September 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30          

Archives

September 2009 (1)
May 2009 (1)
January 2009 (1)
December 2008 (1)
November 2008 (2)
October 2008 (3)
September 2008 (2)
August 2008 (3)
December 2007 (3)
November 2007 (3)
October 2007 (10)

September 9, 2008

Lastatempe mian rajton esti ne nur faŝismo neas

La plej fervora hispana naciismo uniformiga, ne plu estas afero ekskluziva de la ekstrem-dekstrismo. Homoj sekvantaj tiun lastatempan malsanan kontraŭkatalunismon, sen moralaj nek identecaj valoroj, kredas sin sekvantoj de libereco kaj demokratio. Libereco kaj demokratio kiuj senvalorigas la aliajn lingvojn de la ŝtato. Tiu manipulado estas terura, sed plej terura estas la fakto ke plimulto ne konscias pri tio.

Majoritata penso estas, ke kelkaj fenomenoj estiĝis tute nature kaj neeviteble. Por la defendantoj de la lasta manifesto por la hispana lingvo, kaj por plimulto de hispanaj demokratuloj, la lingva darvinismo estas evidenta fakto. Alia lingva situacio, kiel plenaj lingvaj rajtoj por ne-hispanlingvanoj, temas pri abomenaĵo kontraŭnatura.

Hazardo naskiĝi en minorigita lingva kaj kultura komunumo, estas problemo. Oni vivas en konstanta sindefendo kaj kelkaj simple kapitulacias kaj aliĝas al la tendaro de la fortuloj. Lastatempe mian rajton esti ne nur faŝismo neas.

Frazoj kiaj "vi, Katalunoj, bezonas nin kiel malamikojn", aŭdeblas ofte. Kurioza penso. Perversa maniero igi la kulpanton viktimo. Kiu bezonas malamikojn? Kial? "Vi katalunoj...", kurioza ĝeneraligo de demokratulo. Ĝeneraligaj esprimoj kiaj "tiuj *-oj estas *-aj" ja estas la bazo de rasismo.

Published at 20:54 / 15 comments / 1418 visits
This post is public

September 27, 2008

Denove...

Mi ne kuraĝas paroli pri sincero kaj pri sentoj. Ĉefe pri sentoj kiujn mi antaŭvidas nereciprokaj. Pri io neatendita. Senti, ke dum kelkaj momentoj la koro ne sendas sufiĉan sangon en la kapon. Mi ne kuraĝas aŭskulti "estus pli bone ke ni restu kiel amikoj". Mi ne volas refoje senĉese paroladi por ke oni diru al mi, ke ĉio estas pli simpla ol mi perceptas, ĉar mi neniel ŝatas akcepti kelkajn konkludojn.

Mi pensis, ke tio ne plu estos okazinta al mi, kaj jen mi refalinta. Centoj da pensoj dumtage, miloj da pensoj tuj post la enlitiĝo, kaj je la veka horo deziro ne esti veka. Furiozo. Okuloj ruĝaj. Rezignacio. Stranga silento. Miro pri kio okazis. Kial diable reokazis? Prefere ne scii. Sunsubiras kaj ekzisti mi malemas.

Kulpanto? Nur mi! Denove...

Published at 17:53 / 2 comments / 614 visits
This post is public

( 2 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...