La Konfeto ®
15/02/2014
Bel-ami de Maupassant
Bel' Amik'



Bel'Amik' 1-a parto ĉapitro 8-b (201-213)
P201/
La malsanulo murmuris ion. La pastro rediris :
«Vi havis kulpajn inklinojn... kiajn, mia infano ?''
La junulino stariĝis, kaj diris simple :
'' Ni sobiru dum kelka tempo al la ĝardeno. Ne decas aŭskulti liajn sekretojn.''
Kaj ili iris sidiĝi sur benko antaŭ la pordo, sub rozujo flor-plena, kaj malantaŭ korbo plena de diantoj disvatigantaj en la pura aero fortan kaj mildan parfumon.
Duroy post kelkaj minutoj da silento, demandis :
'' Ĉu vi restos longe antaŭ ol reiri en Parizon ?''
Ŝi respondis :
'' Ho ! ne. Tuj kiam ĉio estos finita mi revenos.
Post deko da tagoj ?
Jes, ne multe pli.''
Li aldiris :
'' Li havas, do, neniun parencon ?
Neniun, krom kuzoj. Lia patro kaj lia patrino mortiĝis kiam li estis tute juna.''
Ambaŭ rigardis papilionon plukantan sian vivon sur la diantoj, irantan de unu al la alia kun rapida bato de la flugiloj ankoraŭ duon-pulsantaj post surfloriĝo. Kaj ili restis longe silentaj.
La servisto venis informi ke '' S-ro la pastro estis fininta sian aferon''. Kaj ili soriris denove.
Forestier ŝajnis ankoraŭ pli maldikiĝinta ekde la antaŭa tago.
La pastro estis tenanta lian manon.
'' Ĝis revido, mia infano, mi revenos morgaŭ matene.''
Kaj li foriris.
Tuj post la ekiro de la pastro, la mortiĝanto anhelanta provis levi siajn du manojn al sia edzino kaj li balbutis :
P202/
'' Savu min...Savu min... mia kara...mi ne volas morti...mi ne volas morti...Ho, vi ambaŭ, savu min.. Diru kion fari, iru voki la kuraciston.. mi prenos ion ajn ...mi ne volas...mi ne volas...''
Li ploradis. Dikaj ploroj fluis de liaj okuloj sur liajn senkarnajn vangojn ; kaj la maldikaj anguloj de lia buŝo sulkiĝis same kiel tiuj de infanetoj kiuj ĉagreniĝas.
Tiam liaj refalintaj manoj rekomencis movon daŭran, malrapidan kaj ripetiĝantan, kvazaŭ por pluki ion sur la lit-tukoj.
Lia edzino ekploranta ankaŭ balbutis ;
'' Ne, ne, estas nenio. Estas krizo, morgaŭ vi pli bone fartos ; la promenado, ja, lacigis vin.''
La spiroj de Forestier fariĝis pli rapidaj ol tiu de hundo ĵus mortiĝinta, tiel rapidaj ke estis neeble nombri ilin, kaj tiel malfortaj ke ili estis preskaŭ neaŭdeblaj.
Li ripetis senĉese :
'' Mi ne volas morti !...Ho ! Mia Dio...mia Dio... kio estos al mi ? Mi vidos nenion.. nenion...eterne... Ho ! Mia Dio !''
Li rigardis antaŭ li ion nevideblan de aliu kaj hidan, kies teruriĝon spegulis liaj okuloj. Liaj du manoj daŭrigis la timigan kaj lacigan geston.
Subite, li tremegis de skua febro kiu kuris laŭ lia korpo de unu ekstramaĵo al la alia kaj li balbutis :
'' la tombejo...mi...mia dio !...''
Kaj li ne plu parolis. Li restis senmova, konsternita kaj anhelanta.
La tempo pasis ; La tagmezo sonis ĉe la horloĝo de la najbara monaĥinejo. Duroy eliris de la ĉambro por iri manĝi iom. P203/ Li revenis unu horon poste. S-ino Forestier rifuzis manĝi ion. La malsanulo estis ankoraŭ en sama pozicio. Li estis saltiganta siajn fajnajn fingrojn sur la lit-tuko kvazaŭ por tiri tiun-ĉi al sia vizaĝo.
La junulino sidis en fotelo, piede de la lito. Duroy elektis alian sidilon apud ŝi, kaj ili atendis silente.
Iu flegistino estis tie, sendita de l'kuracisto ; ŝi estis duondormanta apud la fenestro.
Ankaŭ Duroy komencis dormeti kiam li sentis ke io okazas. Li malfermis la okulojn ĝustatempe por vidi Forestier fermi siajn kiel du lumojn kiuj estingiĝus. Singulteto movigis la gorĝon de l'mortiĝanto, kaj du fadenoj da sango aperis ĉe la anguloj de l'buŝo, kaj fluis sur lian ĉemizon. Liaj manoj ĉesigis siajn hidajn kurojn. Li estis fininta spiri.
Lia edzino komprenis, kaj, eligante ian krion, ŝi ĵetis sin surgenue, ekplorante en la littuko. Georges surprizita kaj timega, faris aŭtomate la krucosignon. La flegistino, vekiĝinte, alproksimiĝis al la lito : '' Finite'', ŝi diris. Kaj Duroy retrovinte sian memregon murmuris, kun kvieta spirego :
'' Tio daŭris malpli longe ol miaopinie.''
Post la unua miro, post la unuaj larmoj verŝitaj, oni zorgis pri ĉiuj flegadoj kaj demarŝoj kiujn bezonas mortinto. Duroy kuris ĝis la nokto.
Eniĝinte, li estis malsatega. S-ino Forestier iom manĝis, poste ili instaliĝis ambaŭ en la funebra ĉambro por vigili super la korpo.
Du kandeloj brulis sur la noktotablo apud telero en kiu trempiĝis mimozo-branĉo, ĉar oni ne trovis la necesan bukso-branĉeton.
P204/
Ili estis solaj, la junulo kaj la junulino, apud la alia kiu ne plu estis. Ili restis sen paroli, pensante kaj rigardante lin.
Sed Georges, timigita per la malhelo apud tiu kadavro, komtemplis tiun-ĉi obstine. Lia okulo kaj lia spirito altiritaj, fascinitaj per tiu senkarna vizaĝo ankoraŭ pli kava sub la ŝanceliĝanta lumo, direktiĝis al ĝi fikse. Tio, ja, estis lia amiko, tiu Charles Forestier, kiu ankoraŭ hieraŭ parolis al li. Kia strangaĵo kaj kia teruraĵo tiu plena forpaso de estaĵo ! Ho ! Li memoris denove la parolojn de Norbert de Varenne obsedata per la timo pri la morto. – '' Neniam estaĵo revenas.'' Naskiĝus milionoj kaj miliardoj el ili, pli malpli samaj, kun okuloj, nazo, buŝo, kranio, kaj ene penso, neniam revidiĝus la sama estaĵo kuŝanta en tiu lito.
Dum kelkaj jaroj li vivis, manĝis, ridis, amis, esperis, kiel ĉiuj. Kaj nun estas finite por li, finite por ĉiam. Unu vivo ! Kelkaj tagoj, kaj, poste, nenio ! Oni naskiĝas, oni kreskas, oni estas feliĉaj, oni atendas, poste oni mortas. Adiaŭ ! Viro aŭ virino, vi ne revenos sur Teron ! Kaj tamen ĉiu portas en si la febran kaj ne realigeblan deziron al eterneco, ĉiu estas ia universo en la universo, kaj ĉiu ruiniĝas baldaŭ en la sterko de la novaj ĝermoj. La kreskaĵoj, la bestoj, la homoj, la steloj, la mondoj, ĉio sin movas, poste mortas por sin transformi. Kaj neniam estaĵo revenas, ĉu insekto, ĉu homo aŭ planedo !
Teruro konfuza, grandega, pezega ŝarĝis la animon de Duroy, la teruro de tiu senfina neniaĵo, neevitebla, ruinanta senfine ĉiujn vivojn tiel rapidajn kaj tiel mizerajn. Li estis jam klinanta la frunton sub la minaco. Li pensis al muŝoj kiu vivas kelkajn horojn, al bestoj kiuj vivas kelkajn tagojn, al homoj kiuj vivas kelkajn jarojn, al planedoj kiuj vivas kelkajn jarcentojn. Kia diferenco inter la unuj kaj la aliaj ? Kelkaj aŭroroj pli, jen ĉio.
P205/
Li deturnis la okulojn por ne plu rigardi la kadavron.
S-ino Forestier, la kapon kliniĝanta, ŝajnis sonĝi ankaŭ al dolorigaj aferoj. Ŝiaj blondaj haroj estis tiel beletaj sur ŝia trista vizaĝo, ke milda sento kiel sento de espero pasis en la koro de l'junulo. Kial ĉagreniĝi dum estis ankoraŭ tiom da jaroj antaŭ li ?
Kaj li komencis kontempli ŝin. Ŝi ne vidis lin, ĉar perdita en sia meditado.Li sin diris : '' Jen la plej grava afero en la vivo : la amo ! Teni en siaj brakoj virinon amatan ! Tie estas la limo de la homa feliĉo.''
Kian ŝancon havis tiu mortinto, renkonti tiun kunulinon inteligentan kaj ĉarman. Kiel ili konatiĝis ? Kial ŝi konsentis, ŝi, edziniĝi al tiu ordinara kaj malriĉa ? Kiel ŝi elturniĝis por transformi lin en rimarkindulo ?
Tiam li sonĝis al ĉiuj misteroj kaŝitaj en la vivoj. Li rememoris kion oni klaĉis pri la grafo de Vaudrec kiu, laŭdire, dotis kaj edzinigis ŝin .
Kion ŝi faros nun ? Kun kiu ŝi edziniĝos ? Deputito, kiel pensis S-ino de Marelle, aŭ kelka viglulo sukcesonta en sia ambicio, viro ankoraŭ pli supera ol Forestier ? Ĉu ŝi havis projektojn, planojn, ideojn bone deciditajn ? Kiom li dezirus scii tion ! Sed kial li zorgas por tio kion ŝi farus ? Li pri tio sin demandis, kaj konsciis ke lia maltrankvilo venis de unu el siaj kaŝpensoj konfuzaj, sekretaj, kiujn oni kaŝas al si mem kaj ke oni malkovras priserĉante funde de si.
P206/
Jes, kial li mem ne provus konkeri ŝin ? Kiom li estus forta dank'al ŝi, kaj timiga ! Kiom li sukcesus en la vivo, rapide kaj alte, kaj sekure !
Kaj kial li ne sukcesus ? Li bone sentis ke li plaĉis al ŝi, ke ŝi havis por li simpation, iu el tiuj simpatioj kiuj naskiĝas inter du similuloj kaj kiuj devenas de tiel sama reciproka allogo, kiel de muta kompliceco. Ŝi sciis lin inteligenta, decidema, tenaca ; ŝi povis fidi al li.
Ŝi venigis lin en tiu gravega okazaĵo ! Ĉu ne ? Kaj kial lin ŝi vokis ? Ĉu li ne devus vidi tie ian elekton, ian konfeson, ian signifon ? Ŝi pensis al li, ĝuste en tiu momento kiam ŝi fariĝos vidvino, ĉar eble, ŝi pensis al tiu kiu denove fariĝus ŝian kunulon, ŝian helpulon ?
Kaj senpacienca deziro premis lin por scii, demandi ŝin, koni ŝiajn intencojn. Li devis reiri la post-morgaŭon, ne povanta dece resti sola en tiu domo kun tiu junulino. Do, necesis urĝiĝi, necesis antaŭ ol reiri al Parizo, dirigi kun lerteco, delikateco, ŝiajn projektojn, kaj ne lasi ŝin reveni, ne permesi ke ŝi cedu al postuloj de alia, kaj ne ricevi la fruktojn de lia engaĝiĝo.
La silento de la ĉambro estis ega ; aŭdiĝis nur la balanciero de l'pendolo batanta sur la kameno per ĝia metala kaj takta tiktako.
Li murmuris :
'' Vi devas esti multe laca, ĉu ?''
Ŝi respondis :
'' Jes, sed mi ĉefe estas senkuraĝa.''
La bruo de iliaj voĉoj miris ilin mem, ĉar sonanta strange en tiu malĝojega loĝejo. Kaj ambaŭ ekrigardis la vizaĝon de l'mortinto, kvazaŭ ili pensus ke li moviĝos, kvazaŭ ili pensus aŭdi de li parolojn, samaj al tiuj diritaj, kelkajn horojn antaŭe.
P207
Duroy aldiris :
'' Ho ! tio estas granda bato por vi, kaj kia plena ŝanĝo en via vivo, vera renversiĝo por la koro kaj la tuta ekzisto.''
Ŝi suspiris longe sen respondi.
Li daŭrigis :
'' Estas tiel triste por junulino sin trovi sola kiel vi estos.''
Poste li silentis. Ŝi ne diris ion. Li balbutis :
'' Ĉiuokaze, vi memoras la pakton finaranĝitan inter ni. Vi povas disponi je mi kiel vi volos. Mi apartenas tute al vi.''
Ŝi etendis la manon ĵetante sur lin unu el tiaj melankoliaj kaj mildaj rigardoj kiuj moviĝas en ni kvazaŭ ĝis ost-medoloj.
'' Dankon, vi estas bona, bonega. Se mi aŭdacus kaj mi povŭs fari ion por vi, mi ankaŭ dirus : fidu min.''
Li prenis la manon etenditan kaj gardis ĝin, premante ĝin kun arda deziro kisi ŝin. Li sin decidigis fine , kaj alproksimigante ĝin malrapide al ŝia buŝo, li tenis longe la haŭton fajnan, iom varman, febran kaj parfumitan ĉe siaj lipoj.
Poste, kiam li sentis ke tiu amika kareso fariĝus tro longa, li sciis lasi refali tiun etan manon. Ĝi refalis mole sur la genuo de la junulino kiu vortumis grave :
'' Jes mi estos tre sola, sed mi strebos por resti kuraĝa.''
Li ne sciis kiel komprenigi al ŝi ke li estus feliĉa, feliĉega, havi ŝin kiel edzinon. Certe, li ne povis diri tion, en tia horo, en tia loko, antaŭ tiu korpo ; tamen li kapablus, P208/ , liaŝajne, trovi unu el tiuj ambiguaj frazoj, konvenaj kaj malsimplaj, kiuj havas kaŝitajn sencojn sub la vortoj, kaj kiuj esprimas kion oni volas per kalkulataj rezerviĝemoj.
Sed la kadavro ĝenis lin, la rigida kadavro, sternanta antaŭ ili, kaj kiun li sentis kvazaŭ inter ili.. Cetere, jam de kelka tempo, li pensis senti en la enfermita aero de la ĉambro suspektan odoron, malbonan spiron venantan de tiu putrita brusto, la unuan spiron de kadavraĵo kiun la kompatindaj mortintoj kuŝantaj en sia lito ĵetas al parencoj kiuj viglas ilin, terura spiro per kiu ili plenigas la kavan skatolon de ilia ĉerko.
Duroy demandis :
'' Ĉu ni povus malfermi iom la fenestro ? Ŝajnas al mi ke la aero estas malpura.''
Ŝi respondis :
'' Jes, ja, ankaŭ mi ekperceptis tion.''
Li iris al la fenestro por malfermi ĝin. La tuta parfuma freŝeco de la nokto eniĝis, perturbante la flamon de du kandeloj brulantaj apud la lito. La luno disvastigis, kiel en la antaŭa vespero, sian kvietan kaj abundan lumon sur la blankajn murojn de la vilaoj kaj sur la grandan brilan tavolon de la maro. Duroy spirante plenpulme sin sentis ĉirkaŭita de esperoj, kvazaŭ levita per la ekscita alproksimiĝo de l'feliĉo.
Li turnis sin.
'' Venu, do, profiti de la freŝeco, li diris, la vetero estas mirinda.''
Ŝi venis trankvile, kaj apogis sin apud li.
Tiam li murmuris mallaŭte :
'' Aŭskultu min, kaj komprenu kion mi volas diri. Ne indignu, pri kio mi parolas, precipe pro tia momento, sed mi foriros post-morgaŭe, kaj kiam vi revenos en Parizon, estos eble tro malfrue.
P209/
Jen...Mi nur estas povra diablo sen riĉaĵo kaj kies rango estas farota... vi scias tion.. Sed mi havas volontecon, iom da inteligenteco miaopinie, kaj mi estas en vojo, en bona vojo. Kun viro sukcesinta oni scias kion oni prenas ; kun viro kiu komencas oni ne scias ĝis kie li sukcesos ; Des pli malbone aŭ des pli bone. Nu, mi al vi diris iam, viahejme, ke mia plej kara deziro estus edziĝi kun virino kiel vi. Mi al vi rediras tiun deziron. Ne respondu. Lasu min daŭrigi. Tio ne estas peto. La loko kaj kaj la momento neniel konvenas. Mi nur nepre volas ke vi ne ignoru ke nura vorto de vi feliĉigus min, ke vi povas fari de mi ĉu fratan amikon, ĉu edzon, laŭviavole, ke mia koro kaj persono estas viaj. Mi ne volas ke vi respondu nun ; mi ne plu volas ke ni parolu pri tio, ĉi-tie. Kiam ni nin revidos, en Parizo, vi komprenigos al mi kion vi decidis. Ĝis tiam, neniu vorto, ĉu ne ?
Li debitis tion sen rigardi ŝin, kiel li semus siajn parolojn dum la nokto, antaŭ si. Kaj ŝi ŝajnis nenion aŭdi, ĉar restinte senmova, rigardante ankaŭ antaŭ si, per svaga kaj fiksa okulo, la grandan palan pejzaĝon prilumitan de la luno.
Ili restis longe flanko ĉe flanko, brako ĉe brako, silentaj kaj meditemaj.
Poste ŝi murmuris :
'' Estas iom varme'', kaj, turnante sin, ŝi reiris al la lito. Li sekvis ŝin :
P210/
'' Necesos enĉerkigi lin, tuj matene.''
'' Jes, ja, konsentite, la lignaĵisto venos je la oka.''
'' Kaj Duroy suspirinte : '' Povrulo ! '' ŝi ankaŭ suspiris longe kun afliktita rezignacio.
Ili rigardis lin malpli ofte, jam kutimiĝintaj al la ideo de tiu morto, komencintaj konsenti al tiu forpaso kiu, ankoraŭ ĵus antaŭe indignigis ilin, ilin kiuj ankaŭ estis mortemaj.
Ili ne plu parolis, daŭrigis vigili konvenece sen dormi. Sed je la noktomezo Duroy endormiĝis la unua. Kiam li vekiĝis, li vidis ke S-ino Forestier estis ankaŭ duondormanta, kaj sin metante en pli taŭga pozicio, li fermis denove la okulojn grumblante : '' Oj ! Oni estus tamen pli komforte en niaj lit-tukoj.''
Subita bruo eksaltigis lin. La gardisto eniĝis. La tago lumis plene. La junulino, sur la fronta fotelo, ŝajnigis tiel surprizita kiel li. Ŝi estis iom pala, sed ankoraŭ linda, freŝa, afabla, malgraŭ tiu nokto sur sidilo.
Tiam, rigardinte la kadavron, Duroy ektremis kaj kriis : '' Ho ! Lia barbo'' ĝi estis, ja, kreskinta, tiu barbo, en kelkaj horoj, sur tiu karno kiu estis putranta, kiel tiu kiu kreskas en kelkaj tagoj sur la vizaĝo de vivanto. Kaj ili restis konsternitaj, antaŭ tiu viveco kiu daŭrigis sur tiu mortinto, kiel ili restus antaŭ terura mirindaĵo, kiel ili estus antaŭ supernatura minaco de reviviĝo, kiel antaŭ nenormalaj aferoj, timigaj, kiuj renversas kaj konfuzas la inteligentecon.
Ili iris ambaŭ ripozi ĝis la dekunua. Poste ili enĉerkigis Charles, kaj tuj sin sentis malpli pezaj, pli serenaj. Ili sidiĝis fronte unu la alian por tagmanĝi kun ega deziro paroli pri aferoj pli konsoligaj, pli gajaj, reenigi en la vivo, ĉar finintaj siajn devojn kontraŭ la morto.
P211/
Tra la fenestro plene malfermita, la milda varmo de l'pintempo eniĝis, alportante la parfumitan blovon de la korbo da diantoj florintaj antaŭ la pordo.
S-ino Forestier proponis al Duroy promeni en la ĝardeno, kaj ili komencis iri trankvile ĉirkaŭ la gazoneto spirante volupte la varmetan aeron plenan de la odoro de l'abioj kaj de l'eŭkaliptoj.
Kaj subite ŝi parolis al li, sen turni la kapon al li, same kiel li faris dum la nokto, supre. Ŝi diris la vortojn malrapide, per mallaŭta kaj serioza voĉo.
'' Aŭskultu, mia kara amiko, mi bone pripensis...jam...pri tio kion vi proponis, kaj mi ne volas lasi vin foriri sen respondi eĉ unu vorton. Cetere, mi diros al vi nek jes, nek ne. Ni atendos, ni vidos, ni nin konos pli bone. Meditu multe viaflanke. Ne obeu al tro facila impulso. Sed se mi parolas al vi pri tio, eĉ antaŭ ol tiu povra Charles estu entombigita, estas ĉar necesas, post kion vi diris, ke vi sciu por ne nutri pli longe la penson kion vi al mi esprimis, se vi ne havas la karakteron por kompreni min kaj toleri min...
… Bone komprenu min. La edziĝo por mi ne estas kateno, sed asocio. Mi deziras esti libera, tute libera pri miaj agoj, miaj demarŝoj, miaj eksteraj ĉeestoj, ĉiam. Mi povos toleri, nek ĵaluzon, nek diskuton pri mia konduto. Mi engaĝiĝos, kompreneble, neniam kompromiti la nomon de la viro kun kiu mi edziniĝos, neniam igi tiun nomon abomeninda aŭ ridinda. Sed necesus ke tiu viro siaflanke engaĝiĝu vidi min estiel samrangulon, kunhelpulon, , kaj ne subulon nek edzinon obeeman kaj humilan. Miaj ideoj, mi scias, ne estas ĉies ideoj, sed mi ne ŝanĝos ilin. Jen !...
...Mi ankaŭ aldonas : ne respondu, estus senutile kaj nekonvene. Ni nin revidos kaj parolos eble prie post kelka tempo.
… Nun, iru promeni. Mi, mi reiras apud li. Ĝis vespero !''
Li longe kisis ŝian manon kaj foriris sen diri unu vorton
Vespere, ili nur vidiĝis por vesmanĝi. Poste ili soriris al siaj ĉambroj, ĉar ambaŭ lacegaj.
Oni enterigis Charles, la morgaŭon, senpompe, en la mortintejo de Cannes. Kaj Georges deziris foriri per la AlPariza Rapida Trajno startonta je la unua kaj duono.
S-ino Forestier kondukis lin al la stacidomo. Ili promenis trankvile sur la kajo, atendante la horon de l'ekiro, kaj parolis pri diversaj aferoj.
La trajno alvenis, mallonga, vera Rapida Trajno, kun nur kvin vagonoj.
La ĵurnalisto elektis sian sidlokon, poste reeltrajniĝis por ankoraŭ diskuti kun ŝi, ĉar premita subite de malĝojeco, de ĉagreno, de violenta bedaŭro forlasi ŝin, kvazaŭ li estus perdanta ŝin por ĉiam.
Iu fervojisto kriis : '' Por Marseille, Lyon, Paris, envagoniĝu ! '' Duroy reentrajniĝis kaj apogis sin sur la pordeton por diri al ŝi ankoraŭ kelkajn vortojn. La lokomotivo fajfis kaj la vagonaro malrapide ekruliĝis.
La junulo, kliniĝanta ekster la vagono, rigardis la junulinon senmovan sur la kajo, junulino kiu siaflanke sekvis lin okule. Kaj subite, ĉar li estis vid-perdonta ŝin li prenis per siaj du manoj kison de sia buŝo por ĵeti ĝin al ŝi.
Ŝi resendis ĝin per pli diskreta, pli hezitema gesto, nur skizita.

Traduko : Ahado Michel
Klubo : Esperanto38n