Mi ne kuraĝas paroli pri sincero kaj pri sentoj. Ĉefe pri sentoj kiujn mi antaŭvidas nereciprokaj. Pri io neatendita. Senti, ke dum kelkaj momentoj la koro ne sendas sufiĉan sangon en la kapon. Mi ne kuraĝas aŭskulti "estus pli bone ke ni restu kiel amikoj". Mi ne volas refoje senĉese paroladi por ke oni diru al mi, ke ĉio estas pli simpla ol mi perceptas, ĉar mi neniel ŝatas akcepti kelkajn konkludojn.
Mi pensis, ke tio ne plu estos okazinta al mi, kaj jen mi refalinta. Centoj da pensoj dumtage, miloj da pensoj tuj post la enlitiĝo, kaj je la veka horo deziro ne esti veka. Furiozo. Okuloj ruĝaj. Rezignacio. Stranga silento. Miro pri kio okazis. Kial diable reokazis? Prefere ne scii. Sunsubiras kaj ekzisti mi malemas.
Kulpanto? Nur mi! Denove...
Send a message
Search for members
Fernando Maia Jr. says:
Mauro Ortelli says:
Eble virinoj iomete malsimile privivas tiajn frapojn, sed mi - kiel viro - bone komprenas kion vi vivis/vivas.
Solidara sento flanke de mi aŭ de iu ajn alia certe ne konsolos vin, almenaŭ ne sufiĉe, kaj ne forprenos la suferon de via koro.
Provo racii nun helpus, eble, sed via tuta animo (mi supozas) nun kontraŭstaras ĉian provon racii.
Ĉu brakumo, aŭ kareso de amika mano, povus pli bone fartigi vin? Sentigi vin amata dum tiu ĉi malhela stato? Sed ja brakumon, kareson, kison, vi pleje atendus nur de tiu, kiu ĵus forsendis vin.
Kion diri, do?
Ĉiu el ni devas, sola, lerni kiel konstrui kaj pluteni homrilatojn, precipe amrilatojn. Neniam mi eksciis pri bonaj lernejoj pri tiu fako.
Kaj la sorto, bona aŭ malbona ŝanco, havas sian respondecon ĝuste en tiu momento de la unua renkontiĝo, ekde kiam ni falas en enamiĝon kaj la alia persono fariĝas definitive grava por ni.
Akcepti malpravi kontraŭ ĉia praveco, peti pardonon kontraŭ ĉia senkulpeco, kaj - fine - akcepti la fiaskon: jen plurfoje spertata okazaĵo, antaŭ kiu leviĝas niaj senrespondaj demandoj.