La Konfeto ®
01/02/2014

Bel-ami de Maupassant

Bel'Amik' ( P215-P244)

Dua Parto ; ĉapitro unu.

1

P 215/
Georges Duroy retrovis ĉiujn siajn kutimojn.
Instalita nun en la malgranda teretaĝo de la strato de Constantinople, li vivis saĝe, kiel viro kiu preparas novan ekziston. Liaj rilatoj kun S-ino de Marelle similis al tiuj de edzo, kvazaŭ li anticipe trejnus sin al venonta evento ; kaj lia amantino, mirante ofte pri la regula trankvileco de la unuiĝo, ripetis ridante : '' Vi estas pli banala ol mia edzo. Ne certe, necesis ŝanĝi.''
S-ino Forestier ne ankoraŭ revenis. Ŝi malfruiĝis en Cannes. Li ricevis leteron de ŝi, anoncantan ŝian revenon nur en mezo de Aprilo, sen unu alud-vorto pri iliaj adiaŭoj. Li atendis. Li, nun, estis decidita uzi ĉiujn rimedojn por edziĝi kun ŝi, eĉ ŝi sajnus heziti. Sed li fidis al sia fortuno, fidis al tiu allogo kiun li sentis en si, tiun malprecizan forton kiun sentas ĉiuj virinoj.
Mallonga telegramo informis lin ke la grava horo plej baldaŭ sonos.

'' Mi estas en Parizo. Venu viziti min '' . Madeleine Forestier.

P216/
Simpla frazo kaj nenio. Li ricevis ĝin en la poŝtaĵoj de la naŭa. Li iris ŝiahejme je la tria, la saman tagon. Ŝi etendis siajn du manojn, ridetante per sia beleta rideto afabla. ; kaj ili sin rigardis dum kelkaj sekundoj, okul-funden.
Poste ŝi murmuris :
'' Kiom bone ke vi venis en Cannes en tiuj teruraj cirkonstancoj.''
Li rspondis :
'' Mi estas ĉiam preta por obei al ĉiuj viaj ordonoj.''
Kaj ili sidiĝis. Ŝi informiĝis pri la novaĵoj, pri la gesinjoroj Walter, kaj pri ĉiuj kolegoj kaj pri la ĵurnalo.
Tio mankas al mi multe, ŝi diris, vere multe. Mi estas ĵurnalisto en mia animo. Kontraŭ tio mi nenion povas fari. Mi ŝategas tiun profesion.''
Poste ŝi silentis. Li kredis kompreni, li kredis trovi en ŝia rideto, en ŝia voĉtono, eĉ en ŝiaj paroloj , ian inviton ; kaj kvankam li sin promesis ne trorapidigi la aferojn, li balbutis :
'' Nu...kial vi ne rekomencus ĝin...tiun profesion...sub...sub la nomo Duroy ? ''
Ŝi iĝis subite serioza kaj, metante la manon sur lian brakon, ŝi murmuris :
'' Ne parolu ankoraŭ pri tio.''
Sed li divenis ke ŝi konsentas, kaj falante surgenue li komencis kisi pasie la manojn ripetante, kaj balbutante :
'' Dankon, dankon, kiom mi amas vin !''
Ŝi stariĝis. Li faris kiel ŝi kaj li ekvidis ke ŝi estis palega. Tiam li komprenis ke li plaĉis al ŝi, de longe eble ; kaj ĉar ili estis fronte, li ĉirkaŭpremis ŝin, kaj poste kisis ŝin ĉe la frunto, per longa kiso tenera kaj serioza.
P217/
Ŝi liberiĝis glitante sur lia brusto kaj aldiris gravavoĉe :
'' Aŭskultu,mia amiko, mi ne ankoraŭ decidis ion. Tamen estos verŝajne jes. Sed promesu gardi la sekreton ĝis mi liberigos vin de ĝi..
Li ĵuris kaj foriris la koron ĝojplenan.
Li, de tiam, fariĝis tre diskreta por viziti ŝin kaj ne postulis konsenton pli precizan, ĉar ŝi havis manieron paroli pri la estonto, diri '' baldaŭ '' , fari projektojn pri iliaj kunaj ekzistoj, kiu ĉiam subkomprenigis pli bone kaj pli delikate ol firma konsento.
Duroy laboradis ege, elspezis malmulte, penis ŝpari iom da mono por la edziĝo, kaj fariĝis avara, tiom kiom li estis malavara antaŭe.
La somero pasis kaj la aŭtuno, sen ke iu suspektu ion, ĉar ili sin vidis malofte, kaj plej nature.
Iun vesperon Madeleine diris al li, rigardante lin okul-funden :
'' Vi ne ankoraŭ anoncis nian projekton al S-ino de Marelle ?
Ne, mia amikino. Promesinta sekreton, mi pri tio ne malfermis la buŝon al kia ajn animo.
Nu, estas la tempo informi ŝin. Mi, miaflanke, mi informos la gesinjorojn Walter. Vi faros tion ĉi-semajne, ĉu ne ?
Li ruĝiĝis.
'' Jes, tuj morgaŭ.''
Ŝi deturnis trankvile la okulojn, mienante ne rimarki lian konfuzon, kaj aldiris.
'' Se vi volas, ni povos edziĝi komence de Majo. Estus konvene.
P218/
Mi obeas pri ĉio ĝoje :
La 10-an de Majo, kiu estas sabato, plaĉus multe al mi, ĉar estas mia naskiĝ-tago.
Jes, la 10-an de Majo.
Viaj gepatroj loĝas en Rouen, ĉu ne ? Vi almenaŭ diris tion.
Jes, ja, proksime de Rouen, en Canteleu.
Kio ili estas ?
Ili estas malgrandaj rentuloj.
Ha ! Mi multe deziras koni ilin.''
Li pripensis, ege hezitema :
'' Sed... Estas tio, ke...''
Kaj li regnizaciis konfesante :
'' Mia kara amikino, ili estas kampuloj, tavernistoj kiuj penegis por ebligi al mi studi. Mi ne ruĝiĝas kaj ne hontas pri ili, sed ilia simpleco...ilia rustikeco ĝenos vin.''
Ŝi ridetis mildege, kun la vizaĝo iluminata de afabla boneco.
'' Ne, mi multe amos ilin. Ni iros viziti ilin. Mi volas tion. Mi reparolos al vi pri tio. Ankaŭ mi estas filino de malaltranguloj...Sed, sed... mi perdis ilin, miajn gepatrojn. Mi ne plu havas iun en la mondo... – ŝi etendis la manon al li kaj aldiris... – escepte vin.''
Kaj li iĝis varmigita, konfuzigita, pli konkerita de tiu virino ol de iu alia.
'' Mi pensis al io, ŝi diris, sed estas iom malfacile klarigi tion.''
'' Li demandis :
'' Kio, do ?
Nu, jen, mia kara, mi estas kiel ĉiuj virinoj, mi havas malfortaĵojn, miajn malnoblaĵojn, mi ŝatas kio brilas, kio sonas. Mi ŝategus porti nobelan nomon. Ĉu vi ne povus, okaze de nia edziĝo,vin... nobeligi iom ?
P219/
Ŝi ruĝiĝis, siavice, kvazaŭ ŝi proponus maldelikataĵon.
Li respondis simple :
'' Mi ofte pensis al tio, sed tio ne ŝajnas al mi facila.
'' Kial do :
Li ekridis :
'' Ĉar mi timas fariĝi ridinda.''
Ŝi levis la ŝultrojn :
'' Ne, ne, neniel. Ĉiuj faras tion kaj neniu mokas. Disigu vian nomon en du partojn : ''Du Roy ''. Tio ege taŭgas ''
Li respondis tuj, kiel viro kiu konas la aferon :
'' Ne, tio ne taŭgas. Estas procedo tro simpla, tro komuna, tro konata. Mi, pensis elekti la nomon de mia regiono, kiel literatura kaŝnomo unue, kaj aldoni ĝin iom post iom al mia, kaj eĉ pli baldaŭ disigi mian nomon kiel vi proponis al mi.''
Ŝi demandis :
'' Via naskiĝa loko nomiĝas Canteleu ?
Jes.''
Sed ŝi hezitis :
'' Ne. Mi el tio ne ŝatas la finiĝon. Nu, ĉu ni ne povus iom modifi tiun vorton... Canteleu ? ''
Ŝi prenis plumon sur la tablo kaj ŝkribaĉis nomojn studante ilian aspekton. Subite ŝi ekkriis :
Jen, jen, vidu.''
Kaj ŝi etendis paperon sur kiu li legis '' Sinjorino Duroy de Cantel.''
P220/
Li pripensis kelkajn sekundojn, kaj deklaris gravmiene :
'' Duroy de Cantel, Duroy de Cantel, Sinjorino Duroy de Cantel. Estas bonege, bonege !''
Ŝi aldiris per konvikita voĉo :
'' Kaj vi vidos kiel facile estas konsentigi tion al ĉiuj. Sed necesas kapti la taŭgan okazon. Ĉar estus tro malfrue poste. Vi iros tuj morgaŭ, subskribi viajn kronikojn D. de Cantel, kaj viajn ''eĥojn'' tusimple per Duroy. Tio okazas ĉiutage en la gazeta profesio kaj neniu miros vidi ke vi adoptis pseŭdonimon. Ĉe nia edziĝo, ni povos ankoraŭ modifi iom, dirante al la amikoj ke vi rezignis la partikulo ''du'' pro modesteco, pro via pozicio, aŭ dirante nenion. Kio estas la antaŭnomo de via patro ?
Alexandre.''
Ŝi murmuris du aŭ tri sinsekvajn vortojn :
'' Alexandre, Alexandre'', aŭskultante la sonoreco de la silaboj, poste skribis sur papero tute blanka :
'' Sinjoro kaj sinjorino Alexandre du Roy du Cantel, havas la honoron informi vin pri la edziĝo de Sinjoro Georges du Roy de Cantel, ilia filo, kun Sinjorino Madeleine Forestier.''
Ŝi rigardis sian skribaĵon de iom malproksime, ravita de la efekto, kaj ŝi deklaris :
'' Per iom da metodo, oni fine sukcesas pri ĉio kiun oni volas.''
Kiam li sin retrovis sur la strato, kutimiĝinta de tiam al la nomo du Roy, eĉ du Roy de Cantel, li sentis sin pli altranga. Li paŝis pli arogante, la frunton altan, la liphararon pli fieran, kiel devas paŝi nobelo. Li sentis en si ian ĝojan deziron diri al pasantoj :
P221/
'' Mi nomiĝas du Roy de Cantel.''
Sed, apenaŭ en hejmo, pensi al S-ino de Marelle malkvietigis lin kaj tuj li skribis, por peti de ŝi rendevuon por la morgaŭo.
'' La anonco estos peniga, li pensis. Mi ricevos egan buraskon. ''
Poste li rezignaciis kun sia kutima fajfado pri la malagrablaj aferoj de la vivo, kaj li komencis verki fantazian artikolon pri la novaj impostoj kreotaj por firmigi la buĝetan ekvilibron.
Li sciigis en la ĵurnalo la cent frankojn necesajn por la nobela partikulo, kaj la kvincent ĝis la mil frankojn necesajn por la nobelaj titoloj de ''barono'' ĝis '' princo''.
Kaj li subskribis : D. de Cantel.
Li ricevis la morgaŭon bluan telegrameton far sia amantino anoncantan ke ŝi alvenos je la unua horo.
Li atendis ŝin kun iom da febro, decidema, cetere, urĝi la aferojn, ĉion diri ekde la komenco, kaj, post la unua emocio, argumenti sagace por demonstri al ŝi ke li ne povas resti fraŭlo senfine, kaj ke, S-ro de Marelle obstinanta vivi, li pensis al alia virino por fari de ŝi leĝan kunulinon.
Li sin sentis emociema tamen. Kiam li aŭdis la sonoril-baton, lia koro ekbategis.
Ŝi sin ĵetis en liaj brakoj. '' Saluton, Bel'Amik''
Poste, trovante lian ĉirkaŭpremadon malvarma, ŝi ekzamenis lin kaj demandis :
'' Kio estas al vi ?
Sidiĝu, li diris. Ni parolu serioze.''
P222/
Ŝi sidiĝis sen demeti sian ĉapelon, nur levante sian vualeton super la frunto, kaj ŝi atendis.
Li klinis la okulojn, preparanta la komencon kaj parolis malrapide :
'' Mia kara amikino, mi estas ege konfuzita, tre malĝoja kaj tre embarasita pro kion mi devas konfesi. Mi multe amas vin, mi amas vin vere de la fundo de mia koro, do, la timo ĉagreni vin afliktas min pli ankoraŭ ol la novaĵo kiun mi sciigos al vi.''
Ŝi palegis, ektremanta, kaj ŝi balbutis :
'' Kio okazas, diru tuj !''
Li parolis per trista tono sed decida, per tiu afekta tristeco uzata por anonci la feliĉajn malfortunojn : '' La novaĵo estas ke mi edziĝas.''
Ŝi elspiris suspiron de virino preta sveni, doloran suspiron venanta de la fundo de la brusto, kaj ŝi komencis sufokiĝi, sen kapabli paroli, tiom ŝi anhelis.
Vidante ke ŝi nenion diras, li aldiris :
'' Vi ne imagas kiom mi suferis antaŭ ol decidi tion. Sed mi ne havas nek pozicion, nek subtenon. Mi estas sola, perdita en Parizo. Mi bezonas apud mi konsilanto, konsolanto, kaj subtenanto. Ŝi estas partnero, kaj apoganto kiun mi serĉis kaj kiun mi trovis.''
Li silentis, esperante ke ŝi respondos, antaŭvidante furiozan koleron, violentaĵojn, insultojn.
Ŝi apogis unu manon sur sian koron kvazaŭ por enteni ĝin kaj ŝi spiris kun penigaj skuoj kiuj levadis la mamojn kaj movadis la kapon.
Li prenis ŝian manon de sur la fotelo, sed ŝi eltiris ĝin abrupte. Poste ŝi murmuris kvazaŭ ŝi estus falinta en ian hebetecon :
P223/
'' Ho !...mia dio...''
Li surgenuiĝis antaŭ ŝi, sen aŭdaci tuŝi ŝin tamen, kaj li balbutis, pli emociita per tiu silento ol li estus per koleroj :
'' Clo, mia kara Clo, bone komprenu mian situacion, bone komprenu kio mi estas. Ho ! Edziĝi kun vi, kiom feliĉe estus ! Sed vi estas jam edzino. Kion mi povas fari ? Meditu, mi petas, meditu ! Mi devas havi bonan pozicion en la mondo kaj ne povas havi ĝin sen edziĝi. Bone sciu !.. . Ofte, mi deziris mortigi vian edzon...''
Li parolis per sia milda voĉo, vualita, alloga voĉo eniganta kiel muziko en ŝia orelo.
Li vidis du larmojn dikiĝi malrapide en la okuloj de sia amantino, poste flui sur ŝiajn vangojn, dum du aliaj estis jam formiĝantaj borde de la palpebroj.
Li murmuris :
'' Ho ! Ne ploru. Clo, ne ploru, mi petegas. Vi fendas al mi la koron.''
Tiam, ŝi strebis, ege strebis por esti digna kaj fiera. ; kaj demandis per tiu tremetanta tono de virinoj kiuj pretas plorĝemi :
'' Kiu ŝi estas ?''
Li hezitis unu sekundon, poste, komprenante ke necesas diri :
'' Madeleine Forestier.''
S-ino de Marelle ektremis per sia tuta korpo, poste restis muta, sonĝante kun tiom da atento ke ŝi forgesis ke li estis ĉe ŝiaj piedoj.
Kaj du travideblaj gutoj formiĝis senĉese en ŝiaj okuloj, falis, reformiĝis denove.
Ŝi stariĝis. Duroy divenis ke ŝi foriros sen diri unu vorton, sen riproĉoj kaj sen pardono : kaj tio dolorigis lin, humilis lin ĝisfunden de l'animo. Volante reteni ŝin, li prenis plenbrake ŝian robon, ĉirkaŭpremante tra la ŝtofo ŝiajn krurojn kiujn li sentis rigidiĝi por rezisti.
P224/
Li petegis :
'' Mi petas, ne foriru tiel.'' Tiam, ŝi rigardas lin, de supro malsupren, ŝi rigardis lin per tiu okulo malseka, senespera, tiel ĉarma kaj tiel trista kiu montras la plenan doloron de virin-koro, kaj ŝi balbutis :'' Mi havas... mi havas nenion por diri...Mi havas... mi havas nenion por fari...Vi … vi pravas...vi...vi ...bone elektis kio necesas al vi...''
Kaj liberiĝante per movo malantaŭen, ŝi foriris, sen ke li provu reteni ŝin pli longe.
Restinte sola, li stariĝis, senpripensa kvazaŭ li estus ricevinta fortan baton surkapen ; poste rezignaciante, li murmuris : '' Nu, domaĝe aŭ maldomaĝe. Finite...sen kverelo. Mi pli ŝatas tion.'' Kaj malpezigita, sin sentanta subite libera, komforta en sia nova vivo, li komencis boksi kontraŭ la muro, pugnante, en ia ebrio de sukceso kaj de forto, kvazaŭ li luktus kontraŭ la destino.
Kiam S-ino Forestier demandis lin : '' Ĉu vi informis S-inon de Marelle ?''
Li respondis kviete :'' Jes, ja, certe...''
Ŝi rigardis lin funden per sia hela okulo.
'' Kaj tio ne emociigis ŝin ?
Ne, tute ne. Ŝi, male trovis tion bonega.''
La novaĵo estis baldaŭ konata. Unuj miris, aliaj pretendis antaŭvidi tion, aliaj ankoraŭ ridetis aludante ke tio ne surprizis ilin.
P225/
La junulo kiu nun subskribis siajn kronikojn per D. de Cantel, siajn eĥojn per Duroy kaj la politikajn artikolojn kiujn li komencis verki, per Du Roy, pasigis la duonon de la tagoj ĉe sia fianĉino kiu traktis lin kun frata familiareco en kiu estis tenero kaj deziro vera sed duonkaŝita kiel malfortaĵo. Ŝi decidis ke la edziĝo okazus sekrete, nur antaŭ atestantoj, kaj ke ili forirus vespere mem al Rouen. Ili irus la morgaŭon brakumi la maljunajn gepatrojn de la ĵurnalisto, ili restus kelkajn tagojn ĉe ili.
Duroy penis por ke ŝi rezignu la projekton, sed ne sukcesinta li rezignaciis,.
Do, la dekan de Majo, la novaj geedzoj, juĝinte senutilaj la religiajn ceremoniojn, ĉar invitintaj neniun, rehejmeniris por prepari iliajn pakaĵojn, post rapida paso en la urbodomo, kaj ili entrajniĝis en la stacidomo de Saint-Lazare je la sesa vespere por vojaĝi al Normandujo.
Ili eĉ ne interŝanĝis dudek parolojn ĝis la momento kiam ili sin trovis solaj en la vagono. Tuj kiam ili sin sentis sur vojo, ili sin rigardis kaj ekridis, por kaŝi certan ĝenon, kiun ili ne volis vidigi.
La trajno laŭiris malrapide la longan stacidomon de Batignolles, kaj trairis la gajlan ebenaĵon kiu iras de la fortikaĵoj ĝis Sejno.
Duroy kaj lia edzino, de temp' al temp', diris kelkajn senutilajn vortojn, poste sin turnadis denove al la pordeto.
Kiam ili pasis laŭ la ponto de Asnières, gajo premis ilin, pro la vidaĵo de la rivero kovrita de boatoj, de fiŝistoj kaj de kanotistoj. La suno, forta suno de Majo, disvastigis sian oblikvan lumon sur la ĝetojn kaj sur la kvietan riveregon kiu ŝajnis senmova sen fluo kaj sen kirloj, plata sub la varmo kaj la lumo de l'tago subiranta. P226/Velbarko, meze de la rivero etendinta ĉe la du bordoj du grandajn triangulojn da blanka tolaĵo por kolekti la plej malfortajn blovojn de brizo, aspektis kiel giganta birdo preta ekflugi.
Duroy murmuris :
'' Mi ŝategas la ĉirkaŭaĵojn de Parizo, mi havas memorojn pri fiŝ-fritaĵoj kiuj estas la plej bonaj de mia vivo.''
Ŝi respondis :
'' Kaj la kanotoj ! Kiel ĝoje estus gliti sur la akvo dum sunsubiro.''
Poste ili silentis kvazaŭ ili ne aŭdacus daŭrigi tiujn kor-elverŝojn pri sia pasinta vivo, kaj ili restis mutaj, ĝuante verŝajne jam la poezion de la bedaŭroj.
Duroy sida antaŭ sia edzino, premis ŝian manon kaj kisis ĝin lante.
'' Kiam ni estos denove hejmo, li diris, ni decidos iri kelkfoje manĝi en Chatou.''
Ŝi murmuris :
'' Ni havos tiom da taskoj !'' per tono signifanta : '' Necesos kunigi la utilon kaj agrablon.''
Li tenis ankoraŭ ŝian manon, demandante sin kun timeto per kiu rimedo li sukcesus karesi ŝin. Li ne egale konfuzus antaŭ sperta fraŭlino ; sed la inteligenteco vigla kaj lerta kiun li sentis en Madeleine embarasis lian konduton. Li timis aspekti al ŝi naiva, tro timema aŭ tro kruda, tro malrapida aŭ tro rapida.
Li premadis ŝian manon, sen ke ŝi respondu al lia deziro. Li diris :
'' Ke vi estu mia edzino ŝajnas al mi strange.''
Ŝi afektis surprizita :
P227/
'' Kial do ?
Mi ne scias. Estas strange al mi. Mi deziras kisi vin, kaj mi miras havi la rajton por tio.''
Ŝi prezentis trankvile sian vangon, kiun li kisis same kiel ŝi estus lia fratino.
Li aldiris :
'' La unuan fojon kiam mi vin vidis (vi memoras tiun vespermanĝon ĉe kiu invitis min Forestier), mi pensis : '' Sacristi (Sakristi), se mi povus malkovri virinon tian.'' Nu, farite. Mi posedas ŝin.''
Ŝi murmuris :
'' Estas afable.'' Kaj ŝi rigardis lin, rekte, per sia ĉiam ridetanta kaj klera okulo.
Li sonĝis :'' Mi estas tro malvarma. Mi estas stulta. Mi devus pli rapidi ol nun.'' Kaj li demandis :
'' Kiel vi konatiĝis kun Forestier ?''
Ŝi respondis per provoka maliceto :
'' Ĉu ni iras al Rouen por paroli pri li ? ''
Li ruĝiĝis :'' Mi estas stulta. Vi timigas min multe.''
Ŝi raviĝis :'' Mi ? Neeble ! De kio venas tio ?''
Li sidis apud ŝi, tute apude. Ŝi kriis :
'' Ho ! Iu cervo !''
La trajno trairis la arbaron de Saint-Germain ; kaj ŝi estis vidinta kapreolon pasantan unusalte tra aleo.
Duroy klininte sin dum ŝi rigardis trans la pordeto kisis ŝin longe, per kiso de amanto, en la haroj de ŝia kolo.
Ŝi restis senmova dum kelkaj momentoj ; poste, levanta la kapon :
'' Vi tiklas min, ĉesu.''
P228/
Sed li ne eltiris sin, promenanta milde, per kareso ekscita kaj daŭra, sian frizitan liphararon sur ŝian blankan karnon.
Ŝi skuiĝis :
'' Ĉesu, do.''
Li prenis la kapon, per sia dekstra mano glitinta malantaŭ ŝi, kaj li turnis ĝin al si. Poste li sin ĵetis sur ŝian buŝon kiel nizo sur sian predon.
Ŝi baraktis, forpuŝis lin, provis liberigi sin. Ŝi eligis sin, fine, kaj rediris :
'' Nu, ĉesu do.''
Li ne aŭskultis ŝin, ĉikaŭpremante ŝin, kisante ŝin per avida kaj tremanta lipo, provante renversi ŝin sur la kusenojn de l'vagono.
Ŝi eligis sin per strebo, kaj sin levante vigle :
'' Ho !, Georges, ĉesu. Ni ne plu estas infanoj, ni bone povas atendi ĝis Rouen ;''
Li restis sida, tre ruĝa, kaj glaciita per tiuj prudentaj vortoj ; kaj, retrovante memregadon :
'' Konsentite, mi atendos, li diris gaje, sed mi ne plu kapablas vortumi dudek parolojn ĝis la alveno. Kaj sonĝu ke ni trairas Poissy.
Mi, ja, parolos '', ŝi diris.
Ŝi residiĝis mildece apud li.
Kaj ŝi parolis kun precizeco, kion ili faros ĉe la reiro. Ili devus konservi la apartamenton en kiu ŝi loĝis kun sia unua edzo, kaj Duroy ankaŭ heredus la funkciojn kaj la salajron de Forestier en La Vie Française.
Antaŭ la edziĝo, ŝi,cetere, finaranĝis, kiel aferisto ĉiujn financ-detalojn de la paro.
Ili sin asociis sub la reĝimo de havo-disigo (séparation de biens), kaj ĉiuj okazontaĵoj estis antaŭviditaj : mortiĝo, divorco, naskiĝo de unu aŭ pluraj infanoj. La junulo alportis kvarmil frankojn, laŭdire, sed el tiu sumo li pruntis mil kvincent. La cetero elvenis el jaraj ŝparaĵoj, cele la eventon. La junulino alportis kvardekmil frankojn lasitaj de Forestier, ŝi diris.
Ŝi parolis pri tiu-ĉi, citante lian ekzemplon :
'' Li estis viro tre ŝparema, tre ordema, tre laborema. Li estus riĉiĝonta en malmulte da tempo.''
Duroy ne aŭskultis, okupata de aliaj pensoj. Ŝi foje haltis por sekvi intiman ideon, kaj poste aldiranta :
'' En tri aŭ kvar jaroj, vi povos gajni tridek al kvardekmil frankojn jare. Estas tio kion gajnus Charles se li estus vivanta.''
Georges, ektrovanta la lecionon tro longan respondis :
'' Ŝajnis al mi ke ni ne iris en Rouen por paroli pri li.''
Ŝi frapetis lin sur lia vango :
'' Prave, mi kulpas.''
Ŝi ridis.
Li afektis saĝan knabon, tenanta siajn manojn surgenue.
'' Vi aspestas naivega, tiel '', ŝi diris.
Li replikis :
'' Estas mia rolo, kiun vi rememorigis al mi ĵus antaŭe, kaj mi ne elŝanĝos.
Kial ?
Ĉar vi ekregados la mastrumon, kaj eĉ min mem. Tio koncernas vin, efektive, estiel vidvino !''
Ŝi miris :
P230/
'' Kion vi volas diri precize ?
Ke vi havas spertecon kiu devas klarigi mian sensciencon, kaj praktikadon de la edzeco kiu devas malkrudigi mian naivecon de fraŭlo, nu, jen !''
Ŝi ekkriis :
'' Estas tro forte !''
Li respondis :
'' Estas tiel. Mi ne konas la virinojn, mi, – jen, – kaj vi konas la virojn, vi, ĉar vi estas vidvino, – jen, – vi, ja, edukos min...ĉi-vespere, – jen, – kaj vi povas eĉ komenci tuj, se vi volas, – jen.''
Ŝi ekkriis tre gajigita :
'' Ho, nu, vi esperas de mi pri tio !''
Li vortumis per voĉo de gimnaziano hakanta sia lecionon :
'' Jes, ja, – jen, – Mi esperas. Mi eĉ esperas ke vi instruos min serioze...per dudek lecionoj … dek por la principoj...la legado kaj la gramatiko...dek por la perfektigoj kaj la retoriko...mi scias nenion, mi – jen – .''
Ŝi ekkriis amuziĝante multe :
'' Ci estas stulta.''
Li aldiris :
'' Ĉar ci komencas ci-paroli, mi imitos tuj tiun ekzemplon, kaj mi al ci diros, mia amo, ke mi amegas cin pli kaj pli, sekundon post sekundo, kaj ke mi trovas Rouen tro malproksima !''
Li, nun, parolis per voĉnuancoj de aktoro, distris per vizaĝ-mienoj la junulinon kiu de longe konis la ĝojajn kaj bohemajn kutimojn de la verkistoj.
Ŝi rigardis lin, trovis lin vere ĉarma, sentanta deziron saman kiel ŝi krakmaĉus frukton sur arbo, kaj sentanta la heziton de la prudento kiu konsilas atendi la tagmanĝon por manĝi ĝin en la konvena horo.
P231/
Tiam ŝi diris, iom ruĝiĝante pro la pensoj trairantaj ŝin :
Mia eta lernanto, kredu mian sperton, mian grandan sperton. La kisoj en vagono valoras nenion. Ili malsanigas la stomakon. ''
Poste, ŝi ruĝiĝis ankoraŭ pli, murmurante :
'' Oni neniam devas detranĉi verdan tritikon.''
Li ridaĉis, ekscitita per la sub-komprenaĵoj kiujn li sentis gliti en tiu ĉarma buŝo ; kaj li krucosignis murmurante tra la dentoj, kvazaŭ li dirus preĝon, kaj deklaris :
'' Mi ĵus metis min sub la protektado de Sankta-Antoine, patrono de l' Tentiĝoj. Nun, mi estas el bronzo. ''
La nokto venis malrapide, kovrante per travidebla ombro, kvazaŭ de malpeza krepo, la vastan kamparon disvolviĝantan dekstren. La trajno laŭiris Sejnon, kaj la gejunuloj ekrigardis al la riverego malvolvita kiel larĝa rubando el polurita metalo flanke de la fervojo, kaj spegulanta ruĝojn kaj makulojn falantajn de l' ĉielo frotita de purpuro kaj fajro per la subiranta suno. Tiuj lumetoj estingiĝis iom post iom, malheliĝis, malgajiĝis triste. Kaj la kamparo dronis en la nigro, kun tiu malĝoja tremo, tiu tremo de morto kiun ĉiu krepusko estigas sur Tero.
Tiu vespera melankolio trairis la malfermitan pordeton, eniĝanta en la animoj, tiom gajaj antaŭe, de la geedzoj nun silentaj.
Ili estis tute apude unu la alian por rigardi la agonion de la tago, de tiu bela klara tago de Majo.
En Mantes, oni fajrigis la Quinquet-lampon kiu ĵetis sur la grizan remburitan drapon sian lumon flavan kaj tremeteman
P 232/
Duroy ĉirkaŭpremis la talion de sia edzino kaj altiris ĝin al si. Lia antaŭa akuta deziro fariĝis tenerecon, tenerecon voluptan, frenezan deziron de karesetoj konsoligaj, tiajn karesoj per kiuj oni lulas la infanojn.
Li murmuris mallaŭte :
'' Mi amos vin multe, mia kara Made.''
La mildeco de tiu voĉo emociis la junulinon, tremetigis rapide ŝian karnon, kaj ŝi prezentis sian buŝon, kliniĝante al li, ĉar li estis metinta sian vangon sur la varmetan apogilon de la mamoj.
Estis kiso tre longa, muta, kaj profunda, kaj impeto, kaj subita kaj freneza ĉirkaŭpremo, mallonga lukto senspira, perforta kaj mallerta kunseksiĝo. Poste, ili restis brakon ĉebrake, ambaŭ iom desapontitaj, lacaj kaj teneraj ankoraŭ, ĝis kiam la siblo de l' trajno anoncis la postan stacidomon.
Ŝi deklaris, frapetante per fingro-pintoj la taŭzitajn harojn de liaj tempioj :
'' Estas stulte. Ni estas knaboj.''
Sed li kisis ŝiajn manojn, irante de unu al la alia kun febra rapideco, kaj li respondis :
'' Mi amegas vin, mia eta Made.''
Ĝis Rouen, ili restis preskaŭ senmovaj, vangon ĉe vango, la okulojn fronte la nokton de la pordeta glaco kie vidiĝis iafoje la lumoj de la domoj ; kaj ili revadis, kontentaj sin senti tiel proksimaj kaj atendantaj postan ĉirkaŭpremon pli intiman kaj pli liberan.
Ili iris en hotelon kies fenestroj frontis la kajon, kaj ili enlitiĝis post eta manĝado, eteta manĝado. La ĉambristino vekis ilin, la morgaŭon, je la sonado de la oka.
Post kiam ili trinkis teon de la taso metita sur nokto-tablo, Duroy rigardis sian edzinon, kaj abrupte kun ĝoja impeto de feliĉa viro kiu ĵus trovis trezoron, li premis ŝin en siaj brakoj, balbutante :
'' Mia eta Mad, mi sentas ke mi amas vin ege...ege...ege...''
Ŝi ridetis de sia fidinda kaj kontenta rideto kaj redonante la kisojn :
'' Kaj ankaŭ mi...eble.''
Sed li restis malkvieta pro tiu vizito al siaj gepatroj. Li jam ofte avertis sian edzinon ; li bone preparis ŝin, admonis ŝin. Li pensis ke estus bone rekomenci.
'' Vi scias, ili estas kampuloj, kampuloj de kamparo ne de komika opero.''
Ŝi ridadis :
Nu, mi scias tion. Nu, ellitiĝu kaj lasu min ellitiĝi ankaŭ.''
Li saltis de la lito, kaj metante la ŝtrumpetojn :
'' Ni estos tre malkomforte hejme. Nur estas malnova pajlomatraco en mia dormoĉambro. Oni ne konas la somierojn, en Canteleu.''
Ŝi ŝajnis ravita :
'' Des pli bone . Plaĉos al mi malbone dormi...apud...apud vi...kaj esti vekita per kokerikoj.''
Ŝi surmetis tualetrobon, grandan tualetrobon el blanka flanelo, kiun Duroy rekonis tuj. Tiu vidaĵo malĝojigis lin. Kial ? Lia edzino posedis, li bone sciis tion, tutan dekduon da tiuj maten-vestoj. Estus maloportune, ŝiaflanke, detrui la vestaron por aĉeti novan, ĉu ne? Tamen li volus ke ŝia dormovestaro, ŝia noktovestaro, ŝia amovestaro ne estu la sama ol tiu de la alia. Ŝajnis al li ke la ŝvelmola kaj varmeta ŝtofo havis ankoraŭ ion de Forestier.
P234/
Kaj li iris al fenestro kaj fajrigis cigaredon.
La vidaĵo de la haveno, de la larĝa riverego plena de ŝipoj kun malpezaj mastoj, de dikventraj vapor-ŝipoj , kiujn turniĝantaj maŝinoj malplenigis grandbrue sur la kajojn, emociis lin, kvankam li konis tion delonge. Kaj li ekkriis :
'' Nu, kiom bele !''
Madeleine impetis kaj metante siajn du manojn sur unu ŝultro de sia edzo, kliniĝanta al li per gesto kvieta, ŝi, restis ravita, emociita. Ŝi ripetis :
'' Ho ! Kiom bele, kiom bele ! Mi ne sciis ke estis tiom da ŝipoj ĉi tie?''
Ili foriris unu horon pli baldaŭ, ĉar ili devis tagmanĝi ĉe la gemaljunuloj, informitaj ekde kelkaj tagoj. Fiakro malkovrita kaj rusta veturigis ilin kun hakita bruo de kaldronejo. Ili laŭiris longan bulvardon iom malbelan, poste trairis herbejojn kie fluis rivero, poste ili komencis soriri la deklivon.
Madeleine, lacigita, ekendormiĝis sub la kareso de l' suno kiu varmigis ŝin milde en fundo de la malnova veturilo, kvazaŭ ŝi estus kuŝanta en varmeta bano de lumo kaj kampara aero.
Ŝia edzo vekis ŝin.
'' Rigardu'', li diris.
Ili estis ĵus haltintaj ĉe la du trionoj de la deklivo ĉe ejo fama por la vidaĵo, kien oni kondukas ĉiujn vojaĝantojn.
De tie vidiĝis la vasta valo, longa kaj larĝa, trairita per la klara riverego de unu ekstremaĵo al la alia, kun grandaj kurbiĝoj. Vidiĝis tiu riverego venanta de malproksime, makulita per multaj insuloj kaj desegnanta kurbiĝon antaŭ ol trairi Rouen. Poste, la urbo aperis sur la dekstra bordo, iom dronanta en la matena nebuleto, kun ekbriloj de suno sur la tegmentoj, kaj kun mil sonorilturoj malpezaj, pintaj aŭ kompaktaj, gracilaj kaj prilaboritaj kiel gigantaj juveloj, kun siaj kvadrataj aŭ rondaj turoj ĉapelitaj de blazonaj kronoj, kun siaj belfridoj, siaj sonoriletoj, la tuta amaso de la preĝejaj pintoj superitaj per la pinta sago de la katedralo, mirinda pinto el bronzo, malbela, stranga kaj senmezura, la plej alta en mondo.
P235/
Sed fronte, sur la alia flanko de la riverego, staris rondaj kaj ventroformaj ĉe la supro, la gracilaj uzin-kamentuboj de la vasta antaŭurbo St-Sever.
Pli multaj ol siaj fratoj, la kamentuboj starigis ĝis la malproksima kamparo siajn longajn kolonojn el briko kaj blovis en la blua ĉielo siajn karbonigrajn elspiraĵojn.
Kaj la plej alta el ĉiuj, tiel alta kiel la piramido de Keopso, la dua el pintoj konstruitaj de homoj, preskaŭ egala al sia fiera klaĉulino, la sageca pinto de la katedralo, la granda fajrpumpilo, La Foudre aspektis kiel la reĝino de la laborista kaj fumanta popolo de la uzinoj, same kiel sia najbarino aspektis kiel la reĝino de la amaso multpinta de la sanktaj monumentoj.
Malproksime, malantaŭ la laborista urbo, kuŝas abiaro ; kaj Sejno, pasanta inter la du domaroj, daŭrigas sian vojon, laŭiras grandan deklivon serpentan, arbokovritan supre kaj montrantan tie kaj tie-ĉi siajn ostojn el blanka ŝtono, poste malaperas ĉe la horizonto post kiam ĝi desegnas longan kurbiĝon rondan. Vidiĝis ŝipoj irantaj almonten kaj alvalen sur la riverego, trenitaj per vapor-barkoj dikaj kiel muŝoj kaj kiuj kraĉis densan fumon. Insuloj, sternantaj sur akvo, viciĝis unu post la alia, aŭ lasantaj inter ili grandajn interspacojn, kiel malsamdistancaj rozarieroj de verda rozario.
La koĉero de l' fiakro atendis ke la vojaĝantoj finu ekstazadmiri. Li konis pro kutimo la daŭron de la admiro de ĉiuj rasoj de promenantoj.
P236/
Sed kiam la fiakro denove iris, Duroy ekvidis subite, kelkajn centojn da metroj for, du gemaljunulojn venantajn, kaj li saltis el veturilo, kaj kriante : ''Jen ili. Mi rekonas ilin.''
Ili estis du kampuloj, la viro, kaj la virino, paŝantaj regule, balanciĝante kaj puŝante sin iafoje per la ŝultro. La viro estis malgranda, kompakta, ruĝa kaj iom dikventra, fortika malgraŭ sia aĝo ; la virino, granda, seka, kurbodorsa, malĝoja, la vera kampara laboristino, laboranta ekde la infanaĝo kaj neniam ridanta, dum la ada trinkado de la edzo ŝercanta kun kolegaj drinkuloj.
Madeleine ankaŭ elveturiliĝis kaj per korpremo rigardis veni tiujn povrajn estaĵojn, kun tristeco kiun ŝi ne antaŭvidis. Ili ne rekonis kiel sian filon, tiun belan sinjoron, kaj ili neniam divenus kiel sian bolfilinon, tiun belan sinjorinon en klara robo.***
Ili iris, sen paroli kaj rapide, antaŭ la infanon atenditan, sen rigardi tiujn urbanojn sekvitajn de veturilo.
Ili preteriris. Georges, ridanta, kriis :
'' Saluton, pacjo Duroy.''
Ili haltis subite, ambaŭ, konsternitaj poste miregitaj de surprizo. La maljunulo sin regis la unua, kaj balbutis, sen paŝi :
'' Ĉu estas vi, nia' fi' ?''
La junulo respondis : kaj paŝante al ŝi, li kisis ŝin sur la du vangojn, per sona kiso de filo. Poste li frotis siajn tempiojn ĉe la tempioj de la patro, kiu elmetis sian kaskedn, kakedon laŭ la modo de Rouen, el nigra silko, altega, sama kiel tiu de la bovin-vendistoj.
P237/
Poste Georges anoncis : '' Jen mia edzino.'' Kaj la du kampuloj rigardis Madeleine. Ili rigardis ŝin kiel oni rigardas fenomenon, kun malkvieta timo, ligita kun ia malaprobo kontenta de la patro, kun malamikeco ĵaluza de la patrino.
La viro, kiu estis nature ĝoja, trempita de gajo de dolĉa cidro kaj brando, aŭdacis kaj demandis kun okul-angula maliceto. :
'' Ĉu mi povas kisi ŝin ?''
La filo respondis : '' Kompreneble.'' Kaj Madeleine, ĝenita, etendis siajn du vangojn al sonaj kisoj de l' kampulo kiu viŝis poste siajn lipojn per la dorsa flanko de sia mano.
La maljunulino, siavice, kisis sian bofilinon kun malamika rezerviĝemo. Ne, ŝi ne estis la bofilino de siaj revoj, t.e. fortika kaj freŝa kampulino, ruĝa kiel pomo kaj ronda kiel naskema ĉevalino. Ŝi aspektis kiel ĉiesulino, tiu damo, kun siaj falbaloj kaj sia mosko. Ĉar ĉiuj parfumoj estis, laŭ la maljunulino, moskoj.
Kaj oni plu paŝis post la fiakro portanta la kofrojn de la novaj geedzoj.
La maljunulo premis la filon ĉe brako, kaj retenante lin pli poste, demandis interesita :
'' Nu, ĉu la aferoj bone fartas ?
Jes, ja, bonege.
Des pli bone, sufiĉas al mi ! Kaj diru min, via edzino, ĉu ŝi estas bonhava ?''
Georges respondis :
'' Kvardekmil frankojn.''
La patro elspiris fajfadon de admiro kaj nur murmuris : '' Mirinde !'' tiom li estis emociita per la sumo. Poste li aldiris kun serioza konvinko : '' Je ĉiuj dioj, ŝi estas bela virino.'' Ĉar la virino plaĉis multe al li. Li estis konata kiel spertulo antaŭe.
P238/
Madeleine kaj la patrino iris, flanko ĉe flanko, sen ion diri. La du viroj reiris kun ili .
Oni atingis la vilaĝon, vilaĝeton borde de la vojo, konsistanta el dek domoj ĉiuflankaj, vilaĝaj domoj kaj farmaj domaĉoj, unuj el briko, la aliaj el argilo, unuj kovritaj de pajlo kaj aliaj de ardezo. La trinkejo de la patro Duroy : ĉe la bela vidaĵo, domaĉo kun teretaĝo kaj subtegmento, troviĝis komence de l' regiono, maldekstre. Pino-branĉo, alkroĉita sur la pordo, indikis, laŭ malnova modo, ke la soifaj homoj povas eniĝi por sensoifigi sin.
La manĝilaro estis metita en la manĝejo de la taverno, sur du tabloj kunmetitaj kaj kaŝitaj per du tablo-tukoj ; Najbarino, veninta por helpi servi, salutis per granda kliniĝo vidante aperi tiel bela damo, poste rekonante Georges, ŝi ekkriis : je jesuo, ĉu estas ci ?''
Li respondis ĝoje :
'' Jes, estas mi, panjo Brulin !''
Kaj li tuj kisis ŝin same kiel sian patron kaj patrinon.
Kaj li turniĝis al sia edzino :
'' Venu en nian ĉambron, li diris, vi povos elmeti vian ĉapelon.''
Li enirigis ŝin tra la dekstra pordo en malvarman ĉambron, kahelitan, kun muroj farbitaj per kalkaĵo kaj lito kun siaj kotonaj kurtenoj. Krucifikso super sanktavujo, kaj du koloritaj bildoj prezentantaj Paŭlo kaj Virginio sub blua palmo kaj Napoleono la unua sur flava ĉevalo nur ornamis tiun loĝejon pura kaj afliktema.
Tuj kiam ili estis solaj, li kisis Madeleine :
'' Ha, Made, mi estas kontenta revidi la gepatrojn. Kiam oni estas en Parizo, oni ne pensas prie, kaj kiam oni sin retrovas , tio plaĉas tamen.''
P239/
Sed la patro kriis frapante per pugno la septon :
'' Nu, nu, la supo estas kuirita.''
Kaj ili devis sidiĝi ĉe tablo.
La tagmanĝado estis longa kun sinsekvo de pladoj malbone harmoniigitaj, andujo post ŝafklabo, omleto post la andujo. La patro Duroy, ĝojigita per la cidro kaj kelkaj glasoj da vino, malfermis la kranon de siaj elektitaj ŝercadoj, tiuj kiujn li rezervis por la gravaj festoj, malprudetajn kaj malpurajn rakontojn, pri okazaĵoj de siaj amikoj, li diris. Georges, kiu el tiuj konis ĉiujn, tamen ridis, ebriigita per la aero de sia naskiĝejo, premita per la denaska amo al sia regiono, per konataj lokoj de sia infanaĝo, per ĉiuj sentoj, per ĉiuj memoraĵoj retrovitaj, ĉiuj antaŭaj aferoj reviditaj, bagateloj, tranĉil-marko en iu pordo, lama seĝo rememoriganta fakton, odoroj de grundo, la granda blovo de rezino kaj arboj venanta de la proksima arbaro, la odoroj de la hejmo, de l' rivereto, de l' sterko.
La patrino Duroy ne parolis, ankoraŭ trista kaj severa, duonobservanta de l' okulo sian bofilinon kun hato en koro, hato de maljuna laboristino, de rustika maljunulino kun eluzitaj fingroj, kun membroj deformitaj per la malfacilaj taskoj, kontraŭ tiu urba virino kiu estigis al ŝi mallogon de malbena, malaprobita, de malpura estaĵo naskita por pigreco kaj peko. Ŝi stariĝis ofte por iri serĉi la pladojn, por verŝi en la glasoj la drinkaĵon flavan kaj acidan de la karafo aŭ la saŭman kaj rufan cidron de l' boteloj kies korko saltis kiel tiu de la ŝaŭmlimonado.
Madeleine ne manĝis, ne parolis, estis trista kun sia ordinara rido senmova sur sia lipoj, sed rido senĝoja, rezignaciinta. Ŝi estis desaponta, afliktita. Kial ? Ŝi volis veni. Ŝi bone sciis ke ŝi venas ĉe kampuloj, ĉe malriĉaj kampuloj. Kiaj, do, ŝi revis ilin, ŝi kiu estis kutime malnaiva.
Ĉu ŝi sciis tion. Ĉu la virinoj ne esperas ĉiam alio ol kio estas ! Ĉu ŝi imagis ilin pli poeziaj ? Ne, sed pli literaturaj, eble, pli noblaj, pli amemaj, ornamaj. Tamen ŝi ne deziris ilin pli distingitaj kiel tiuj de romanoj. Pro kio, do, ili ŝokis per mil bagateloj, ne videblaj, per mil krudaĵoj nekapteblaj, per ilia naturo mem de kruduloj, per iliaj diroj, per iliaj gestoj kaj ilia konduto ?
Ŝi rememoris sian patrinon, pri kiu ŝi neniam parolis al iu, instruistinon allogitan, edukitan en Saint-Denis kaj mortintan pro mizero kaj ĉagreno kiam Madeleine havis dekdu jarojn da aĝo. Nekonato edukigis la etulinon. Lia patro verŝajne ? Kiu li estis ? Ŝi precize ne sciis tion. Kvankam ŝi havis kelkajn suspektojn.
La tagmanĝo daŭris kaj daŭris. Konsumantoj estis venantaj nun, premantaj la manojn de l' patro Duroy, miregis vidante la filon, rigardante nur deflanke la junulinon, palpebrumis de l' okulo kun maliceto ; kio signifis : '' Ega ruzulo ! Ŝi ne estas ordinara, la edzino de Georges Duroy .''
Aliaj malpli intimaj, sidiĝis antaŭ la ligno-tabloj, kaj kriis : '' unu litron ! – Unu poton ! – du brandojn – Unu Raspail ! '' Kaj ili komencis ludi la domenojn frapante grandbrue la tabuletojn el blankaj kaj nigraj ostoj..
La patrino Duroy ne ĉesis iri tien kaj reen, servanta la klientojn kun sia plendinda mieno, ricevante la monon, viŝante la tablojn per sia blua antaŭtuko.
La fumo de la pipoj el tero kaj de la cigaroj unu soldon prezaj plenigis la ĉambron. Madeleine ektusis kaj demandis : '' Mi proponas eliri ! Mi ne plu eltenas.''
P241/
La manĝado ankoraŭ ne estis finita. La maljunulo Duroy malkontentiĝis. Tiam ŝi stariĝis kaj iris sidiĝi sur unu seĝon, antaŭ la pordo, fronte la vojon, atendante ke sia bopatro kaj sia edzo fintrinku sian kafon kaj siajn glasetojn da brando.
Georges reiris kun ŝi baldaŭ.
'' Ĉu vi volas sobiri ĝis Sejno ? '' li diris.
Ŝi jesis ĝoje :
Ili sobiris la monton, luprenis boaton en Croisset, kaj pasigis la ceteron de la posttagmezo laŭlonge de insulo, sub la salikoj, ambaŭ dormemaj, en la milda varmo de l' printempo, kaj lulitaj per la ondoj de l' riverego.
Poste ili soriris ĉe la krepusko.
La vesper-manĝo, sub la lumo de l' kandeloj estis ankoraŭ pli peniga al Madeleine ol tiu de l' maten'. La patro Duroy , kiu estis duon-ebria, ne plu parolis. La patrino daŭre montris sian malafablan mienon.
La malforta lumo ĵetis sur la grizaj muroj ombrojn de kapoj kun gigantaj nazoj kaj gestoj senmezuraj. Vidiĝis iafoje forko sama kiel forkego iranta al buŝo malfermiĝanta kiel faŭko de monstro, kiam iu, turnante sin, prezentis sian profilon fronte la flavan kaj tremetantan flamon.
Tuj kiam la manĝado finiĝis, Madeleine trenis sian edzon eksteren por ne resti en tiu ĉambro kie flosis ĉiam akra odoro de malnovaj pipoj kaj de trinkaĵoj verŝitaj.
Kiam ili estis ekstere :
Vi jam enuas'', li diris.
Ŝi volis protesti. Li haltigis ŝin :
P242/
'' Ne, mi bone vidis tion. Se vi tion deziras, ni foriros morgaŭ.''
Ŝi murmuris :
'' Jes. Mi bone volas.''
Ili antaŭeniris malrapide. Estis milda nokto kies karesa kaj profunda ombro ŝajnis plena je malfortaj bruoj, de tuŝetoj, de blovoj. Ili nun estis en mallarĝa aleo, sub altegaj arboj, inter du kopsaroj de netravidebla nigro.
Ŝi demandis :
'' Kie ni estas ?''
Li respondis :
'' En la arbaro.
Ĉu ĝi estas vasta ?
Tre vasta, unu el la plej vasta en Francujo.''
Odoro de tero, de arboj, de musko, tiu parfumo freŝa kaj maljuna de densaj arbaroj, venanta de la sevo de l' burĝonoj kaj de la herbo mortinta kaj velkinta ŝajnis dormi en tiu aleo. Levante la kapon, Madeleine vidis stelojn inter la pintoj de l' arboj, kaj kvankam neniu brizo movis la branĉojn, ŝi sentis ĉirkaŭ si la nepreciza pulsado de tiu oceano da folioj.
Neordinara tremeto trairis ŝian animon kaj kuris sur la haŭto ; Konfuza angoro premis al ŝi la koron. Kial ? Ŝi ne komprenis. Ŝajnis al ŝi ke ŝi estis perdita, droninta, ĉirkaŭita de danĝeroj, forlasita de ĉiuj, sola, sola en la mondo, sub tiu vivanta volbo kiu tremetis supre.
Ŝi murmuris :
'' Mi timetas. Mi volus iri returne.''
Nu, ni revenu.
Kaj...ni reiros al Parizo, morgaŭ ?
Jes, morgaŭ ;
Morgaŭ matene ?
Morgaŭ matene, se vi volas.''
Ili reeniris. La maljunuloj estis en lito. Ŝi dormis malbone, vekita senĉese per ĉiuj novaj bruoj de la kamparo, la krioj de la strigo, la gruntado de porko enfermita en kabano ĉe la muro, kaj la kanto de l' koko kiu klarionis tuj noktomeze.
Ŝi ellitiĝis kaj estis preta tuj ĉe la unuaj lumetoj de la sunleviĝo.
Kiam Georges anoncis al la gepatroj ke li iros returne, ili restis senmovaj ambaŭ, poste ili komprenis de kie venas tiu volo.
La patro demandis tutsimple :
'' Ĉu ni vidos vin denove baldaŭ ?
Jes, certe, en somero.
Nu, des pli bone.''
La maljunulino grumblis :
'' Mi deziras ke vi ne bedaŭru kion vi faris.''
Li lasis al ili ducent frankojn kiel donaco, por kvietigi ilian malkontentecon. ; kaj la fiakro, kiun knabo estis serĉinta, aperinta je la deka, la novaj geedzoj kisis la maljunajn kampulojn kaj foriris.
Dum la sobiro de la deklivo, Duroy ekridis :
'' Jen, li diris, mi bone avertis vin. Konigi al vi sinjoron kaj sinjorinon du Roy de Cantel, patro kaj patrino estis eraro.''
Ŝi ankaŭ ekridis, kaj replikis :
'' Mi ĝojas nun. Ili estas bravuloj kiujn mi komencas multe ŝati. Mi sendos al ili frandaĵojn de Parizo. ''
Poste ŝi murmuris :
'' Du Roy de Cantel...Vi vidos ke neniu miros pri niaj anoncleteroj. Ni rakontos ke ni pasigis ok tagojn en la bieno de viaj gepatroj.''
P244/
Kaj apudante lin, ŝi tuŝetis per kiso la ekstremaĵon de lia liphararo : '' Bonan tagon, Geo !''
Li respondis : '' Bonan tagon, Made '', pasigante unu manon malantaŭ ŝian talion.
Vidiĝis malproksime, en la fundo de l' valo, la granda riverego malvolviĝanta kiel arĝenta rubando sub la suno de l' maten', kaj ĉuij kamentuboj de la uzinoj kiuj estis blovantaj en la ĉielon iliajn karbo-nubojn, kaj ĉiuj pintaj sonoril-turoj starantaj sur la malnova urbo.

Traduko : Ahado Michel ( ankaŭ legebla en la retejo ''Esperanto38n'' trovebla per Google)