En la kolektiva memoro de barcelonanoj kuŝas la okazintaĵoj de antaŭ cent jaroj nome la Tragika Semajno. Julie de 1909 okazis en Barcelono popola ribelo okaziginta fortajn tumultojn el kiuj rezultis 78 mortintoj (75 civilaj kaj 3 militistaj), duonmilo da vunditoj, 112 incendiaj konstruaĵoj (el kiuj 80 religiaj), kelkaj miloj da torturitaj arestitoj, 175 kondamnitoj al ekzilo, 59 dumvivaj enkarcerigitoj kaj 5 kondamintoj al mortopuno, inter kiuj Francesc Ferrer i Guàrdia, fondinto de moderna pedagogia instruado, arestita survoje al la 5a Universala Kongreso de Esperanto.

En la kolektiva memoro de katalunoj Esperanto ludas gravan rolon. Antaŭ 100 jaroj Esperanto estis idealo sekvata de plimulto de la loĝantaro. Katalunistoj, suverenistoj, laboristoj, sindikatanoj, anarkiistoj, marksistoj, kleruloj kaj pluraj diverspecaj kolektivoj aliĝis al esperantismo. Ja en 1904 aperas la ĝermo de la Kataluna Esperantista Federacio, en tempoj kiam la internacia lingvo plene ĉeestis la socian vivon de la lando. La tragediaj tumultoj okazis julie kaj eĉ se ili estis maloportunaj al organizado de UK en la urbo, septembre Barcelono altsukcese gastigis la 5an Universalan Kongreson de Esperanto. La okazigo de la tutmonda kongreso kaj la vizito de la D-ro Zamenhof al la kataluna ĉefurbo ne temis pri simpla renkontiĝo de tutmondaj esperantistoj sed pri grava paĝo en la historio de Barcelono.

Okaze de la centjariĝo de tiel grava UK, Kataluna Esperanto-Asocio eldonis la libron de la historiisto Francesc Poblet i Feijoo, "La Universala Kongreso de Esperanto de 1909 en Barcelono. La firmigo de la esperanto-movado en la Kataluna Landaro". Ministro pri lingva politiko de la kataluna registaro verkis la antaŭparolon de la dulingva verko (en la kataluna kaj en Esperanto).

Memore al la okazintaĵoj, Kataluna Esperanto-Asocio organizis kelkajn aranĝojn por kunfesti, kun la civitanaro, la eventon.

La 23an de aprilo, tago de Sankta Georgo, dum la festo de la libro kaj la amo, esperantistoj starigis sian budon en la Rambla de Barcelono, kaj tiel kunlaboris al magia, festa, kultura kaj ama etoso de la tago. Krom proponi librojn pri lingva ekologio, interlingvistiko, lingvaj rajtoj kaj Esperanto, la budo inaŭguris la printempajn esperanto-tagojn en Barcelono.



Centre Artesà Tradicionàrius (CAT) estas centro pri popolmuziko enhavanta, i.a. altnivelan muzikan teatron. Ĝi konstante proponas diverspecajn festivalojn. La 24an kaj la 25an de aprilo, ĝi proponis festivalon de popolmuziko kaj esperanto en CAT laŭ la formato de po koncerto kaj po balo ĉiutage. La 24an de aprilo koncertis Jomo kaj Liberecanoj kaj Kaj Tiel Plu dancigis la partoprenintojn. La 25an de aprilo la duopo Duoble Unu proponis belegan spektaklon vidan kaj muzikan laŭ la muzikoj de la Mediteraneo, kaj sekve Kapriol' dancigis engaĝe danceman publikon. La alta kvalito de la festivalo surprizigis la ĉeestantojn, la organizantojn kaj la amasmediojn. Eĉ se la nombro da partoprenantoj ne estis tro alta, la bona muziko koncerte kaj dance, igis la etoson amika, ĉarma, bela kaj emociiga.



Sekve de la festivalo, kaj celante respondi eventualan propagandadon dum la festivalo, la 27an, 28an kaj 29an de aprilo, Kataluna Esperanto-Junularo kunvenis en la trinkejo de la muzeo pri moderna arto. Sub la celo organizi debatojn pri lingva daŭripovo, KEJ okazigis informajn kunvenojn al interesiĝintoj pri esperanto, kaj movadanoj profitis la okazon laborkunveni.

En la nobla salono "de Cròniques" de la barcelona urbodomo estas 120 seĝoj, sed ĵaŭde la 30an de aprilo oni devis aldoni plian kvindekon por akcepti ĉiujn partorenintojn al la memora solenaĵo al Universala Kongreso de 1909. Tie prelegis reprezentanto de la barcelona magistrato S-ro Ramon Nicolau, la prezidanto de Kataluna Esperanto-Asocio S-ro Llibert Puig kaj la vicprezidanto de Hispana Esperanto-Federacio S-ro Pedro Hernández; s-ro Josep Franquesa, komitatano de KEA en UEA legis la salutmesaĝon de la prezidanto de la Universala Asocio Probal Dasgupta. Koruso Santa Eulàlia kantis la kanton "La najtingalo", traduko de famkonata popolkanto aperinta en la Kataluna Antologio. Post la solenaĵo, manĝeto estis proponata en la gotika galerio de la nobla ĉefdomo de la urbo.







Vendrede la 1an de majo, Kaj Tiel Plu dancigis en la gotika placo del Rei. La sono estis bonega, la dancemo de la publiko estis grandega kaj la partopreno estas multnombra. Ekde la 21.30a ĝis noktomezo, la kataluna folkbando senĉese dancigis laŭ polkoj, bureoj, cirkloj, mazurkoj, valsoj kaj pluraj aliaj popoldancoj.



Sabate la 2an de majo, oni fermis la esperanto-tagojn per rememoraĵo. La historiisto Dani Cortijo, fakulo pri historio de Barcelono, gvidis kvidekon da homoj tra la stratoj de la urbo laŭ la vivo de Barcelono en 1909 kaj sekvante la spurojn de 2 elstaraj kongresintoj kaj 1 kongresonto, t.e. Joan Amades, Andreu Nin kaj Francesc Ferrer i Guàrdia. (vidu notojn.) La vizito finis en la tombejo de Montjuïc, kie oni vizitis la tombon de Ferrer i Guàrdia kaj la amastombejon nomita Fossar de la Pedrera, kie kuŝas internaciaj brigadistoj batalintaj kontraŭ la faŝismo dum la hispana milito kaj kvarmilo da persekutitoj murditaj de la frankismo.





La plej elstaraj amasmedioj de la lando interesiĝis pri la muzikfestivalo. ICatFM, radio kiu fakas je muziko, elsendis tuthoran programon pri popolmuziko en Esperanto kun la partopreno de Mon Cardona kaj Ferriol Macip kie aŭskulteblis muzikojn de la lasta KD de JoMo, Duoble Unu, Kajto kaj Kaj Tiel Plu. COM Ràdio, informis pri la festivalo kaj intervjuis la sekretarion de KEA kadre de la posttagemzaj novaĵoj kaj proponoj por barcelonumi. Ràdio 4, kataluna branĉo de hispana ŝtata radio, elsendis duonhoran programon pri la festivalo kun la intervenoj de Floreal Martorell kaj Ferriol Macip. La urba televida kanalo, Barcelona TV, post informi pri la 5a UK kaj la solenaĵo en la urbodomo, elsendis kvaronhoran intervjuon al la aktivulo de Kataluna Esperanto-Junularo, Roger Sanjaume, kadre de la vesperaj novaĵoj. Sanjaume reliefigis la rolon de esperantismo en la aktualaj sociaj movadoj.

***

Joan Amades (Barcelono 1890 - 1959) estis kataluna esperantisto, publicisto kaj folkloristo. Liaj verkoj pri folkloro kaj popoldanco igis lin nacilingva aŭtoritato pri kataluna folkloro. Esperantisto de 1907, estis kunfondinto kaj prezidinto de Kataluna Esperantista Federacio, kunorganizinto de la Universala Kongreso en Barcelona. Eldonis milojn da diversaj, artaj esperantaj sigelmarkoj kun 243 diversaj bildoj.

Andreu Nin (El Vendrell 1892 - 1937) estis unu el la plej elstaraj reprezentantoj de la revolucia marksismo en Katalunio. Li aparte elstaras pro sia graveco en la Komunisma Internacio kaj la Ruĝa Sindikala Internacio kaj vivis en Moskvo de 1921 ĝis 1930 kunlaborante kun Lenin kaj Trotski. Kunfondinto de la POUM (Laborista Partio pri Marksisma Unuiĝo) lia morto estis daŭre mistera ĝis antaŭ nelonge, kiam esploroj konfirmis ĉies suspektojn: Nin estis kaptita, torturita kaj murdita laŭ peto de Stalin. Krom lia politika agado, Nin famas kiel tradukisto de gravaj verkoj de la rusa literaturo al la kataluna lingvo.

Francesc Ferrer i Guàrdia (Alella 1859 - Barcelono 1909) estis kataluna instruisto kaj pedagogo, adepto de Libera Penso kaj fondinto de t.n. Moderna Lernejo, en kiu li edukis laboristajn geknabojn sen trudaj rimedoj, sen batado kaj preĝado, sen ŝtata kaj eklezia influoj. Pro tio kaj pro lia supozata rilato al anarkiismo, li estis komplote akuzita pri instigo de la revoluciaj tumultoj en Barcelono en 1909, konata kiel la Tragika Semajno. Ferrer estis arestita survoje partopreni la 5an Universalan Kongreson de Esperanto en Barcelono, kaj ekzekute forigita kelkajn tagojn poste.