La Konfeto ®
15/01/2014
Bel-ami de Maupassant
Bel' Amik'

Bel'Amik' 1-a parto, ĉapitro 7 (166-187)

P166/
La malapero de Charles donis al Duroy pli altan rangon en la redaktejo de La Vie Française. Li subskribis kelkajn bazajn artikolojn, ankaŭ nom-signante siajn ''eĥojn'', ĉar la mastro volis ke ĉiu respondecu pri sia verko. Kelkfoje, li kondukis sin en polemikojn el kiuj li eltiris sin per spritaĵoj ; kaj liaj konstantaj rilatoj kun la regnestroj preparis lin iom post iom por fariĝi siavice lerta kaj sagaca politika redaktisto.
Li vidis nur unu ombron en tuta sia horizonto. Ĝi venis de kritikema ĵurnalo kiu ade atakis lin, aŭ pliĝuste atakis lin kiel estron de la '' eĥoj'' de La Vie Française, la estron de la surprizoplenaj eĥoj de S-ro Walter., diris la anonima redaktisto de tiu folio nomata : La Plume. Okazis, ĉiutage, perfidoj, mordemaj trajtoj, ĉiaspecaj aludoj.
Jacques Rival diris iam al Duroy : '' Vi estas pacienca.''
La alia balbutis : '' Kion diri, la atako ne estas rekta.''
Sed, iun posttagmezon, dum li eniris en la redaktejon, Boisrenard enmanigis al li la numeron de La Plume :
'' Prenu , ankaŭ estas malagrabla noto por vi.
Ha ! Pri kio ?
Pri bagatelo, pri aresto de iu Sinjorino Aubert per mor-policano.''
Georges prenis la enmanigitan ĵurnalon, kaj legis sub jena titolo :

Duroy amuziĝas.

'' La fama reportero de La Vie Française sciigas al ni ke la sinjorino Aubert, kies areston per la abomeninda mor-brigado ni anoncis, ekzistas nur en nia imago. P167/ Vere, la koncerna persono loĝas 18, strato de l'écureuil, en Montmartre. Ni tro bone komprenas, cetere, kian intereson aŭ kiajn interesojn povas havi la agentoj de la Walter-banko subteni tiujn de la polic-prefekto kiu toleras ilian komercon. Koncerne la reporteron pri kio temas, li prefere devus verki kelkiun el siaj sensaciaj novaĵoj nur verkeblaj de li : novaĵoj pri mortiĝoj, dementitaj la morgaŭon, novaĵoj pri bataloj kiuj neniam okazis, anonco pri gravaj paroloj vortumitaj de regnestroj kiuj nenion diris, ĉiuj informoj, resume, kiuj konsistigas la profitojn de Walter, aŭ kelkaj maldiskretaĵoj pri la stelulin-vesperoj, aŭ pri la bonegeco de kelkaj produktoj kiuj profitas al kelkaj el niaj samprofesiuloj.''

La junulo restis mirkonfuzita, pli ol kolera, nur komprenante ke estis tie io tre malagrabla por li.
Boisrenard pludiris :
'' Kiu donis al vi tiun ''eĥo'' ?''
Duroy serĉis, ne plu memorante. Kaj, subite, li rememoris :
'' Ha ! Jes, estas Saint-Potin.'' Kaj li relegis la alineon de La Plume, kaj ruĝiĝis abrupte, indignigita per la akuzado de koruptiĝo.
Li ekkriis : '' Kio ! Oni pretendas ke mi estas pagita por...''
Boisrenard interrompis lin :
'' Nu, jes. Estas enuige por vi. La mastro estas tre atentema pri tiaj aferoj. Ĉi-lastaj povus okazi tiel ofte en la ''eĥoj...''
Saint-Potin, estis ĵus eniranta. Duroy kuris al li :
P168/
'' Ĉu vi vidis la noton de La Plume ?
Jes, kaj mi venas de la hejmo de sinjorino Aubert. Ŝi ekzistas vere, sed ŝi ne estis arestata.
Tiu onidiro estas tute senfonda.''
Tiam Duroy impetis al la mastro kiun li trovis iom pala, kun mieno suspektema. Post kiam li aŭskultis la aferon, Walter respondis :'' Iru mem al tiu sinjorino kaj dementu tiel ke oni ne plu verku
tiajn artikolojn pri vi. Mi parolas pri la fino de artikolo, kiu estas tre ĉagreniga por la ĵurnalo, por mi kaj por vi. Ne pli ol la edzino de Cezaro, iu ĵurnalisto ne devas esti suspektinda.''
Duroy enfiakriĝis kun Saint-Potin kiel gvidanto, kaj kriis al koĉero : '' 18, strato de '' l' Ecureuil '' en Montmartre.''
Ŝi loĝis en grandega domo kies ses etaĝojn necesis soriri. Maljuna virino kun lan-korsaĵo venis malfermi la pordon : '' Kion vi volas de mi denove ?'' ŝi diris ekvidante Saint-Potin.
Li respondis :
'' Mi al vi kondukas tiun sinjoron, kiu estas polic-inspektisto kaj kiu volus scii pri via afero.''
Tiam ŝi enirigis ilin, rakontante :
'' Li ankoraŭ revenis, dufoje post vi, por iu ĵurnalo, mi ne scias kiun.'' Kaj sin turnante al Duroy : '' Nu, ĉu estas vi, sinjoro, kiu volas scii ?
Ĉu vi estis arestata per mor-policano ?
Ŝi levis la brakojn :
'' Neniam, neniam, mia bona sinjoro, neniam. Jen la afero : Mi havas viandiston kiu bone vendas sed malbone pesas. Mi ofte tion vidis, nenion diris, sed lastfoje petinta de li du pundojn da kotletoj, ĉar mi invitis mian filinon kaj bofilon, mi ekvidas le li pesas restaĵ-ostojn, ostoj de kotletoj, verdire, sed ne el miaj. El ili mi povus fari raguon, ankaŭ verdire, sed kiam mi petas kotletojn, mi ne ŝatas ricevi ies restaĵojn. Tial, mi rifuzas ; tiam li nomas min ''maljuna rato'', mi replikas ''maljuna fripono ; resume, de faden' al kudril' (iom post iom), ni disputis altirante antaŭ la butikon almenaŭ cent personojn kiuj ridis kaj ridis ! Tiom ke fine policano venis kaj invitis nin klarigi la situacion en policejo. Ni iris, kaj oni forigis nin dors'-al-dorse. Mi, de tiam, aĉetas aliloke, kaj mi eĉ ne pasas antaŭ lia pordo por eviti skandalojn.''
Ŝi silentis. Duroy demandis :
'' Ĉu ĉio ?
Estas la vera vero, mia estimata sinjoro'', kaj, proponinta glason da kasiso, kiun li rifuzis trinki, la oldulino insistis por ke oni parolu en raporto pri la falsaj pesadoj de l'viandisto.
Returne al Ĵurnalejo, Duroy redaktis sian respondon jene :

Anonima verkistaĉo de La Plume (La Plumo), eltirinta unu el ili, serĉas disputon kun mi pri maljuna virino kiun li pretendas arestata per mor-policano, kion mi neas. Mi vizitis mem la damon Aubert, sesdekjara proksimume, kaj ŝi rakontis detale sian kverelon kun viandisto, pri pesado de kotletoj, kio enkondukis klarigon antaŭ la policestro.
Jen la tuta vero.
Koncerne la aliajn insinuojn de la redaktisto de La Plume, mi disdegnas ilin. Oni ne respondas, cetere, al tiaj aferoj, kiam ili estas verkataj sub la masko.

Georges Duroy.

P170/
S-ro Walter kaj Jacques Rival, kiuj estis alvenintaj, trovis tiun noton sufiĉa, kaj estis decidite ke ĝi aperos la tagon mem, responde per la eĥoj.
Duroy rehejmeniris frue, iom agitata, iom malkvieta. Kion respondos la alia ? Kiu estis li ? Pro kio tiu abrupta atako ? Pro la ĵurnalistaj moroj, tiu stultaĵo povus enkonduki gravan malagrablaĵon, tre gravan. Li malbone dormis.
Kiam li relegis sian noton en la ĵurnalo, la morgaŭon, li trovis ĝin pli agreseman presite ol manskribite. Li bedaŭris ke kelkaj vortoj ne estu pli malakutaj.
Li febris la tutan tagon kaj dormis malbone ankaŭ la postan nokton. Li ellitiĝis tuj ĉe la tagiĝo por serĉi la numeron de La Plume, responde al sia repliko.
La vetero refariĝis malvarma ; frostegis. La rojoj, solidiĝintaj dum la fluado, estis malvolvigantaj laŭlonge de la trotuaroj du bendojn (rubandojn???) da glacio.
La ĵurnaloj ne ankoraŭ estis ĉe la komercisto, kaj Duroy rememoris la tagon de sia unua artikolo : la memoraĵojn de Afrik-ĉasisto. Liaj manoj kaj piedoj rigidiĝis, doloris, ĉefe ekstreme ĉe la fingroj ; kaj li komencis kuri rondire ĉirkaŭ la vitrita kiosko, kie la vendistino kaŭre sidanta sur sia hejtileto, nur lasis vidi, tra la eta fenestro, unu nazon kaj ruĝajn vangojn en lan-kapuĉo.
Fine, la disdonanto pri la publikaj folioj enmanigis al Duroy la plene malfermitan La Plume. Li serĉis sian nomon okule kaj nenion vidis unue. Li jam estis plenspiranta kiam li ekvidis la aferon inter du strekoj :
La sinjoro Duroy de La Vie Française verkas malkonfirmaĵon ; kaj malkonfirmante, li mensogas. Li konfesas tamen ke ekzistas virino Aubert, kaj ke policano kondukis ŝin al la policejo. Restas nur aldoni du vortojn : '' primora'' post la vorto '' policano'' kaj ĉio dirita.
Sed la konscienco de kelkaj ĵurnalistoj estas ĉe la sama nivelo de ilia talento.
Kaj mi subskribas : Louis de Langremont.
P171/
Tiam la koro de Georges komencis bati fortege. Kaj li hejmeniris por vesti sin, sen tro scii kion li faras. Do, oni estis insultinta lin, kaj tielmaniere ke neniu hezito estis ebla. Kial ? Pro nenio. Pri maljunulino kiu kverelis kun sia viandisto.
Li vestis sin rapide kaj iris al S-ro Walter, kvankam estis apenaŭ la oka de mateno.
S-ro Walter, jam ellitiĝinta, estis leganta La Plume.
'' Nu, li diris gravmiene, ekvidante Duroy, vi ne povas cedi !''
La junulo nenion respondis. La estro pludiris : '' Iru tuj trovi Rival kiu zorgos pri viaj aferoj.''
Duroy balbutis kelkajn malprecizajn vortojn kaj eliris por viziti la kronikiston kiu ankoraŭ estis dormanta. Li saltis el sia lito, ĉe l' frapo de l'sonorilo, kaj poste leginta la eĥo : Oj ! Vi devas decidi. Kiun vi konas kiel alia sekundanto ?
Nu, mi ne scias, mi.
Boisrenard ? – ĉu vi konsentas ?
Jes, Boisrenard.
Ĉu vi estas forta per la armiloj ?
Tute ne.
Ha ! Diable ! Kaj per pistolo ?
Mi pafas kelkfoje.
Bone. Vi trejniĝos dum mi zorgos pri la cetero. Atendu unu minuton.''
Li iris en sian tualetejon kaj tuj eliĝis purigita, razita, taŭge vestita.
P172/
'' Venu kun mi'', li diris.
Li loĝis teretaĝe en malgranda hotelo, kaj kondukis Duroy en la subteran gigantan kelon, transformitan en armilejon kaj en pafejon. Ĉiuj aperturoj al strato estis ŝtopitaj.
Fajriginte linion da gas-bekoj kondukantaj ĝis fundo de dua kelo, kie staris fer-viro farbita ruĝe kaj blue, li metis sur tablo du parojn da pistoloj, de nova sistemo, kulas-ŝargeblaj, kaj li komencis la ordonojn mallongvoĉe kvazaŭ oni estus sur bataltereno.
'' Ĉu preta ?
Fajr ! – unu, du, tri.''
Duroy, malvigla, obeadis, levadis la brakojn, celadis, pafadis, kaj ĉar li atingis ofte manekenon ventromeze, multe uzinta en junaĝo malnovan sel-pistolon de sia patro por pafi birdojn en korto, Jacques Rival, kontenta deklaris : '' Bone – bonege – bonege – vi sukcesos – vi sukcesos.''
Poste li forlasis lin :
'' Pafu tiele ĝis tagmezo. Jen municioj, ne timu uzi ilin. Mi venos vin kunpreni por tagmanĝi kaj doni novaĵojn.''
Kaj li foriris.
Nun sola, Duroy ankoraŭ pafis kelkfoje, poste sidiĝis kaj ekmeditis.
Kiom stultaj estas tiuj aferoj, tamen ! Kion tio pruvas ? Ĉu fripono estas malpli fripona post duelo ? Kion gajnas insultita honestulo riskante sian vivon kontraŭ fiulo ? Kaj lia spirito vagadanta en la malhelo rememoris la dirojn de Norbert de Varenne pri la malklereco de la homoj, la neboneco de ties ideoj kaj zorgoj, la naiveco de ties moralo !
P173/
Kaj li deklaris laŭte : '' Kiom li pravas, sacristi ! (sakristi)
Poste li eksoifis, kaj aŭdinte bruon de akvo-gutoj malantaŭ si, li ekvidis duŝ-aparaton kaj iris trinki ĉe ŝprucigilo. Poste li denove meditis. Estis triste en tiu kelo, triste kiel en tombo. La malproksima kaj surda rul-bruo de l'veturiloj similis al lontana tondro-tremo. Kioma horo estis ? La horoj estis pasantaj tie ene kiel ili verŝajne pasas en fundo de l'prizonoj, sen nenio por indiki aŭ marki ilin. Li atendis longe, longe.
Kaj subite li aŭdis paŝojn, voĉojn, kaj Jacques Rival reaperis, akompanate de Boisrenard. Li kriis tuj kiam li ekvidis Duroy :'' Ĉio en ordo !''
La alia kredis la aferon finita per kelka letero de pardonpetoj ; lia koro pulsegis, kaj li balbutis :
'' Ha, dankon.''
La kronikisto pludiris :
'' Tiu Langremont estas lojala, li konsentis al ĉiuj niaj kondiĉoj. Dudek kvin paŝoj, unu kuglon ĉe ordono, ĉiu pafanta levante sian pistolon. Oni havas tiel la brakon pli firman ol mallevante ĝin. Nu, Boisrenard, vidu kion mi diris.''
Kaj prenante la armilojn, li komencis pafi demonstrante kiel oni sekvas la linion levante la brakon.
Poste li diris :
'' Nun, ni iru tagmanĝi, estas pli ol tagmezo.''
Kaj ili iris en najbaran restoracion. Duroy ne plu parolis. Li manĝis por mieni la sen-tima, kaj en la tago li akompanis Boisrenard en ĵurnalejon kaj laboris distre kaj aŭtomate ; Oni trovis lin kuraĝa.
P174/
Jacques Rival venis premi lian manon ĉe mezo de posttagmezo ; kaj estis konsentite ke liaj sekundantoj kunprenus lin liahejme en landaŭo, la morgaŭon je la sepa matene, por iri en la arbaro Le Vesinet kie la renkontiĝo okazos.
Tio ĉio estis aranĝita neatendite, sen tio, ke li partoprenus, sen tio, ke li dirus unu vorton, sen tio, ke li opinuus, sen tio, ke li jesus aŭ neus, kaj kun tiom da rapideco ke li restis senpripensa, konsternita, sen tro kompreni kio okazas.
Li retroviĝis siahejme je la naŭa vespere tagmanĝinta ĉe Boisrenard kiu ne forlasis lin pro sindonemo.
Tuj kiam li estis sola, li iris dum kelkaj minutoj, per viglaj paŝoj, tra la ĉambro. Li estis tro konfuzita por pripensi ion. Unu nura penso plenigis sian spiriton : – duelo morgaŭ, – sen tio, ke tiu penso vekiĝus en li alio ol konfuza kaj fortega emocio. Li jam estis soldato, li pafis kontraŭ araboj, sen danĝero por si, cetere, kvazaŭ oni pafas al apro, dum ĉasado.
Resume, li faris kion li devis fari. Li estis sajniginta kion li devas esti. Oni parolos prie, oni aprobos lin, oni gratulos lin. Poste, li vortumis laŭte, kiel oni parolas dum penso-frapoj : '' Kia bruto, tiu viro !''
Li sidiĝis kaj komencis pripensi. Li estis ĵetinta sur tablon la vizit-karton de sia kontraŭulo redonitan de Rival, por gardi lian adreson. Li relegis ĝin kiel li jam faris dudekfoje en la tago. Louis Langremont, 176, strato Montmartre. Nenio plu.
Li ekzamenis la leterojn ordigitajn kiuj ŝajnis al li misteraj, plene timigaj. '' Louis de Langremont '', kiu estas tiu viro ? De kia staturo ? De kia aĝo ? De kia vizaĝo ? Ĉu ne indignige ke fremdulo, nekonato venas tiel perturbi nian vivon, subite, sen kialo, per nura kaprico, koncerne maljunulinon kiu kverelis kun sia viandisto ?
P175/
Li rediris ankoraŭ unufoje, laŭt-voĉe : '' Kia bruto !''
Kaj li restis senmova, sonĝante, la okulon ĉiam sur la vizit-karton. Kolero vekiĝis en li kontraŭ tiu paper-peco, hatema kolero kie miksiĝis stranga sento de ĝeno. Stulta estis tiu afero ! Li prenis paron da ungo-tondiloj kiu estis tie kaj pikis per ĝi meze de la presita nomo, kvazaŭ li ponardus iun.
Do, li batalos, kaj batalos per pistolo ? Kial li ne elektis la spadon ? Li estus kvita je piko ĉe brako aŭ ĉe mano, dum per pistolo oni neniam scias la eblajn sekvojn.
Li diris : '' Nu, mi estu kuraĝa.''
La sono de sia voĉo tremigis lin, kaj li rigardis ĉirkaŭ si. Li sin sentis tre nervoza. Li trinkis glason da akvo, kaj enlitiĝis.
Tuj kiam li estis en lito, li blovis sian lumon kaj fermis la okulojn.
Li sentis varmegon en siaj littukoj, kvankam estis malvarme en lia ĉambro, sed li ne sukcesis endormiĝi. Senĉese li turniĝis kaj returniĝis, restis kvin minutojn surdorse, poste kuŝis sur la maldekstra flanko ; kaj ruliĝis al dekstra flanko.
Li denove estis soifa. Li restariĝis por trinki, kaj maltrankviliĝo ekpremis lin :'' Ĉu mi timos ?''
Kial lia koro ekbatas freneziĝe ĉe ĉiu konata bruo de la ĉambro ? Kiam la kukolo pretis soni, la malgranda grincado de l'risorto eksaltigis lin ; kaj li devis malfermi la buŝon por spiri dum kelkaj sekundoj, tiom li estis premita.
P176/
Li rezonadis kiel filozofo pri jena afero : '' Ĉu mi timos ?''
Ne, kompreneble ! li ne timus ĉar decidema, ĉar volanta batali, kaj ne tremi. Sed li sin sentis tiom emociita ke li demandis sin : '' Ĉu eblas timi kontraŭvole ? '' kaj tiu dubo trudis lin, tiu timo, tiu timego ! Se forto pli pova ol lia volo, regema, ne rezistebla, lin bridus, kio estus al li ? Jes, kio povus okazi al li ?
Kompreneble, li irus sur terenon ĉar volanta iri tien. Sed se li tremus ? Se li svenus ? Kaj li sonĝis al sia reputacio, al sia estonto.
Kaj neordinara bezono ellitiĝi premis lin por iri sin rigardi en spegulo. Li refajrigis la kandelon. Kiam li ekvidis sian vizaĝon spegulitan en la glata glaco, li sin rekonis apenaŭ, kaj ŝajnis al li ke li neniam sin vidis. Liaj okuloj aspektis gigantaj, kaj li estis pala, palega.
Subite, jena penso eniĝis en li kiel kuglo : '' Morgaŭ, ĉe tiu horo, eble mi estos mortinta.'' Kaj lia koro ekbatis furioze.
Li reiris al sia lito kaj li sin vidis precize kuŝantan surdorse en la samaj littukoj kiujn li jam estis forlasinta. Li havis la vizaĝon kava kiun havas la mortintoj kaj tiun blankecon de la manoj kiuj ne plu moviĝos.
Tiam li timis sian liton, kaj por ne plu vidi ĝin, li malfermis la fenestron por rigardi eksteren.
Glacia malvarmo mordis al li la karnon, de la kapo ĝis la piedoj, li retroiris, anhelante.
Ekpenso trudis lin ke li devas fari fajron. Li pliardigis ĝin malrapide sen turni sin. Liaj manoj tremetis pro nervozeco kiam ili tuŝis la aĵojn. Lia kapo perdiĝis, liaj kirliĝantaj pensoj, dishakitaj, iĝis fuĝemaj, doloraj ; ia ebrieco trudis lian spiriton kvazaŭ li estus drinkinta.
P177/
Kaj senĉese li sin demandis : '' Kion mi faros ? kio mi iĝos ? ''
Li denove ekpaŝis, redirante, daŭrigeme, kaj aŭtomatece : '' Mi devas esti forta, tre forta. ''
Poste, li sin diris : '' Mi skribos al miaj gepatroj, supoze ke okazos akcidento.
Li sidiĝis denove, prenis paperkajeron por leteroj, skribis : Mia kara pacjo, mia kara panjo...
Kaj li juĝis tiujn vortojn tro familiaraj dum cirkonstanco tiom tragika. Li disŝiris la unuan folion kaj rekomencis : Mia kara patro, mia kara patrino; mi duelbatalos ĉe tagiĝo, kaj povas okazi ke...
Li ne kuraĝis skribi la ceteron kaj stariĝis subite.
Tiu penso nun venkis lin. Li batalos en duelo. Li ne plu povos eviti tion. Kio estas al li ? Li volas batali ; li havas tiun intencon kaj tiun volon firme deciditajn ; Kaj ŝajnis al li, malgraŭ la tuta forto de sia volo, ke li ne povos konservi la necesan forton por iri al renkontejo.
De temp' al temp' liaj dentoj interfrapiĝadis en lia buŝo kun malgranda seka bruo ; kaj li sin demandis : '' Ĉu mia kontraŭulo jam batalis en duelo ? Ĉu li iris ofte en pafejoj ? Ĉu li estas konata ? Ĉu li estas klasita ?'' Li neniam aŭdis lian nomon. Kaj tamen, se li ne estus sperta pistolisto, li ne estus akceptinta tiel rapide tiun danĝeran armilon senhezite, sendiskute.
Tiam Duroy imagis ilian renkonton, sian propran sintenon kaj la sintenon de sia malamiko.
P178/ Li lacigis sian menson imagante la plej malgrandajn detalojn de sia batalo ; kaj subite li vidis fronte al si tiu malgranda kaj profunda nigra truo el kiu elirus kuglo.
Kaj subite krizo de malespero trudis lin. Lia tuta korpo vibris, trakurita de spasmaj tremegoj. Li streĉis la dentojn por ne krii, kun freneza bezono ruliĝi sur planko, disŝiri ion, mordi. Sed li ekvidis glason sur sia kamenbreto kaj rememoris ke li posedas unu litron da brando preskaŭ plenan en sia ŝranko ; ĉar li plukonservis la militistan kutimon mortigi la vermon ĉiumatene.
Li prenis la botelon kaj trinkis ĉe la kolo, per grandaj glutoj, kun avideco ; Kaj li remetis lin nur kiam la spiro mankis al li. Li malplenigis ĝin je triono.
Varmo sama al flamo bruligis al li la stomakon, disvolviĝis en siajn membrojn, firmigis sian animon, kapturnante lin.
Li sin diris : '' Mi nun konas la rimedon.'' Kaj ĉar li sentis nun sian haŭton bruli, li denove malfermis la fenestron.
La tago naskiĝis, kvieta kaj glacia. En la ĉielo, la steloj ŝajnis morti en fundo de de la firmamento lumigita, kaj en la profunda tranĉeo de l'fervojo la signaloj verdaj, ruĝaj kaj blankaj heliĝis.
La unuaj lokomotivoj eliĝis de l'garaĝo kaj fajfante iris serĉi la unuajn vagonarojn. Aliaj, en la lontano, ĵetis akutajn kaj adajn vokojn, siajn kriojn de vekiĝo, kiel faras la virkokoj en la kampoj.
Duroy pensis : '' Eble, mi ne plu vidos tiun tuton.'' Sed ĉar li sentis ke li denove kormoliĝos pri mem, li reagis forte : '' Nu, mi devas pensi al nenio ĝis la momento de la batalo, tio estas la nura rimedo por esti kuraĝa.''
P179/
Kaj li komencis tualeti. Li, dum razado, ankoraŭ havis sekundon da kolapso sonĝante ke eble estis la lasta fojo kiam li rigardas sian vizaĝon.
Li trinkis novan gluton da brando, kaj finis vesti sin.
Li pasigis la postan horon malfacile. Li paŝis tien kaj alien penante senmovigi sian animon. Kiam li aŭdis frapi ĉe la pordo, li preskaŭ falis surdorse, tiom la komocio estis forta. Estis liaj sekundantoj.
'' Jam !''
Ili estis volvitaj de peltoj. Rival deklaris :
'' Ĉu bone ?''
Jes, bonege.
Ĉu kviete ?
Jes, kvietege.
Do, glatas. Ĉu vi trinkis kaj manĝis ion ?
Jes, mi bezonas nenion.''
Boisrenard por la okazaĵo portis fremdan ordenon, verdan kaj flavan, kiun Duroy neniam vidis sur li.
Ili sobiris. Iu sinjoro estis atendanta en la landaŭo. Rival nomis lin :'' Doktoro Le Brument.''
Duroy premis lian manon balbutante : '' Mi dankas vin'', poste, li volis eniĝi sur la antaŭan benkon kaj sidiĝis sur io malmola kiu starigis lin kiel farus risorto. Tio estis la pistol-skatolo.
Rival diradis : '' Ne, ĉe malantaŭo, la batalonto kaj la kuracisto, ĉe malantaŭo ! Duroy, fine, komprenis kaj li falis apud la Doktoro.
La sekundantoj eniĝis siavice kaj la koĉero startis. Li sciis kien iri.
P180/
Sed la pistol-skatolo ĝenis ĉiujn, ĉefe Duroy kiu preferus ne vidi ĝin. Oni provis meti ĝin malantaŭ la dorso ; ĝi dolorigis la lumbon ; kaj oni metis ĝin stara inter Rival kaj Boisrenard ; ĝi falis ade. Fine, oni metis ĝin sub la piedoj.
La diskuto malviglis, kvankam la kuracisto rakontis anekdotojn . Nur Rival respondis. Duroy deziris montriĝi sprita, sed li timis perdi la pens-fadenon, montri la konfuziĝon de sia animo ; li estis obsedata per la timo komenci tremi.
La veturilo baldaŭ estis en plena kamparo. Estis la naŭa proksimume. Estis unu el tiaj severaj vintro-matenoj kiam la tuta naturo estas brila, rompiĝema, kaj malmola kiel kristalo. La arboj vestitaj de prujno, ŝajnis ŝvitigintaj glacion ; La tero sonas sub la paŝoj ; la seka aero portas malproksimen la plej malgrandajn bruojn ; la blua ĉielo ŝajnas brila kiel spegulo kaj la suno iras tra la spaco, ankaŭ brilega kaj malvarma , ĵetante sur la frostan kreaĵon radiojn kuj nenion varmas.
Rival diris al Duroy :
'' Mi prenis la pistolojn ĉe Gastine-Renette. Li mem ŝargis ilin, li diris. La skatolo estas sigelita. Oni elektos viajn kaj iliajn per loto ''
Duroy respondis aŭtomatece :
'' Mi dankas vin.''
Tiam Rival faris detalajn rekomendojn, ĉar li deziris ke sia kliento faru neniun eraron. Li insistis pri ĉiu punkto plurfoje. : « Kiam oni demandos : ''Ĉu vi estas pretaj, sinjorinoj ?'' vi respondos per forta voĉo : ''Jes !'' »
« Kiam oni komandos '' fajr !'' vi levos vigle la brakon, kaj pafos antaŭ ol oni vortumos :''tri. ».
Kaj Duroy rediris mense : '' Kiam oni komandos ''fajr'', mi levos la brakon'' – '' Kiam oni komandos ''fajr'', mi levos la brakon'' – '' Kiam oni komandos ''fajr'', mi levos la brakon''.
P181/
Li lernis tion kiel la infanoj lernas siajn lecionojn, murmurante tion parkere por bone gravuri en la kapo.'' Kiam oni ordonos ''fajr'' mi levos la brakon.''
La landaŭo eniris sub arbaron, turniĝis dekstren en avenuon, kaj ankoraŭ dekstren. Rival, abrupte, malfermis la pordeton, por krii al koĉero : '' Tien, laŭ tiu pado.'' kaj la veturilo ekvojis en rad-sulka vojo inter du kopsoj kie tremetis velkintaj folioj borderitaj de glacia rubando.
Duroy estis ankoraŭ grumblanta :
'' Kiam oni ordonos ''fajr'', mi levos la brakon.'' Kaj li pensis ke akcidento de veturilo aranĝus ĉion.
Ho ! Se oni renversiĝus, kia ŝanco ! Se li povus rompi al si la kruron !...
Sed li ekvidis, fine de la senarbejo, alian veturilon haltintan kaj kvar sinjorojn kiu estis stamfantaj por varmigi la piedojn ; kaj devige li malfermis la buŝon tiom lia spirado estis peniga.
La sekundandoj eliĝis unue, sekvis la kuracisto kaj la batalonto. Rival prenis la pistol-skatolon kaj ekiris kun Boisrenard al la du nekonatoj kiuj venis al ili. Duroy vidis ilin sin saluti afekte, poste iri kune en la senarbejo rigardantajn ĉu teren, ĉu al la arboj, kvazaŭ ili serĉus ion kio estus falinta aŭ ekfluginta. Poste, ili kalkulis paŝojn kaj enprofundigis pene du kanojn en la frosta grundo. Ili kuniĝis, poste, ope por ludi je fronto aŭ dorso de monero kiel infanoj kiuj amuziĝas.
Doktoro Le Brument demandis Duroy :
P182/
'' Ĉu vi sentas vin en bona stato ? Ĉu vi bezonas ion ?
Ne, nenial, dankon !
Ŝajnis al li ke li estas freneza, ke li dormas, ke li revas, ke io supernatura okazas, volvanta lin.
Ĉu li timis ? Eble ? Sed li ne sciis. Ĉio estis ŝanĝa ĉirkaŭ li.
Jacques Rival revenis kaj anoncis al li mallaŭte kun kontento :
'' Ĉio estas preta. La ŝanco favoras al ni pri la pistoloj.''
Jen io pri kio fajfis Duroy.
Oni demetis lian surtuton. Li lasis fari. Oni pripalpis la poŝojn de lia redingoto por certiĝi ke li ne portas sur si paperojn aŭ biletujon kiuj povus ŝirmi lin.
Li rediris en sia kapo, kvazaŭ li preĝus : '' Kiam oni ordonos ''fajr'' mi levos la brakon.''
********
Poste, oni kondukis lin ĝis unu el kanoj enpikitaj tere kaj oni donis al li la pistolon. Tiam li ekvidis starantan viron, fronte al si, tre proksime, vireton kun ĝiba ventro, kalva, portanta okul-vitrojn. Li estis sia kontraŭulo.
Li bone vidis lin, sed li nur pensis al jeno : '' kiam oni ordonos ''fajr'', mi levos la brakon kaj mi pafos. '' Voĉo aŭdiĝis en la granda silento de la spaco, voĉo kiu ŝajnis veni de malproksime, kaj estis demandite :
'' Ĉu pretaj, sinjoroj ?''
Georges kriis :
'' Jes.''
Tiam la sama voĉo ordonis :
'' Fajr !''
Li ne aŭskultis plu, ne zorgis pri io, rimarkis nenion krom ke li sentis sin levanta la brakon kaj premanta plej forte la pafklikon.
P183/
Kaj li aŭdis nenion.
Sed li tuj vidis iom da fumo fine de sia pistolo ; kaj ĉar la viro antaŭ li restis stara, ankaŭ en la sama teniĝo, li ekvidis alian malgrandan kaj blankan nubon ekfluganta super la kapo de sia kontraŭulo.
Ili estis pafintaj ambaŭ. Finite.
Liaj sekundantoj kaj la kuracisto tuŝis lin, palpis lin, malbutonis lian veston demandante kun angoreto :
'' Vi ne estas vundita ? '' Li respondis hazarde : '' Ne, ŝajnas ke ne.''
Langremont, estis tiel integra kiel sia kontraŭulo, kaj Jacques Rival murmuris de malkontento :
Per tia pistolaĉo, estas ĉiam same, oni sin maltrafas aŭ oni sin mortigas. Kia aĉa armilo !''
Duroy restis senmova, paralizita de surprizo kaj de ĝojo : '' Finite !'' Oni devis depreni lian armilon kiun li estis teninta premitan. Ŝajnis al li ke li kapablius batali kontraŭ la tuta mondo. Finite. Kia feliĉo ! Li sin sentis kuraĝa subite, preta provoki kiun ajn.
Ĉiuj la sekundantoj parolis kelkajn minutojn, decidante rendevuon en la tago mem por la redaktado de la oficiala raporto, poste, oni enveturiliĝis, kaj la koĉero, ridanta sur sia sidilo, restartis klakante sian vipon.
Ili tagmanĝis kvarope sur la bulvardo, parolante pri la evento. Duroy esprimis siajn impresojn.
'' Nenio estis al mi, tute nenio. Vi bone vidis tion, ĉu ?
Rival respondis :
'' Jes, vi bone kondutis ''
P184/
Kiam la raporto estis redaktita, oni prezentis ĝin al Duroy kiu devis enpresi ĝin en la '' Eĥoj''. Li miris vidi skribite ke li interpafis kun S-ro Louis Langremont du kuglojn, kaj, iom maltrankvila, li demandis Rival :
'' Sed ni nur pafis unu kuglon.''
La alia ridis :
'' jes, unu kuglon... unu kuglon ĉiu... tio faras du kuglojn.''
Kaj Duroy trovante la klaringon kontentiga, ne insistis. S-ro Walter brakumis lin :
'' Brave, brave, vi bone defendis la reputacion de La Vie Française, brave !
Georges montriĝis en la plej gravaj gazetoj kaj en la plej gravaj kafejoj de l'bulvardo. Li renkontis dufoje sian kontraŭulon kiu ankaŭ sin montris.
Ili ne sin salutis. Se unu el ili estus vundita, ili interpremus al si la manojn. Ĉiu, cetere, certigis kun konvinko esti aŭdinta sibli la kuglon de la alia.
La morgaŭon, je la dek unua matene, Duroy ricevis ''bluaĵon'' : Je Dio, mi tiom tiom timis ! Venu ĉi-posttagmeze en strato '' Constantinople'', ke mi kisu vin, mia amo. Kiom brava vi estas – mi amegas vin. – Clo.
Li iris al rendevuo kaj ŝi impetis en liajn brakojn kovrante lin per kisoj :
'' Ho ! Mia kara, se vi scias mian emocion kiam mi legis la ĵurnalojn ĉi-matene. Ho ! Rakontu al mi. Diru al mi ĉion. Mi volas scii.''
Li devis rakonti la detalojn precize. Ŝi demandis :
Vi pasigis verŝajne malbonan nokton antaŭ la duelo !
Ne, ne. Mi bone dormis.
Mi, mi ne kapablus fermi la okulon. Kaj sur tereno ? Diru kiel ĉio okazis.''
P185/
Li faris draman rakonton :
'' Kiam ni frontis unu la alian, dudek paŝojn malproksime, kvaroble la longo de tiu ĉambro, Jacques, demandinte ĉu ni estas pretaj, komandis : ''Fajr'' Mi tuj levis levis la brakon, rektlinie, sed mi malpravis volante celi la kapon. Mi havis malfacilan armilon, kaj mi estas kutima al pli mildaj armiloj, tiel ke la rezisto de la pafkliko altigis la pafon. Ne gravas, ĝi verŝajne ne pasis tre fore. Ankaŭ li bone pafas. Lia kuglo tuŝetis mian tempion. Mi el ĝi sentis la blovon.''
Ŝi sidis sur liaj genuoj kaj tenis lin en siaj brakoj kvazaŭ por partopreni en sia danĝero. Ŝi balbutis :
'' Ho ! Mia povra kara, mia povra kara...''
Poste, kiam li finis rakonti, ŝi diris :
'' Vi ne scias, mi ne plu povas resti sen vi ! Necesas ke mi vidas vin, kaj, kun mia edzo en Parizo, ne estas komforte. Ofte, mi havas unu horon vaka matene, antaŭ ol vi ellitiĝas, kaj mi povus pasi kisi vin, sed mi ne volas eniĝi en vian malbelegan domon. Kiel fari ?
Li havis subite ideon kaj demandis :
'' Kiom vi pagas ĉi-tie ?
Po cent frankojn monate
Nu, mi luos la loĝejon per mia mono kaj mi plene loĝos ĝin. La mia ne plu estas sufiĉa en mia nova pozicio.''
Ŝi meditis momenton, kaj respondis :
'' Ne. Mi ne volas ''
Li miris :
'' Kial do ?
Ĉar...
Tio ne estas kialo. Tiu loĝejo bonege taŭgas. Mi estas. Mi restas.''
P186/
Kaj li ekridis :
'' Cetere, ĝi estas sub mia nomo.''
Sed daŭre ŝi rifuzis :
'' Ne, ne, mi ne volas...''
Kial do, fine ?''
Tiam ŝi flustris mallaŭte, tenere : '' Ĉar vi alkondukos virinojn, kaj mi ne volas.''
Li indignis :
'' Neniam en mia tuta vivo, kompreneble. Mi promesas tion.
Ne, vi alkondukus kelkajn el ili.
Mi ĵuras al vi.
Tute vere ?
Tute vere. Honorparolo. Tio estas nia domo, nur nia.
Ŝi ĉirkaŭpremis lin kun amo-impeto.
'' Tiam, mi bone volas, mia kara. Sed se vi min trompas unufoje, nur unufoje, estos finite, finite. Porĉiame.''
Li ankoraŭ ĵuris protestante, kaj estis interkonsentite ke li enloĝos tuj, por ke ŝi povos tuj viziti lin kiam ŝi pasos antaŭ la pordo.
Poste, ŝi diris :
'' Ĉiaokaze, venu tagmanĝi dimanĉe. Mia edzo trovas vin ĉarma.''
Li estis flatita :
'' Ha ! Vere ?...''
– Jes, vi konkeris sian estimon. Kaj aŭskultu, vi diris ke vi estis edukita en kastelo en kamparo, ĉu ?
Jes, kial ?
Tial, vi devas iom koni la terkultivadon ?
Jes.
Nu, parolu kun li pri ĝarden-kultivado kaj pri rikoltoj, li multe ŝatas tion.
Bone, mi ne forgesos.''
Ŝi forlasis lin, kisinta lin senfine pro la duelo kiu ekscitis ŝian tenerecon.
Kaj Duroy pensis, irante al ĵurnalejo : '' Kia stranga estaĵo ! Kia bird-kapo ! Oni ne scias kion ŝi volas aŭ kion ŝi ŝatas ! Kaj kiaj strangaj geedzoj ! Kia fantaziulo sukcesis parigi tiun maljunulon kaj tiun sencerbulinon ? Kia rezonado decidis tiun inspektiston edziĝi kun tiun lernantinon ? Mistero ! Kiu scias ? La amo eble ?
Poste li konkludis : '' Fine, ŝi estas afabla amantino. Mi estus stulta forlasi ŝin.''
Aĉa traduko de Ahado Michel
Klubo '' Esperanto38n'' Google-retejo trovebla per ret-serĉilo ''Google''
Dankon !