La Konfeto ®
01/02/2014

Bel-ami de Maupassant
Bel'Amik' P1C8a

Bel'Amik' 1-a parto 8-a ĉapitro. P187-P200
P187/
Lia duelo transpasigis Duroy en la nombron de la ĉef-kronikistoj de La Vie Française ; Sed, ĉar li penegis ektrovi ideojn, li kutimis deklami pri la mor-dekadenco, pri la malaltigo de la karakteroj, la faligo de la patriotismo kaj la anemio de la franca honoro. (Li trovis la vorton '' anemio'' pri kio li estis fiera.)
Kaj kiam S-ino de Marelle, plena de tiu spirito ŝercema, foje skeptika, foje kredema, kiun oni nomas Pariza spirito, mokis liajn deklamojn kiujn ŝi krevigis per mordanta ironio, li respondis ridetante : '' Ba ! Tio donas al mi reputacion kiu utilos pliposte.
Li loĝis nun sur strato de ''Constantinople'', kien li estis translokinta sian kofron, sian broson, sian razilon kaj sian sapon, kio konsistigis sian transloĝiĝaĵon. Du aŭ trifoje ĉiusemajne, la junulino alvenis antaŭ ol li ellitiĝu, malvestigis sin en unu minuto kaj enŝovis sin en liton, tremetanta pro la malvarmo de l'ekstero.
P188/
Duroy, siaflanke, vespermanĝis ĉiun jaŭdon ĉe la paro kaj provis plaĉi al la edzo parolante pri terkultivado ; kaj ĉar li ŝatis li mem la ter-aferojn, ili ambaŭ interesiĝis iafoje tiom al la parolado ke ili ofte kaj tute forgesis la virinon duondormantan sur la kanapo.
Ankaŭ Laurine ofte endormiĝis, ĉu sur la genuoj de sia patro, ĉu sur la genuoj de Bel'Amik'.
Kaj kiam la ĵurnalisto estis foririnta, S-ino de Marelle ne mankis deklari per tiu doktrina tono kiu kutime esprimis bagatelaĵojn : '' Tiu fraŭlo estas vere agrablega. Li estas tre klera.''
Februaro estis finiĝanta. Oni komencis senti la violon sur la stratoj pasante matene apud la veturiloj trenitaj de la flor-vendistinoj.
Duroy vivis sen unu nubo en sia ĉielo.
Tamen, iun nokton, dum li hejmeniris, li trovis leteron glitigitan sub la pordo. Li rigardis la poŝtmarkon kaj vidis '' Cannes''. Malferminta ĝin, li legis :
Cannes, Beleta Vilao,
Kara sinjoro kaj amiko, vi diris al mi, ĉu ne, ke mi povos fidi vin en ĉio ? Nu, mi petas de vi kruelan helpon, kiu estas ke vi venu asisti min, ke vi ne lasu min tute solan dum la lastaj momentoj de Charles kiu mortiĝos. Li ne rezistos ŝajne la semajnon, kvankam li sin ankoraŭ levas, sed, la kuracisto jam avertis min.
Mi ne plu havas forton kaj kuraĝon vidi tiun agonion tage kaj nokte. Kaj mi pensas terure al la lastaj momentoj kiuj alproksimiĝas. Mi povas peti tion nur de vi, ĉar mia edzo ne plu havas familion. Vi estis lia kamarado ; li malfermis al vi la pordon de la ĵurnalejo. Venu, mi petegas. Mi konas neniun por voki.
Kredu min kiel vian tute sindoneman kamaradinon.
Madeleine Forestier.
P189/
Strangeta sento eniris kiel blovo en la koron de Georges, sento de libereco, de spaco kiu malfermiĝis antaŭ li, kaj li murmuris : '' Certe, mi iros. Tiu kompatinda Charles ! Neniaĵoj ni estas, sendube !''
Lia mastro al kiu li komunikis la leteron de la junulino, donis grumblante sian permeson. Li rediris : '' Tamen, revenu rapide, vi estas por ni nepre necesa.''
Georges Duroy foriris al Cannes la morgaŭon per la rapida trajno de la sepa, informinte antaŭe la geedzojn de Marelle per telegramo.
Li alvenis la postan tagon, je la kvara vespere.
Komisiito kondukis lin al la Beleta Vilao, konstruita ĉe mezo de deklivo, en arbaro de abioj, popolita de blankaj domoj, kiu staras de Cannet ĝis la golfo Juan.
La domo estis malgranda, malalta, de Italuja stilo, ĉe la bordo de la vojo serpentumanta tra la arboj, montranta ĉe ĉiu kurbiĝo mirindajn vidaĵojn.
La servisto malfermis la pordon kaj kriis :
'' Ha ! Sinjoro, Sinjorino vin atendas kun malpacienco.''
Duroy demandis :
'' Kiel fartas via mastro ?
Ho ! Ne bone, sinjoro. Li ne plu longe vivos.''
La salono kien la junulo eniris estis kovrita de roza Persuja drapiro kun bluaj motivoj. La fenestro, larĝa kaj alta, frontis al la urbo kaj maro.
Duroy murmuris : '' Ŝika, ja, estas tiu laŭdira kampara domo. Kie, diable, ili trovas tiom da mono ?''
Bruo de robo returnigis lin.
Sinjorino Forestier estis etendinta la du manojn :
Kiom afabla vi estas ! Kiom afable ke vi venis ! '' Kaj, abrupte, ŝi kisis lin. Poste ili sin rigardis.
P190/
Ŝi estis iom pli paliĝinta, iom maldikiĝinta, sed ĉiam freŝa, kaj verŝajne pli linda pro ŝia mieno pli delikata. Ŝi murmuris :
'' Li estas teruriga, jen, li scias esti perdita kaj li min tiranas kruelege. Mi anoncis al li vian alvenon. Sed kie estas via kofro ?.
Duroy respondis :
'' Mi forlasis ĝin en stacidomo, ne sciinte kiun hotelon vi konsilus al mi por ke mi restu apud vi.''
Ŝi hezitis kaj pludiris :
'' Vi loĝos ĉi tie, en la vilao. Cetere, via dormoĉambro estas preta. Li povas morti kiam ajn, kaj se tio okazus nokte, mi estus sola. Mi sendos iun serĉi vian bagaĝon.''
Li kapkonsentis :
'' Laŭ via volo.
Nun, ni soriru'', ŝi diris.
Li sekvis ŝin. Ŝi malfermis la pordon ĉe la unua etaĝo, kaj Duroy ekvidis apud fenestro, sidantan en fotelo kaj volvitan de kovriloj, palegan sub la ruĝa lumo de l'subiranta suno, specon de kadavro kiu rigardis lin. Li apenaŭ rekonis lin ; li pliĝuste divenis ke li estas sia amiko.
Sentiĝis en la ĉambro febron, la tizano, la etero, la gudro, tiu nenomebla kaj peza odoro de la loĝejoj kie spiras pulm-malsanulo.
Forestier levis sian manon per peniga kaj malrapida gesto.
'' Jen vi, ĉi tie, li diris, vi venas vidi min morti. Mi dankas vin.''
Duroy afektis ridi : '' Vidi vin morti ! Tio ne estus amuza spektaklo, kaj mi ne elektus tian momenton por viziti Cannes. Mi venas saluti vin kaj iom ripozi.''
P191/
La alia murmuris : '' Sidiĝu'', kaj li klinis la kapon ŝajnante enfali en senesperaj meditadoj.
Li estis spirinta rapide kaj spasme, kaj iafoje li ekĝemis, same kiel li volus rememorigi al la aliaj kiom li estas malsana.
Vidinte ke li ne parolas, lia edzino apogis sin ĉe la fenestro kaj diris montrante la horizonton kapskue : '' Rigardu tion ! Kiom bele, ĉu ?''
Fronte al ili, la deklivo semita de vilaoj estis sobiranta ĝis la urbo kiu kuŝis laŭlonge de la bordo kiel duon-cirklo, kun la kapo dekstren en direkto de la ĝeto kiun superis la malnova urboparto, ĝi mem superita de malnova belfrido, kaj ĝiaj piedoj maldekstren en la pinto de la Croisette, fronte la Lérins-insulojn. Ili aspektis, tiuj insuloj, kiel du verdaj makuloj, en la tute blua akvo. Ŝajnis ke ili flosis sur du gigantaj arbo-folioj, ĉar ŝajnantaj iom plataj, se vidataj de supro.
Kaj, tre malproksime, fermante la horizonton aliflanke de la golfo super la ĝeto kaj la belfrido, longa sekvo da duonbluaj montoj desegnis sur la klarega ĉielo strangan kaj ĉarman linion da suproj, ĉu rondaj ĉu pintaj, kiuj finiĝis per granda monto piramido-forma plonĝiganta sian piedon en la plena maro.
S-ino Forestier indikis : '' Estas l'Estérel.''
La spaco malantaŭ la malhelaj suproj estis ruĝa, de sanga kaj ora ruĝo ne eltenebla de la okulo.
Duroy estis kontraŭ sia volo sub la ĉarma majesto de tiu tagfino.
Li murmuris, ne trovante alian terminon por esprimi sian admiron :
'' Ho ! Jes, estas mirige !''
Forestier levis la kapon al sia edzino kaj petis :
'' donu iom da aero. ''
P192/
Ŝi respondis :
'' Atentu, malfruas, la suno malleviĝas, vi ankoraŭ trafos malvarmon, kaj vi scias ke tio estas malbona en via sanstato.''
Li faris per la dekstra mano febran kaj malfortan geston kiu provis simili pugno-baton kaj li murmuris kun kolera grimaco de mortiĝanto kiu montris la gracilecon de liaj lipoj, la maldikecon de la vangoj kaj la elstarecon de ĉiuj liaj ostoj :
'' Mi vin diras ke mi estas senspirigita. Kio ŝanĝas al vi ke mi mortu unu tagon frue aŭ malfrue ; Ĉiel mi estas kaduka.''
Ŝi plene malfermis la fenestron.
La blovo kiu eniris surprizigis la triopon kiel kareso. Estis brizo mola, milda, kvieta, printempa brizo jam nutrita de la parfumoj de la arbetoj kaj floroj ebriigaj kiuj kreskas sur tiu deklivo. Oni distinge divenis fortan guston de rezino kaj la akran saporon de la eŭkaliptoj.
Forestier trinkis ĝin per mallonga kaj febra elspiraĵo. Li kunstreĉis la man-ungojn sur la brakoj de sia fotelo, kaj diris per voĉo mallaŭta, sibla, kaj mordema :
'' Fermu la fenestron. Tio doloras min. Mi pli bone ŝatus krevi en kelo.''
Kaj lia edzo fermis la fenestron malrapide , kaj poste rigardis malproksimen, kun la frunto ĉe la vitro.
Duroy, ĝenata, ŝatus diskuti kun la malsanulo, trankviligi lin.
Sed li ne imagis ion taŭgan por rekuraĝigi lin.
Li balbutis :
'' Nu, ŝajne, vi ne fartas pli bone post via veno ĉi-tie ? ''
La alia levis la ŝultrojn kun troŝarĝita senpacienco : '' Vi bone vidas tion.'' Kaj li mallevigis denove la kapon.
Duroy pludiris :
P193/
'' Sacristi (sakristi), la vetero estas bela kompare kun tiu de Parizo.. Tie oni estas plen-vintre. Neĝas, hajlas, pluvas, kaj tiom malhelas ke necesas fajrigi la lampojn ekde la tria posttagmeze.''
Forestier demandis :
'' Nenio nova en Ĵurnalejo ?
Nenio nova. Oni dungis por anstataŭi vin la junon Lacrin kiu recitas Voltaire-aĵojn ; sed li ne estas matura. Urĝas ke vi revenu !''
La malsanulo balbutis :
'' Mi ? Mi iros fari kronikojn ses futojn sub la grundo nun.''
La fiksa ideo revenis kiel sonoril-bato pri ĉio, repasis senĉese en ĉiu penso, en ĉiu frazo.
Okazis longa silento ; doloriga kaj profunda silento. La arda fajro de l'sunsubiro malrapide kvietiĝis ; kaj la montoj nigriĝis sur la ruĝa ĉielo kiu malheliĝis. Kolora ombro, komenco de nokto kiu estis gardanta lumojn de mortanta ardejo, eniĝis en la ĉambron, ŝajnis tinkturi la meblojn, la murojn, la drapirojn, la angulojn per tonoj inkaj kaj purpuraj. La glaco de l'kameno, spegulante la horizonton, similis sango-platon.
S-ino Forestier estis senmova, staranta dorse la loĝejojn, kun la vizaĝo ĉe la vitro.
Kaj Forestier komencis paroli per spasma, senspira, korŝira voĉo :
'' Kiom da sunsubiroj mi ankoraŭ vidos ?...ok...dek...dek kvin, aŭ dudek...eble tridek, ne plu...Vi havas tempon, vi... Por mi estas finite... kaj ĉio daŭrigos...post mi, kiel mi estus tie...''
Li restis mute kelkajn minutojn, kaj pludiris :
P194/
Ĉiuj aĵoj kiujn mi vidas memorigas al mi ke mi ne ilin vidos post kelkaj tagoj... tio ĉi terurigas min...mi vidos nenion...nenion el kio ekzistas...la plej malgrandajn objektojn kiujn oni fingrumas...la glasojn...la telerojn...la litojn sur kiuj oni tiel bone ripozas...la veturilojn. Estas plaĉe promeni en veturilo, vespere... Kiom mi ŝategis tion!''
Li movetis siajn fingrojn nervoze kaj malpeze, kvazaŭ li ludus pianon sur la du brakoj de sia seĝo. Kaj ĉiu el siaj silentoj estis pli peniga ol siaj paroloj, tiom oni sentis ke li probable pensas pri teruraj aferoj.
Kaj Duroy subite rememoris kion diris Norbert de Varenne, kelkajn semanojn antaŭe :
'' Mi, nun, vidas la morton de tiel proksime ke mi ofte deziras etendi la manon por forpeli ĝin...Mi ekvidas ĝin ĉie. La malgrandaj bestetoj surveturitaj sur la vojoj, la folioj kiu falas, la blanka haro vidita en la barbo de amiko, min detruas la koron kaj krias al mi : '' Jen ĝi !''
Tiam li ne komprenis, kaj nun li komprenis rigardante Forestier. Kaj nekonata angoro, kruela, eniris en li, kvazaŭ li sentus tute proksime, sur la fotelo kie anhelis tiu viro, la hidan morton tuŝproksiman. Li deziris stariĝi, foriri, forpafi sin, reiri tuj en Parizon ! Ho ! Se li scius, li ne venus.
Nun la nokto estis disvastiĝinta en la ĉambro kiel tro rapida funebro kiu falus sur tiun mortiĝanton.
Nur la fenestro restis ankoraŭ videbla, desegnante, en sia pli hela kvadrato, la figuron senmovan de la juna virino.
Kaj Forestier demandis iritite :
'' Nu, oni ne alportas la lampon, hodiaŭ ?''
La ombro kiu siluetiĝis sur la glacoj malaperis kaj oni aŭdis soni elektra sonorilo en la domo.
P195/
Servisto baldaŭ aperis, kiu metis lampon sur la kameno. S-ino Forestier diris al sia edzo :
'' Ĉu vi volas enlitiĝi, aŭ ĉu vi sobiros por vespermanĝi ?''
Li murmuris :
'' Mi sobiros.''
Kaj la atendo pri la manĝo restigis ilin unu horon proksimume senmovaj, ĉiuj tri, vortumantaj nur iafoje unu vorton, ajnan vorton, senutilan, banalan, kvazaŭ estus danĝero, mistera danĝero, se ili lasus daŭrigi tro longe tiun silenton, se ili lasus senmova tiun mutan aeron en la ĉambro, en tiu ĉambro kie estis vaganta la morto.
Fine la manĝo estis anoncita. Ĝi ŝajnis longa al Duroy, tede senfina. Ili ne parolis, ili manĝis senbrue, poste pecetigis panon per fingro-estremaĵoj. Kaj la servisto, iris, tien kaj tien ĉi sen brui per siaj piedoj, ĉar la bruo de la plandumoj iritanta Charles, la viro ĥavis hejmajn ŝuaĉojn. Nur la kruda tiktako de ligna horloĝo rompadis la kvieton per sia takto meĥanika kaj konstanta.
Tuj post la fino de la manĝado, Duroy, je preteksto de laco, foriris al sia dormo-ĉambro, kaj, sin apogante ĉe la fenestro, li rigardis la plenlunon ĉe la mezo de l'ĉielo, similantan globon de moderna lampo, ĵetantan sur la blankajn murojn de la vilaoj sian sekan kaj vualitan lumon, kaj semantan sur la maro ian skvamon de moviĝanta kaj karesa lumo. Kaj li serĉis kialon por tuj foriri, inventante ruzojn, telegramojn ke li ricevus, invit-vokon de S-ro Walter.
Sed ĉe la vekiĝo la morgaŭon liaj fuĝo-intencoj ŝajnis al li malpli facile plenumeblaj. S-ino Forestier ne enfalus en liaj lertaĵoj, kaj li perdus pro sia senkuraĝo la tutan profiton de sia sindoneco. Li pensis :
'' Ba ! Estas enuige ; Nu, ne gravas, estas malagrablaj momentoj en la vivo ; kaj ĉio ĉi eble ne daŭros.''
La ĉielo estis blua, per tiu bluo de Sud-Francujo kiu plenigas la koron per ĝojo ; kaj Duroy sobiris ĝis la maro, trovante ke estos ĉiam sufiĉe frue por vidi Forestier dum la tago.
Kiam li eniris por tagmanĝi, la servisto diris : '' Sinjoro jam petis sinjoron du-trifoje. Bonvolu, sinjoro soriri por vidi sinjoron.''
Li soriris. Forestier ŝajnis dormi en la fotelo. Lia edzino, kuŝanta sua la kanapo, estis leganta.
La malsanulo levis la kapon. Duroy demandis :
'' Nu, kiel vi fartas ? Vi ŝajnas vigla ĉi-matene.''
La alia murmuris :
'' Jes, mi fartas pli bone, mi plifortiĝis. Rapide tagmanĝu kun Madeleine, ĉar ni iros promeni en veturilo.''
La juna virino, tuj kiam ŝi estis sola kun Duroy, diris :
'' Jen, hodiaŭ li kredas sin savita. Li faras projektojn ekde la mateno. Ni iros baldaŭ al golfo Juan aĉeti fajencaĵojn por nia Pariza loĝejo. Li volas nepre promeni, sed mi timegas akcidenton. Li ne povos elteni la vojajn skuojn.''
Kiam la landaŭo alvenis, Forestier sobiris la ŝtuparon paŝon post paŝo, subtenita de sia servisto. Sed, tuj kiam li ekvidis la veturilon, li volis ke oni levu la kovrumojn.
Lia edzino rezistis :
'' Vi malvarmumos. Estas freneze.''
Li persistis :
'' Ne, mi pli bone fartas. Mi min sentas en bona stato.''
P197/
Komence, oni pasis sur ombritaj padoj kiu estas ĉiam inter du ĝardenoj kaj kiuj similigas Cannes kun ia angla parko, poste oni atingis la vojon por Antibes, laŭlonge de la maro.
Forestier priskribis la regionon. Unue li indikis la vilaon de la grafo de Parizo. Li nomis aliajn vilaojn. Li estis gaja, per gajeco volata, falsa kaj debila kiel gajeco de kondamnito. Li levadis la fingron, ne havante forton por etendi la brakon.
'' Nu, jen la insulo Sainte-Marguerite kaj la kastelo el kiu Bazaine eskapis. Vi certe memoras kiom da novaĵoj ni ricevis pri tiu afero !''
Kaj li rakontis memoraĵojn pri sia regimento ; Li nomis oficirojn kiuj sekve memorigis okazaĵojn. Sed, subite, post la voj-kurbiĝo, vidiĝis la tuto de la golfo kun ĝia vilaĝo blanka en fundo kaj la Antibes-kabo ĉe la alia estremaĵo.
Kaj Forestier ekpremita de infana ĝojo, balbutis :
'' Ha ! La eskadro, vi vidos la eskadron !''
Meze de la vasta golfeto, vidiĝis, efektive, duon-dekduo da ŝipegoj similantaj rokoj kovritaj per kornaroj. Ili estis strangaj, mise formaj, grandegaj, kun elstaraĵoj, turoj, spronoj ploĝantaj en akvon kvazaŭ por iri enradikiĝi sub la maro.
Nekompreneble estis ke tio povis vojaĝi, moviĝi, tiom ili ŝajnis pezaj kaj alkroĉitaj ĉe fundo. Baterio flosanta, cirkla, alta, kun formo de observejo, similis tiujn lumturojn konstruitajn sur rifoj.
Kaj granda trimastulo pasis proksime por atingi la plenan maron, kun siaj veloj malfalditaj, blankaj kaj ĝojaj. Ĝi estis gracia kaj bela kompare kun la militaj monstroj, la feraj monstroj, la malbelaj monsroj kaŭrantaj sur la akvo.
P198/
Forestier penis por rekoni ilin. Li nomis : '' Le Colbert, le Suffren, l'Amiral-Duperré, le Redoutable, la Dévastation'', kaj li pludiris : '' Ne, mi trompiĝas, tiu estas la Dévastation.''
Ili alvenis antaŭ ian grandan pavilonon sur kiu legiĝis : '' artaj fajencoj de l'golfeto Juan'', kaj la veturilo turniĝinta ĉirkaŭ gazonejo haltis antaŭ la pordo.
Forestier volis aĉeti du vazojn por meti sur sian bibliotekon. Ĉar li ne povis eliĝi el veturilo, oni alportis al li la ekzemplerojn unu post unu. Li uzis longan tempon por elekti, konsultante sian edzinon kaj Duroy :
'' Vi scias, tio estas por la meblo funde de mia labor-ĉambreto. De mia fotelo, mi havas tion sub mia okulo ĉiam. Mi nepre volas antikvan formon, helenan formon.''
Li ekzamenis la specimenojn, alportigis aliajn, reprenis la unuajn. Fine, li decidis ; kaj paginta, li postulis ke la ekspedado estu farita tuj.
'' Mi reiros al Parizo post kelkaj tagoj'', li diris.
Ili revenis sed, laŭlonge de la golfe, malvarma aerblovo trafis ilin subite en la faldo de valeto kaj la malsanulo komencis tusi.
Komence, estis preskaŭ nenio, malgranda krizo ; sed ĝi grandiĝis, fariĝis seninterrompa tusado, poste, ia singulto, raslo.
Forestier sufokiĝis, kaj ĉiufoje kiam li volis spiri la tusado disŝiris sian gorĝon, eliranta el fundo de lia brusto. Nenio kvietigis lin, ne trankviligis lin. Devige, oni portis lin de la landaŭo al lia ĉambro, kaj Duroy kiu tenis la krurojn, sentis la skuadojn de liaj piedoj, ĉe ĉiu konvulsio de liaj pulmoj.
P199/
la varmo de la lito ne haltigis la krizon kiu daŭris ĝis la tagmezo ; poste la narkotaĵoj, fine, malvigligis la mortemajn spasmojn de la tuso. Kaj la malsanulo restis ĝis la tagiĝo, sida en sia lito, kun la okuloj malfermaj.
La unuaj paroloj prononcitaj estis por peti la barbiston, ĉar li volis esti razita ĉiumatene. Li ellitiĝis por tiu tualeto ; sed necesis tuj enlitigi lin, kaj li komencis spriri tiel mallonge, tiel pene, ke S-ino Forestier terurita vekigis Duroy, kiu estis enlitiĝinta, por petegi de li ke li iru serĉi la kuraciston.
Li envenigis preskaŭ tuj la kuraciston Gavaut kiu preskribis julepon kaj diris kelkajn konsilojn ; sed dum la rekonduko far la ĵurnalisto kiu petis de li opinion :
'' Estas la agonio, li diris. Li estos mortinta morgaŭ matene. Informu tiun povran junulinon kaj sendu mendi pastron. Miaflanke mi povas nenion, tamen mi estas je via dispono.''
Duroy sendigis S-inon Forestier :
'' Li baldaŭ mortos. La kuracisto konsilas venigi pastron. Kion vi volas fari ?''
Ŝi hezitis longe, poste, de lanta voĉo, kalkulinta ĉion :
'' Jes, estas pli bone..., sub ĉiuj rilatoj...Mi preparos lin, diros ke la pastro deziras vidi lin... aŭ diros ion ajn...Estus afable ke vi iru serĉi pastron, kaj elekti lin. Elektu unu kiu ne faros tro da afektaĵoj. Faru ke li sin kontentu nur pri la konfeso, kaj ke li lasu nin kvitaj je la cetero.''
La junulo envenigis maljunan komplezan ekleziulon kiu pretis al la situacio. Tuj kiam li eniris en la ĉambro de la mortiĝanto, S-ino Forestier eliris, kaj sidiĝis kun Duroy, en la apuda ĉambro. .
P200/
'' Li emociiĝis, ŝi diris. Kiam mi parolis pri pastro, lia vizaĝo aspektis terurita kavzaŭ ...kvazaŭ li estis sentinta...blovon...Vi scias...Li komprenis ke estas finite, kiel oni diras, kaj ke restas nur kelkaj horoj...''
Ŝi estis palega. Ŝi pludiris :
Mi neniam forgesos lian vizaĝon. Sendube, li vidis la morton tiam. Li ĝin vidis...''
Ili aŭdis la pastron, parolantan iom laŭte pro surdeco, kaj dirantan :
'' Ne, ne, vi ne estas tiel malsana kiel ŝajne. Vi estas malsana sed ne en danĝero. Kaj la pruvo estas ke mi venis estiel amiko, estiel najbaro.''
Ili ne distingis kion respondis Forestier. La maljunulo pludiris : '' Ne, mi ne devigos vin komuniiĝi. Ni parolos pri tio kiam vi pli bone fartos. Vi povas profiti de mia vizito por konfesi vin, ekzemple, mi ne petas plu. Mi, ja, estas pastro, kaj profitas je ĉiuj okazoj por arigi miajn ŝafojn.''
Longa silento sekvis. Forestier parolis per sia anhela voĉo sensona.
Kaj ,subite, la pastro per malsama tono, per ekleziula tono afektis same kiel ĉe altaro :
'' La Dia mizerikordo estas senfina, recitu la preĝon Confiteor, mia infano. – Vi eble forgesis ĝin, mi helpos vin. – Rediru post mi : Confiteor Deo omnipotenti... Beatae Mariae semper virgini...''
De temp' al temp' li haltis por permesi al la mortiĝanto kongrui. Poste li diris :
'' Nun, konfesu viajn kulpojn''
La juna virino kaj Duroy estis nun senmovaj, premitaj per aparta konfuzo, emociitaj per timema atendo.

Traduko : Ahado Michel
Klubo :
Esperanto38n