Hieraŭ, amiko mia kaj mi prezentis Esperanton en sindikatejo en urbo Cornellà de Llobregat. Homoj montriĝis ege interesitaj kaj eĉ proponis starigi kurson. Tamen, mia instinkto asertas, ke ĝi ne okazos. Post pluraj jaroj da prelegoj kaj prezentoj, mi kapablas antaŭvidi ĉu oni starigos kurson aŭ ne, eĉ se homoj montriĝas kontentaj kaj emociigitaj.

Inter la ĉeestantaro al la prelego, elstaris homo, kies demandoj estis praktikaj, diskutaj, debataj kaj plurfoje kontraŭstaraj. Lia interveno, fakte, estis tre utila al debato kaj estigis la prelegon interesa.

Fine de la prelego, li konfesis al ni, ke li lernis Esperanton de antaŭ jardekoj sed neniam uzis la lingvon. Tiam ni ekparolis lin esperante; li parolas akcepteble bonan Esperanton, malflue sed korekte kaj tre bone. Verŝajne li multe legis kaj eĉ verkis, sed neniam uzis la internacian lingvon parole. Li klarigis la kialon al ni, kaj ni perfekte komprenis. Temas pri parolanto de Esperanto, tute ne pri esperantisto. Li konsideras ke Esperanto estas malutila al internacia homa komunikado pro la fakto ke, laŭ li, esperantistaro konsistas je aro da maljunuloj kiuj, eĉ se ili esperantiĝis antaŭ longe, aĉe parolas la lingvon. Esperantistoj, laŭ nia nova amiko, estas aro da arogantaj olduloj malkapablaj, kiuj konsideras sin la centro de la universo kaj la plej bonaj el ĉiuj. Tamen, ili havas nenian lingvan konscion, ofte rilate la katalunan; nenian socian zorgon, kaj neniel uzas Esperanton en praktikaj interkomunikadaj aferoj.

En Katalunio, krom KEA (Kataluna Esperanto-Asocio), ankaŭ ekzistas KAE (Kultura Asocio Esperantista). Nomigi asocion KAE, en la sama agadteritorio de KEA, ja estas klara indikilo de malico. Kaj fakte tiun malicon mi spertis plurfoje. Kiam mi esperantiĝis, mi kontaktis KAE-n kaj mi estis ĵus kabeinta tri monatojn post esperantiĝo. Mia esperanto-instruisto, kaj sia aro de maljunuloj kiuj ĉeestis la kurson nur por pasigi la tempon, kaŝis al mi la ekziston de Kataluna Esperanto-Asocio kaj de Kataluna Esperanto-Junularo. Dum mia bildo pri esperantismo estis sama ol tiu de nia hieraŭa novamiko, mi hazarde trovis en ĵurnalo reklamon de KEA-kongreso en Barcelono, tiam mi partoprenis, kaj malkovris valoran, kvalitan kaj principan esperanto-movadon. Tial mi daŭrigis ĝis la nuntempa fervora esperantisteco.

Mi invitis nian novamikon partopreni la venontan renkontiĝon okazonta venontsemajne, kaj li venos unu vesperon viziti nin. Kaj kompreneble mi daŭre informados lin pri nia agado. Li estis tre kontenta kiam li malkovris ke aliaj esperantistoj ekzistas.

Krom juneco de la esperantistaro, KEA kaj KEJ praktike uzas la lingvon. Nia asocio zorgas pri la esperantigo de la novaĵejo Indymedia Barcelona, ĝi starigis tutmondajn sociajn retejojn kiel Monda KalendaroKlaku. Nia bulteno Kataluna Esperantisto publikigas, krom esperantlingvaj novaĵoj kaj informoj, katalunlingvajn artikolojn pri lingvaj kaj sociaj problemoj kaj distribuas la revuon en preskaŭ ĉiuj bibliotekoj, lingvolernejoj kaj aliaj sociaj ejoj de la lando. Nuntempe la asocio prizorgas grandan nombron da esperanto-kursoj konsiderante la malgrandecon de la agadteritorio. Aldone al ĉio ĉi, la asocio eldonas, prelegas, ĉeestas kiel eble plej la socian kaj asocian vivon de la lando, kaj -malgraŭ UEA- internacie kunagas kun aliaj mondaj esperanto-asocioj kaj de antaŭ nelonge ĝi ekprilaboras sian principaron.