Eble kelkaj el vi jam legis pri la laboro de Jacob Nordfalk, dank al kiu nun elekteblas Esperanto-klavaro tute nature el la sistemaj klavaroj ce android ekde versio 4.2.

Por ebligi al Jacob daurigi tiun laboron, mi kreis promeson kontribui 1.99 € al aceto de nexus7 por Jacob Nordfalk, kiu programis la sistemklavaron Esperantan por android por ke li povu plu fari tion, sed nur se 100 aliaj personoj promesas fari same.

www.promesobanko.com/nexus7porJacob

Bv. helpi per subskribo au disvastigo de tiu ci informo.

Jen, kiel aspektas la rezulto - Esperanto estas tute normala lingvo elektebla inter pluraj aliaj.





Tajpado aspektas tiel:



Kompreneble jam antaŭe ekzistis la programo anysoftkeyboard, per kiu oni povas tajpi Esperantajn literojn, kaj ĝi ankaŭ havas vortaron. Sed ne estas antaŭvideble, ke tie oni iam havos viŝtajpadon kaj la prestiĝo estas malpli granda, ĉar temas nur pri programo de tria partio.