Pasintsemajnfine mi denove instruis dum du tagoj Esperanton al grupo de ok junulaj komencanto en la Esperanto-domo en Berlin. Kvar el ili ne venis el Berlin, sed alvojaĝis speciale por la kurso el Halle (Saale), Wolfsburg, Dortmund kaj Frankfurt. Do la rikolto de varbado en Berlin kompare al antaŭaj kursoj iom malkreskis, sed ankoraŭ ariĝis sufiĉe da homoj por kursoj. Fakte aliĝis tri pliaj, kiuj pro malsano aŭ urĝa projekto tamen unu tagon antaŭ la kurso malaliĝis. La koncepte de semajnfina kurso evidentiĝis iom sukcesa do, ĉar ĝi ebligis al neberlinanoj partopreni kaj la kurso alikaze ne estus okazinta.

Mi denove elprovis la materialon de Fischer en la versio de Johannes Müller,sed ĉifoje la lernantoj ne ŝatis ĝin tiom kiom pasintfoje. Eble mi ankaŭ alimaniere instruis. Je la fino de la unua tago ili iom kritikis, ke estis maltro da ebleco praktiki mem la lingvon buŝe kaj tro da teksto, traduko kaj gramatiko. Tamen kelkaj ankaŭ tiun stilon ŝatis, sed mi komprenis, ke necesas ŝanĝi la instrumanieron iomete kaj ankaŭ faris tion. La alispecaj ekzercoj kaj klarigoj trovis aprobon kaj laŭdon de la kursanoj, sed mi volas nun prilabori la kurson iom por havi ambaŭ specoj de ekzercoj jam ekde la komenco.

La kursanoj tre ŝatis la enplekton de muziko kaj poemoj en la kurson. Mi prezentis al ili la tradukon de la lupfantomo / Werwolf de Morgenstern far Bertilo kaj originan poemon de Kalocsay kiun mi ĉerpis el la dum la Zamenhof-festo aĉetita antologio, kaj kio jam antaŭe multe plaĉis al mi (kaj fakte estis unu kialo por aĉeti la libron)

En triangulo
la gruoj grege iras.
Liter' giganta!
Mi volus VO prononci,
Sed VE mi elsuspiras.

Sabate ni mendis la manĝaĵojn en barata restoracio Bombay, bona solvo, ĉar tio ŝparis al ni multe da piedirado kaj atendado kaj ni povis efike uzi la tempon por la kurso. Dimanĉe ni iom kontraŭ mia volo iris al restoracio,mendis, atendis, manĝis kaj revenis, kio forrabis iom tro da tempo kaj reenrigardante ankaŭ la kursanoj pentis sian decidon.

Sume la kurso estis sukcesa. Mi ricevis multajn valorajn instigojn kiel plibonigi ĝin kaj la kursanoj volas partopreni en la sekva kurso. Mi pripensas okazigi ĝin dum ĉieleniro komence de junio, sed tio ankoraŭ ne certas.