La Konfeto ®
Bel-ami de Maupassant
Bel' Amik'
1-a parto – ĉapitro 6 (133-145)

P131/ Georges Duroy vekiĝis trista, la morgaŭon.
Li sin vestis malrapide, kaj sidiĝis antaŭ la fenestro kaj komencis pripensi. Li estis sentanta, en la tuto de la korpo, ian muskoldoloron, kvazaŭ li estus ricevinta, la antaŭan tagon, baston-draŝadon.
Fine, la devigo trovi monon spronis lin kaj li iris al hejmo de Forestier.
Lia amiko akceptis lin, la piedojn ĉe fajro, en sia labor-ĉambro. '' kio ellitigis vin tiel frue ? ''
Gravega afero. Mi havas honor-ŝuldon.
Pri ludo ?
Li hezitis kaj konfesis :
'' Pri ludo.
Granda ?
Kvincent frankojn ! ''
Li estis nur ŝuldonta ducent okdek.
Forestier, skeptika, demandis :
'' Al kiu vi ŝuldas tion ?''
Duroy ne kapablis respondi tuj.
'' Nu, al sinjoro el Carleville.
ha ! Kaj kie li loĝas ?
Strato...strato...
Forestier ekridis : Strato (du Cherche-midi à quatorze heures) ( strato : la serĉo de la tagmezo je la dudek kvara horo), ĉu ? Mi konas tiun sinjoron, mia maljun'. Se vi volas dudek frankojn, mi ankoraŭ havas tion je via dispono, sed ne pli.''
Duroy akceptis la oran moneron.
Poste, li iris de pord' al pord', viziti konatulojn, kaj li finis kolekti, je la kvina, okdek frankojn.
Ĉar li devis ankoraŭ trovi ducent frankojn, li rezignaciis, kaj gardante tion kion li estis kolektinta, li decideme murmuris : '' Oj, mi ne maltrankviliĝos pro tiu maliculino ; Mi pagos al ŝi kiam mi povos.''
P132
Dum dek kvin tagoj li vivis ŝpareme, regule, kaj ĉaste, kun la spirito plena je fortaj decidoj. Poste, lin trafis granda amor-deziro. Ŝajnis al li ke pluraj jaroj pasis sen ke li premis virinon en siaj brakoj, kaj, kiel maristo kiu frenezas regrundinte, ĉiuj jupoj renkontitaj ekscitis liajn sensojn.
Tiam, li reiris, iun vesperon, al Les folies-bergère, esperante trovi Rachel. Li ekvidis ŝin, efektive, tuj post la enirado, ĉar ŝi estis ĉiam en tiu establo.
Li iris al ŝi ridetante, preta man-saluti. Sed ŝi rigardis lin arogante de la kapo ĝis piedoj :
'' Kion vi volas de mi ? ''
Li provis ridi :
'' Nu, ĉesu paŭti.''
Ŝi iris dorsdirekte deklarante :
'' Mi ne rilatiĝas kun ''la verdaj dorsoj'' (la prostituistoj).''
Por diri tion ŝi serĉis la plej krudan insulton. Li sentis sian vizaĝon purpuriĝi, kaj li hejmeniris sola.
Forestier, malsana, malforta, ĉiam tusanta, igis lian vivon, en ĵurnalejo, peniga, ŝajnis cerbumi por trovi ĉiam por li enuigajn tedaĵojn. Eĉ, iun tagon, en iu momento de irito kaj post longa sufoka tusado, ĉar Duroy ne alportis informon petitan, li grumblis : '' Kristi ! Vi estas pli stulta ol en mia antaŭa opinio.''
La alia pensis vangofrapi lin sed li sin retenis kaj foriris murmurante : '' Ha, mi venĝos al vi pro tio .'' Tuja penso trafis lin, kaj li aldonis, tra la dentoj : mi igos vin kokrito, mia maljun''' kaj li foriris sin frotante la manojn, ĝojigite per tiu projekto.
P133/
Li volis, tuj la postan tagon, komenci plenumi sian projekton. Li vizitis S-inon Forestier estiel skoltisto.
Li trovis ŝin legantan libron, kuŝantan laŭ la longo sur sia kanapo.
Ŝi etendis la manon, sen movoĝi, nur turnante sian kapon, kaj ŝi diris : '' Saluton, Bel'Amik'.'' Li sentis ŝajnan vango-frapon : '' Kial vi nomas min tiel ?''
Ŝi respondis ridetante :
'' Mi vidis S-inon de Marelle iam ne malfrue, kaj mi eksciis pro kio oni nomis vin tiele ŝiahejme.''
Li trankviliĝis antaŭ la afabla mieno de la junulino. Kial, cetere li timus de ŝi ?
Ŝi daŭrigis : '' Vi dorlotas ŝin ! dum oni vizitas min nur kiam oni pensas, je ĉiu 36-a de monato aŭ preskaŭ.''
Li sidiĝis apud ŝi kaj li rigardis ŝin per scivolemo sama kiel de iu kiu malkovras beletajn brokantaĵetojn. Ŝi estis ĉarma, blonda, de blondeco tenera kaj varma, karesinda ; kaj li pensis : '' Ŝi pli plaĉas ol la alia, sendube.'' Li neniel dubis sukcesi, sufiĉus al li etendi la manon, ŝajne, kiel oni kolektas frukton.
Li diris decideme :
'' Mi ne venis vidi vin pro simpla konveneco ''
Ŝi demandis sen kompreni :
'' Kion vi diras ? Pro kio ?
Pro kio ? Ĉu vi ne divenas ?
Ne, neniel.
Pro tio ke mi amas vin.. ho ! Iom, nur iom, mi provas ne ami vin plene...''
Ŝi aspektis nek mirigita, nek ŝokita, nek flatita ; ŝi plu ridetis per la sama senatentema rideto, kaj ŝi respondis trankvile :
P134/
'' Ho ! Vi povas tamen veni ; oni ne amas min daŭre.''
Li miris pli pro la tono ol pro la paroloj, kaj demandis :
'' Kial ?
Ĉar estas senutile kaj ĉar mi rapide komprenigas tion. Se vi estus rakontinta vian timon pli frue, mi kvietigus vin kaj kuraĝigus vin veni kiel eble plej ofte.''
Li ekkris kortuŝ-voĉe :
'' Vi kredas ke oni povas regi la sentojn !''
Ŝi turnis sin al li :
'' Mia kara amiko, por mi, amanto estas forstrekita disde la mondo de l'vivantoj. Mi taksas lin stulta, ne nur stulta sed danĝera. Mi haltigas, kun tiuj kiuj amas min aŭ kiuj nur asertas tion, ĉian intiman rilaton, ĉar, unue, ili tedas min, kaj krome, ili estas suspektindaj kiel rabiaj hundoj kiuj povas esti trafitaj de krizo. Mi morale kvarantenigas, do, ilin ĝis ili resaniĝu. Ne forgesu tion. Mi bone scias ke ĉe vi la amo estas kiel ia apetito, dum ĉe mi, la amo estus, male, ia komuneco de la animoj kiu ne konsistigas la religion de la viroj. El amo, vi komprenas la uz-manieron, kaj ne la veran esencon. Sed... rigardu min fronte...''
Ŝi ne plu ridetis. Ŝi montris kvietan kaj senemocian vizaĝon kaj diris, akcentante ĉiun vorton :
'' Mi neniam, neniam, estos via amantino ; ĉu vi aŭdas ? Nepras, do, ne daŭrigi tiun deziron... kaj nun, ĉar la klarigo estas plenumita... ĉu vi volas ke ni estu veraj amikoj, kompreneble, veraj amikoj sen kaŝpenso ?''
P135/
Li komprenis ke ĉia provo estus senespera antaŭ tiu senapelacia decido. Li tuj kaj sincere rezignaciis, kaj, ravita ke li trovis apoganton en la vivo, li etendis la du manojn :
'' Mi estas via, sinjorino, kiel plaĉos al vi.''
Ŝi sentis sincerecon en la voĉo, kaj ŝi prezentis siajn manojn.
Li kisis ilin, unu post la alia, kaj diris simple levante la kapon : '' Kristi ! Se mi estus trovinta virinon kiel vi, kun kia feliĉeco mi edziĝus ŝin ! ''
Ŝi estis kortuŝita ĉi-foje, karesita per tiu frazo, kiel la virinoj estas karesitaj per komplimentoj kiuj trafas la koron, kaj ŝi pafis lin per unu el tiuj rigardoj rapidaj kaj dankemaj kiuj fariĝas nin, la viroj, iliaj sklavoj.
Poste, ĉar li ne trovis transiron por daŭrigi la paroladon, ŝi vortumis per milda voĉo, metante fingron sur lian brakon :
'' Kaj mi tuj komencos mian amikecan profesion. Vi estas mallerta, mia kara...''
Ŝi hezitis, kaj demandis :
'' Ĉu mi povas paroli libere ?
Jes.
Entute ?
Entute.
Nu, iru do viziti S-inon Walter, kiu tre ŝategas vin, kaj plaĉu al ŝi. Vi povos direkti viajn komplimentojn al ŝi, kvankam ŝi estas, aŭdu min, tute pruda. Ho ! Neniu eblo ...marodi ankaŭ tiuflanke. Vi pli gajnos plaĉante. Mi scias ke vi laboras ankoraŭ kiel subulo en la ĵurnalejo. Sed nenion timu, ili akceptas ĉiujn redaktistojn per la sama favoro. Iru tien, kredu min.''
P136/
Li diris ridetante : '' Dankon, vi estas anĝelo...anĝela gardisto.'' Poste ili parolis pri ĉio kaj alio.
Li restis longe, volante pruvi ke li plezuris troviĝi kun ŝi ; kaj forlasante ŝin, li ankaŭ demandis :
'' Ĉu konsentite ke ni estas amikoj ?
Konsentite.''
Ĉar li estis,jam, sentinta efekton de sia komplimento, li akcentis ĝin aldonante :
'' Kaj se vi iam fariĝos vidvino, mi enskribiĝas.''
Kaj li tuj fuĝis por ne lasi tempon al ŝi koleri.
Vizito al S-ino Walter ĝenis iom Duroy, ĉar li ne estis rajtigita sin prezenti ŝiahejmen, kaj li ne volis fari mallertaĵon. La mastro estis konstante montranta afablecon al li, ŝatis liajn helpadojn, okupis lin prefere en malfacilaj laboroj ; kial li ne profitus el tiu oportuno por sin trudi en la domo ?
Iun tagon, do, ellitiĝinte frue, li iris al legom-bazaro, kaj aĉetis por unu deko da frankoj, dudekon da mirindaj piroj. Ŝnurinte ilin zorge en pakokorbo por kredigi ke ili venas de malproksime, li portis ilin al la pordisto de la mastr-edzino kun vizit-karto kie li estis skribinta :

Georges Duroy

Petegas modeste S-inon Walter akcepti tiujn kelkajn fruktojn kiujn li ricevis ĉi-matene el Normandujo.

Li trovis la morgaŭon en la leter-skatolo, en ĵurnalejo, koverton enhavantan returne, la vizit-karton de S-ino Walter '' kiu vigle dankegas S-ron Georges Duroy, kaj kiu estas siahejme ĉiusabate.''

P137/
La postan sabaton, li sin prezentis.
S-ro Walter loĝis, en bulvardo Malesherbes , en du-loĝeja domo apartenanta al li, kaj kies unu parto estis luita, procedo ŝpariga por pragmataj homoj. La ununura pordisto (lokita inter la du enir-pordoj) utilis por tiri la sonor-ŝnuron por la proprietulo kaj la luantoa, kaj igis al ĉiŭ el la du enirejoj aspekton de granda hotelo riĉa kaj konvena per sia bela vesto de pedelo, siaj dikaj suroj vinditaj per blankaj ŝtrumpoj , kaj sia pompa veŝto kun oraj butonoj kaj skarlata roverso.
La akcept-salonoj situis en la unuaetaĝo, kaj antaŭ ili estis antaŭĉambro, inter du pordoj, ornamita de drapiroj. Du servistoj estis duon-dormantaj sur sidiloj. Unu el ili prenis la surtuton de Duroy, kaj la alia prenis lian kanon, malfermis pordon, paŝis antaŭ la vizitanto, kaj, flankeniĝante, lasis lin pasi kriante lian nomon en senhoma ĉambro.
La junulo, embarasita, rigardis al ĉiuj flankoj, kiam li ekvidis sur spegulo sidantajn homojn kiuj ŝajnis tre malproksimaj. Li, unue, eraris pri la direkto, la spegulo erariginta lian okulon, poste, li trairis du senhomajn salonojn por alveni en ia buduaro tapetita de blua silko kun oraj butonoj kie kvar damoj estis interparolantaj duon-voĉe ĉirkaŭ ronda tablo kiu portis tasojn da teo.
Malgraŭ la memfido kiun li gajnis en sia Pariza vivo kaj ĉefe en sia profesio de reportero kiu senĉese okazigis renkonton al eminentuloj, Duroy sin sentis timigita per la aspekto de la enirejo kaj la trairo tra senvivaj salonoj.
Li balbutis : '' S-ino, mi permesis al mi...'' serĉante per okulo la dom-mastrinon.
P138/
Ŝi etendis la manon, kiun li premis kliniĝante, kaj ŝi diris : '' Estas tre afable, sinjoro, ke vi venis viziti nin'', ŝi montris sidilon, sur kiun, volante sidiĝi, li falis, kredante ĝin pli alta.
Post longa silento, unu el la virinoj rekomencis paroli. Temis pri la malvarmo kiu estis grava, tamen ne sufiĉe grava por haltigi la tifoidon aŭ ebligi la sketadon ; Kaj ĉiu opiniis pri la alveno de la frosto en Parizon ; poste ili esprimis iliajn preferojn pri la sezonoj, per ĉiuj banalaj kialoj kiuj postrestas en la mensoj kiel polvo en la loĝejoj.
Malforta bruo turnis la kapon al Duroy, kaj li ekvidis, pere de du nestanitaj glacoj, dikan damon venantan. Tuj kiam ŝi aperis en la buduaron, unu el la vizitantinoj stariĝis, premis la manojn, kaj foriris ; kaj la junulo okul-sekvis, tra la aliaj salonoj, ŝian nigran dorson sur kiu brilis perloj el gagato.
Kiam la movo de homo-ŝanĝo kvietiĝis, oni parolis spontane, sen transiro pri Maroka problemo kaj pri la Orienta milito, kaj la embarasoj por la Anglujo en la ekstremaĵo de l'Afriko.
Tiuj damoj pridiskutis tiujn aferojn permemore, same kiel ili recitus komedion monduman kaj konvenan, oftege ripetitan.
Nova enirado okazis, tiu de frizita malgranda blondulino, kio estigis la foriron de granda virino seka, mezaĝa.
Kaj oni parolis pri ŝancoj kiujn havus S-ro Linet por iĝi akademiano. La nova veninto pensis firme ke li estos venkita de S-ro Cabanon-Lebas, la aŭtoro de la bela adaptado en francajn versojn de Don Quichotte por teatro
P139/
'' Vi scias ke tiu teatraĵo estos ludita en ''Odeon'' , la venontan vintron !
Ha ! Vere. Mi iros verŝajne vidi tiun provon tre literaturan.''
Ĉiufoje, S-ino Waltres respondis afablece, kvietece kaj indiferentece, sen neniu hezito pri tio kion ŝi diras, kun opinio ĉiam anticipe preta.
Sŭbite ŝi konsciis ke noktiĝas kaj sonoris por la lampoj, aŭskultante samtempe la paroladon kiu fluis kiel flueto de alteaĵo, kaj ekpensante ke ŝi forgesis iri al la gravuristo por la invito-kartoj de la posta vespermanĝo.
Ŝi estis iom tro grasa, ĉe la danĝera aĝo kiam la ruiniĝo estas proksima. Ŝi aspektis sufiĉe bela dank'al multe da zorgoj, da singardo, da higieno kaj haŭto-kremoj. Ŝi aspektis saĝa pri ĉio, modera kaj racia kiel la virinoj kies la menso estas rekta kiel LaŭFrancaj ĝardenoj. Oni tie cirkulas sensurprize, tamen trovante certan ĉarmon. Ŝi havis raciecon akran raciecon, diskretan kaj certan kiu anstataŭas la fantazion, bonecon, sindonemon,, kaj bonvolon trankvilan, malferman al ĉiuj kaj al ĉio.
Ŝi rimarkis, ke Duroy estis nenion dirinta, ke oni ne parolis al li, kaj ke li ŝajnis iom streĉa ; kaj ĉar tiuj damoj ne estis ŝanĝinta la temon pri la akademianoj, ŝi demandis :
'' Kaj vi, kiu ŝajne estas pli bone informita ol kiu ajn, sinjoro Duroy, al kiu iras viaj preferoj ?''
Li respondis sen heziti :
'' Prefere, sinjorino, mi ne konsiderus la valoron, ĉiam kontesteblan, de la kanditatoj, sed ilia aĝo kaj ilia sano. Mi ne demandus min pri iliaj titoloj sed iliaj malsanoj. P140/ Mi ne esplorus ĉu ili tradukis en rimojn la verkojn de Lope de Vega, sed mi zorgus sciiĝi pri la stato de ilia hepato, ilia koro, iliaj renoj kaj de ilia mjelo. Laŭ mi, grava hipertrofio, grava albuminurio, kaj ĉefe grava moviĝ-disfunkciado valorus centoble pli ol kvardek volumoj da digresioj pri la temo de la patrujo en la barbara poezio.''
Mirega silento estiĝis pro tiu opinio.
S-ino Walter, ridetante, daŭrigis : '' Kial, do ?''
Li respondis : '' Ĉar mi nur serĉas la plezuron kiun io donas al virinoj. Mi komprenas, sinjorino, ke la Akademio interesas vin, nur kiam akademiano mortas. Des pli ili mortas multnombre, ju pli vi feliĉas. Sed por ke ili mortu rapide, oni devas nomi ilin maljunaj kaj malsanaj.''
Ĉar oni restis surprizitaj, li aldonis : '' Mi, cetere, estas kiel vi kaj mi ŝategas legi en la ''echos de Paris'' la mortiĝon de akademiano. Mi tuj demandas min kiu anstataŭos lin ? kaj mi starigas mian liston. Tio estas ludo, trankvila ludo, per kiu oni ludas en ĉiuj Parizaj salonoj ĉe ĉiu mortiĝo de nemortemulo : la ludo de la morto kaj de la kvardek maljunuloj..''
La damoj, ankoraŭ iom konsternitaj, komencis tamen rideti, tiom estis justa lia rimarko.
Li konkludis, stariĝante : '' Estas vi, ja, kiu nomas ilin, sinjorinoj, kaj vi nomas ilin nur por vidi ilin mortiĝi. Elektu, do, ilin, maljunaj, tre maljunaj, kiel eble plej maljunaj, kaj ne zorgu pri la cetero.''
Kaj li foriris kun multe da gracieco.
Tuj post kiam li foriris, iu el la virinoj deklaris : '' li estas komika, tiu fraŭlo. Kiu li estas ?''. S-ino Walter respondis :
P141/
'' Iu el niaj redaktistoj, kiu ankoraŭ plenumas malaltajn laborojn en la ĵurnalejo, sed mi ne dubas ke li rapide sukcesos.''
Duroy sobiris la bulvardon Malesherbes gaje, per grandaj dancemaj paŝoj, kontenta pro sia spritaĵo kaj murmurante :
'' Bona komenco.''
Li religiĝis kun Rachel, tiun vesperon.
La posta semajno alportis al li du eventojn.
Li estis nomumita ĉefo de ''Les Echos'' kaj invitita por vespermanĝi ĉe S-ino Walter. Li tuj vidis ligon inter la du eventoj.
La Vie Française estis ĉefe financ-ĵurnalo, ĉar la mastro estis financisto al kiu la gazetaro kaj deputititaro servis kiel leviloj. Uzante la simplanimecon kiel armilo, li ĉiam manovris sub la ridema masko de bravulo, sed li uzis por siaj ajnaj laboroj, homojn kiujn li antaŭe ekzamenis, elprovis, flaris, kiujn li sentis ruzegaj, aŭdacaj, kaj suplaj. Duroy, nomumita ĉefo de ''Les Echos'' aspektis al li precioza homo. Tiu funkcio estis ĝis tiam plenumita de la sekretario de la redaktistaro, S-ro Boisrenard, malnova ĵurnalisto, konvena, akurata, kaj zorgoplena kiel kutima dungito. Ekde tridek jaroj li estis sekretario en dek unu malsamaj ĵurnaloj, sen neniam modifi sian far-manieron aŭ vid-manieron. Li transpasis de redaktejo al alia kiel oni ŝanĝas je restoracio, apenaŭ vidante ke la kuirarto ne havis la saman guston. Pri la politikaj kaj religiaj opinioj li fajfis. Li estis servopreta al kiu ajn ĵurnalo, aŭskultita en laboro kaj ŝatita pro sia sperto. Li estis laboranta kiel blindulo kiu nenion vidas, kiel surdulo kiu nenion aŭdas, kaj kiel mutulo kiu parolas pri nenio. Li tamen estis tre lojala, kaj neniam faris ion ne juĝitan de si, honesta, lojala kaj konvena koncerne lian profesion.
P142/
S-ro Walter, kiu tamen aprezis lin, ofte deziris alian viron al kiu komisii Les Echos, kiuj estas, laŭ lia diro, la medolo de la ĵurnalo. Estas per ĉi-lastaj ke oni sciigas novaĵojn, disvolviĝas onidirojn, ke oni agas sur la publikon kaj sur la renton. Inter du mondumaj vesperkunvenoj, necesas glitigi, sen montri ĝin, la gravaĵon, prefere aluditan ol diritan. Necesas, per subkomprenigoj, lasi diveni ion volatan, malkonfirmi tiamaniere ke la onidiro certiĝu, aŭ konfirmi tiamaniere ke neniu kredu la okazaĵon anoncitan. Necesas ke en Les Echos, ĉiu trovu ĉiutage almenaŭ unu linion kiu interesas lin, por ke ĉiuj legu ilin. Necesas pensi al ĉio kaj al ĉiuj, al ĉiuj klasoj, ĉiuj profesioj, al Parizo kaj al la Provinco, al Armeo kaj al Pentristoj, al Klerikaro kaj al Universitato, al Justic-oficistoj kaj al Flatistinoj..
La viro kiu estras kaj komandas al la bataliono da reporteroj devas ĉiam esti preta aŭskulti, kaj ĉiam esti singarda, priatenta, antaŭzorga, ruza, vigla, kaj supla, armita per ĉiuj lertaĵoj kaj havanta efikan flar-kapablon por ekvidi la malveran novaĵon ĉe la unua malkovro, por juĝi kio estas dirota kaj kio kaŝota, por diveni kio influos sur la publikon ; kaj li devas prezenti ĝin tiamaniere ke la efiko estu obligita.
Al s-ro Boisrenard, kiu, de longa tempo, havis spertadon, mankis iom da majstreco kaj ŝikeco ; kaj precipe mankis al li malica natureca ruzo necesan por antaŭsenti ĉiutage la sekretajn ideojn de la mastro.
Duroy devis zorgi la aferon perfekte, kaj kompletigis mirige la redaktadon de tiu folio ''kiu baziĝas sur Ŝtat-fonduso kaj politikaj malnoblaĵoj'', laŭ la esprimo de Norbert de Varenne.
P143/
La inspiruloj kaj veraj redaktistoj de La Vie Française estis duon-dekduo da deputitoj interesiĝantaj pri ĉiuj spekulaĵojn kiujn lanĉis aŭ kiujn subtenis la mastron. Oni nomis ilin en la parlamentejo ''la Walter-bando'', kaj oni enviis ilin ĉar ili gajnis monon kun li kaj per li.
Forestier, politika redaktisto, estis nur la pajlhomo de tiuj aferistoj, la subulo faranta la intencojn sugestitajn de ili. Tiuj-ĉi subdiradis al li liajn esencajn artikololojn, kiun li iris ĉiam poluri hejme por labori trankvile, kiel li diris.
Sed, por doni al ĵurnalo literaturan kaj Parizan aspekton, oni aldungis du verkistojn famajn en malsamaj ĝenroj, Jacques Rival, kronikisto pri aktualaĵoj, Norbert de Varenne, poeto kaj kronikisto pri varietoj, aŭ pli ĝuste rakontisto, laŭ la nova skolo.
Poste, oni sin provizis, malmultekoste, per kritikistoj pri arto, pentraĵo, muziko, teatro, per redaktisto pri krimoj, kaj redaktistoj pri ĉevalkurado, el la tribo de verk-solduloj. Du mondumaninoj, '' Domino rose'' kaj '' Patte blanche'' sendadis mondumajn varietojn, pritraktis demandojn pri modo, eleganteco, etiketo, far-scio kaj skribis maldiskretaĵojn pri la eminentaj damoj.
Kaj La Vie Française '' flugis sur la fonduso kaj sur malnobalĵoj'', kondukita per tiuj malsimilaj manoj.
Duroy estis plene ĝoja pro sia nomumado al fukncioj de ĉefo pri '' Les Echos'' kiam li ricevis gravuritan karteton, sur kiu li legis : Sinjoro kaj Sinjorino Walter demandas al Sinjoro Georges Duroy ĉu plaĉus al li veni vespermanĝi iliahejme la jaŭdon de la 20-a de Januaro.
P144/
Tiu nova favoro, venanta kun la alia, plenigis lin je tiom da ĝojo ke li kisis la invito-karton same kiel li farus por amor-letero. Kaj li iris al kasisto por pritrakti la grandan mon-problemon.
Ĝenerale, ĉefo pri ''Les Echos'' ricevas buĝeton el kiu li pagas siajn reporterojn kaj la novaĵojn bonajn aŭ duon-bonajn, alportitajn de unu aŭ alia, same kiel la ĝardenistoj alportas siajn fruktojn al vendisto pri fruaĵoj.
Mil ducent frankoj ĉiumonate estis konsentitaj al Duroy, kiu projektis elgardi grandan parton.
La kasisto, pro liaj urĝaj petoj, estis fine pruntedoninta kvarcent frankojn. Li, komence, firme intencis resendi al S-ino de Marelle la ducent okdek frankojn ŝulditajn, sed li preskaŭ tuje pripensis ke restus en liaj manoj nur cent dudek frankoj, sumo tute ne sufiĉa por funkciigi kontentige lian novan oficon, kaj li prokrastis la redonon al tempoj pli foraj.
Dum du tagoj, li zorgis pri sia instaliĝo, ĉar li estis heredinta apartan tablon kaj leter-fakojn, en la vasta ĉambro komuna al la tuta redaktistaro. Li okupis unu estremaĵon de tiu ĉambro, dum Boisrenard, kies la ebon-nigraj haroj, malgraŭ lia grand-aĝo, estis ĉiam klinantaj super paper-folion, okupis la alian.
La longa tablo en centro utilis al intermitecaj redaktistoj. Ĝenerale ĝi utilis por sidi, ĉu kun la kruroj pendantaj laŭlonge de la bordoj, ĉu laŭturkeca maniero sur la mezo. Ili estis kelkfoje kaŭrantaj sur tiu tablo, kaj ludante bilbokon kun persisteco, per sinteno de ĉinaj senvostaj simioj
P145/
Duroy, fine, ĝuis je tiu distraĵo, kaj progresis sub la regado kaj konsiloj de Saint-Potin.
Forestier, pli kaj pli malsana, fide pruntis al li sian belan bilbokon el Insul-lignaĵo, freŝdate aĉetitan, tro pezan laŭliaopinie, kaj Duroy manovris vigle la dikan nigran bulon ligitan per ĝia ŝnuro, elnombrante : '' Unu – du – tri – kvar – kvin – ses. ''
Li sukcesis efektive, por la unua fojo, fari dudek sinsekvajn poentojn, la ĝustan tagon kiam li devis vespermanĝi ĉe S-ino Walter. '' ŝancan tagon, li pensis, mi sukcesas ĉion.'' ĉar la lerteco pri bilboko donis ian superecon en la oficejoj de ''La Vie Française''.
Li forlasis la redaktejon frue por havi tempon sin vestigi, kaj li estis soriranta la straton de ''Londres'' kiam li vidis troti virineton havantan la sintenon de S-ino de Marelle. Li sentis varmon iri en kapon, kaj lia koro pulsegis ; Li trairis la straton por rigardi ŝin profile. Ŝi ankaŭ haltis por trairi. Li trompiĝis ; li re-spiris.
Ofte, li sin demandis kiel li devus konduti kaze de renkonto front'al front'. Ĉu li salutus ŝin ? Aŭ ĉu li mienus ne vidi ŝin ?
'' Mi ne vidus ŝin'' li pensis.
Tiun tagon, malvarmis, la frostaj rojoj havis glaci-pecojn ; la trotuaroj estis sekaj kaj grizaj sub la gas-lumo.
Kiam la junulo eniris en sia hejmo, li sonĝis : '' Mi devas ŝanĝi je loĝejo. Tiu-ĉi ne plu sufiĉas al mi, nun.'' Li sin sentis nervoza, kaj gaja, kapabla kuri sur la tegmentoj, kaj li ripetis laŭte, irante de lito al fenestro : ''estas la riĉeco kiu okazas ! Estas la riĉeco ! Mi devas nepre skribi al pacjo.''
P146/
Kelkfoje, li skribis al sia patro ; kaj la letero ĉiam alportis viglan ĝojon en la malgrandan Normandian kabaredon bordantan la vojon, supre de la granda deklivo el kiu oni superas Rouen kaj la larĝan valon de la Seine.
Ankaŭ de temp' al temp' li ricevis bluan koverton kies adreso estis desegnita de tremanta dika skribo-karaktero, kaj li legis la neprajn samajn liniojn komence de la patra letero :
Mia kara filo, la jena estas por diri al vi ke ni bone fartas, via patrino kaj mi. Neniu grava novaĵo en la regiono. Mi sciigos tamen al vi...
Kaj, li precipe skribis pri la aferoj de l'vilaĝo, la novaĵoj pri la najbaroj kaj la stato de l'kampoj kaj rikoltaĵoj.
Li sin rediris, nodante sian blankan kravaton antaŭ sia speguleto : '' Mi devas skribi al pacjo tuj morgaŭ. Se li min vidus ĉi-vespere en la domo kien mi iras, li estus mirigita, la maljun'' ! Sacristi!mi vespermanĝos baldaŭ kiom li neniam manĝis.'' Kaj li revidis subite la tiean nigran kuirejon, malantaŭ la trinkej-salono malplena, la kaserolojn ĵetantajn flavajn briletojn laŭ longe la murojn, la katon en la kameno kun la nazo antaŭ la fajro, kun ĝia sinteno de kaŭranta Ĥimero, la tablon el ligno lubrikita per la tempo kaj per la elverŝitaj likvaĵoj, supujon fumantan en mezo kaj kandelon lumigantan inter du teleroj.
Traduko de Michel Ahado