Felix Duesenburg Published on May 16, 08
by Felix Duesenburg

Felix Duesenburg's blog

Browse posts
Ululu
Posted on June 20, 08
1 comment (latest 4 weeks ago)
Debussy: Claire de Lune - ludita je Teremino
Posted on June 16, 08
5 comments (latest 2 weeks ago)
Vojokanto
Posted on June 11, 08
I wish my American friends the courage to make one good decision.
Posted on June 7, 08
3 comments (latest 5 weeks ago)
Ĉinio larmanta
Posted on May 19, 08
1 comment (latest 2 months ago)
For de tie...
Posted on May 17, 08
7 comments (latest 4 weeks ago)
Sonĝo ene sonĝo
4 comments (latest 4 weeks ago)
Jen morto havu ne dominion
Posted on May 16, 08
8 comments (latest 3 weeks ago)
Invito al vojaĝo
Posted on May 16, 08
6 comments (latest 6 weeks ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 113 visits

Sonĝo ene sonĝo

Friday May 16, 2008 at 01:30PM

La tria poemo: Edgar Allen Poe, A dream within a dream (Sonĝo ene sonĝo). Trovu la originalon tien: www.gutenberg.org/files/10031/10031-h/10031-h.htm#section2p Tiu ne bezonas ajn komenton :)

 

%

 

Prenu tiun ĉi kison je la brovo!
Kaj, forironte de vi nun,
Jene lasu min agnoski —
Vi ne malpravas kiuj kredas
Ke miaj tagoj estis sonĝo:
Tamen se espero flugis for,
Dum nokto aŭ dum tago,
En vizio aŭ neniu,
Ĉu ĝi tial malpli for?
Ĉio kion ni vidas, ŝajnas
Nur estas sonĝo ene sonĝo.

Mi staras meze muĝo
De ondoturmentata bordo
Kaj mi tenas en mia mano
Grajnojn de ora sablo —
Kiel malmultaj! Tamen kiel glitfalas
Tra miaj fingroj al la tero
Dum mi larmas — dum mi larmas!
O Dio! Ĉu povu mi reteni
Ilin per plifirma teno?
O Dio! Ĉu mi povu savi
Unu de la senkompata ondo?
Ĉu ĉio kion ni vidas, ŝajnas
Nur estas sonĝo ene sonĝo?

 

4 Comments / add your comment?

Tilio says:
Mirige - vi elektas ĵus miajn preferatajn poetojn kaj aŭtorojn.
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Felix Duesenburg replies:
:)
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Roland Platteau says:
Tre bela!
kaj la traduko!

Iom pensigas min pri la romano de haruki Murakami "la serĉkuro al la sovaĝa ŝafo"

sonĝo ene de sonĝo, tio ja ekzistas, mi spertis plusfoje; la plej korfenda tiam estas, kiam oni konsttas, ke la vekiĝo en reala vivo, kiun oni spertis, estis mem ankaŭ sonĝo ...
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Felix Duesenburg replies:
Dankon por viaj vortoj :) Tamen, ŝajnas ke antaŭ nun neniu ektrovis la erarojn kiojn mi ĵus korektis. :)

Mi ne konas Murakami, eble mi devus serĉi pro tiu romano.

Vi pravas, la ideo estas strange konata... kiam mi vekiĝas, ĉu mi troviĝas en reala mondo, aŭ ĵus en alia sonĝo? Kio ajn estas vere reala?
Posted 5 weeks ago. ( permalink )
Felix Duesenburg edited this comment 4 weeks ago.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.