En la kunsido, ni analizis la ecojn de kursanoj, membroj kaj partoprenantoj de eventoj kaj difinis mezureblajn celojn por nia asocio, kiujn ni volas atingi en tiu jaro. Poste ni elektis kvar temajn celgrupojn (lingvemuloj, kodemuloj[1], vegetaranoj, vojaĝemuloj) kaj dis igis tiujn grupojn laŭ aĝo (18-30 jaroj kaj 50-70 jaroj). Sekve, ni kolektis lokojn kaj rimedojn por atingi ilin kaj identigis eblajn respondeculojn por la lokoj. Fine ni pripensis ŝanĝojn de niaj eventoj por allogi pli da partoprenantoj. Povus utili ekzemple, adapti la ĵaŭdan rondon tiel, ke ĝi okazu je iom modifita tempo kaj kun antaŭe anoncita programo alloga por novuloj. Per la celoj kaj varbstrategio ni nun pli bone povas prioritatumi niajn planojn kaj agadojn kaj esperas, ke pli fokusa publika agado alportas pli da sukceso, ja varbado bezonas ripetadon. Restas tamen malferma la demando de centra respondeculo por la publika agado.

La kompleta dekpaĝa raporto pri la kunsido kun pli detalaj agaderoj legeblas en la reto.



[1] Kodemuloj estas natursciencistoj, informadikistoj, inĝenieroj kaj komputilemuloj