La Konfeto ®
15/12/2013
Bel-ami Guy de Maupassant
Bel' Amik'
Parto1 – ĉapitro 6b
P146/
Kaj ankaŭ li imagis ilin, la viron kaj la virinon, la patron kaj la patrinon, la du kamparanojn kaj iliajn malrapidajn gestojn, manĝantajn la supon per malgrandaj glutoj. La plej etajn faldojn de iliaj maljunaj vizaĝoj, la plej etajn movojn de iliaj brakoj kaj kapo li sciis. Li eĉ sciis kion ili diras ĉiŭvespere, supante front'al front'.
Li ankaŭ pensis : '' Mi devos, iam, viziti ilin.'' Sed, fininte sian tualeton, li estingis la lumon kaj sobiris.
P147
Laŭ la ekstera bulvardo, fraŭlinoj alpaŝis lin. Li, ĉiufoje, respondis eltirante sian alkroĉitan brakon :'' Lasu min trankvile !'' kun abrupta aroganteco, kvazaŭ ili estus insultinta lin, kvazaŭ ili ne konus lian famecon... vere ! kio,do, li estas, laŭ ili ? Ŝajnis ke tiuj prostituitinoj ne sciis distingi la virojn !
La nigra vesto sur lia haŭto, metita por vespermanĝi ĉe riĉegaj, famegaj, altrangaj homoj donis al li la impreson kvazaŭ li estus nova altrangulo, nova viro, viro de mondumo, de la vera mondumo.
Li eniris kun granda memfido en la antaŭĉambron prilumitan per altaj pendlumiloj el bronzo kaj li donis per natura gesto sian kanon kaj sian surtuton al la du servistoj venintaj al li.
Ĉiuj salonoj estis prilumitaj. S-ino Walter gastigis en la dua, la plej vasta. Ŝi akceptis lin kun ĉarma rideto, kaj li premis la manon de du viroj alvenintaj antaŭ ol si, S-ro Firmin kaj S-ro Laroche-Mathieu, deputitoj, la veraj anonimaj redaktantoj de La Vie Française. S-ro Laroche-Mathieu havis en la ĵurnalo specialan aŭtoritaton pro granda influo super la ĉambro de la parlamento. Neniu dubis ke li estos iam ministro.
Poste venis la ge-Forestier, la virino rozkolore vestita, kaj ĉarmega. Duroy miregis ke ŝi estis intima kun la du reprezentantoj de la lando. Ŝi babilis mallaŭte ĉe la angulo de l'kameno, dum pli ol kvin minutoj, kun S-ro Laroche-Mathieu. Charles ŝajnis lacega. Li estis multe maldikiĝinta ekde unu monato, kaj li tusadis senĉese ripetante : '' Mi devus decidi iri fini la vintron en Sud-Francio.''
Norbert de Varenne kaj Jacques Rival aperis samtempe. Poste pordo malfermiĝis funde de la loĝejo kaj S-ro Walter eniris kun du grandaj fraŭlinoj dek ses-dek ok jarojn aĝaj, unu malbela, kaj la alia beleta.
148/
Duroy, tamen sciante sian mastron patro, miregis. Li nur pensis al filinoj de sia estro same kiel oni sonĝas al foraj landoj neniam vidotaj. Kaj li estis imaganta ilin etulinoj, dum li vidis virinojn. Li sentis moralan konfuzon kiun peras subita realaĵo.
Unu post la alia, ili etendis al li la manojn, post la prezentado, kaj ili alsidiĝis ĉe tableto verŝajne rezervita por ili, kie ili komencis movi amason da silko-bobenoj en vimen-korbeto.
Oni ankoraŭ atendis iun, kaj oni restis silentaj, en ia ĝeno kiu antaŭas la vespermanĝojn inter personoj kiuj ne sin trovas en la sama spirit-menso, post la malsamaj okupoj de la tago.
Duroy levinta pro senokupado la okulojn al la muro, S-ro Walter, diris defore, kun videbla deziro admirigi sian bienon : '' Vi rigardas ''miajn'' pentraĵojn ? – La vorto ''miajn'' sonis. – '' Mi montros al vi. '' Kaj li prenis lampon por ke oni distingu ĉiujn.
'' Ĉi-tie la pejzaĝoj'', li diris.
Meze de la panelo vidiĝis granda pentraĵo de Guillemet, plaĝo de Normandujo sub fulmotondra ĉielo. Sube, arbaro de Harpignies, kaj poste, Alĝeria ebenaĵo de Guillaumet, kun kamelo ĉe horizonto, granda kamelo sur siaj grandaj kruroj, same kiel stranga monumento.
S-ro Walter montris la apudan muron kaj anoncis serioz-voĉe, kiel ceremoniestro : '' La granda pentraĵo.
149/
Estis kvar pentraĵoj : '' Vizito al hospitalo'' de Gervex ; ''Rikoltmaŝino'' de Bastien-Lepage ; ''Vidvino'' de Bouguereau, kaj '' Ekzekuto'' de Jean-Paul Laurens. Ĉi-lasta verko prezentis Vendean pastron paf-ekzekutitan ĉe la muro de lia preĝejo far la Bluistoj (respublikistoj).
Rideto montriĝis su la vizaĝo de l'mastro kiam li indikis la sekvantan panelon :'' Ĉi-tie la fantaziaj''. Aperis, unue, pentraĵeto de Jean Béraud, titolita : ''La supro kaj la malsupro.''. Ĝi estis linda Parizanino soriranta la ŝtuparon de tramo ruliĝanta. Ŝia vizaĝo vidiĝis ĉe la nivelo de l'imperialo, kaj la sinjoroj sidantaj sur benkoj estis ekvidantaj, kun avida kontento, la junan vizaĝon venantan al ili, dum la viroj starantaj sur la malsupra platformo konsideras la krurojn de l'junulino kun malsama esprimo de ĉagreno kaj dezirego.
S-ro Walter tenis la lampon per etendita brako, kaj ripetis ridante kun petola mieno : '' Ĉu komike ? Ĉu komike ?
Poste, li prilumis : '' Savado'', de Lambert : Meze de tablo kies servico estis formetita, juna kato, sidanta sur sia postaĵo, mirege kaj heziteme estis ekzamenanta muŝon dronantan en glaso da akvo. Ĝi estis kun piedo levita, preta kapti la insekton per unu bato. Sed ĝi ne estis decida. Ĝi estis hezitema. Kion ĝi faros ?
Poste la mastro montris pentraĵon de Detaille : ''La Leciono'', kiu prezentis soldaton en kazerno, lerniganta al pudelo ludi per tamburo, kaj li deklaris :'' Jen ega spritaĵo ! Ĉu ?''
Duroy ridis per aprobanta rido, kaj entuziasmiĝis : '' Kiom ĉarma, kiom ĉarma, ĉar....''
Li ĉesis paroli subite, aŭdinte malantaŭ si la voĉon de S-ino de Marelle kiu estis enirinta.
P150/
La mastro prilumis plu la pentraĵojn, eksplikante ilin.
Li indikis tiam akvarelon de Maurice Leloir : '' La Obstaklo''. Montriĝis portseĝo haltigita, pro la batalo surstrate de du viroj de l'popolo, du fortikuloj luktantaj kiel Herkuloj . Kaj vidiĝis, eliĝanta tra la fenestro de la seĝo, rava virin-vizaĝo rigardanta, ja...kun pacienco, sen timo, kaj kun ia admiro la batalon de tiuj du brutaloj.
S-ro Walter pludiris : '' Mi posedas aliajn en la sekvantaj ĉambroj, sed ili estas de homoj malpli konataj, malpli famaj. Ĉi-tie estas mia kvadrata salono. Mi aĉetas novajn ĉi-momente, tre novajn, kaj mi gardas ilin rezerve en la intimaj apartementoj, atendante la momenton kiam la aŭtoroj fariĝos famaj'' Kaj li prononcis tute mallaŭte : '' Estas la bona momento por aĉeti pentraĵojn. La pentristoj krevas pro malsato. Ili ne havas monon, neniun monon....''
Sed duroy vidis nenion, aŭdis sen kompreni. S-ino de Marelle estis tie, malantaŭ li. Kion fari ? Saluti ŝin, riskante ke ŝi retroiru aŭ ĵetu kelkan insulton ? Se li ne prosimiĝus al ŝi, kion oni pensus ?
Li sin diris : '' Mi gajnu tempon.'' Li estis tiom perturbita ke li imagis en iu momento ŝajnigi subitan malsaneton kiu permesus lian foriron.
La vizito de la muroj estis finita. La mastro estis kuŝigonta sian lampon kaj salutonta la last-venintan virinon, dum Duroy rekomensis ekzameni tute sole la pentraĵojn kvazaŭ li ne laciĝus admiri ilin.
Li havis la menson tute emociita. Kion fari ? Li aŭdis la voĉojn, distingis la diskuton.
S-ino Forestier vokis lin :
P151/
'' Diru S-ro Duroy.''
Li kuris al ŝi. Ŝi volis rekomendi amikinon kiu estis organizinta feston feston kaj kiu volis citaĵon en Les Echos de La Vie française.
Li balbutis : ''Jes, ja, sinjorino, certe...''
S-ino de Marelle sin trovis nun tute apude de li. Li ne aŭdacis turni sin por foriri.
Subite, li sin kredis freneza ; ŝi estis diranta laŭt-voĉe :
'' Saluton, Bel'Amik'. Vi ne,do, rekonas min ?''
Li pivotis rapide sur siaj kalkanumoj. Ŝi estis antaŭ li, ridetanta, okulplena de gajo kaj korinklino. Kaj ŝi etendis la manon.
Li prenis ĝin tremante, ĉar timante kelkan ruzaĵon aŭ kelkan perfidon. Ŝi aldonis serene :
'' Kio, nun, vi estas? Oni ne plu vidas vin.''
Li balbute vortumis sen sukcesi retrovi sian memregon : ''Ĉar mi havis multajn farendaĵojn, sinjorino, multajn taskojn. S-ro Walter ŝarĝis min pri nova sekcio kiu ege okupas min.''
Ŝi respondis, rigardante lin frontvizaĝe, sen ke li trovu en ŝia okulo ion alian krom bonvolemon :
'' Mi scias tion. Sed tio ne estas kialo por forgesi viajn amikojn.''
Pasis inter ili dika damo ĵus eniĝinta, dika damo kun dekoltaĵo, kun ruĝaj brakoj, kun ruĝaj vangoj, vestita kaj ĉapelita elmontriĝeme, kaj paŝanta tiel ke sentiĝis la pezo kaj dikeco de ŝiaj femuroj.
Ĉar ŝi estis traktita per multo da konsidero, Duroy demandis S-inon Forestier :
'' Kiu estas tiu virino ?
La vicgrafino de Percemur, tiu kiu subskribas : '' Patte Blanche''.
P152/
Li miregis kaj ekdeziris ridi :
'' Patte blanche ! Patte blanche!mi kiu vidis en mia penso, virinon simila al vi ! Tio estas ''Patte blanche'' ? Ha ! Ŝercema estas tio ! Ŝercema !''
Servisto aperis antaŭ la pordon kaj anoncis :
'' Sinjorino estas servita.'' (ĉetablen !)
La vespermanĝo estis banala kaj gaja, kiel tiuj manĝadoj dum kiuj oni parolas pri ĉio kaŝante ĉion. Duroy troviĝis inter la pli aĝa filino de la mastro, la malbela F-ino Rose, kaj S-ino de Marelle. Ĉi-lasta najbareco ĝenis iom lin, kvankam ŝi ŝajnis komforte kaj parolis per sia ordinara spritaĵo. Li sin trovis komence, streĉa, hezitema, kiel muzikisto kiu estus perdinta la tonon. Iom post iom, tamen, la memfido revenis, kaj iliaj okuloj senĉese renkontiĝis, sin demandis, miksiĝis de intima maniero, preskaŭ volupteme, same kiel antaŭe.
Subite, li pensis senti, sub la tablo, ion tuŝeti sian kruron. Li antaŭenmetis milde la kruron kaj renkontis tiun de la najbarino kiu ne retromoviĝis ĉe tiu kontakto. En tiu momento ili ne estis parolantaj, kaj ambaŭ frontantaj al la aliaj najbaroj.
Duroy, kun la koro batanta, puŝis iom pli sian genuon. Malforta premo respondis al li. Tiam li komprenis ke iliaj amoroj rekomenciĝus.
Kion ili diris poste ? Ne multe ; sed iliaj lipoj tremetis ĉiufoje kiam ili sin rigardis.
La junulo deziris tamen esti afabla por la filino de l'mastro, alparolis ŝin per unu-du frazoj. Ŝi respondis, same kiel ŝia patrino, neniam hezitante por paroli.
Dekstre de S-ro Walter, la vicgrafino de Percemur afektis princinon ; kaj Duroy gajiĝanta rigardante ŝin, demandis tre mallaŭte S-inon de Marelle :
'' Ĉu vi konas la alian, tiun kiu subskribas : ''Domino rose'' ? ( roza Domeno)
P153/
Jes, perfekte : la baronino de Livar !
Ĉu ŝi estas de sama deveno ?
Ne. Sed de sama komikeco. Granda sekino, sesdekjara, kun falsaj frizaĵoj, angloformaj dentoj, spirito de la Franca Restaŭrado, kaj tualeto de la sama epoko.
Kie ili trovis tiujn pribeletrajn fenomenojn ?
La vrakoj de la noblularo estas ĉiam kompate akceptitaj de la novriĉaj burĝoj.
Ĉu neniu alia kialo ?
Neniu alia.''
Poste, politika diskuto komenciĝis inter la mastro, la du deputitoj, Norbert de Varenne kaj Jacques Rival ; kaj ĝi daŭris ĝis la deserto.
Kiam oni reiris en la salonon, Duroy proksimiĝis denove al S-ino de Marelle, kaj rigardante ŝin okulfunden : '' Ĉu vi volas ke mi rekonduku vin, ĉi-vespere ?
Ne.
Kial ?
Ĉar S-ro Laroche-Mathieu , kiu estas mia najbaro, min lasas ĉe mia pordo ĉiufoje kiam mi vespermanĝas ĉi-tie.
Kiam mi vin vidos ?
Venu vespermanĝi kun mi, morgaŭ.''
Kaj ili disiĝis sen diri ion plu.
Duroy ne tro malfruis, trovante la vesperon enuiga. Dum li sobiris la ŝtuparon, li reatingis Norbert de Varenne kiu ankaŭ estis foriranta. La maljuna poeto premis lian brakon. Ne plu havante lin kiel konkurulon en la Ĵurnalo kaj ilia kunlaborado estanta esence malsama, li manifestis nun al junulo bonvolemon kvazaŭ de avo.
'' Nu, mi supozas, vi akompanos min kelkan ditancon ?'' li diris.
Duroy respondis : '' kun ĝojo, kara majstro.''
Kaj ili ekvojis, sobirante la bulvardon Malesherbes, etpaŝe.
P154/
Parizo estis preskaŭ dezerta dum tiu nokto, nokto malvarma, unu el tiuj noktoj kiuj ŝajnas pli vastaj ol la aliaj, kiam la steloj estas pli altaj, kiam la aero ŝajnas alporti en siaj frostaj blovoj ion venantan de pli fore ol la astroj.
La du viroj ne parolis dum la unuaj momentoj. Poste, Duroy, por diri ion, vortumis :
'' Tiu Laroche-Mathieu aspektas inteligenta kaj ege klera.''
La maljuna poeto murmuris : '' Vi trovas lin tia ?''
La junulo, surprizita, hezitis : '' Jes, ja ; li estas konata, cetere, kiel unu el la viroj la plej kapablaj de la Ĉambro.
Estas eble. Inter la blinduloj reĝas la strabuloj. Ĉiuj tiuj homoj, vidu, estas senvaloruloj, ĉar ili havas la spiriton inter du muroj, – la mono kaj la politiko. – Ili estas sciafektuloj, mia kara, kun kiuj estas neeble paroli pri io kion ni ŝatas. Ilia inteligento estas funde de ŝlimo, aŭ pli ĝuste funde de rubejo, kiel Sejno en ''Asnières''.
'' Ha ! Estas malfacile trovi homon havanta larĝan pens-kapablon, kiu sentigas al oni tiujn bonajn blovojn kiujn oni spiras ĉe la mar-bordo. El ili mi konis kelkajn, sed ili estas ĉiuj mortintaj.''
Norbert parolis per klara voĉo tamen retenita, kiu sonus en la silento de la nokto se li lasus ĝin eskapi. Li ŝajnis ekscitita kaj trista, de tiu tristeco kiuj falas foje sur la animojn, vibrigante ilin kiel teron sub frosto.
Li reparolis :
Ne gravas, cetere, iom pli aŭ iom malpli da genio, ĉio estanta finiĝonta !''
P155/
Kaj li silentis. Duroy, sin sentanta gaja, tiun vesperon, diris ridetante :
'' Vi muelas nigraĵojn, hodiaŭ, kara majstro.''
La poeto respondis :
Mi muelas kaj muelas, mia maljun', kaj vi faros same kiel mi post kelkaj jaroj. La vivo estas deklivo. Dum oni soriras, oni rigardas la pinton, kaj oni sin sentas feliĉaj ; sed kiam oni atingas la pinton, oni ekvidas subite la malsuprendeklivon, kaj la finon kiu estas la morto. Oni malrapidas al la supro, sed rapidas al la malsupro. Ĉe via aĝo, oni estas feliĉaj. Oni esperas tiom da bonaĵoj, kiuj, cetere, neniam okazas. Ĉe mia aĝo, oni atendas nenion... nur la morton.''
Duroy ekridis :
'' Oj, vi frostigas mian animon.''
Norbert de Varenne reparolis :
'' Ne, vi ne min komprenas hodiaŭ, sed vi remomoros pli baldaŭ kion mi diras ĉi-momente.
'' La morto okazas iam, vidu, kaj ĝi okazas frue por multaj, kaj oni finas ridi, kiel dirite, ĉar tra ĉio, morton oni vidas.
'' Ho !, vi eĉ ne komprenas tiun vorton, la morto. Je via aĝo, tio nenion signifas. Je mia aĝo, ĝi estas terura.
'' Jes, oni komprenas ĝin subite, oni scias nek kial nek prie, sed tiam ĉio aspekte ŝanĝas, en la vivo. Mi, ekde dek kvin jaroj, mi sentas ĝin perlabori min, same kiel ronĝulo. Mi sentis ĝin iom post iom, monaton post monato, horon post horo, difekti min same kiel domo kiu ruiniĝas. La morto min kripligis tiel plene ke mi ne rekonas min. Mi plu havas nenion el mi, el la viro radia, freŝa kaj forta kiu mi estis en trideka aĝo.
P156/
'' Mi ĝin vidis blankigi miajn nigrajn harojn, kaj kun kiom da malrapideco scienca kaj malica ! Ĝi difektis al mi la firman haŭton, miajn muskulojn, miajn dentojn, mian tutan iaman korpon, nur lasante al mi malesperan animon kiun ankaŭ ĝi forŝtelos.
'' Jes, ĝi diserigis min, la fripono, ĝi plenumis lante kaj terure la longan detruadon de mia estaĵo, sekundon post sekundo. Kaj, nun, mi sentas min morti en tio kion mi faras. Ĉiu paŝo proksimigas min al ĝi, ĉiu movo, ĉiu blovo, hastigas ĝian abomenindan laboron. Spiri, dormi, trinki, manĝi, labori, , revi, ĉio kion oni faras estas morti. Vivi, fine, estas morti !
'' Ho, vi scios tion ! Se vi meditas almenaŭ unu kvaronhoron, vi vidus ĝin.
'' Kion vi atendas ? Iom da amo ? Ankoraŭ kelkajn kisojn, kaj vi iĝos impotenta.
'' Kaj poste ? Monon ? Por fari kion ? Por pagi virinojn ? Bela feliĉo ! Por manĝi multe, iĝi obeza kaj krii dum noktoj kaj noktoj sub la mordoj de la podagro ?
'' Kaj ankaŭ ? Gloron ? Al kio utilas tio kiam oni ne povas kolekti ĝin sub la formo de amo ?
'' Kaj poste ? Ĉiam la morto, por fini .
'' Mi, nun, mi vidas ĝin tiel proksima ke mi ofte deziras etendi la manon por forpeli ĝin. Ĝi kovras Teron kaj plenigas la spacon. Mi malkovras ĝin ĉie. La bestetoj dispremitaj sur la vojo, la folioj kiuj falas, la blanka haro ekvidita en la barbo de amiko, al mi ruinigas la koron kaj krias : ''Jen ĝi !''
'' Ĝi difektas al mi ĉion kion mi faras, ĉion kion mi vidas, ĉion kion mi trinkas kaj ĉion kion mi manĝas, ĉion kion mi ŝatas, la lunlumojn, la tagiĝojn, la grandan maron, la belajn riverojn, kaj la aeron de l'someraj vesperoj, tiel mildan por spiri.
P157/
Li estis iranta malrapide, iom senspira, revanta laŭte, forgesanta preskaŭ ke oni aŭskultis lin.
Li aldiris : '' Kaj neniam iu estaĵo ne revenas, neniam...Oni gardas la muldilojn de la statuoj, la formojn kiuj refaras ĉiam samajn objektojn ; sed mia korpo, mia vizaĝo, miaj pensoj, miaj deziroj neniam reaperos. Kaj tamen naskiĝos milionoj, miliardoj da estaĵoj kiuj havos en kelkaj kvadrataj centimetroj nazon, okulojn, frunton, vangojn kaj buŝon kiel mia, kaj animon kiel mia, sen ke mi neniam revenu, mi, sen ke neniam eĉ io rekonebla el mi reaperu en tiuj estaĵoj nenombreblaj kaj malsamaj, senfine malsamaj kvankam similaj proksimume.
'' Al kio kroĉi sin ? Al kiu ĵeti angor-kriojn ? Al kio eblas kredi ?
'' Ĉiuj religioj estas stultaj, kun ilia infana moralo kaj egocentraj promesoj, monstre stultegaj.
'' Nur la morto estas certa.''
Li haltis, prenis Duroy per la du ekstremaĵoj de la surtuta kolumo, kaj, per lanta voĉo :
'' Pensu al ĉio-ĉi, junulo, pensu prie dum tagoj, monatoj kaj jaroj, kaj vi vidos la vivon alimaniere. Provu, do, eltiri vin de tio kio enprizonigas vin, faru tiun superhoman strebon eliĝi vivanta el via korpo, el viaj profitoj, el viaj pensoj kaj el la tuta homaro, por rigardi aliloken, kaj vi komprenos kiom negravaj estas la kvereloj de la romantikistoj kaj de la naturalistoj, kaj la buĝet-diskuto.
Li denove paŝegis rapide.
'' Kaj ankaŭ vi sentos la teruran angoregon de la senesperuloj. Vi baraktos, konfuzegita, dronanta en la necertojn. Vi krios ''Helpon !'' ĉien kaj neniu respondos. P158/ Vi etendos la brakojn, vi vokos por esti helpita, amita, konsolita, savita ; kaj neniu venos.
'' Kial ni suferas tiel ? Ĉar verŝajne oni kreis nin por vivi plu laŭ la materio kaj malplu laŭ la spirito ; sed pro daŭra pensado, misproporcio estiĝis inter nia inteligenteco pli kaj pli vasta kaj la neŝanĝeblaj kondiĉoj de nia vivo.
'' Observu la ordinarajn homojn : escepte kiam ruiniĝoj falas sur ilin, ili sin trovas kontentaj, sen suferi de la komuna malfeliĉo. Ankaŭ la bestoj ne sentas tion.''
Li ankoraŭ haltis, meditis kelkajn sekundojn, kaj kun mieno laca kaj rezignaciema :
'' Miaflanke, mi estas perdita estaĵo. Mi havas nek patron, nek patrinon, nek fraton, nek fratinon, nek virinon, nek infanojn, nek Dion.''
Kaj levante la kapon al la ĉiela volbo, kie brilis la pala averso de la plena Lumo, li deklamis :
Kaj mi serĉas la vorton de tiu obskura problemo
En la nigra kaj malplena ĉielo kie flosas palega astro.
Ili atingis la ponton de la Concorde, kaj trairis ĝin, kaj laŭiris la Palais-Bourbon.
Norbert de Varenne rekomencis paroli :
'' Edziĝu, mia amiko, vi ne scias kio estas vivi sole, ĉe mia aĝo. La soleco, hodiaŭ, plenigas min je horora angoro ; la soleco en la hejmo, apud la fajro, vespere. Tiam ŝajnas al mi, ke mi estas sola sur Tero, terure sola, sed ĉirkaŭita de malprecizaj danĝeroj, de aĵoj nekonataj kaj neelteneblaj ; kaj la septo, kiu disigas min de mia najbaro kiun mi ne konas, malproksimigas de li same tiom de steloj viditaj tra mia fenestro. Ia febro trudas min, febro de doloro kaj timo, kaj la silento de l'muroj teruras min. P159 Ĝi estas tiel profunda kaj tiel trista, la silento de la ĉambro kie oni vivas sole. Estas ne nur silento ĉirkaŭ la korpo, sed silento ĉirkaŭ la animo, kaj, kiam meblo krakas, oni ektremas ĝiskore, ĉar neniu bruo estas atendita en tiu senĝoja loĝejo.''
Li silentis ankoraŭ unufoje, kaj pludiris :
'' Kiam oni estas maljuna, estus tamen bone havi infanojn !''
Ili alvenis ĉe la mezo de la strato de Bourgogne. La poeto haltis, antaŭ alta domo, sonorigis, premis la manon de Duroy, kaj diris :
'' Junulo, ne memoru tiun senfinan gurdadon de maljunulo kaj vivu laŭ via aĝo ; adiaŭ !''
Kaj li malaperis en la nigra koridoro.
Duroy ekiris denove, kun la koro streĉita. Ŝajnis al li ke oni montris al li ian truon plenan je ostorestaĵoj, neeviteblan truon kien li devige falus iam. Li murmuris : '' Oj, ne estas verŝajne ĝoje en lia hejmo. Mi ne volus sidi sur fotelo de balkono por spekti la procesion de liaj pensoj. Damne !
Sed, haltinte por lasi pasi parfumitan virinon elfiakriĝintan kaj irantan ŝiahejmen (siahejmen ?), li enspiris per avidega spiro la odoron de verbeno kaj irido flugantan en aero. Liaj pulmoj kaj lia koro subite pulsegis de espero kaj de ĝojo ; kaj la memoro de S-ino de Marelle kiun li revidus la postan tagon trudis lin de la piedoj ĝis la kapo.
Ĉio glatis por li, la vivo akceptis lin kun tenereco. Kiom bona estas la realiĝo de la esperoj.
Li endormiĝis en ebrieco kaj vekiĝis frue por promeni piede, en la avenuo de la Bois de Boulogne, antaŭ ol iri al sia rendevuo.
Ĉar la vento estis direktoŝanĝinta, la vetero mildiĝis dum la nokto, kaj estiĝis varmeta bloveto kaj aprila suno.
P160/ Ĉiuj kutimuloj de le Bois estis promenantaj tiumatene, logataj per la klara kaj milda ĉielo.
Duroy paŝis malrapide, trinkante la malpezan aeron, bongustan kiel printempa frandaĵo. Li pasis preter la arc de triomphe en Etoile kaj ekiris en la granda avenuo, sur la flanko fronte al tiu de la ĉeval-rajdantoj. Li rigardis ilin, trotantajn kaj galopantajn, virojn kaj virinojn, la riĉulojn de l' mondumo, kaj nun, li apenaŭ enviis ilin. Li konis ĉiujn per la nomo; li sciis de ili la riĉaĵon kaj la sekretan viv-historion ĉar liaj funkcioj transformis lin kvazaŭ en almanakon pri la famuloj kaj Parizaj skandaloj.
La amazonoj pasis gracilaj kaj mulditaj per sombra talia tolaĵo, kun tiu afekto, aroganta kaj malpermesanta konatiĝon, kiun havas multe da rajdantinoj ; kaj Duroy amuziĝis recitante mallaŭte, kiel oni recitas la litaniojn en preĝejo, la nomojn, la titolojn kaj funkciojn de la amantoj aŭ onidiraj amantoj kaj iafoje, anstataŭ diri :

Barono de Tanquelet,
Princo de la Tour-Enguerrand

Li murmuris : pensante al Lesbo

Louise Michot de Vaudeville,
Rose Marquetin de Opera.

Tiu ludo amuzis lin ege ; li ŝatis konstati, sub la severaj afektoj, la ĉiaman kaj profundan fiecon homan, kaj tio preskaŭ ĝojigis, ekscitis, kaj konsolis lin.
Poste li vortumis laŭte : '' amaso da hipokrituloj ! '' kaj li serĉis okule la rajdantojn pri kiuj kuris la plej malfamaj klaĉoj.
El ili li vidis multajn, suspektatajn pri friponado en kazinoj kaj por kiuj la ludejoj estis la ĉefa aŭ la nura riĉo-fonto.
P161/
Aliaj, fame konataj, vivis nur per la rentoj de siaj edzinoj, ; aliaj, onidire, per la rentoj de siaj amantinoj. Multaj pagis siajn ŝuldojn (honorinda ago), sed de kie venis la necesa mono ? ( Suspekta mistero). Li vidis financistojn kies riĉo estis origine ŝtela, nun invititajn ĉie, en la plej noblaj domoj, kaj poste virojn tiel respektitajn ke la etburĝoj demetas la ĉapelon antaŭ ili, sed kies senhontaj friponadoj, en la gravaj ŝtat-kompanioj, ne estas mistero por iu scianta la malnoblecon de la mondumo.
Ĉiuj, la vang-hararuloj kaj la lip-hararuloj, havis arogantan mienon, fieran lipon, malhumilan okulon.
Duroy estis ridanta kaj ridanta, ripetante : '' Ha ! Sentaŭguloj !, amaso da fiuloj, amaso da banditoj !''
Sed iu kaleŝo pasis, nekovrita, malalta kaj ĉarma, trenata de trotantaj gracilaj ĉevaloj blankaj kies kolhararo kaj vosto estis flirtantaj, kaj stirita de juna blondulino, konata flatistino, havanta du servistojn malantaŭ si.
Duroy haltis, kun deziro saluti kaj aplaŭdi tiun amorparvenuinon kondukantan kun aŭdaco en tiu horo dediĉita por la aristokrataj hipokrituloj, kaj la fanfaronan lukson monigitan sur ŝiaj litaj tukoj. Li sentis kun malprecizeco ke io estis komuna inter ili, ranga ligo, ke ili estis de sama raso, de sama animo, kaj ke lia sukceso venos de la sam-aŭdacaj procedoj sam-aŭdaca.
Li revenis trankvile, la koron varmigitan per kontento, kaj alvenis iom antaŭ la horo, ĉe la pordo de sia antaŭa amantino.
P162/
Ŝi akceptis lin, kun lipoj kunpremitaj, kvazaŭ neniu rompiĝo estus okazinta, kaj ŝi eĉ forgesis la saĝan prudenton per kiuj ŝi kutime respondis al viraj karesoj. Poste, ŝi diris, kisante la frizitajn ekstramaĵojn de lia liphararo :
'' Vi ne scias la enuon kiu estas al mi, mia kara ? Mi esperis bonan mielmonaton, kaj jen mia edzo kiu falas sur min por ses semajnoj ; li ferias. Sed mi ne volas resti ses semajnojn sen vidi vin, ĉefe post nia malgranda disputo, kaj jen kiel mi aranĝis la aferojn. Vi venos peti de mi vespermanĝi lundon, mi jam parolis pri vi. Mi prezentos vin.''
Duroy hezitis, iom perpleksa, neniam sin tronvinta fronte viron kies la edzinon li posedis. Li timis ke io ajn, iom da ĝeno, rigardo malkovrigos kaŝitaĵon de li. Li balbutis : '' Ne, mi preferas ne konatiĝi kun via edzo.'' Ŝi insistis, iom mira, staranta antaŭ li kaj malfermanta naivajn okulojn : '' Sed kial ? Kia strangaĵo ! Tio okazas ĉiutage ! Mi ne opiniis vin tiel stulta, tio surprizas min.''
Li ofendiĝis :
'' Nu, konsentite, mi venos vespermanĝi lundon.''
Ŝi aldonis :
Por ke tio ŝajnu natura, mi invitos la gesinjorojn Forestier. Malgraŭ ke mi ne ŝatas akcepti homojn miahejme.''
Ĝis Lundo, Duroy ne plu pensis al tiu renkontiĝo ; sed jen, sorirante la ŝtuparon al S-ino de Marelle, li sentis sin strange konfuzita, ne ĉar li ne volus premi la manon de tiu edzo, trinki lian vinon, kaj manĝi lian panon, sed li estis timanta ion sen scii kion.
Oni enigis lin en la salonon, kaj li atendis, kiel ĉiam. P163/ Poste, la ĉambro-pordo malfermiĝis, kaj li ekvidis grandan blankbarbulon, dekoraciitan, gravmienan kaj konvenan, kiu venis al li kun pedanta ĝentileco :
'' Mia edzino ofte parolis pri vi, sinjoro, kaj mi ĝojas konatiĝi kun vi.''
Duroy antaŭenpaŝis provante doni kortuŝan impreson kaj li premis per troiga energio la manon etenditan de sia gastiganto. Poste, sidiĝinte, li trovis nenion por diri.
S-ro de Marelle remetis ligno-pecon en fajron, kaj demandis :
'' Ĉu vi okupiĝas delonge pri ĵurnalismo ?''
Duroy respondis :
'' De kelkaj monatoj, nur.
Ha ! Vi rapide progresis.
Jes, iom rapide'' ; – kaj li komencis paroli hazarde, sen tro pensi pri siaj diroj, diradante banalaĵojn kutimajn inter homoj kiuj ne konas unu la alian. Li tiam trankviliĝis kaj trovis la situacion ege amuza. Li rigardis la seriozan kaj respekindan vizaĝon de S-ro de Marelle, kun rido-deziro sur la lipoj, pensante : '' Mi kokris vin, mia maljun', mi kokris vin.'' Kaj kontentigo intima, malvirta lin trudis, ĝojo de ŝtelisto kiu sukcesis kaj kiun oni ne suspektas, ĝojo perfida, rava. Li deziris subite esti amiko de tiu viro, gajni lian fidon, ke li rakontu la sekretaĵojn de sia vivo.
S-ino de Marelle eniris subite, kaj ekrigardinte ilin rideteme kaj nedivineble, ŝi iris al Duroy kiu ne aŭdacis, antaŭ la edzo, kisi ŝian manon kiel kutime.
Ŝi estis kvieta kaj gaja kiel persono kutimiĝinta al ĉio,trovanta pro sia denaska kaj sincera ruzeco tiun renkonton natura kaj simpla . P164/ Laurine aperis, kaj venis pli saĝa ol kutime, antaŭmetis sian frunton al Georges, la ĉeesto de la patro timiganta ŝin : '' Nu, vi ne plu nomas lin Bel'Amik', hodiaŭ.'' La infano ruĝiĝis, kvazaŭ oni farus grandan nediskretaĵon, kvazaŭ oni rivelus ion nedirendan, kvazaŭ oni malkaŝus sekreton intiman kaj iom korkulpan.
Kiam la geForestier alvenis, oni teruriĝis pro la san-stato de Charles. Li estis maldika kaj terure paliĝinta en unu semajno kaj estis senĉese tusanta. Li anoncis, cetere, ke ili iros al Cannes la sekvantan jaŭdon, laŭ la nepra ordono de l'kuracisto.
Ili foriris frue kaj Duroy diris balancane la kapon :
'' Mi pensas ke li estas tre malsana. Ŝajnas ke li ne tre longe vivos.'' S-ino de Marelle konsentis kun sereneco : '' Ho ! Li estas perdita ! Li, ja, ŝancis ke li trovis edzinon tian.''
Duroy demandis :
'' Ŝi helpas lin multe ?
Verdire, ŝi faras ĉion. Ŝi estas informita pri ĉio, ŝi konas ĉiujn sen aspekti vidi iun ; ŝi obtenas kion ŝi volas, kiel ŝi volas, kaj kiam ŝi volas. Ho ! Ŝi estas subtila, lerta, kaj intrigema. Ŝi estos vera trezoro por iu kiu volas sukcesi en la vivo.
Georges rediris :
'' Ŝi reedziniĝos rapide verŝajne ?''
S-ino de Marelle respondis :
'' Jes. Mi ne eĉ mirus ke ŝi havus jam iun...deputiton...krom se li ne volas, kompreneble.., ĉar..., ĉar.., pro eblaj moraj probemoj. Tamen, ja, mi scias nenion.''
S-ro de Marelle grumblis per lanta senpacienco :
P165/
'' Vi lasas ĉiam suspekti amason da aferoj kiuj ne plaĉas al mi. Ni neniam implikiĝu per la aferoj de aliaj. Nia konscienco nur konduku nin. Tio devus estis regulo por ĉiuj.''
Duroy foriris, la koron konfuzita kaj la spiriton plena je malprecizaj projektoj.
Li iris la postan tagon viziti la geForestier kaj trovis ilin finpretigantajn la pakaĵojn. Charles kuŝanta sur kanapo, estis troiganta la lacecon de sia spirado kaj ripetis : '' jam de unu monato mi devus esti foririnta '', poste, li faris al Duroy serion da sugestoj por la ĵurnalo, malgraŭ ke ĉio estis jam en ordo kaj aranĝita kun S-ro Walter.
Kiam Geoges foriris, li energie premis la manojn de sia kamarado : '' Bone, mia maljun', ĝis baldaŭ !'' Sed dum S-ino Forestier estis kondukanta lin ĝis la pordo, li diris al ŝi vigle : '' Vi ne forgesis nian pakton ? Ni estas amikoj kaj partneroj, ĉu ? Do, se vi bezonas min, en kio ajn, ne hezitu. Unu depeŝo aŭ unu letero, kaj mi obeos.''
Ŝi murmuris : '' Dankon, mi ne forgesos'' Kaj ŝia okulo diris : '' Dankon'', de pli profunda kaj milda maniero.
Dum li sobiris la ŝtuparon, li renkontis sorirantan lant-paŝe, S-ron de Vaudrec, kiun li unufoje vidis ŝiahejme. La grafo ŝajnis trista – pro tiu foriro, eble ?
Volante sin montri mondumano, la ĵurnalisto salutis lin kun fervoro ;
La alia siavice salutis kun ĝentileco, sed per fiera maniero.
La geedzoj Forestier foriris la jaŭdan vesperon.
Traduko : Ahado Michel
Ankaŭ en retejo '' Esperanto38n'' per retserĉilo Google.
Dankon !