Ekde kelka tempo, mi klopodas dokumenti mian por-Esperantan agadon pere de Twitter. Jen la celoj de tiu provo:
  • informi interesatojn: regule aŭdeblas plendoj, ke iu ne aŭdis pri iu aktivaĵo, kiun li povus kritiki, uzi aŭ priinformi. Rilate min, sufiĉas nun legi la pepaĵojn por esti ĉiam ĝustatempe informata.
  • ricevi helpon: kiam aliaj scias, kion mi faras, ili pli facile povas helpi al mi pri io
  • doni helpon: eble iu laboras pri simila projekto kaj povas uzi iun kreitaĵon de mi
  • komuniki rete: ankaŭ en Twitter ekestas komunumo de Esperantoparolantoj, en kiu mi volas esti
Pro la pepado, mi eble malpli ofte skribos ĉi tie. Pli gravajn informojn mi provos tamen ankaŭ prilumi en ipernity.

Do, se vi volas sekvi mian agadon, vi povas uzi propran konton ĉe Twitter por sekvi @flxz, viziti mian retpaĝon tie aŭ aboni la novaĵojn per RSS-fluo (iam tio eblis, kiel nun, mi ne scias).