Mi prelegis ĉe la regula klubkunveno de la regiona grupo de la Asocio Germana Lingvo (vds), organizaĵo, kiu celas eviti kaj evitigi nenecesajn fremdvortojn, precipe el la angla, kaj batalas por bona germana lingvo. La prelego estas frukto el mia tiea engaĝiĝo fine de la jaro 2010. Tiam mi ankaŭ ĝenerale ekinteresiĝis pri eblecoj de kunlaboro inter la asocioj.

La temo de la prelego estis "Eŭropa lingvopolitiko kaj Esperanto", venis 14 homoj, iom malpli ol normale laŭ la klubestro. Tamen la prelego estis bone akceptita kaj vigle diskutata. Mi uzis por la prelego la Sunmontajn Gvidliniojn pri Lingvopolitiko, kaj enkadrigis ilin en la ĝeneralan uzon de la angla hodiaŭ. La reagoj estis ĝenerale pozitivaj. Unu menciis, ke en Francio Esperantistoj provis transpreni aranĝojn de la nacilingvemuloj kaj sufiĉe ĝenis tie. Pro tio, en Francio la emo kunlabori malkreskis kaj kelkaj supozis, ke tio povas ankaŭ okazi en Germanio. Mi tuj kredigis, ke ni ĉiuj estas seriozaj kaj ke ĉiukaze kunlaboro je asocio nivelo pli verŝajne okazus per zorge elektitaj personoj. Jen kelkaj aliaj reagoj skize:

  • "Necesas forigi la supersignojn."
  • "Kial Ĉinio elsendas novaĵojn en Esperanto?" Mi ne povis respondi al tio, sed ŝajne ni pli ofte uzu tion en nia varbado, ĉar la reagoj estis tre pozitivaj.
  • Mi ŝatas Esperanton, sed mi ne lernos ĝin, mi jam scipovas sufiĉe da aliaj lingvoj (kaj maljunas).

La plej grandan aprobon trovis la gvidlinio "Ni rekomendas Esperanton kiel propedeŭtikan instrumenton por subteni la lernadon de fremdaj lingvoj." La vds-anoj vidas en tio taŭgan ilon por kontraŭbatali la instruadon de la angla en infanvartejoj kaj bazlernejoj, ŝajnis al mi. Surprize kaj feliĉe, du aŭskultantoj anas en la komisiono pri Eŭropa lingvopolitiko de la klubo. Ambaŭ estis tre favoraj al mi kaj volas atingi, ke mi prelegu antaŭ la ducentkapa delegita konferenco. Ni vidu, ĉu ili sukcesos, sed almenaŭ mi eksciis, ke tiu komisiono vere ekzistas kaj jam povis favorigi du el ili. Ili tamen diris, ke la opinioj pri Esperanto en tiu komisiono estas tre miksaj. En interparolo kun tiuj, mi ankaŭ konfesis la mankon de Esperanto-instruistoj, kiu nur permesas regulan instruadon de Esperanto en tre malmultaj urboj. Mankas simple homoj, kiuj estas samtempe regule edukitaj instruistoj kaj parolas sufiĉe bone Esperanton.

La vds ne havas strategian koncepton pri internacia lingvopolitiko. Estas klopodoj kunlabori je internacia nivelo kun partneraj organizaĵoj, sed ion tiel konkretan kiel niaj "Gvidlinioj" ili ne havas. Povas esti, ke ni povas inspiri ilin krei ion tian kaj tiam uzi kelkajn el niaj gvidlinioj.

Laŭ mia impreso, la kunlaboro inter la vds kaj GEA povas okazi en la antaŭenigo de komunaj celoj. Estas iluzio ke vds-anoj membriĝus en GEA aŭ lernus Esperanton. Ilin interesas rimedoj por malhelpi la superregan pozicion de la angla en la mondo. Kaj tial ili pensas, ke se Esperanto rolas apud aŭ anstatau la angla, la premo, ke anglalingvaj vortoj penetras la anglan, malpliiĝas. Kompreneble oni ne povas antaŭdiri, ĉu "post la fina venko" venos sama kvanto da Esperantaj vortoj en la germanan kiel hodiaŭ de la angla. Sed la propono de Esperanto estas ankaŭ propono de konsciiĝo pri lingvo kaj lingvopolitiko, kaj tio estas ankaŭ, kion la vds volas. Almenaŭ por kelkaj celoj esprimitaj en la sunmontaj gvidlinioj, ni povas tie trovi alianculojn.