Aro de okazintaĵoj, kaj eble pripensaĵoj, igis min saĝe preni la decidon nuligi la vespermanĝon kunvokita per poŝtelefonaj mesaĝoj. Ĉi-monate Vodafone riĉiĝos per mia mesaĝa elspezo je kunvokoj kaj malkunvokoj.

Neniun planon por festi datrevenon. Nenian emon prifesti, despli se temas pri fariĝi tridekĉia.

Subita entuziasmo decidigas min fari ion kion mi tre emis: sciigi al iu ke tiu estas speciala, kaj tion sciigi laŭ la plej speciala maniero. Jen risko. Oni neniam antaŭvidas reagojn.

Temis pri du biletoj por la koncertejo (sidloko en la dua etaĝo) por aŭskulti OCB-n ludi, i.a., la simfonion n-ro 28 de mia kara Wolfgang Amadeus. Poste, vespermanĝo en la kutima japana restoracio kie mi malkovris ke mi ne plu bezonas forkon. Kaj finis libera eniro en diskejo Demonix post bierumado en apuda trinkejo de heviuloj kie Highway to Hell rememorigis al mi iaman adoleskon.

Iom antaŭ la 3a matene de vendreda nokto; post laciga streĉiga semajno, post lacigaj streĉigaj semajnoj, post lacigaj streĉigaj monatoj, domemo aperas. Kaj ĝustatempa retreto iĝas venketo. Mi reiris hejmen kun feliĉa sento. Vespero malsimila. Vespero speciala.

Sabate mi vekiĝu frue por spekti mian televidaĵon! Mi restu en la sofo nenifarante, mi manĝegu, mi siestu kaj mi revekiĝu spektante Futurama. Poste, promenado tra la Rambla, klopodante eviti turistajn homamasojn, Edu kaj mi iris al vendejo Arpi vidi kameraojn. Tie ni renkontas Jordi kaj Jasuka, ni adiaŭis Edu kaj ni iris al trinkejo Manchester, kie aperadis amikoj.

Ĉiu en geja trinkejo nome La Bata de Boatiné gapis dum vidis grupon de skinhead-oj vestitaj kiaj fiuloj, kantante plenvoĉe, i.a. Murciana marrana, me gusta ser una zorra kaj se buscan dos maricas muertas congeladas vivas en París. Sed ja okazas ke hispana gejeca muziko kaj punko havas komunan starpunkton en Madrido dum la 80-aj jaroj.

Ebrio, ekzaltiĝo de la amikeco, nokta buso, hejmen, lito... Postebrio!

Premioj

  • Premio al la plej bona gratulo: Diego Cerezo pro www.fotolog.com/keko_dc/32094993
  • Premio al la gratulo plej emociiga kaj ploriga: David Bureta pro i6.photobucket.com/albums/y231/dabizz9/pl33-1.jpg
  • Premio al la gratulo plej akurata kaj dolĉa: Edu León pro worgh [elp. ŭorgĥ] je noktomezo la 7an de novembro
  • Premio al la plej surpriza gratulo: Sandra Vives pro netendita telefonvoko
  • Premio al la plej frika gratulo: Pau Ricart pro la sms "cop de cap d'amooooooor..." [refere al kaŝtaninstruisto de Arale]
  • Premio al la plej prilaborita gratulo: Mariona Ricart pro "garrotín" eĉ kun bona rimo
  • Premio al la plej originala gratulo: Hèctor Alòs pro la sms "Долгих лет жизин, товарищ секретарь!"
  • Premio al la plej bona gratul-projekto: Marta, Carles, Lau i Guiu pro la kanto-klopodo

Kaj brakumojn al ĉiuj kiuj sendis al mi poŝtelefonajn mesaĝojn, skribis al mi en myspace, ipernity, facebook. Estas agrable ke oni vin memoru.

Dankon al ĉiuj. Vi ja plejuloj!