Bela revo, Mi brilu plu kaj La Bambo! Nun vi povos ĝui simplan omaĝon al la lernoprogramo Kurso de Esperanto.

read more
Published at 17:36 ( 14 comments / 614 visits )
This post is public

November 1st, 2008

Scienco per Esperanto

Mi estu mallonga, por ke neniu pigru legi. :-)

Kiel multaj scias, mi estas geologo kaj mi ja devas legi multe da sciencaj verkoj en la angla lingvo. Multfoje tio okazas, ĉar kelkaj gravaj laboroj estas usondevenaj, sed same multfoje, ĉar oni taksas la anglan internacia lingvo (do laboroj faritaj de italoj, francoj, germanoj, brazilanoj ktp. aperas anglalingve).

Mi vere respektas kaj ŝategas la usonan skolon, sed la itala skolo estas same tre grava, samkiel la germana geologia skolo. Nu, kiel enirigi Esperanton en tiu realeco? Mi pensas, ke produkti sciencajn artikolojn en Esperanto estas grave, sed vere tio ne helpos disvastigi la neŭtralan idiomon pli rapide ol traduki en Esperanton sciencajn verkojn.

Sed tio ankaŭ prezentas alian problemon: se oni tradukos, kiu legos?, ĉar verŝajne malmultaj geologoj scipovas Esperanton. Tio eblus en socio, en kiu Esperanto jam estas lernata antaŭ ol la geologiaj studentoj eniros geologian fakultaton. Ĉu eble en Hungario?

Laŭ oni diras, en Hungario Esperanto estas unu el la lingvoj petataj en la universitataj enirekzamenoj, ĉu ne? Ĉu estas geologia kurso en tiuj universitatoj? Ĉu geologiaj studontoj eniras per Esperanto? Eble se tiaj studontoj havos bazmaterialon kaj interesaj artikoloj en Esperanto, eble ili uzos tiujn materialojn en siaj studoj kaj esploroj.

Kompreneble tiu "projekto" traduki petus multe da laboro, inkluzive kontakton kun sciencaj societoj por akiri permeson traduki iliajn artikolojn ktp. Mi volas koni, kion vi pensas pri tio.

Salutojn!

Published at 15:15 ( 28 comments / 973 visits )
This post is public

October 4, 2008

Ludeto: kiu estas la besto?

Resaluton, karaj!

En pasinta blogaĵo mi prezentis ludeton faritan de amiko mia (Rodrigo Giraldi) pri kiu estus la manĝaĵo.

Nun li prezentis alian ludeton pri kiu estas la besto. Konu kaj testu mem!

// tagvivo.zip.net/arch2008-09-21_2008-09-27.html#2008_09-23_13_20_55-7165466-0

Ĉu vi sukcesos trovi ĉiujn? Ĝis! :-)

---

Instrukcio: vi devas tajpi en la blanka spaco sub la bildoj la nomon de la besto kaj poste surklaki la butonon "konfirmi". Se via respondo korektas, aperos "jes", se ne, aperos "ne kaj reen". La celo estas malkovri, kiuj estas la bestoj.

Published at 05:09 ( 22 comments / 983 visits )
This post is public

September 24, 2008

"New York, New York" en Esperanto!

Saluton, miaj karaj geamikoj!

Ĉu vi jam konas la esperantan version de "New York, New York" en Esperanto? Jen ĝi supre kaj sube:

// http://br.youtube.com/watch?v=jcfRvRYvK40

Mi indikas la ligilon ĉi-supre, ĉar mi invitas jutubanojn eniri en ĝin kaj lasi siajn vortojn al la farinto de tiu filmeto (kaj ankaŭ steligi la filmon en YouTube mem). Bonvolu fari tion, jutubanoj!

PS: mi akaŭ metis la filmon en ĉi tiu arkolo mem, ĉar se ial ĝi aperos en la furorlisto, eble ne-esperantisto scivolemos kaj povos rekte spekti ĝin. (Se vi volas, ke tiu artikolo aperu en la furorlisto, lasu kelkajn vortetojn kaj steligu ĝin ankaŭ ĉi tie! ;-))

Published at 14:26 ( 43 comments / 1383 visits )
This post is public

September 23, 2008

Ludeto: kiu estas la manĝaĵo?

Saluton, geamikoj!

Mia amiko el Brazilo, Rodrigo Giraldi, ekprovis konstrui la jenan ludeton:

// http://tagvivo.zip.net/arch2008-09-14_2008-09-20.html#2008_09-18_15_43_35-7165466-0

Kvankam ĝi estas provo, jam indas testi sin mem en ĝi. Ĝuu! :-)

Instrukcio: vi devas tajpi en la blanka spaco sub la bildoj la nomon de la manĝaĵo kaj poste surklaki la butonon "konfirmi". Se via respondo korektas, aperos "jes", se ne, aperos "ne kaj reen". La celo estas malkovri, kiuj estas la manĝaĵoj.

---

AVERTO: (la 4-an de oktobro) aperis alia simila ludeto:

// www.ipernity.com/blog/50905/97555

Ĝuu ankaŭ! :-)

Published at 05:37 ( 15 comments / 674 visits )
This post is public

September 3rd, 2008

Esperanta muziko: La Bambo

"Esperanta muziko" estas unu el miaj blog-serioj ĉi tie en Ipernity. Ĝi devenas de mia serio "Esperanta muziko sur YouTube", per kiu en Jutubo mi prezentas kelkajn hejmfaritajn filmetojn por muzikaĵoj en Esperanto. Ĉi tie mi jam prezentis Bela revo kaj Mi brilu plu kaj nun jen unu plia tre ŝatata de la mondo: La Bambo! :-)

read more
Published at 02:06 ( 14 comments / 943 visits )
This post is public

August 21, 2008

Brazilo muzike: Garota de Ipanema/Girl from Ipanema

Salutojn, karaj geamikoj! Kiel promesinte, mi revenas por prezenti alian muzikaĵon tre ŝatatan de mi kaj kiu estas samkiel Akvarelo de Brazilo "klasika" muziko de mia lando: Garota de Ipanema (Knabino de Ipanemo). Tiu bosanovaĵo famiĝis en la mondo ekde sia ekverko kaj plie post la apero de sia versio en la angla. Mi do enkondukas ĉi tie ankaŭ la anglalingvan version kaj ties tekston. Mi esperas, ke vi ĝuos! Koran brakumon el Tropiko! :-)

Garota de Ipanema (Knabino de Ipanemo)

Olha que coisa mais linda
Mais cheia de graça
É ela, menina
Que vem e que passa
Num doce balanço
A caminho do mar


Vidu, kia plej bela aĵo
Plej plena je gracio
Jen ŝi, knabino
Kiu venas kaj pasas
En dolĉa balanciĝo
Survoje al la mar'


Moça do corpo dourado
Do sol de lpanema
O seu balançado é mais que um poema
É a coisa mais linda que eu já vi passar

Junulino de ora korpo
Pro la suno de Ipanemo
Via balanciĝo estas kvazaŭ poemo
Ĝi estas la plej bela aĵo, kiun mi iam vidis pasi


Ah, por que estou tão sozinho?
Ah, por que tudo é tão triste?
Ah, a beleza que existe
A beleza que não é só minha
Que também passa sozinha

Ho, kial mi tiom solas?
Ho, kial ĉio tiom tristas?
Ho, la beleco, kiu ekzistas,
La beleco, kiu ne estas nur mia
Kiu ankaŭ pasas sola


Ah, se ela soubesse
Que quando ela passa
O mundo inteirinho se enche de graça
E fica mais lindo
Por causa do amor

Ha, se ŝi scius
Ke kiam ŝi pasas
La tuta mondo pleniĝas je gracio
Kaj iĝas pli bela
Pro tio, ke estas am'

Tall and tan and young and lovely
The girl from Ipanema goes walking
And when she passes, each one she passes goes "a-a-ah!"

When she walks she's like a samba
That swings so cool and sways so gentle,
That when she passes, each one she passes goes "a-a-ah!"

Oh, but I watch her so sadly
How can I tell her I love her?
Yes, I would give my heart gladly
But each day when she walks to the sea
She looks straight ahead not at me

Tall and tan and young and lovely
The girl from Ipanema goes walking
And when she passes I smile, but she doesn't see
She just doesn't see
No she doesn't see

Published at 23:36 ( 12 comments / 798 visits )
This post is public

August 13, 2008

La feliĉo (poezio)

Poezio el la kataluna lingvo, de Roc Alcells, en traduko de Francisko Valdomiro Lorenz (el la libro Diverskolora Bukedeto, 1941, poezioj el 40 lingvoj)

read more
Published at 17:38 ( 10 comments / 743 visits )
This post is public


← previous 1 2 next →

( 24 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Fernando Maia Jr.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...