October 2007
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30 31        

Archives

September 2009 (1)
May 2009 (1)
January 2009 (1)
December 2008 (1)
November 2008 (2)
October 2008 (3)
September 2008 (2)
August 2008 (3)
December 2007 (3)
November 2007 (3)
October 2007 (10)

October 27, 2007

Lerni Esperanton por monprofito

La Ĝeneva societo de esperanto "La Stelo", kies nomo estas tre originala, lanĉis kampanjon por pruvi ke Esperanto estas facile lernebla. La naskitoj inter la jaroj 1980 kaj 1990 povas gajni premion de ĝis 3000 svisaj frankoj se ili lernas Esperanton ĝis la 15a de marto. Eblas aliĝi al konkurso interrete.

Daŭre oni mise propagandas per la malvera argumento, ke Esperanto estas facila. (La fakto ke ĝi estu multe pli facila ne signifas, ke ĝi estas facila lingvo)

Kion faros gajnontoj de la konkurso post la ekzameniĝo? Ĉu homo lerninta esperanton pro monprofito restos esperantisto? Kiaj estos la konkursanoj? Ĉu internaciemaj fratecaj homoj?

Entute estas unu premio de 3000 CHF, dua premio de 2000 CHF, tria de 1000 CHF kaj kvin lastaj premioj de po 500 CHF. Entute la svisa societo "La Stelo" elspezos 8500 CHF, ĉ. 5072 eŭroj, do.

Per tiu mono eblus organizi tutmondan seminarion trejnanta esperantistojn je organizado de aranĝoj, je instruado de la lingvo, je kreado de allogaj propagandiloj, ktp. pere de la plej profesiaj instruistoj. Per tiu mono eblus plenigi la mondon da allogaj afiŝoj aŭ flugfolioj. Per tiu mono eblus krei belajn algluaĵojn kaj disdoni inter la universitata junularo. Per tiu mono eblus organizi serion da universitataj prelegoj. Per tiu mono eblus reklami en lokaj televidoj kaj radioj. Per tiu mono eblus dungi profesiulon kreanta allogajn ilojn diskonigantaj nian aferon.

Kelkaj daŭre kredas je esperantismo, Esperanto ne estas la celo sed la ilo. Kelkaj daŭre volas starigi esperantismon apud aliaj sociaj mondaj movadoj kiel pacismo, kontraŭrasismo, kontraŭmilitismo, kontraŭmalstatismo, kaj ĉiu solidara movado.

Intertempe, samlingvanoj el Ĝenevo deziras, ke oni lernu Esperanton por monprofito.
Published at 14:01 / 2 comments / 1659 visits
This post is public

October 27, 2007

Ĉu ni estu neŭtralaj?

Jen ekzemplo de neŭtraleco:

Ĉefa moŝto de la hispana ŝtato, la generalo Franco akceptis la honoran prezidantecon de la 53a Universala Kongreso de Esperanto

Jen ekzemplo de malneŭtraleco:



Komparu kaj juĝu mem
Published at 20:09 / 7 comments / 2381 visits
This post is public

( 2 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...