Felix Duesenburg Published on March 3rd, 2009
by Felix Duesenburg

Felix Duesenburg's blog

Browse posts
De la ŝtatano al la civitana ŝtato - La socio de la estonteco
Posted on October 7, 2009
1 comment (latest 8 weeks ago)
Kion Wilders dirintus se Grandbritio permesus liberan parolon
La Albatroso
Posted on February 10, 2009
3 comments (latest 2 months ago)
La Nibelunga Kanto
Posted on December 19, 2008
8 comments (latest 8 months ago)
Hape Kerkeling kantas esperante
Posted on July 10, 2008
5 comments (latest 2 months ago)
Eltondaĵoj de 'Lazarus Long'
Posted on July 7, 2008
3 comments (latest 14 months ago)
Tien loĝiĝu kie kantadas,
Posted on July 5, 2008
7 comments (latest 16 months ago)
La pensoj as liberaj
Posted on July 3rd, 2008
15 comments (latest 16 months ago)
Deklaracio de sendependeco de ciberspaco
Posted on June 26, 2008
1 comment (latest 17 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 259 times

Kion Wilders dirintus se Grandbritio permesus liberan parolon

Tuesday March 3rd, 2009 at 12:53PM

Jen traduko de artikolo trovita ĉe europenews.dk/en/node/19753.



%



GeertWilders.nl 13an de Februaro 2009

Ĉi-sube estas la teksto de la parolo kiun liveri estis invitita la Nederlanda parlamentano Geert Wilders ĉe la House of Lords je ĵaŭdo, 12a de februaro 2009.

Anstataŭ fari tiun parolon kaj montri sian filmon Fitna, li estis detenita per la britaj enmigrado-oficistoj tuj je lia alveno ĉe London Heathrow flughaveno kaj sendita reen al Nederlando kiel risko al "publika sekureco".

%

Estimataj gesinjoroj, tre multan dankon.

Dankon al vi pro inviti min. Dankon al vi Lord Pearson kaj Lady Cox pro montri Fitna, kaj pro via grandanima invito. Dum aliaj rigardas foren, vi ŝajnas kompreni la veran tradicion de via lando kaj de unu flago kiu ankoraŭ reprezentas liberecon.

Ĉi tie ne estas ordinara loko. Ĉi tie ne estas nur unu el la britaj turistaj vidindaĵoj. Ĉi tie estas sankta loko. Ĉi tie estas la patrino de ĉiuj parlamentoj, kaj mi estas profunde modestigita paroli antaŭ vi.

La parlamentejo estas kie Winston Churchill staris firme, kaj avertis — ĉiam tra la 1930aj jaroj — pro la danĝeroj minacantaj. Plej da la tempo li staris sole.

En 1982 Prezidanto Reagan venis al la House of Commons, kie li faris parolon kiun tre malmultaj homoj ŝatis. Reagan vokis al la okcidento ke oni rebatu komunismon kaj defendu liberecon. Li enkondukis frazon: 'fia imperio'. La parolo de Reagan elstaris kiel fanfara voko por konservi nian liberecon. Mi citas: Se historio lernigas ion ajn, tiam ĝi lernigas ke memiluziigo vidalvide malagrablaj faktoj estas malsaĝaĵo.

Kion Reagan volis diri estas, ke oni ne povas forkuri de historio, oni ne povas eskapi la danĝeron de ideologioj kiuj entreprenas detrui nin. Negado ne estas opcio.

Komunismo estis vere lasita sur la cindrostako de historio, ĝuste kiel Reagan antaŭdiris en sia parolo ĉe la House of Commons. Li vivis spekti la Berlinan muron malkonstruiĝi, ĝuste kiel Churchill spektis la implodon de naciosocialismo.

Hodiaŭ, mi venas antaŭ vin por averti pri alia granda minaco. Ĝi nomatas Islamo. Ĝi pozas kiel religio, sed ĝiaj celoj estas tre profanaj: mondo-dominado, sankta milito, Ŝaria-leĝo, la fino de la apartigo de eklezio kaj ŝtato, la fino de demokratio. Ĝi estas ne religio, ĝi estas politika ideologio. Ĝi postulas al vi respekton, sed ĝi havas nenian respekton por vi.

Povas esti moderaj islamanoj, sed estas nenia modera Islamo. Islamo neniam ŝanĝiĝos, ĉar ĝi estas konstruita sur du rokoj kiuj estas ĉiamaj, du fundamentaj kredoj kiuj neniam ŝanĝiĝos, kaj neniam foriros.

Unue, estas la Korano, la Alaha persona vorto, nekreita, ĉiama, kun ordonoj kiuj devas esti obeata senrigarde de loko aŭ tempo. Kaj due, estas "al-insal al-kamil", la perfekta homo, Mohamedo la rolmodelo, kies farado devas esti imitata de ĉiuj islamanoj. Kaj ĉar Mohamedo estis militmastro kaj konkeristo, ni scias kion ekspekti.

Islamo signifas sinsubmetadon, do ne povas esti ajna eraro pri ĝia celo. Tio estas donita. La demando estas ĉu la brita popolo, kun sia glora pasinteco, sopiras tian sinsubmetadon.

Ni vidas Islamon disvastiĝi en la okcidento je nekredebla rapideco. La Unuiĝinta Reĝlando spertis rapidan kreskadon de la nombro de islamanoj. Tra la lastaj dek jaroj, la islama loĝantaro kreskis dekoble rapide komparal la cetero de la socio. Tio metis egan premon sur la socion. Dankal la britaj politikistoj kiuj forgesis pri Winston Churchill, la angloj nun prenis la vojon de malpleja rezistado. Ili rezignas. Ili rezignacias.

Tre multan dankon por lasi min en la landon. Mi ricevis leteron de la ministro de internaj aferoj, afable malinviti min. Mi minacus komunumajn rilatojn, kaj pro tio publikan sekurecon en la Unuiĝinta Reĝlando, tiel la letero konstatis.

Dum momento mi timis ke mi estus malpermesata eniri. Sed mi konfidis ke la brita registaro neniam oferus liberan parolon pro timo pri Islamo. Britio reĝas la ondojn, kaj Islamo neniam reĝos Brition, do mi konfidis ke la lim-estraro tralasus min. Kaj post ĉio, vi invitis pli strangajn estaĵojn ol min.

Antaŭ du jaroj la House of Commons bonvenis Mahmoud Suliman Ahmed Abu Rideh, ligita al Al Qaeda. Li estis invitita al Westminster de Lord Ahmed, kiu renkontis lin ĉe la Regent’s Park moskeo tri semajnojn antaŭ tio. S-ro Rideh, suspektite de esti financisto por terorgrupoj, estis donita SECURITY plakedon por sia parlamentara vizito.

Bone, se vi enlasis ĉi tiun viron, tiam elektita politikisto de kolega EU-lando certe estas bonvena ankaŭ. Per lasi min paroli hodiaŭ vi montras ke la spirito de S-ro Churchill estas ankoraŭ tre multe viva. Kaj vi pruvas ke la Eŭropa Unio vere funkcias; ke la libera movado de personoj estas ankoraŭ unu el la apogiloj de la eŭropa projekto.

Sed estas ankoraŭ multe da laboro farenda. Britio ŝajnas fariĝinta lando reĝata de timo. Lando kie oficistoj malaranĝas kristnaskajn festojn por komplezi al islamanoj. Lando kie Ŝaria-juĝoj estas parto de la leĝa sistemo. Lando kie islamaj organizaĵoj petas haltigi la memorigon de la holokaŭsto. Lando kie elementa lernejo malaranĝas kristnaskan teatraĵon ĉar ĝi koincidis kun islama festo.

Lando kie lernejo forigas la vortojn kristnasko kaj pasko el sia kalendaro por ne ofendi islamanojn. Lando kie instruisto punas du lernantojn pro rifuzi preĝi al Alaho kiel parto de ilia religia edukado. Lando kie elektitaj urbestraranoj estas malpermesitaj manĝi dum taglumo ĉe urbestraraj kunvenoj dum la ramadano. Lando kiu ekcelentas en sia malamikeco de Israelo, ankoraŭ la ununura demokratio en la mezoriento. Lando kies ĉefurbo fariĝas ‘Londonistan.’

Mi ne kvalitigus min mem kiel libera viro. Antaŭ kvar kaj duona jaroj mi perdis mian liberecon. Mi estas sub daŭra gardado, dankal tiuj kiuj preferas perforton ol debato. Sed por la maldekstrista fervorula klubo de Islamo, tio ne sufiĉas. Ili lanĉis proceson kontraŭ mi. Antaŭ tri semajnoj la Amsterdama apelacia kortumo ordonis mian kriman persekutadon pro fari Fitna kaj pro mia sinteno pri Islamo. Mi perpetris kion George Orwell nomis ‘penso-krimo’.

Vi eble vidis mian nomon sur la finaĵo de Fitna, sed mi ne estas reale responsa pro tiu filmo. Ĝi estis farita por mi. Ĝi estis fakte produktita de islamaj ekstremistoj, la Korano kaj Islamo mem. Se Fitna estas konsiderata 'malamema parolo', tiam kiel kvalitigus la juĝo la Koranon, kun ĉio da siaj vokoj por perforto kaj malamo kontraŭ virinoj kaj Judoj?

S-ro Churchill mem komparis la Koranon al Mein Kampf (Mia Batalo) de Adolf Hitler. Bone, mi faris ekzakte la saman, kaj tio estas pro kio ili persekutas min.

Mi miras ĉu la Unuiĝinta Reĝlando iam metis S-ron Churchill je tribunalon.

La juĝa decido kaj la letero kiun mi ricevis de la ministro de internaj aferoj estas du gravaj venkoj por ĉiuj kiuj malamas la liberecon de parolo. Ili faras la malpuran laboron por Islamo. Ŝaria per anstataŭanto. La distingoj inter Saudi-Arabio kaj Jordanio unuaflanke, kaj inter Nederlando kaj Britio estas malklariĝantaj. Eŭropo estas nun survoje rapide fariĝi Eŭrabio. Tio estas evidente la prezo kiun ni devas pagi por la projekto de amas-enmigrado, kaj la multikultura projekto.

Estimataj gesinjoroj, la plej kara de niaj multaj liberecoj estas sub atako. En Eŭropo, libereco de parolo estas ne plu donita. Kion ni iam konsideris natura komponanto de nia ekzisto, estas nun io por kio ni devas batali denove. Tio estas kion ni riskas. Ĉu aŭ ĉu ne mi finiĝas en malliberejo ne estas la plej prema afero. La demando estas: Ĉu libera parolo estos metita post barilojn?

Ni devas defendi la liberecon de parolo.

Por la generacio de miaj gepatroj la vorto ‘London’ estis sinonima kun espero kaj libereco. Kiam mia lando estis okupita de la nacio-socialistoj, la BBC ofertis ĉiutagan brileton de espero en la mallumo de la nazi-tiraneco. Milionoj da miaj samlandanoj aŭskultis ĝin, kontraŭleĝe. La vortoj ‘This Is London’ estis simbolo por pli bona mondo venonta baldaŭ se nur la britaj kaj kanadaj kaj usonaj soldatoj estus ĉi tie.

Kio estos transsendata kvardek jarojn de nun? Ĉu ĝi ankoraŭ estos ‘This Is London’? Aŭ ĉu ĝi estos ‘This is Londonistan’? Ĉu ĝi portos al ni esperon, aŭ ĉu ĝi signalos la valorojn de Mekko kaj Medino? Ĉu Britio ofertos sinsubmeton aŭ persistecon? Liberecon aŭ sklavecon?

La elekto estas nia.

Estimataj gesinjoroj, ni neniam pardonpetos pro esti liberaj. Ni neniam rezignacios. Ni neniam kapitulacos.

Libereco devas venki, kaj libereco ja venkos.

Tre multan dankon.

Geert Wilders MP

Estro, Partio por Libereco (PVV)
Nederlando

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...