En 2012 estos la 125 jubileo de Esperanto. Preparante intensigitan publikan agadon en tiu jaro kaj pretiĝante al pli granda intereso de ĵurnalistoj, GEA nun serĉas sloganojn, kiujn eblas uzi okaze de tiu ĉi jubileo.

La kolekto de sloganoj kaj argumentoj okazas en aparta retpaĝo, kiun eblas tre facile uzi sen registriĝo. Se vi scipovas la germanan, vi povas aldoni tie viajn ideojn kaj laŭokaze ankaŭ argumentojn.

Kvankam malgranda cerklo jam havis kelkajn ideojn, kutime pli bonas demandi pli vastan homgrupon por havi pli da ideoj, el kiuj eblas elekti poste - mi scivolemas, kion produktas la ara inteligenteco.

Ĉu en via lando oni jam komencis prepari agadojn por la sekva jubilea jaro? Ĉu vi scias, ĉu UEA verkis aŭ verkas iun sloganon?