La Konfeto ®
15/03/2014

Bel-ami de Maupassant

Bel'Amik' P2C2 244-255

Parto 2 – Ĉapitro 2a

P244/
La gesinjoroj Du Roy estis en Parizo de antaŭ du tagoj kaj la ĵurnalisto rekomencis sian antaŭan laboron antaŭ ol forlasi la funkcion en la ''eĥoj'' por ekokupi definitive la funkciojn de Forestier kaj sin dediĉi entute al la politiko.
Li soriris hejme, tiun vesperon, al loĝejo de sia antaŭulo, la koron ĝojan, por vespermanĝi, kun vigla deziro kisi baldaŭ sian edzinon al kies korpa ĉarmo kaj nesensebla regado li estis submetita. Pasante antaŭ floristo, ĉe la komenco de la strato Notre-Dame-de-Lorette, li ekpensis aĉeti bukedon por Madeleine kaj li prenis dikan faskon da rozoj apenaŭ malfermitaj, pakon da butonoj odorantaj.
Ĉe ĉiu etaĝo de sia nova ŝtuparo li sin rigardis kompleze en tiu spegulo kies vidaĵo memorigis al li senĉese sian unuan venon en la domon.
Forgesinte sian ŝlosilon, li sonorigis, kaj la sama servisto, ankaŭ gardita laŭ la konsilo de sia edzino, venis malfermi.
Georges demandis :
P245/
'' Ĉu Sinjorino estas ene ?
Jes, sinjoro.''
Sed trairante la manĝoĉambron li miregis ekvidante tri manĝilarojn ; kaj, la pordo de la salono estanta levita, li vidis Madeleine aranĝantan en vazo de la kameno faskon da rozoj tute saman al la sia. Li ĉagreniĝis, malkontentiĝis, kvazaŭ oni ŝtelus al li lian ideon, lian komplezon kaj la tutan plezuron kiun li atendis de ĝi.
Li demandis enirante :
'' Vi, do, atendas iun ? ''
Ŝi respondis sen turni sin, plu ordigante la florojn : '' Jes kaj ne. Estas mia malnova amiko la grafo de Vaudrec kiu kutimas vespermanĝi ĉi-tie ĉiun lundon, kaj kiu venas kiel antaŭe.''
Georges murmuris :
'' Ha ! Bonege.''
Li restis staranta malantaŭ ŝi, kun la bukedo ĉemane, kun deziro kaŝi ĝin, ĵeti ĝin. Li tamen diris :
'' Jen, mi alportis rozojn al vi ! ''
Ŝi turnis sin subite, plene ridetanta kaj kriis :
'' Ha ! Kiom afable ke vi pensis al tio.''
Kaj ŝi etendis siajn brakojn kaj siajn lipojn kun plezur-impeto tiel vera ke li sin sentis konsolita.
Ŝi prenis la florojn, flaris ilin, kaj, per vigleco de infano ravita, metis ilin en la malplena vazo lokita fronte la unuan. Kaj ŝi diris rigardante la efekton :
'' Kiom kontenta mi estas ; jen mia kameno ornamita nun.''
Ŝi aldiris, preskaŭ tuj, per mieno konvikita :
'' Vi scias, li estas ĉarma, Vaudrec, vi estos tuj intima kun li.''
'' Sonoril-bato anoncis la grafon. Post lia galanta kisado sur ŝiaj fingroj, li sin turnis al la edzo kaj etendis la manon demandante elkore:
P246/
'' Ĉu vi bone fartas, mia kara Du Roy ?''
Li ne havis sian rigidan aspekton, sian antaŭan avidan mienon, sed afablan mienon bone rivelantan ke la situacio ŝanĝis ? La ĵurnalisto, surprizita, provis esti afabla por respondi al tiu ĝentileco. Oni kredus, post kvin minutoj, ke ili sin konis de antaŭ dek jaroj.
Tiam, Madeleine kies vizaĝo estis radia, diris al ili :
'' Mi lasas vin kune. Mi bezonas kontroli la kuiradon.'' Kaj ŝi foriris sekvita de l' rigardo de l' du viroj.
Kiam ŝi revenis, ŝi trovis ilin parolantajn pri teatro, koncerne novan pecon, kaj tiel plene samopiniantajn ke ia rapida amikeco vekiĝis en iliaj okuloj pro malkovrado de tiu plena pens-egaleco.
La vespermanĝo estis ĉarma, plene intima, kaj kora ; kaj la grafo restis malfrue en la vespero, tiom li sin sentis komforte en tiu domo, ĉe tiuj beletaj novaj geedzoj.
Tuj kiam li estis foririnta, Madeleine diris al sia edzo :
'' Li estas perfekta, ĉu ne ? Li plene meritas esti konata. Jen bona amiko, sindonema kaj fidinda. Ha ! Sen li...''
Ŝi ne finis diri sian penson, kaj Georges respondis :
'' Jes, mi trovas lin agrablega. Mi pensas ke ni bonege konkordos.''
Sed, ŝi tuj aldiris :
'' Vi ne scias, ni devas labori, ĉi-vespere, antaŭ ol enlitiĝi. Mi ne havis tempon reparoli prie antaŭ la vespermanĝo, ĉar Vaŭdrec tuj alvenis. Oni sciigis al mi novaĵojn, ĉi posttagmeze, novaĵojn de Maroko. P247/ Estas Laroche-Mathieu la deputito, la estonta ministro, kiu donis ilin al mi. Endas ke ni verku grandan artikolon, surprizeman artikolon. Mi konas faktojn kaj ciferojn. Ni eklaboru tuj. Jen, prenu la lampon.''
Li prenis ĝin kaj iris al la labor-ĉambro.
La samaj libroj troviĝis vice en la libro-bretaro kiu portis nun sur sia supro la tri vazojn aĉetitajn ĉe la golfo Juan per Forestier, la hieraŭon de sia lasta tago. Sub la tablo, la piedpeltaĵo (la chancelière) de la mortinto estis atendinta la piedojn de Du Roy, kiu prenis, sidiĝinte, la ebura plumingon, iom maĉita ĉe la pinto per la dento de la alia.
Madeleine apogis sin ĉe la kameno, kaj fajriginte cigaredon, ŝi rakontis siajn novaĵojn, kaj prezentis siajn ideojn, kaj la planon de l' artikolo kiun ŝi antaŭvidis.
Li aŭskultis ŝin atente, skribaĉante notojn, kaj kiam li finis li starigis obĵetojn, revenis al la problemo, grandigis ĝin, malvolvis siavice ne plu artikolo-planon sed kampanjo-planon kontraŭ la tiamaj ministroj. Tiu atako estus la komenco. Lia edzino ĉesis fumi, tiom sia interesiĝo vekiĝis, tiom ŝi vidis larĝe kaj foren sekvante la penson de Georges.
Ŝi murmuris de temp' al temp' :
'' Jes...jes...Estas bone...bonege...estas forte...''
Kaj kiam li ĉesis siavice paroli :
'' Nun ni verku'', ŝi diris.
Sed li ĉiam penis por komenci serĉante vane siajn vortojn. Tiam ŝi venis milde kliniĝi sur lia ŝultro kaj komencis suflori siajn frazojn mallaŭte en la orelon.
De temp' al temp' ŝi hezitis kaj demandis :
P248/
'' Ĉu estas ekzakte kion vi volis diri ?''
Li respondadis :
'' Jes, perfekte.''
Ŝi havis spritaĵojn piprajn, spritaĵojn venenajn virinajn por vundi la konsiliestron, kaj ŝi miksis mokaĵojn pri lia vizaĝo kaj mokaĵojn pri lia politiko, per drola maniero kiu ridigis kaj samptempe premis per la ĝusteco de l'observo.
Du Roy, iafoje, aldonis kelkajn liniojn kiuj igis pli profundan kaj pli fortan la efikon de atako. Li sciis, krome, la arton de la perfidaj subkomprenaĵoj, kiun li lernis polurante la eĥojn, kaj, kiam fakto certigita kiel vera per Madeleine ŝajnis al li dubema aŭ kompromita, li majstris por divenigi ĝin kaj trudi ĝin en la menson kun pli da forto ol li asertus ĝin.
Kiam ilia artikolo estis finita, Georges relegis ĝin laŭte, deklamante ĝin. Ili ambaŭ juĝis ĝin mirinda kaj ridetis al si reciproke, ĝojaj kaj mirigitaj kvazaŭ ili ĵus sin rivelis unu al la alia. Ili sin rigardis okulfunden, emociitaj de admiro kaj tenero, kaj ili sin kisis impete, kun ardo estigita de iliaj spiritoj kaj korpoj.
Du Roy reprenis la lampon : '' Kaj nun, dodo'', li diris kun ekcitita mieno.
Ŝi respondis :
'' Pasu, mia majstro, ĉar vi prilumas la vojon.''
Li pasis, kaj ŝi sekvis lin en ilian dormoĉambron tiklante al li la kolon kaj la harojn, por ke li iru pli rapide, ĉar li timis tiun kareson..
La artikolo aperis sub la nomsigno Georges Du Roy de Cantel, kaj famiĝis. Oni emociiĝis en la deputitejo. Sinjoro Walter gratulis prie la aŭtoron kaj ŝarĝis lin por la politika redaktado de La Vie française. Pri '' la eĥoj'' zorgis Boisrenard.
P249/
Tiam komencis,en la ĵurnalo, kampanjo ruza kaj violenta kontraŭ la ministraro estranta la aferojn. La atako ĉiam lerta kaj nutrita de faktoj, ĉu mokema, ĉu serioza, iafoje plezura, iafoje akra, frapis kun ripeto kaj daŭro pri kiuj ĉiuj miris ; La aliaj ĵurnaloj citis senĉese La Vie française, kopiis de ĝi plenajn fragmentojn, kaj la potenculoj informiĝis ĉu oni ne povus silentigi dank'al prefektejo tiun malamikon nekonatan kaj persisteman.
Du Roy eminentiĝis en la politikaj grupoj. Li mezuris sian influon grandiĝi, per pli premaj brakumoj kaj pli alta leviĝo de l' ĉapeloj. Lia edzino, cetere, plenigis lin de miro kaj de admiro per la sagaceco de sia spriteco, la lerteco de siaj informoj kaj la nombro de siaj konoj.
Ĉiamomente, li trovis en sia salono, enirante hejmen, senatanon, deputiton, juĝiston, generalon, kiuj konsideris Madeleine kiel malnova amikino, kun serioza familiareco. Kie ŝi konis ĉiujn homojn ? En la mondumo, ŝi diris. Sed kiel ŝi sukcesis kapti ilian fidon kaj korinklinon ? Li ne komprenis tion.
'' Ŝi estus nevenkebla diplomato'', li pensis.
Ŝi revenis ofte malfrue vespermanĝi, senspira, ruĝa, tremetema, kaj, antaŭ ol demeti sian vualeton, ŝi diris :
'' Ŝancon mi havas hodiaŭ. Imagu ke la justicministro ĵus nomis du juĝistojn kiuj partoprenis en mikstaj komisionoj. Ni donos al tiu ministro baton pri kiu li memoros.''
Kaj oni donis unu baton al ministro, kaj oni redonis unu la morgaŭon kaj denove la sekvantan tagon. P250/ La deputito Laroche-Mathieu kiu vespermanĝis ĉe strato Fontaine ĉiumarde, post la grafo de Vaudrec kiu venadis komence de la semajno, premis forte la manojn de la edzino kaj de la edzo kun demonstroj de troigaj ĝojoj. Li ne ĉesis rediri : '' Cristi (Kristi), kia kampanjo. Se ni ne sukcesas post tio...''
Li efektive esperis iĝi ministro de la Aferoj Esterlandaj, funkcio kiun li celis de longe.
Li estis ia politikisto kun multaj facetoj, sen konvinko, sen grandaj ebloj, sen aŭdaco, kaj sen seriozaj konoj, provinca advokato, taŭga viro de ĉefurbo, gardanta ekvilibron de ruzulo inter ĉiuj ekstremaj partioj, ia respublika jezuito kaj liberala fungo de dubema naturo, sama al centoj da ili kiuj kreskas sur la populara sterko de la ĝenerala voĉdonado.
Lia vilaĝa makiavelismo montris lin kiel forta inter liaj kolegoj, inter ĉiuj retroklasitaj kaj abortitaj el kiuj oni faras deputitojn. Li estis sufiĉe purema, sufiĉe konvena, sufiĉe familiara, sufiĉe afabla por sukcesi. Li iom sukcesis en la mondumo, en la societo miksita, malneta kaj ne multe maliceta de la tiamaj ŝtataj funkciuloj.
Oni diris ĉie pri li : '' Laroche estos ministro'', kaj li ankaŭ pensis pli firme ol la aliaj ke li estos ministro.
Li estis unu el la plej gravaj akciuloj de la ĵurnalo de S-ro Walter, kolego kaj kunakciulo en multaj financ-aferoj.
Du Roy subtenis lin fide kaj kun konfuzaj esperoj por la estonto. Li nur, cetere, daŭrigis la taskon komencitan de Forestier, al kiu Laroche-Mathieu promesis la krucon, kiam estus veninta la triumf-tago. La dekoracio irus sur la brusto de l' nova edzo de Madeleine ; jen ĉio. Resume, nenio, ja, estis ŝanĝita.
P251/
Oni sentis tiom bone ke nenio estis ŝanĝita, ke la kolegoj de Du Roy starigis gurdadon pri kiu li komencis koleri.
Oni nur nomis lin Forestier.
Ĉiufoje kiam li venis al ĵurnalo, iu kriis :
'' Jen, Forestier.''
Li ŝajnigis ne aŭdi, kaj serĉis la leterojn en sia kesto. La voĉo rediris pli laŭte :
'' He ! Forestier.'' Kelkaj ridoj kuris.
Dum Du Roy atingis la oficejon de l' estro, tiu kiu vokis lin haltigis lin :
Ha ! Pardonu ; Al vi, ja, mi volas paroli. Estas stulte, mi konfuzas ĉiam vin kun tiu kompatinda Charles. Tio estas ĉar la artikoloj tiom similas la liajn. Ĉiuj eraras prie.
Du Roy nenion respondis sed agaciĝis ; kaj kaŝa kolerego naskiĝis en si kontraŭ la mortinto.
Eĉ S-ro Walter deklaris, dum oni miris pri evidentaj similaĵoj en la frazturnoj kaj inspiro inter la kronikoj de l' nova politika redaktisto kaj tiuj de l' malnova : '' Jes, estas Forestier-verko, sed Forestier-verko pli nutrita, pli vigla, pli vira.''
Alifoje, Du Roy, malfermante hazarde la ŝrankon de la bilbokoj trovis tiujn de sia antaŭulo kun krepo ĉirkaŭ tenilo, kaj la lian, tiun per kiu li ludis por trejni sin sub la estrado de Saint-Potin, estis ornamita per roza rubando. Ĉiuj estis ordigitaj sur la sama breto, laŭ altrangeco ; Kaj sur panelo sama al tiuj de l' muzeoj, estis skribita : '' Malnova kolekto Forestier kaj kompanio, Forestier-Du Roy, sukcedanto, patentita S.G..D.G., artikloj neeluzeblaj povantaj utili en ĉiuj okazaĵoj, eĉ en vojaĝo.''
Li refermis la ŝrankon kun kvieteco, vortumante sufiĉe laŭte por esti aŭdita :
P252/
'' Estas stultuloj kaj enviuloj ĉie.''
Sed li estis vundita en sia orgojlo, vundita en sia fanfaronemo, tiu fanfaronemo kaj tiu verkista ofendiĝema orgojlo, kiuj estigas tiun puntilieman ekcitecon ĉiam singardan, egalan ĉe la reportero kaj ĉe la genia poeto.
Tiu vorto :'' Forestier'' disŝiradis lian orelon ; li timis aŭdi ĝin, kaj sin sentadis ruĝiĝi aŭdante ĝin.
Ĝi estis por li, tiu nomo, morda mokado, pli ol mokado, preskaŭ insulto. Ĝi kriis al li : '' Via edzino, ja, plenumas la taskon same kiel ŝi plenumis tiun de la alia.. Vi estus nenio sen ŝi. ''
Li perfekte konsentis ke Forestier ne estus sukcesinta sen ŝi. Sed koncerne lin mem, kompreneble ne !
Kaj, hejme, la obsedo daŭris. La tuta domo, ja, nun memorigis al li la mortinton, la meblaro, la brokantaĵoj, ĉio kion li tuŝis. Li ne pensis prie en la unuaj tempoj ; sed la frazoj gurditaj de liaj kolegoj faris en sia spirito ian vundon kiun amaso da aferetoj ne perceptitaj ĝis nun pliakrigis.
Li ne plu povis preni objekton sen ke li kredis vidi tuj la manon de Charles sur ĝi. Li rigardis kaj manipulis aĵojn kiujn li uzis antaŭe, aĵojn kiujn li aĉetis, ŝatis, posedis. Kaj Georges komencis agaciĝi eĉ ĉe la penso de la antaŭaj rilatoj inter sia amiko kaj sia edzino.
Li miris iafoje pro tiu kor-ribelo, kiun li ne kopmprenis, kaj sin demandis :'' Kiel diable tio okazas ? Mi ne estas ĵaluza de la amikoj de Madeleine. P253/ Mi ne timas pri kion ŝi faras. Ŝi eniras kaj eliras laŭvole, kaj tamen la memoro al tiu brutulo Charles min kolerigas !''
Li aldiris mense : '' Funde, li estis nur stultulo : verŝajne estas tio kio iritas min. Mi ĉagreniĝas ke Madeleine edziniĝis kun tia stultulo : '' Kiel okazis ke tia virino eltenis tian beston ?''
Kaj lia rankoro pligrandiĝis ĉiutage pro mil bagatelaj detaloj kiuj lin pikis kiel stebilo, pro senĉesa memorado pri la alia, venanta de Madeleine, de servisto aŭ Ĉambristino.
Iun vesperon, Du Roy kiu ŝatis la dolĉajn pladojn demandis :
'' Kial ni ne havas antaŭdesertojn ? Vi neniam surtabligas el ili.''
La junulino respondis ĝoje :
'' Vere, mi ne pensas pri tio. Estas ĉar Charles malŝategis ilin...''
'' Li rompis al ŝi la parolon per senpacienca movo kiun li ne regis.
'' Ha ! Vi scias, Charles komencas enuigi min. Estas ĉiam Charles tie, Charles tie-ĉi. Charles ŝatis tion. Charles estas krevinta, do, oni lasu lin trankvila.''
Madeleine rigardis sian edzon kun konsterniĝo, sen nenion kompreni de tiu subita kolero. Kaj, ĉar ŝi estis klera, ŝi divenis iom da tio kio okazis en li, tiun malrapidan laboron de postmorta ĵaluzo grandiĝanta ĉe ĉiu sekundo pro ĉio kio merorigis la alian.
Ŝi juĝis tion infana, eble, sed ŝi estis flatita kaj nenion respondis.
P254/
Li agaciĝis kontraŭ li mem, pro tiu irito, kiun li ne sukcesis kaŝi. Nu, ĉar ili verkis kiel ĉiutage post vespermanĝo artikolon por la morgaŭo, li embarasiĝis en la pied-sidilo ; Ne sukcesante returni ĝin, li forĵetis ĝin per pied-bato, kaj demandis ridante :
'' Charles estis do ĉiam malvarma ĉe la piedoj ? ''
Ŝi respondis ankaŭ ridante :
'' Ho ! Li ĉiam timis la rinitojn ; li ne havis la pulmojn fortaj.''
Du Roy aldiris kruele : '' Li bone pruvis tion, cetere ;'' Kaj li aldiris galante : '' Feliĉe por mi.'' kaj li kisis la manon de sia edzino.
Sed enlitiĝante, ĉiam hantita per la sama penso, li demandis denove :
'' Ĉu Charles portis koton-ĉapojn por eviti la aer-blovojn sur la orelojn ?''
Ŝi daŭrigis la ŝercadon kaj respondis :
'' Ne, madrason noditan sur la frunto.''
Georges levis la ŝultrojn kaj vortumis per aroganta malestimo :
'' Kia serino !''
De tiam, Charles iĝis ada diskut-temo. Li parolis prie en ĉiu diro, nur nomante lin : '' Tiu povra Charles'' , per kompatema mieno.
Kaj kiam li revenadis de la ĵurnalo, aŭdinte du aŭ trifoje alvokon sub la nomo de Forestier, li sin venĝis persekutante la mortinton per hataj mojaĵoj ĝis la fundon de lia tombo. Li rememorigis liajn difektojn, liajn ridindaĵojn, liajn malnoblecojn, elnombris ilin per komplezo, klarigante ilin kaj troigante ilin kvazaŭ li volus batali en la koro de sia edzino, kontraŭ la influo de timiganta konkuranto.
Li ripetis :
'' Hej, Made, ĉu vi memoras la tagon kiam tiu kukumeto Forestier pretendis pruvi al ni ke la dikuloj estas pli fortikaj ol la maldikuloj ?''

Traduko : Ahado Michel (ankaŭ en la retejo ''Esperanto38n'')