Mi ne fieras esti hispano. Fakte mi tute ne sentas min hispano. Mi ekzistas preter la ŝtatoj kaj la politikaj interesoj, kaj mian lokigon en la homaron donas al mi mia denaska lingvo kaj kulturo. Mi estas kataluno, mi sentas min kataluno. Sed pri tio mi nek fieras nek malfieras. Esti kataluno estas tute hazarda afero. Hazardo estigis min iuloke kaj iufamilie.

Pri kelkaj aferoj mi vere fieras. Mi fieras pri tio ke mi sukcesis ĉesi fumi, mi fieras kiam oni ŝatas kreaĵon de mi farita, mi fieras pri multaj el miaj esperanto-lernintoj kiam mi aŭskultas ilin bone kaj aktive paroli la internacian lingvon. Mi fieras pri la pasinta kataluna kongreso de esperanto en Amposta, kaj mi eĉ pli fieras pri SPR!. Kiam laboro aŭ penado iĝas fruktodona, tiam oni spertas fieron.

Poploj, landoj, nacioj aŭ ŝtatoj elektas memorindan daton por celebri ties nacian tagon. Multaj okazas memore al sendependiĝo de la ŝtato, aliaj -kiel tiu de la katalunoj- memoras ties perdon. Hodiaŭ hispanoj (tiuj kiu sentas sin hispanoj) celebris sian nacian tagon, la dato memorigas la ekinvadon de Ameriko.

Hodiaŭ, la 12an de oktobro, dum la "tago de la raso" samkiel oni diris dum la frankismo, la sama armeo puĉinta en 1936 por diktaturo denove faris ostenton de sia militarismo. La heredanto de la diktatoro Franco, t.e. la reĝo Johano Karlo la 1a, ĉefprezidis la militan paradon.

Dume, laŭlonge de la ŝtato manifestaciis diversaj faŝismaj grupoj, kelkaj nov-frankismaj, kelkaj nov-naziaj. Endas diri ke tiuj grupoj kaj partioj tute ne estis malleĝigitaj dum oni aplikis la fifaman leĝon pri politikaj partioj malleĝiginta precize eŭskan. Mi ne fieras esti hispano. Fakte mi tute ne sentas min hispano. Kaj vidinte la militisman ostenton, la naciismon, la rasismon kaj la faŝismon hodiaŭ okazinte, mi tute ne volas esti hispano.