La Konfeto ®
15/11/2013
Bel-ami de Maupassant
Bel' Amik'
1-a parto – ĉapitro 5b ; Bel'Amik' 1a c5b
P116/
Pri lia obstino ŝi konsoliĝis per jena rezonado : '' Oni pensas ke mi estas ĉambristino havanta bonfortunon kun juna mondumano'' kaj ŝi trovis tiun komedion agrablega.
Ili oftade eniĝis tiel vestitaj en popularajn trinkejojn kaj iam sidiĝis en fundon de fumoplena trinkejaĉo sur lamajn seĝojn, antaŭ malnova ligno-tablo. P117/ Nubo de fumo, kun odoro de vespermanĝa fritita fiŝo estis pleniganta la ejon ; homoj kun bluzoj estis blekantaj antaŭ iliaj glasetoj ; kaj la kelnero metante antaŭ ili du ĉeriz-brandojn, mire subrigardis tiun strangan paron.
Ŝi, tremanta, timigita kaj ravita, ektrinkis la ruĝan sukon de l'fruktoj, per glutetoj, rigardante ĉirkaŭ si per maltrankvila kaj brila okulo. Ĉiu ĉerizo glutita donis al ŝi la senton de krimeca kaj malpermesata kulpo ; ĉiu guto, el la likvoro brula kaj pipreca, sobiranta en ŝian gorĝon peris al ŝi akran plezuron, ĝojon de ĝuo krimeca kaj malpermesata.
Poste, ŝi diris duon-voĉe : '' Ni foriru.'' Ili foriris, ŝi, per vigla rapideco, la kapon kliniĝanta, paŝadante kiel aktorino kiu forlasas la scenejon, tra inter la trinkantoj kun kubutoj sur tablo, rigardantaj ŝin pasi per suspektema kaj malkontenta rigardo ; post la transpaso de la sojlo, ŝi eligis grandan suspiron, kvazaŭ ŝi estus eskapinta de kelka terura danĝero.
Iafoje, ŝi demandis Duroy, tremante :
'' Supoze ke oni insultus min, kion vi farus ?''
Li respondis per fanfarona tono :
'' Mi defendus vin, kompreneble !''
Kaj ŝi premis ĝoje la brakon , kun, verŝajne , la konfuza deziro estis insultita kaj defendita, vidi homojn lukti por ŝi, eĉ tiujn-ĉi, kontraŭ ŝia amato.
Sed tiuj ekskursoj oftiĝinte du aŭ trifoje ĉiusemajne, komencis lacigi Duroy, kiu, krome, penadis, ekde kelkaj tagoj, havigi al si la duon-luidoron necesan por pagi la veturadon kaj la trinkaĵojn.
P118/
Por pluvivi, li ege penadis, pli ol kiam li estis oficisto en la fervoja kompanio, ĉar elspezinta larĝe, sen kalkuli, dum siaj unuaj monatoj de ĵurnalismo, kun la espero gajni grandajn sumojn la morgaŭon, li estis forkonsuminta ĉiujn fontojn kaj rimedojn por peri al si monon.
Procedo simpla, t.e. pruntado de la kaso, troviĝis rapide eluzita, kaj li jam ŝuldis profite la kompanion kvar monatojn da salajro, kaj pli ol ses cent frankojn gajnitajn per siaj ĵurnal-linioj. Li estis, krome, ŝuldanta cent frankojn al Forestier, tri cent frankojn al Rival, kiu havis la monujon larĝa, kaj lin ronĝis multego da nekonfensendaj ŝuldetoj de dudek frankoj aŭ de cent groŝoj.
Saint-Potin, konsultita pri la metodoj uzendaj por trovi cent frankojn, kvankam inventema, eltrovis neniun tujrimedon ; kaj Duroy furioziĝis pro tiu mizero pli perceptita nun ol antaŭe, ĉar li havis pli da bezonoj. Kaŝiĝis en li, vualita kolero kontraŭ ĉiuj, kaj senĉesa irito, kiu manifestiĝis ĉiumomente, pro la pli bagatelaj kialoj.
Li kelkfoje sin demandis kiel li elturniĝis por elspezi mezume mil pundojn, sen troigo kaj sen kaprico ; kaj li konstatis ke adiciante tagmanĝon por ok frankoj kaj vespermanĝon por dek du, li atingas tuj unu luidoron, kiu adiciitan al deko da frankoj de poŝmono, de tiu mono kiu forfluas sen scii kiel, estigas sumon da tridek frankoj. Tiu sumo de tridek frankoj ĉiutage sumanta naŭcent frankojn en fino de la monato. Kaj li ne adiciis al tiu sumo ĉiujn elspezojn por vestado, por ŝuoj, por tukoj, por lavistoj, ktp...
P119/
Do, la 14-an de Decembro, li troviĝis sen iu monero en sia poŝo, kaj sen iu rimedo en kapo por obteni kelkan monon.
Li faris kiel ofte antaŭe : li ne tagmanĝis kaj pasigis la posttagmezon en ĵurnalejo laborante, kolereme kaj obsedate.
Je la kvara, li ricevis bluaĵeton de sia amantino, kiu diris : '' Ĉu vi volas ke ni vespermanĝu kune ? Ni, poste, foriros por promeni ''
Li tuj respondis : '' neeble vespermanĝi ''. Kaj li pripensis ke maloportunus rifuzi la agrablajn momentojn kiujn ŝi povus peri, kaj li almetis : '' sed mi atendos vin, en nia nesto.''
Kaj sendinte iun kurierknabon porti tiun mesaĝon, por ŝpari la prezon de telegramo, li cerbumis pri la maniero peri al si la vesperan manĝon.
Je la sepa li ne ankoraŭ inventis ion. ; kaj terura malsato atakis lian ventron. Tiam li sin helpis de senesperula artifiko. Li lasis foriri ĉiujn siajn kolegojn, unu post unu, kaj, kiam li estis sola, li sonorigis vigle. La pordisto de l'mastro, restita por gardi la oficejojn, prezentiĝis.
Duroy, staranta, nervoza, pripalpis siajn poŝojn, kaj per abrupta voĉo :
'' Foucart, mi petas, mi forgesis mian monujon miahejme, kaj mi devas iri vespermanĝi al '' Le Luxembourg''. Pruntedonu al mi kvindek frankojn por pagi la veturadon.''
La viro elpoŝis tri frankojn el sia jako, demandante :
'' Sinjoro Duroy ne volas pli ?''
Ne, ne, sufiĉas al mi. Dankegon !
Kaj, preninte la blankajn monerojn, Duroy sobiris kure la ŝtuparon, kaj iris vespermanĝi en restoraciaĉon en kiun li kutimis grundi dum la mizer-tagoj.
P120/
Je la naŭa, li atendis sian amantinon, la piedojn ĉe fajro, en la salono.
Ŝi alvenis tre moviĝema, tre gaja, vipita per la malvarma aero de l'strato.
'' Se vi volas, ni unue promenos, kaj poste ni revenos ĉi-tien je la dek-unua. La vetero estas mirinda por promeni.''
Li respondis grumblante :
'' Kial promeni ? Estas komforte ĉi-tie.''
Ŝi aldonis sen eligi sian ĉapon :
'' Por informo, okazas mirinda lunlumo Estas feliĉe promeni ĉi-vespere.
'' Eble, sed mi, mi ne volas promeni.''
Li diris tion furioz-miene. Ŝi de tio konsterniĝis, ŝokiĝis, kaj demandis :
'' Kio estas al vi ? Kial vi mienas tiel ? Mi nur deziras promeni, mi ne vidas pro kio tio kolerigas vin.''
Li stariĝis, furioza.
'' Tio ne kolerigas min. Tio enuigas min. Jen !''
Ŝi estis el tiuj kiujn la rezisto iritas kaj kiujn la malĝentileco furiozigas.
Ŝi vortumis, montrante malestimon kaj sekan koleron :
'' Mi ne kutimas esti alparolata tiel. Mi foriros, do, sole ; adiaŭ !''
Li komprenis la gravecon, kaj impetis vigle al ŝi, premis la manojn, kisis ilin, balbutante :
'' Pardonu min, mia kara, pardonu, mi estas tre nervoza, ĉi-vespere, tre iritiĝema. Ĉar, estas, ja, obstakloj, problemoj, profesi-problemoj''
Ŝi respondis iom mildigita sed ne kvietita :
'' Tio ne koncernas min ; mi ne volas esti ŝarĝita de viaj malbonhumoroj.''
Li prenis ŝin en siajn brakojn kaj tiris ŝin al la kanapo
P121/
'' Aŭskultu, mia beleta, mi ne volis aflikti vin ; mi misparolis.''
Li perforte sidigis ŝin, kaj surgenuiĝante antaŭ ŝi :
'' Ĉu vi pardonis al mi ? Diru ke vi pardonis.''
Ŝi mumuris, per frosta voĉo : '' Mi pardonas, sed ne rekomencu.'' Kaj, re-stariĝinte, ŝi aldonis : '' Nun, ni iru promeni.''
Li estis ankoraŭ surgenue, ĉirkaŭigante la koksojn per siaj du brakoj ; li balbutis :
'' Mi petas, ni restu ĉi-tie, mi petegas. Konsentu kun mi pri tio. Mi tiom ŝategus ke vi restu ĉi-tie, nur por mi, tie-ĉi, apud la fajro. Diru ''jes'', mi petegas, diru ''jes''.''
Ŝi replikis nete kaj severe :
'' Ne, se vi ne volas promeni kun mi, mi foriras. Adiaŭ.''
Ŝi malproksimiĝis subite, kaj iris al la pordo. Li kuris al ŝi, volvis ŝin en siaj brakoj :
'' Aŭskultu, Clo, mia eta Clo, aŭskultu, konsentu pri tio.'' Ŝi malkonsentis kapskue, sen respondi, evitante liajn kisojn kaj provante eliĝi el lia premo por foriri.
Li balbutis :
'' Clo, mia eta Clo, mi havas kialon.''
Ŝi senmoviĝis rigardante lin :
'' Vi mensogas...kiun ?''
Li ruĝiĝis, ne sciante kion diri. Kaj, ŝi rediris ofendite :
P122/
Vi bone vidas ke vi mensogas... bestaĉo...'' Kaj per furioza movo, la larmojn okule, ŝi eskapis de li.
Li ĉirkaŭpremis ŝin denove ĉe la ŝultroj, kaj afliktita, preta ĉion konfesi por eviti rompiĝon, li deklaris per ekstrema tono :
'' La kialo estas ke mi ne havas monon...Jen.''
Ŝi senmoviĝis kaj rigardante lin okulfunden por diferencigi veron de malvero.
'' Kion vi diras ?''
Li ruĝiĝis ĝis la oreloj : '' Mi diras, ke mi ne havas monon. Ĉu komprenite ? Ne dudek groŝojn, ne dek groŝojn, ne sufiĉe por pagi glason da Kasiso en la trinkejo kien ni iros. Vi devigas min konfesi hontaĵojn. Ne estas eble, ja, promeni kune, kaj kiam ni estus ĉetable antaŭ du trinkaĵoj, diri trankvile ke mi ne povos pagi...''
Ŝi daŭre frontrigardis lin :
'' Ĉu...ĉu veras...tio ?''
En unu sekundo, li reversis ĉiujn siajn poŝojn, la pantalonajn, la veŝtajn, la ĵaketajn, kaj murmuris :
'' Jen... ĉu vi estas kontenta...nun ?''
Subite, malfermante siajn du brakojn per pasia impeto, ŝi pendiĝis ĉekole, balbutante :
'' Ho, mia karulo...mia povra karulo...se mi estus sciinta ! Kiel tio estis al vi ?''
Ŝi sidigis lin, kaj ŝi mem sidiĝis sur liajn genuojn, kaj premante lin ĉekole, kisadante lin, lian lipharojn, lian buŝon, liajn okulojn, ŝi devigis lin rakonti de kie venis tiu malfortuno.
Li inventis kortuŝan rakonton : li devige estis helpinta sian patron kiu estis en embaraso. Li ne nur donis al li ĉiujn siajn ŝparaĵojn, sed ankaŭ pro tio dronis en la ŝuldoj.
P123/
Li aldonis :
'' Necesos al mi plimalpli ses monatoj por eliĝi de l' malsato, ĉar mi eluzis ĉiujn miajn rimedojn. Ne gravas ; estas kriz-momentoj en la vivo kaj, fakte, zorgegi pri la mono ne indas.''
Ŝi flustris al li en la orelon :
'' Mi alpruntos al vi, ĉu vi volas ??''
Li respondis kun digno :
'' Vi estas afabla, mia beleta, sed ni ne parulu pri tio, mi petas. Vi ofendus min.''
Ŝi silentis ; poste premante lin en brakoj, ŝi balbutis :
'' Vi neniam scios kiom mi amas vin.''
Okazis tiam unu el iliaj plej bonaj amor-vesperoj.
Kiam ŝi pretigis ŝin por foriri, ŝi reparolis ridetante :
'' Nu, kiam oni estas en via situacio, kiom amuze estas retrovi en poŝo, iun forgesitan moneron glitintan en la subŝtofon.''
Li respondis konvinkita :
'' Ha, jes, ja.''
Ŝi deziris rehejmeniri piede pretekste ke la luno estis mirinda, kaj ŝi entuziasmiĝis spektante ĝin.
Malvarma kaj serena estis la vitro-komenca nokto. Rapidis la pasantoj kaj ĉevaloj, pikitaj per prujno. Audiĝis la kalkanumoj sur la trotuaroj.
Forlasante lin, ŝi demandis :
'' Ĉu vi volas ke ni revidu nin post-morgaŭ ?
Jes, ja, certe.
Je la sama horo ?
Je la sama horo.
Adiaŭ mia kara.''
Kaj ili kisiĝis tenere.
Kaj li revenis per ega paŝo, sin demandante kion li inventos la postan tagon por elturniĝi.
P124/ µµµµµµµµµµµµµµµµµµµµµµµµµµµµµµ*
Sed malfermante la ĉambro-pordon, li priserĉis en la veŝto-poŝo por trovi alumetojn, kaj li miregis ektuŝante moneron kiu ruliĝis sub siaj fingroj.
Kiam lumiĝis, li prenis tiun moneron por ekzameni ĝin. Estis dudekfranka luidoro !
Li pensis freneziĝi.
Li reversis ĝin, denove reversis ĝin, serĉante per kia miraklo tiu mono troviĝis tie. Ĝi, certe, ne falis de l'ĉielo en sian poŝon.
Kaj subite li divenis, kaj ofendita kolero trafis lin. Sia amantino, ja, parolis pri monero enŝovita en la subŝtofo kaj kiun oni retrovas en la povrecaj horoj. Estis ŝi kiu almozdonis. Kia honto !
Li decidis firme : '' Ha, mi verŝos mian koleron sur ŝin post-morgaŭe ! Mi ordigos al ŝi la kapon !''
Kaj li enlitiĝis, la koron batanta pro furiozeco kaj humileco.
Li vekiĝis malfrue. Li malsatis. Li provis reendormiĝi por ellitĝi je la dua ; kaj li sin diris : '' Ke mi incitu min estas vane ; fine, mi ĉiam ektrovas monon.'' Kaj li foriris, esperante ke ideo trafus lin sur la strato.
Neniu ideo trafis lin, kaj pasante antaŭ ĉiu restoracio, granda manĝo-deziro salivigis lian buŝon. Tagmeze, ĉar li nenion estis eltrovinta, li decidis : '' Ba ! Mi tagmanĝos dank'al la dudek frankoj de Clotilde. Tio ne malpermesos al mi redoni ilin morgaŭ.''
Li, do, tagmanĝis en taverno por du frankoj kaj kvindek. Kaj eniĝante en ĵurnalejon, li redonis ankoraŭ tri frankojn al la pordisto.'' Prenu Foucart, jen tio kion vi pruntedonis al mi hieraŭ por mia veturado.''
Kaj li laboris ĝis la sepa. Kaj li iris vespermanĝi kaj prenis denove tri frankojn el la sama sumo. P125/ La du bierpotoj de la vespero altigis la tag-elspezon ĝis naŭ frankoj kaj tridek
Sed, ĉar li povis nek denove deprunti nek krei novajn resursojn, li denove elprenis ses frankojn kvindek la morgaŭon de la dudek frankoj kiujn li devis redoni la vesperon mem tiel, ke li venis al interkonsentita rendevuo kun kvar frankoj kaj dudek en sia poŝo.
Li estis de humoro de rabia hundo kaj sin promesis netigi la situacion . Li dirus al sia amantino :
'' Vi scias, mi trovis la dudek frankojn kiujn vi metis en mian poŝon la antaŭan tagon. Mi ne redonas ilin hodiaŭ ĉar mia pozicio ne ŝanĝis, kaj ke mi ne havis sufiĉe da tempo por zorgi mian mon-aferon. Sed mi redonos tuj kiam ni nin revidos.''
Ŝi alvenis, tenera, urĝema, timo-plena. Kiel li ricevus ŝin ? Kaj ŝi kisis lin oftade por eviti tujan eksplikon.
Li sin diris, de sia flanko : '' Estos sufiĉe frue, poste, por pritrakti la temon. Mi serĉos favoran momenton.''
Li ne trovis la favoran momenton kaj nenion diris, prokrastanta la unuajn vortojn direndajn pri tiu delikata temo.
Ŝi ne paroldeziris eliri de la loĝejo kaj montriĝis, krome, agrablega.
Ili disigis sin ĉe la nokto-mezo, decidante rendevui nur por la merkredo de la posta semajno, pro la projektoj de S-ino de Marelle ĉeesti multajn sinsekvajn vespermanĝojn en la urbo.
La morgaŭon, dum tagmanĝa pagado, ĉar li serĉis la kvar monerojn normale restantajn, li el ili ekvidis kvin kies unu el oro.
P126/
En la unua momento, li kredis ke oni redonis al li, la antaŭan tagon, dudek frankojn senintence, poste, li komprenis, kaj li sentis kor-baton sub la humiligo de tiu persista donado.
Li bedaŭris multe (pro tio) ke li nenion diris ! Per energia parolo, li estus evitinta tion.
Dum kvar tagoj, li faris demarŝojn kaj penadojn, tiel multajn kiel senutilajn por peri al si kvin luidorojn, kaj li uzis la duan de Clotilde.
Ŝi elturniĝis por, – kvankam li diris, furioze : '' Vi scias, ne rekomencu la ŝercadon de la aliaj vesperoj, ĉar mi kolerus'' – enŝovi ankoraŭ dudek frankojn en la poŝon de lia pantalono la unuan fojon kiam ili denove renkontiĝis.
Kiam li ekvidis ilin, li ĵuris '' Nome de Dio !'' kaj li transmetis ilin en sian veŝton por havi ilin je sia dispono, ĉar li estis sen eĉ unu centimo.
Li trankviligis sian konsciencon per jena rezonado : '' Mi redonos la tuton per unu redono. Tio estas nur depruntita mono.
Fine, la kasisto de l'ĵurnalejo, pro liaj ekstremaj petegoj, konsentis doni cent groŝojn ĉiutage. Tio estis sufiĉa por manĝi, sed ne por redoni la sesdek frankojn.
Ĉar Clotilde denove freneze deziregis ekskursi nokte en la suspektindajn Parizajn lokojn, li fine ne plu tro koleris kiam li trovis flavaĵon en iu el siaj poŝoj, eĉ iam en sia boteto, kaj, aliun tagon, en la brak-horloĝeta skatolo, post iliaj aventuraj promenoj. Ne povante kontentigi la dezirojn ŝiajn, li pensis ke estas pli normale ke pagu ŝi por ili, anstataŭ rezigni ilin.
P127/
Cetere, li adiciis ĉiam ĉion kion li ricevis de ŝi, por restitui la tuton iam.
Iun vesperon ŝi diris : ĉu vi kredas tion? Mi neniam iris al Les Folies-Bergère ! Ĉu vi volas konduki min tien ?'' Li hezitis, timante renkonti Rachel. Poste, li pensis : '' Ba ! Mi ne estas ŝia edzo, finfine ! Se la alia min vidas, ŝi komprenos la situacion kaj ne parolos al mi. Cetere, ni luos kabineton.'' Alia kialo decidigis lin ; li estis kontenta donaci al S-ino de Marelle kabineton en teatro senpage. Tio estis kiel kompenso pro ŝia oferemo .
Li, do, lasis Clotilde en la veturilo por iri preni kuponon por ke ŝi ne vidu ke la kupono estas donacita, kaj revenis preni ŝin kaj ili eniĝis, salutite de la kontrolistoj.
Granda homamaso estis en la promenejo. Ili penis por trairi la svarmon de la viroj kaj de la vagistinoj. Ili atingis fine sian kajuton kaj sin instalis enfermitaj inter la senmova orkestro kaj la svarmado de la galerio.
Sed S-ino de Marelle ne rigardis la scenejon, ĉar nur zorgema al fraŭlinoj kiuj estis cirkulantaj malantaŭ ŝi ; kaj ŝi sin turnis senĉese por vidi ilin, kun deziro tuŝi ilin, palpi iliajn korsaĵojn, iliajn vangojn, iliajn harojn, por ekscii kiel estas faritaj tiuj estaĵoj.
Ŝi subite diris :
'' Estas dika brunulino kiu rigardas nin ĉiam. Ŝajne ŝi parolis al ni, ĉu ?. Ĉu vi vidis ŝin ?''
Li respondis : '' Ne. Vi verŝajne eraras.'' Sed, li estis vidinta ŝin de longe. Rachel, ja, estis vaganta ĉirkaŭ ili, okulkolera, kun vortoj violentaj ĉe lipoj.
P128/
Antaŭ tio, Duroy jam tuŝetis ŝin trairante homamason, kaj ŝi diris : '' Saluton'' mallaŭte, per papelbrumo kiu signifis : '' Mi komprenas.'' Sed li ne respondis al tiu afablaĵo timante esti vidita de sia amantino, kaj li pasis montrante neniun emocion, la frunton alten, la lipon malestimema. La fraŭlino, kiun nekonscia ĵaluzo spronis, revenis, tuŝetis lin denove kaj vortumis pli laŭte : '' Saluton, Georges.''
Li denove ne respondis. Tiam ŝi obstinis por esti rekonita, salutita, kaj ŝi revenis senĉese malantaŭ la kabineton, atendante favoran momenton.
Tuj kiam ŝi ekvidis ke S-ino de Marelle rigardis ŝin, ŝi tuŝis fingro-pinte la ŝultron de Duroy :
'' Saluton. Ĉu vi bone fartas ?''
Sed, li ne turniĝis.
Ŝi aldonis :
'' Nu, Ĉu vi surdiĝis ekde jaŭdo ?
Li ne respondis, montrante malestimon por ne riski, eĉ per unu vorto, sian honorecon kun tiu malfamulino.
Ŝi ekridis, per furioza rido kaj diris : '' jen vi, muta ! Sinjorino eble mordis vian langon ! Ĉu ?
Li faris furiozan geston, kaj per nervoza voĉo :
'' Kiu permesas al vi paroli ? Fuĝu aŭ mi arestigos vin.''
Tiam, per flama okulo, la gorĝon ŝvela, ŝi blekis :
'' Ha !, Estas tiel ! Kia krudulo ! Kiam oni seksumas kun virino, almenaŭ oni salutas ŝin. Akompani alian virinon ne permesas al vi ne rekoni min. Se vi estus gestinta al mi ĵus antaŭe kiam mi preterpasis vin mi lasus vin trankvile. Sed, vi fieras, atendu, atendu ! Mi edukos vin ! Vi ne volas saluti min ! kiam oni renkontas, oni salutas !...''
P129/
Ŝi pretigis sin krii longdaŭre, sed S-ino de Marelle estis malferminta la kabinetpordon kaj estis fuĝanta, tra la homamaso, serĉante konfuzegite la elirejon.
Duroy impetis post ŝi kaj penadis por reatingi ŝin.
Tiam Rachel, vidante ilin fuĝi, kriis triumfe :
'' Arestu ŝin ! Arestu ŝin ! Ŝi ŝtelis mian amanton.''
Ridoj trakuris la popolon. Du sinjoroj, por ŝerci, ekprenis ĉe ŝultroj la fuĝantino kaj volis kunpreni ŝin provante kisi ŝin. Sed, Duroy, atinginte ŝin, liberigis ŝin perforte kaj kuntiris ŝin sur la straton.
Ŝi impete eniĝis en la fiakron haltintan antaŭ la establo. Li saltis enen post ŝi, kaj ĉar la koĉero demandis : '' kien, mi iru, burĝo ? '' li respondis : '' kien ajn.''
La veturilo ekvojis malrapide, skuite de l'pavimoj. Clotilde, trafita per nervoŝoko, la manojn sur vizaĝo, sufokiĝis ; kaj Duroy ne sciis kion fari aŭ diri. Fine, ĉar li aŭdis ŝin plori, li balbutis : '' Aŭskultu mia Clo, lasu min klarigi ! Mi ne kulpas...Mi implikis kun tiu virino antaŭ longe...en la unuaj tempoj...''
Ŝi eligis abrupte sian vizaĝon, kaj trafita de furiozeco kiu malmutigis ŝin, ŝi balbutis, per rapidaj kaj hakitaj paroloj, anhelante : '' Ha !...malŝatindulo !...fripono !...Ĉu eble ?... kia honto !... Je Dio !...Kia honto !...
P 130/ Poste, kolerante pli kaj pli, laŭ pli klaraj ideoj kaj argumentoj : '' Per mia mono vi pagis ŝin ! Mi donis monon...por tiu ino...Ha ! La fripono !...''
Ŝi ŝajnis serĉi, dum kelkaj sekundoj, alian vorton pli fortan kiu ne venis, kaj subite, ŝi ekspektoris, kvazaŭ ŝi kraĉus : '' Ho !...porko...porko...porko..Vi pagis ŝin per mia mono...porko...porko !...''
Subite, ŝi kliniĝis eksteren, kaj, tirante la koĉeron ĉe la maniko :'' Haltu !'' kaj, malfermante la pordeton, ŝi saltis sur la straton.
Georges volis sekvi ŝin, sed ŝi kriis :'' Mi malpermesas al vi eliĝi !'' per voĉo tiel laŭta ke la pasantoj ariĝis ĉirkaŭ ŝin ; kaj Duroy ne moviĝis timante skandalon.
Tiam ŝi elpoŝigis sian monujon kaj serĉis monerojn sub la lumo de la lanterno, kaj preninte du frankojn kvindek, ŝi enmanigis al koĉero, dirante per vibra tono :'' Jen...por via horo...Mi, ja, pagas...kaj konduku tiun friponaĉon al la strato Boursault, en Batignolles.''
Gajeco kreskis en la grupo kiu ĉirkaŭis ŝin. Iu sinjoro diris : '' Brave, la virineto ! '' kaj bubaĉo staranta inter la radoj de l'fiakro, enigante sian kapon tra la malfermita pordeto, kriis per akutega voĉo : '' Bonan vesperon, Bibi !''
Kaj la veturilo ekvojis, postkurita de ridoj.

Traduko de Ahado Michel (15 nov. 2013)