Mi kunorganizis la Komunan Esperanto-Kongreson fine de majo en Berlin, kiun eble kelkaj el vi vizitis. Estis la unua fojo, ke mi tiom engaĝiĝis en organizado de Esperanto-evento, kaj malgraŭ kelkaj malfaciletaĵoj, la evento laŭ mi estis sufiĉe sukcesa. La ejo belis, la programo estis tre riĉa ne nur rilate al la iom ĝenerala temo "Partneroj en Eŭropo", sed ankaŭ vespere. Impreson pri tio vi povas ricevi el la broŝuro de la kongreso.

Bedaŭrinde precipe la retan informadon pri la kongreso ĝenis kelkaj teknikaj problemoj de nia servilo. Mankanta SSL-atestilo kaŭzis eraron ĉe kelkaj vizitantoj, aŭtomata ĝisdatigo de la uzata enhavmastrumsistemo malebligis redakton de la paĝaro kelkajn tagojn antaŭ la kongreso kaj foje simple mankis homforto por flegi la paĝaron. Sed finfine la informoj ja alvenis ĉe la partoprenuntoj.

Fotojn pri la kongreso mi jam alŝutis, sed bedaŭrinde mi ankoraŭ ne vidis multajn aliajn... mi mem ne povis fari multajn pro organiza laboro dum la kongreso.



Por pludoni la spertojn el la organizado al estontaj organizantoj de kongresoj kaj aranĝoj, la LKK nun verkas dokumenton "Kiel organizi kongreson?" Se vi jam havas spertojn pri organizado de E-kongreso kaj emas kunverki aŭ volas profiti de tiuj spertoj jam antaŭ publikigo de la dokumento, simple kontaktu min.