Mi ĵus ektrovis tiun tekston de Hazel Leach, Roadsong (Vojokanto). Mi antaŭ nun ne konis la komponistino kaj ŝia muziko ne laŭas kion mi aŭskultemas, sed mi spontane ŝatis tiujn vortojn. Same kiel ŝi skribas (per la suba alligo), mi ankaŭ ĝuas vojaĝi pli kia veturante spekti la pasantan pejzaĝon, ol kia nur alveni ien ajn.

Ŝajnas ke ne jam ekzistas surbendigo de tiu kanto, nur notoj. La ritmo aspektas komplika kaj mi ne povas imagi kiel ĝi sonus, kvankam mi povas legi muziknotojn. Por fari ĝin ĵus iomete pli agrabla legi en la traduko, mi tie kaj tie forlasis negravan vorton kiel konjunkcio. Trovu la originalon tien: www.xs4all.nl/~hleach/comp/voc/Roadsong.htm

Samkiel ĉiam, mi estimus komentojn atentiganta min al erarojn aŭ malbelecojn en mia tradukklopodo.

%

Parto 1: Siluetoj

Siluetoj da cipresoj gravuritaj nigre kontraŭ la ĉieloj,
Ĉiu grestrunketo, ĉiu vojflanka branĉo firme alprenita viajn okulojn,
Urĝeco da apudesto, tujeco da vidado,
Distrantaj vian atenton kaj postulantaj ĉion da lumo.

Sed tie post malheliĝitaj arboj, tiel for kiel povas vidi,
La ombroj de pasantaj jaroj, de ankoraŭaj estontecoj.
De arĝent-grizo al nebulet-blanko, retiriĝantaj fald' sur faldo da montetoj
Paliĝanto en lumojn forajn de malplenumataj sonĝoj.

Parto 2: La vojo

La vojo kiun vi paŝas estas la nura kiun vi vidas,
Dum aliaj vojoj alvenigus vin al kie troviĝi vere volas,
Kaj ie malproksime ĉe kruciĝo de la vojoj,
Ŝanco ŝanĝi la direkton de viaj paŝoj kaj rigardo.

Sed kiu ajn vojo vi elektos nur kiu vi estas montros,
Al vereco post tiu briletanta gvidilstelo vin kondukos.
La vojo inter valoj kie fluas la riveroj larĝigitaj,
Aŭ la malvasta, serpentuma, kien iras ĉifonuloj.

Dum unu vojo ofertas mildigon pro tediĝitaj piedoj, lacaj mensoj,
La alia tranĉas haŭton, disetendas ajnajn vundojn kiujn ektrovas.
Sed ĉiu vojo ofertas ekkomprenon, unu paŝo plu ĉe vojkruciĝo
Povas tute ŝanĝi vian vivon ĵus per malfermigi pordon.

Parto 3: La pordo

Vivo povas apudiĝi kiel ĉasisto pro mortigo,
Maŝarojn ĵeti ĉirkaŭ via vido ĝis senmoviĝitas via vizio,
Ĝis viaj pensoj ŝpiniĝitas, tvistiĝitas serĉante kiel liberlukti
Kaj via vido de l' ĉirkaŭo reduktitas al nur vi kaj mi.

Ekvojaĝi, serĉi la liberecon de la strato,
La ŝanco realigi sonĝon, formeti historiajn ŝarĝojn,
Vasta vojo, eskapi de bataloj etanimaj, infanaj militoj,
Ena vivo malkatenita de la vico da ĉiutagaj penoj.

La vojo kiun vi paŝas estas la nura kiun vi vidas,
Dum aliaj vojoj alvenigus vin al kie troviĝi vere volas,
Kie sonĝoj nekontraŭate flugas kaj imago altegiĝas,
Senfinaj ebloj per malfermigi la pordojn.