La Konfeto ®
01/04/2014

Bel-ami de Maupassant

Bel'Amik' P2C2 b ( 255-261)

Parto 2 – Ĉapitro 2b





P255/
Poste, li volis scii pri la mortinto amason da detaloj intimaj kaj sekretaj kiujn la juna virino, malkomforte, rifuzis diri. Sed li insistis, obstinis.
'' Hej, nu, rakontu al mi. Li devis esti komika en tiu momento ?
Ŝi duon-murmuris :
'' Nu, lasu lin trankvila, mi petas.''
Li rediris :
'' Hej, diru al mi ! Li estis verŝajne stulte mallerta en lito, tiu besto !''
Kaj li ĉiufoje konkludis :
'' Kiom bruta li estis !''
Iun vesperon, fine de Junio, dum li fumadis cigaredon ĉe la fenestro, la granda varmo de la vespero donis al li deziron promeni.
Li demandis :
'' Mia eta Made, ĉu vi volus iri ĝis ''Les Bois''
Certe, jes.''
Ili veturis per duon-kovrita fiakro, atingis '' les Champs-Elyséees'', poste, la avenuon de ''Le Bois de Boulogne''. Estis nokto sen vento, iu el tiuj etuvaj noktoj kie la trohejtita aero de Parizo eniras en la pulmojn kvazaŭ forno-vaporo. Armeo da fiakroj veturigis sub la arboj amason da amorantoj. Ili iris, tiuj fiakroj, unu post la alia, senĉese.
Georges kaj Madeleine amuziĝis rigardante ĉi-ĉiujn hom-parojn sin brakumantajn, pasantaj en tiuj veturiloj, la virino en klara robo kaj la viro sombre vestita. Ili estis kiel ega riverego da amantoj kiu fluis al ''Le Bois'' sub la ĉielo stelplena kaj brulanta. Oni aŭdis neniun bruon krom la obtuza ruliĝado de la radoj sur la grundo. Ili pasis, pasis, la du estaĵoj de ĉiu fiakro, en kuŝa pozicio sur la kusenoj, mutaj, premantaj unu apud la alian, perditaj en la halucino de la deziro, tremetantaj dum la atendo de la sekvanta ĉirkaŭpremo. P256/ La varma ombro ŝajnis plena de kisoj. Sento de flosanta tenero, de besta kaj montriĝema amoro pezigis la aeron, igis ĝin pli sufoka. Ĉi-Ĉiuj homoj kunigitaj, ebriigitaj per la sama penso, per la sama ardo, igis ĉirkaŭ ili kurantan febron. Ĉi-ĉiuj veturiloj ŝarĝitaj de amoro, sur kiuj ŝajnis kirliĝi karesoj, ĵetis laŭ ilia paso ian blovon voluptan, konfuzivan.
Georges kaj Madeleine sin sentis, eĉ ili, truditaj per la tener-kontaĝo. Ili milde premis reciproke la manon, sen diri ion, iom opresiitaj per la pezeco de la atmosfero kaj la emocio kiu trudis ilin.
Dum ili atingis la kurbiĝon kiu sekvas la fortikaĵojn, ili sin kisis, kaj ŝi balbutis iom konfuzita :
'' Ni estas tiel petolaj kiel kiam ni iris al Rouen.''
La granda fluo de l'veturiloj sin disigis ĉe la enirejo de l'arbetaro. Sur la vojo de la Lagoj kiun laŭiris la junuloj, la fiakroj interspaciĝis iom, sed la densa nokto de la arboj, la aero viglita per la folioj kaj la malseko de l'rojoj kiujn oni aŭdis flui sub la branĉoj, ia freŝeco de la larĝa nokta spaco ornamita de astroj, donis al kisoj de l'ruliĝantaj homparoj ĉarmon pli penetreman kaj ombron pli misteran.
Georges murmuris : '' Ho ! Mia eta Mad '', premiĝante al ŝi.
Ŝi diris :
'' Ĉu vi memoras la arbaron de via regiono, kiel malĝoje estis. Ŝajnis al mi ke ĝi estis plena de malbelegaj bestoj kaj ke ĝi ne havis finon. Dum, ĉi-tie, estas ĉarme. Oni sentas karesojn de vento, kaj mi bone scias ke Sèvres situas en la alia ekstramaĵo de Le Bois (la Arbareto).''
P257/
Li respondis :
'' Ho ! En la arbaro de mia regiono, estis nenio krom cervoj, vulpoj, kapreoloj kaj aproj kaj tie-tie-ĉi domo de arbaristo (arbaristo : forestier).''
Tiu vorto, tiu vorto de la mortinto eliĝinta de lia buŝo, surprizigis lin kvazaŭ iu estus kriinta de l'fundo de arbeta densejo, kaj li subite silentis, repremita per tiu stranga kaj persistema ĝeno, per tiu irito ĵaluza, ronĝema, nevenkebla kiu malbonigis lian vivon de kelka tempo.
Post unu minuto, li demandis :
'' Ĉu vi venis kelkefoje ĉi-tie, vespere, kun Charles.''
Ŝi respondis :
'' Komopreneble, ofte.''
Kaj subite, li deziris reiri hejmen, agacema deziro kiu premis al li la koron. Sed la figuro de Forestier estis en sia menso, posedis lin, ĉirkaŭpremis lin. Li ne plu povis pensi krom pri li, paroli pri li.
Li demandis per malica tono :
Diru Mad ?
Kio, mia amiko ?
Ĉu vi kokris lin ?
Ŝi murmuris disdegna :
'' Kiom stulta vi ŝajnas pro tiu gurdado.''
Sed li ne lasis sian ideon.
'' Hej, mia eta Mad, estu sincera, konfesu ĝin ? Ĉu vi kokris lin ? Konfesu ke vi kokris lin ?
Ŝi silentis ŝokita kiel ĉiuj virinoj pro tiu vorto.
P258/
Li rediris, obstina :
'' Sakristi, Li havis, ja, kapon de kokrito. Certe ! Certe ! Tio, ja, amuzus min scii ĉu Forestier estis kokrita. Jen ! Kia vizaĝo de stultulo ?''
Li sentis ke ŝi ridetis, pro ia memoraĵo eble, kaj li insistis :
'' Nu, diru ĝin. Ne gravas. Estus komike, male, konfesi al mi ke vi trompis lin.''
Li tremetis, efektive, de la espero kaj deziro ke Charles, la abomena Charles, la mortinto malŝategita, portu tiun hontan ridindaĵon. Kaj tamen.. tamen alia emocio, pli konfuza, spronis lian scivolemon.
Li rediris :
'' Mad, mia eta Mad, mi petas, diru ĝin. Jen, iu kiu meritus ĝin. Estus bone ke pro vi oni nomus lin kokrito. Hej, Mad, konfesu ĝin.''
Ŝi foriĝis per seka movo kaj deklaris abrupte :
'' Nu, vi estas stulta. Ĉu oni respondas tiajn demandojn ?
Ŝi diris tion per tiel aparta tono ke tremeto de malvarmo kuris en la vejnoj de ŝia edzo kaj li restis konsternita, timegita, iom senspira, kvazaŭ li estis trafita per morala komocio.
La fiakro, nun, laŭiris la lagon, en kiu la ĉielo ŝajnis seminta siajn stelojn. Du malprecizaj cignoj naĝis tre malrapide, apenaŭ videblaj en la ombro.
Georges kriis al koĉero :
P259/
'' Ni iru returne.'' Kaj la veturilo revenis, krucante la aliajn, kiuj iris paŝrapide, kaj kies la dikaj lanternoj brilis kiel okuloj en la nokto de la Arbareto.
Per kia stranga maniero ŝi diris tion ! Du Roy sin demandis ; '' Ĉu estas konfeso ?'' Kaj tia preskaŭ certeco ke ŝi trompis sian unuan edzon terurigis lin de kolero nun. Li volis frapi ŝin, premi ŝian kolon, eltiri ŝiajn harojn !
Ho ! Se ŝi estus respondinta : '' Nu, mia kara, se mi estus decidinta trompi lin, kun vi mi estus trompinta lin.'' Kiom li kisus ŝin, ĉirkaŭpremus ŝin, adorus ŝin !
Li restis senmova, brakokruce, la okulojn al ĉielo, , la menson tro skuitan por ankoraŭ pripensi. Li nur sentis en si fermenti tiun rankoron kaj dikiĝis tiu kolero kiu atendas kaŝe en kerno de ĉiuj maskloj antaŭ la kapricoj de la ina deziro. Li sentis la unuan fojon, tiun konfuzan angoron de la edzo kiu suspektas ! Li estis ĵaluza fine, ĵaluza koncerne Forestier ! Ĵaluza per stranga kaj korprema maniero, kie eniĝis subite hato kontraŭ Madeleine. Ĉar ŝi trompis la alian, kiel li povus fidi ŝin, li !
Kaj, iom post iom, ia kvieteco eniĝis en sian spiriton, sin rigidigante kontraŭ sian suferon, li pensis :
'' Ĉiuj virinoj estas virinaĉoj, oni devas uzi de ili kaj nenion doni el si.''
La amareco de lia koro soriris al siaj lipoj estiel paroloj de malestimo kaj de naŭzo. Li ne lasis tamen ilin disvolviĝi. Li sin rediris : '' La mondo apartenas al fortuloj. Necesas esti forta. Necesas esti super ĉio.''
La veturilo iris pli rapide. Ĝi denove preteriris la fortikaĵojn. Du Roy rigardis antaŭ si ruĝan lumon en la ĉielo, saman al lumo de grandega forĝejo ; kaj li aŭdadis konfuzan, proksiman kaj malproksiman bruon faritan de nenombreblaj kaj diversaj voĉoj, malprecizan kaj gigantan pulsadon de vivo, la viglecon de Parizo, spiranta, en tiu somera nokto, kiel lacega koloso.
P260/
Georges sonĝis : '' Mi estus stultega maltrankviliĝi. Ĉiu por si. La venko apartenas al aŭdaculoj. Ĉio estas egoismo. Egoismo por ambicio kaj riĉeco pli valoras ol egoismo por la virino kaj la amo.''
La triumfarko de la Stelplaco (place des étoiles) vidiĝis staranta en la enirejo de la urbo kun siaj du monstraj kruroj, kiel ia senforma giganto kiu ŝajnus ekpaŝi por sobiri la larĝan avenuon malferman antaŭ si.
Georges kaj Madeleine denove sin retrovis tie en la vicado de l'veturiloj redirektanta al hejmo, al dezirata lito, sama kiel eterna paro, silenta kaj ĉirkaŭpremiĝanta. Ŝajnis ke la tuta homaro glitis ĉirkaŭ ili, ebria pro ĝojo, plezuro kaj feliĉo.
La juna virino kiu sentis ion okazantan en la menso de sia edzo, demandis per sia milda voĉo :
'' Al kio vi pensas, mia amiko ? De unu duonhoro vi ne diris eĉ unu vorton.''
Li respondis ridaĉante :
'' Mi pensas al ĉi-ĉiuj stultuloj kiuj sin kisas, kaj mi pensas ke, vere, oni havas alian farendaĵon en la vivo.''
Ŝi murmuris :
'' Jes...sed estas bone iafoje.
Estas bone...estas bone...kiam oni havas neniun pli bonan por fari !''
La penso de Georges ankoraŭ kuris, formetante de la vivo, per ia kolerego, ĝian poezian robon :
'' Mi estus stulta ĝeni min, abstini pri io ajn, konfuziĝi, turmentiĝi, ronĝi al mi la animon, kiel mi faras de kelka tempo.''
La figuro de Forestier trairis lian spiriton sen naski iun iriton. Ŝajnis al li, ke ili ĵus repaciĝis, ke ili denove amikiĝis. Li deziris krii : '' Bonan vesperon, mia maljun' ''
Madeleine, iom ĝenata per tiu silento, demandis :
'' Estus bone ke ni prenu glaciaĵon ĉe Tortoni, antaŭ ol hejmeniri, ĉu ?''
Li rigardis ŝin profile. Ŝia blonda vizaĝo aperis al li sub la vigla brilo de gas-girlando kiu anoncis kanzon-kafejon.
Li pensis : '' Ŝi estas linda ! He ! Des pli bone ! Al bona rato, bona kato, mia amikino. Sed antaŭ ol mi rekomencos turmenti min por vi, varmegos en norda poluso.'' Kaj li respondis : '' Certe, jes, mia karulino.'' Kaj, por ke ŝi divenu nenion, li kisis ŝin.
Ŝajnis al la juna virino ke la lipoj de ŝia edzo estis glaciaj. Li tamen ridetis per sia ordinara rideto premante ŝian manon por sobiri la ŝtupojn de la kafejo.
Traduko de Ahado Michel (ankaŭ legebla en la retejo ''Esperanto38n''
Dankon !