Mi rakontu al vi kion mi faris hodiaŭ. Mi iris sustraten serĉi katon, mi kaptis la unuan kiun mi vidis kaj alportis ĝin ce mi. Mi fermis ĝin en senluma ĉambro, tial kiam li denove vidos la lumon misorientiĝos. Unu tagon poste, mi elirigis ĝin en la internan korton de mia hejmo de kie fuĝi estas tute maleble. La kato kuradis senĉese ĉien ajn. Por ke ĝi iom trankviliĝu mi najlis sur ĝia dorso kelkajn kudrilojn kaj la vundoj trankviligis ĝin finfine. Kompreneble vundoj kaj sangoperdo estas trankviligaj, kaj do, kiam mi rimarkis ke la agonio de la kato malpermesis al ĝi rimarki mian alproksimigon, tiam mi prenis grandan tranĉilon kaj traboris ĝian dorson. Plejcerte mi vundis ties hepaton kaj pulmojn ĉar la kato mortis dronitiga per sia propra vomigita sango. Mortigita la kato, mi tranĉis ties orelojn kaj voston, ligis la korpon per ŝnuro kaj nun mi trenas ĝin en la rubujon. Mi tre fieras pri kion mi faris, mi ege amuziĝis! Ne nomu min fuilo, ne. Mi petas relegi mian rakonton denove, sed anstataŭ KATO, legu VIRBOVON. Tiukaze mi ne plu estus fia torturisto sed heroa majstro. Eĉ spektantoj portus min sur surŝultre. Multaj en Hispanio nomas tiun kruelan besto-tortudadon 'nacia festo'. Mi tre esperas ke tiuj kruelaĵoj baldaŭ malaperos.