Tial, en Katalunio tri lingvoj oficialas: hispana, kataluna kaj okcitana. Ĝis nun, oficialeco de la okcitana estis nur rimarkebla en kelkaj paĝoj de la retejo de la aŭtonoma registaro kaj en la reklamaciaj folioj de vendejoj.

 

Pasintsemajne mi trovis tiun oficialan trilingvan afiŝon en urbo Sallent, en regiono Bages, proksime de Manresa. Jen la unua evidentigo kiun mi trovis pri oficialeco de la okcitana en Katalunio Subskribas la afiŝo turisma asocio, la turisma ministerio de la registaro de Katalunio kaj la sama ministerio de la registaro de Hispanio. Mi ĝojas! Finfine!