En Berlin ekzistas ekde kelkaj jaroj la Esperanto-domo. Multaj Esperantistaj gastoj vojaĝantaj al aŭ tra Berlin pensas, ke tie eblas senprobleme tranokti, kelkaj eĉ sen antaŭa anonco tien iras, kredante, ke tie estas daŭra okupo kiu nur atendas ilin. Sed tute malas!
|
| Esperanto-Haus in Berlin-Licht… |
La aliaj loĝejoj en la E-domo estas aŭ renovigataj aŭ forluitaj. Nur kelkaj el la tieaj loĝantoj parolas Esperanton kaj ne nepre gastigas ĉiun alvenantan homon - same kiel verŝajne neniu el la eblaj gastoj gastigus ĉiun eblan alvenanton en sia privata loĝejo.
La eblecoj por tranokti "Esperante" en Berlin estas do tute samaj al tiuj de aliaj urboj - nome helpe de Pasporta Servo. En Berlin ja ekzistas multaj E-istoj, bedaŭrinde nur kelkaj enskri
biĝis en PS. Sed kutime ĉiam troveblas solvo. Do se vi venas al Berlin, ne hezitu uzi la kutiman vojon por Esperantista gastiĝo - Pasportan Servon.
La berlinanojn (kaj fakte ĉiujn) mi alvokas membriĝi tie kaj gastigi, por ke la ĉefurbo de Germanujo restu daŭre alloga por Esperantistoj kaj grava centro de Esperanto en Eŭropo.
translate into English
Send a message
Search for a member

brilanto*pro says:
Certe la situacio pliboniĝos ĝis la Germana Kongreso en Berlino :)