Dum la tuta jaro 2008 en Katalunio oni omaĝas la verkiston Mercè Rodoreda, eminenta gravulo de la nuntempa kataluna literaturo. Grupo de literatur-ŝatantoj kreis verkaĵon farita el transformiĝoj de fragmento de verko de Rodoreda.
Antaŭ duonjaro pli malpli, oni kontaktis Katalunan Esperanto-Asocion por ke unu el tiuj transformiĝoj estu simpla esperanta traduko, omaĝe ankaŭ al esperantisteco de Mercè Rodoreda.

Iom fanfarone, mi proponis, ne nur esperantigon de la fragmento, sed ankaŭ tradukon al pluraj lingvoj pere de esperantaj kontaktoj. Ŝokitaj pro la kvanto de tradukoj ricevitaj, ili petas ankaŭ  ĉu eblas sendi tradukon kaj mp3-dosieron kie aŭdeblas kiel sonas la traduko.

Vidu la diversajn blogaĵojn pri la afero ĉe:
transformacions.blogspot.com/search/label/Sani
traduccions.podemus.com
esundir.blogspot.com

Momente ili havas la fragmenton tradukita al sekvaj lingvoj: kataluna, germana, angla, bulgara, hispana, dana, slovaka, Esperanto, franca, kimra, itala, japana, nederlanda, okcitana, portugala, tibeta kaj palatinata.
Tamen, mankas miloj da tradukoj. Ĉu eblos aldoni pliajn lingvojn al la projekto? Mi dankos se vi sendos la tradukojn al viaj scipovataj lingvoj.

Jen la kataluna originalo:

Caminaven a poc a poc. El més alt era un home solemne, ben vestit, amb la barba grisa i els pòmuls una mica vermells; l’altre, magre, sense afaitar, semblava que acabés de sortir d’una malaltia. Estaven abstrets en la conversa i el més alt s’aturava de tant en tant i es passava la mà per la barba com si volgués sospesar bé les paraules. -A la vida no hi ha temps per a tot. Riure i plorar, divertir-se i ensopir-se… i en el punt de néixer ja t’has de preparar a morir. Perquè les ganes de plorar que tenen les criatures de bolquers és perquè ja ho senten. -Ja senten què? -L’olor que hi ha escampada de la mort… Després un s’hi avesa…

Jen esperantigo laŭ Gonçalo Neves:

Ili marŝis malrapide. La pli alta estis viro solena, eleganta, kun griza barbo kaj ruĝetaj vangoj; la alia, maldika, nerazita, aspektis, kvazaŭ li ĵus elglitis el malsano. Ili dronis en konversacio, kaj la pli alta haltis de tempo al tempo kaj karesis la barbon, kvazaŭ li volus bone pesi siajn vortojn.
- Oni ne havas tempon por ĉion fari en la vivo. Ridi kaj plori, amuziĝi kaj enui… tuj post naskiĝo oni devas jam prepari sin por morto. La ploremo de beboj ja montras, ke ili tion sentas.
- Kion ili sentas?
- La mortodoron, kiu ŝvebas… Poste oni alkutimiĝas al ĝi.

Mi petas diskonigi la tradukpeton