La Konfeto ®
30/10/2013
Bel-ami de Maupassant
Bel' Amik'
1-a parto – ĉapitro 5a
P 88 / Du monatoj pasis ; Estis preskaŭ Septembro, kaj la rapida riĉeco, kiun Duroy esperis, malfruis. Li, ĉefe, maltrankviliĝis pri la morala nesufiĉo de sia pozicio kaj ne vidis per kia rimedo li sukcesus iri ĝis la supraĵoj kie troviĝas estimo kaj mono. Li sin sentis enprizonigita en tiu nesufiĉa reporter-metio, enmurigita sen iu rimedo eliĝi. Oni ŝatis lin, sed oni nur estimis lin laŭ lia rango. Eĉ Forestier, kiun li multfoje servis, ne plu invitis lin vespermanĝi kaj konsideris lin kiel subulo, tamen ci-parolante al li kiel al iu amiko.
Kelkfoje, Duroy, kaptante okazon, lokis en ĵurnalo mallongan artikolon, kaj akirinte per siaj ''eĥoj'' plum-suplecon kaj tuŝosenton kiu al li mankis kiam li verkis la duan kronikon pri Alĝerio, li certis ne plu riski la rifuzon pri siaj aktualaĵoj . Sed, verki kronikojn laŭ sia fantazio aŭ trakti estiel juĝisto la politikajn demandojn, montras tiom da diferenco inter la koĉer-stirado en la avenuoj de Le bois kaj la stirado kiel majstro. Kio humiligis lin ĉefe, estis ke li sentis la mond-pordojn fermitaj, P89/ kaj ke li ne havis samrangajn konatulojn, kaj ke li ne sukcesis eniĝi en la intimo de la virinoj, eĉ se pluraj famaj aktorinoj akceptis lin ĝentilece kaj interesiĝe.µµµ
Plie, li sciis per eksperimento, ke ili ĉiuj, ĉu mondumaninoj, ĉu histrioninoj, estis allogataj de li, sentante subitan simpation, kaj li sentis, ne konante tiujn de kiuj lia estonto dependas, kvazaŭ senpaciencon de ĉevalo implikata en piedrimenoj. µµµ
Li ofte sonĝis viziti S-inon Forestier ; sed la rememoro de la lasta renkonto haltigis lin, ofendetis lin, kaj, ankaŭ, li preferis atendi la invitadon de la edzo. Pro tio li repensis al S-ino de Marelle kaj, rememorante ke ŝi petis de li ke li venu vidi ŝin, li sin prezentis ŝiahejme, iun post-tagmezon kiam li estis senfara. µµµ
'' Mi estas hejme ĝis la tria '', ŝi diris.
Li sonorigis ĉe ŝia pordo je la dua kaj duono.
Ŝi loĝis en la strato Verneuil, en la kvara etaĝo.
Ĉe son-bruo, venis malfermi servistino malkombita, nodanta sian bireton dum la respondo :
'' Jes, sinjorino estas tie, sed mi ne scias ĉu ŝi ellitiĝis.''
Poste, ŝi puŝis la neŝlositan pordon de la salono.
Duroy eniĝis. La ĉambro estis iom granda, nemulte meblita, kaj malzorg-aspekta. La foteloj, velkaj kaj eksmodaj, viciĝis laŭlonge de la muroj, laŭ la ordo decidata de l'servistino, ĉar oni neniel sentis la elegantan zorgon de virino kiu ŝatas sian hejmon. Kvar povraj pentraĵoj, malrekte kroĉitaj, montrantaj barkon sur riverego, ŝipon sur maro, muelilon sur ebenaĵo, P90 / kaj arbo-faligiston en arbaro, pendis meze de kvar paneloj tenitaj per malsamlongaj ŝnuroj. µµµ Facile estis diveni ke ili kliniĝis pro nezorgema okul-gusto de fajfistino.
Duroy sidiĝis kaj atendis. Li longe atendis, kaj S-ino de Marelle eniĝis kurante, vestita per japana tualet-robo el roza silko kie estis broditaj or-pejzaĝoj, bluaj floroj kaj blankaj birdoj, kaj ŝi ekkriis :
'' Imagu ke mi ankoraŭ estis en lito. Kiom ĝentile ke vi venas viziti min ! Mi estis certa ke vi forgesis min.''
Ŝi etendis siajn du manojn per ravega gesto, kaj Duroy, kiun la duon-beleco de la loĝejo kvietigis, premante ilin , kisis unu el ili, same kiel li vidis fari de Norbert de Varenne.
Ŝi petis ke li sidiĝu ; kaj, rigardante lin de piedoj ĝis kapo : kiom vi ŝanĝis ! Vi aspektas pli sana. Parizo bonigis vin. Nu, rakontu al mi la novaĵojn.''
Kaj ili babilis tuj, kvazaŭ ili estus malnovaj konatoj, sentante naskiĝi inter ili subita familiareco, sentante estiĝi unu el tiuj fluoj de fido, de intimeco kaj de korinklino kiuj amikigas, en kvin minutoj, du estaĵojn de sama karaktero kaj de sama raso.
Abrupte, la junulino haltis sian paroladon kaj mire :
'' Kiom strange mi kondutas kun vi ! Ŝajnas al mi ke mi konas vin de antaŭ dek jaroj. Ni iĝos verŝajne, bonaj kamaradoj. Ĉu vi volas ? ''
Li respondis : ''Nu, sendube'', kun rideto esprimanta plu.
Li trovis ŝin tute tentiga, en ŝia tualet-robo brila kaj milda, malpli fajna ol la alia en ŝia blanka robo, malpli katineca, malpli delikata, sed pli ekscita, pli pipreca. P91/ µµµ
Apude de S-ino Forestier, pro ŝia senmova kaj gracia rideto, alloganta kaj samtempe haltiganta, ŝajnanta diri : '' Vi plaĉas al mi'' sed ankaŭ : '' Atentu'', kies la vera signifo neniam estis klara, li sentis ĉefe la deziron sterniĝi ĉe ŝiaj piedoj, aŭ la deziron kisi la fajnan punton de ŝia korsaĵo kaj enspiri la varman kaj bonodoran aeron eliĝantan verŝajne de tie, glitantan inter la mamoj. Apude de S-ino de Marelle, li sentis en si deziron pli brutalan, pli precizan, deziron tremantan liajn manojn ĉe la tuŝo de la silko-karesaj kurboj.****
Ŝi plu parolis, semante ĉe ĉiu frazo tiun facilan kaj fluan spritaĵon, same kiel laboristo spertas por plenumi malfacilan taskon mirigante la nespertulojn. Li aŭskultis, pensante : '' Mi devas memori ĉion. Oni verkus ĉarmajn Parizajn kronikojn nur aŭskultante ŝin pri la tag-eventoj.''
Sed oni frapis milde, tute milde ĉe la pordo tra kiu ŝi estis venanta ; kaj ŝi kriis : '' Vi povas eniĝi, mia beleta.'' La etulino aperis, iris rekte al Duroy kaj prezentis la manon.
La patrino mire murmuris : '' Ha, vi konkeris ŝin. Mi ne plu rekonas ŝin.'' La junulo kisinte ŝin, sidigis ŝin apud si, demandis ŝin serioze, pri kio ŝi faris de kiam ili ne intervidiĝis. Ŝi respondis per sia fluteca voĉo, kun grava mieno de grandulo.
La pendolhorloĝo sonoris la trian. La ĵurnalisto stariĝis.
'' Venu ofte, petis S-ino de Marelle, P92/ni babilos kiel hodiaŭ, vi ĉiam plezurigas min. Sed, kial oni ne plu vidas vin ĉe S-ino Forestier ?''
Li respondis :
'' Ho ! Pro nenio. Mi havis multajn farendaĵojn. Mi esperas ke ni retroviĝos ĉe ili iun venontan tagon. ''
Kaj li foriris, la koron esper-plena, sen scii la kialon.
Li ne parolis al Forestier pri tiu vizito.
Sed, post ĝi, la postajn tagojn, li daŭre memoris aŭ pliĝuste daŭre sentis la kvazaŭrealan apudecon de ŝi. Ŝajnis al li ke li ŝteli ion de ŝi ; restis en liaj okuloj io de ŝia korpo kaj restis en lia koro io de ŝia animo. Li restis sub la obsedo de ŝia figuro, kiel okazas kelkfoje kiam oni apudas iun estaĵon dum ĉarmaj horoj. Ŝajnas ke oni estas sub posedo stranga, intima, malpreciza, tumulta kaj tre subtila ĉar mistera.
Li vizitis ŝin denove post kelkaj tagoj.
La servistino enigis lin en la salonon, kaj Laurine aperis tuj. Ŝi etendis, ne sian manon ĉi foje, sed sian frunton, kaj diris :
'' Panjo petis de mi diri, ke vi bonvolu atendi ŝin. Ŝi bezonas kvaron-horon, ĉar ŝi ankoraŭ ne finvestiĝis. Mi restos kun vi.''
Duroy amuzite per la ceremoniaj manieroj de la etulino, respondis : '' Perfekte, Fraŭlino, mi ĝojas pasigi kvaronhoron kun vi, sed mi informas vin ke mi estas tute malserioza, ĉar, mi ludas la tutan tagon ; mi, do, proponas al vi lud-partion de chat perché {( kato altsidanta ?) ( populara infanludo en kiu persono ''la kato'' provas kapti aŭ tuŝi alian personon de la grupo, tiu-ĉi kaptita aŭ tuŝita persono iĝanta siavice la kato.)
La knabino restadis senmove, kaj ridetis, same kiel ridetus virino pro iu ŝokanta kaj miriga ideo ; kaj ŝi murmuris :
'' La loĝejo ne taŭgas por ludi.'' P93/
Li daŭrigis :
'' Mi fajfas pri tio. Mi, mi ludas ĉie. Nu, kaptu min.''
Kaj li komencis turniĝi ĉirkaŭ la tablo, ekscitante ŝin ke ŝi kaptu lin, dum ŝi venis post li, ĉiam ridetante kun ia ĝentila kompato, kaj etendante la manon por tuŝi lin, sen aŭdaci kuri.
Li senĉese haltis, kliniĝis, kaj, kiam ŝi proksimiĝis per sia hezita paŝo, li saltis kiel diablo enfermita en skatolo, kaj poste li impetis grandpaŝe ĝis la alia ekstremo de l'salono. Ŝi trovis tion komika, fine ekridis, kaj, pro incito komencis troteti post li, kun krietoj ĝojaj kaj timemaj, kiam ŝi kredis tuŝi lin. Li movis la seĝojn, por fari obstaklojn, devigis ŝin pivoti dum unu minuto ĉirkaŭ unu el ili, kaj, forlasinta ĝin, utiligis alian. Laurine nun kuranta, tute allasis sin al plezuro de tiu nova ludo, kaj, la vizaĝon roza, ŝi nun ĵetegis sin estiel ravita infano, ĉe ĉiu fuĝo, ĉe ĉiu ruzaĵo, ĉe ĉiu finto de sia kunulo.
Subite, kiam ŝi imagis atingi lin, li prenis ŝin en siaj brakoj, kaj levante ŝin ĝis plafono, li kriis :
'' Kato altsidanta''
La etulino, ĝoja, movadis siajn krurojn por eskapi kaj ridadis tutkore.
S-ino de Marelle eniĝis, kaj, miregante :
'' Ha ! Laurine... Laurine kiu ludas...Vi estas sorĉisto, sinjoro.''
Li remetis teren la knabinon, kisis la manon de la patrino, kaj ili, ĉiuj, sidiĝis, la infanon inter ili. Ili volis babili ; sed Laurine, ekzaltita, tiom muta ordinare, ĉiam parolis, kaj necesis sendi ŝin en ŝia ĉambro.
P94/
Ŝi obeis sen respondi sed kun larmo okule.
Tuj kiam ili estis solaj, S-ino de Marelle mallaŭtigis la voĉon :
'' Vi ne scias, mi havas grandan projekton, kaj mi pensis pri vi. Jen : Ĉar mi vespermanĝas ĉiusemajne Forestier-hejme, mi miavice invitas ilin, de temp' al temp', en restoracio. Mi ne ŝatas gasti homojn miahejme, mi ne scias organizi tion, kaj, cetere, mi komprenas nenion pri la dom-mastrumado, nenion pri la kuir-arto, nenion pri kio ajn. Mi ŝatas vivi diablece. Do, mi ricevas ilin de temp' al temp' en restoracio, sed tio ne estas ĝojiga kiam ni estas nur tri, kaj miaj aliaj konatoj ne akordas kun ili. Mi diras tion por klarigi al vi tiun neordinaran inviton. Nun, vi komprenas kial mi petas de vi ke vi kunvenu en trinkejon Riche, sabaton je la sepa kaj duono. Vi konas la
ejon, ĉu ? ''
Li konsentis kun ĝojo. Ŝi daŭrigis :
'' Ni estos nur kvar ; estos vera kvaropa partio.'' { ankaŭ 'kvaropa partio' signifas ' kvaropa aŭ opa seksa ludo' : tiu signifo estas kontrolenda }. Tiuj festoj estas amuzaj por ni, virinoj, kiuj ne kutimas prie.''
Ŝi estis vestita per malhele bruna robo muldanta ŝian talion, ŝian gropon, ŝian gorĝon, ŝiajn brakojn koket-maniere ; kaj Duroy sentis konfuzan miron, preskaŭ ĝenon pri kiu kaŭzon li ne kaptis, pro malakordo inter ŝia zorgata eleganteco kaj malzorgata loĝejo.µµµ
Ĉio vestanta ŝian korpon, ĉio tuŝanta ŝian karnon, estis tiel delikataj kaj fajnaj, ke la ĉirkaŭaĵoj ne plu gravis al li. µµµ
Li forlasis ŝin, plugardante, kiel la antaŭan fojon, la impreson de ŝia ĉeesto daŭranta en halucino de liaj sensoj. Kaj li atendis la vespermanĝan tagon kun pli kaj pli granda senpacienco.
P95/
Luinte denove nigran veston, siaj mon-rimedoj malebligantaj la aĉeton de vesper-kompleto, li alvenis, la unua, al rendevuo, kelkajn minutojn antaŭ la horo.
Oni kondukis lin al la dua etaĝo, kaj oni enigis lin en malgranda salono de restoracio, drapirita ruĝe kaj frontanta al bulvardo tra ĝia unika fenestro.
La tablo kun kvar anguloj kaj kun kvar manĝilaroj, havis tukon tiom blanka ke ĝi ŝajnis vernisita ; kaj la glasoj, la arĝentaĵaro, la hejtoplato brilis gaje sub la flamo de dek du kandeloj ingitaj en du altaj kandelabroj.
Ekstere vidiĝis granda malhel-verda makulo desegnita de la arbofolioj lumigitaj per la vigla lumo de privataj kabinetoj.
Duroy sidiĝis sur kanapo tre malalta, same ruĝa kiel la muraj drapiraĵoj, kaj kies eluzitaj risortoj sobiĝantaj sub li, kredigis fali en truon. Li aŭdis en tiu tute vasta domo konfuzan bruon, tiun susuron de la grandaj restoracioj faritan per la bruo de la vazaro kaj de la interfrapiĝantaj arĝentaĵaroj, de la bruo de l'rapidaj paŝoj de l'kelneroj mildigita per la tapiŝo de l'koridoro, de la bruo de l'pordoj momente malfermitaj kaj lasante allasi la voĉ-sonoj de tiuj mallarĝaj salonoj kie estas enfermitaj la manĝantoj. Forestier eniĝis kaj brakumis lin kun kora familiareco kiun li neniam montris en la oficejoj de La Vie Française.
'' La du damoj alvenos kune, li diris ; plaĉaj estas tiuj vesperaj manĝadoj !''
Kaj li rigardis la tablon, fermis fenestro-parton, P96/ pro la aer-blovo, kaj elektis sian bone ŝirmitan sid-lokon deklarante : '' Mi devas esti singarda ; mi estis pli sana dum unu monato kaj jen denove trafis min malvarmo,verŝajne kiam mi eliĝis mardon de la teatro.''
Oni malfermis la pordon kaj la du junaj virinoj aperis, sekvite de la ĉefkelnero, vualitaj, kaŝitaj, diskretaj, kun tiu ĉarma irmaniero kiun la virinoj adoptas en tiuj lokoj kie la najbaroj kaj la renkontoj estas suspektaj.
Dum Duroy salutis S-inon Forestier, tiu-ĉi skoldis lin ke li ne revenis vidi ŝin ; kaj ŝi aldonis, kun rideto, al sia amikino :
'' Mi bone vidas ke vi preferas al mi Sinjorinon de Marelle, vi trovas sufiĉe da tempo por ŝi.''
Kaj oni sidiĝis, kaj la ĉefkelnero prezentinta al Forestier la vin-tabelon, S-ino de Marelle ekkriis :
'' Donu al tiuj sinjoroj laŭ ilia volo sed por ni frostan ĉampanon, el la plej bonaj, dolĉan ekzemple, nur tian''
Kaj la viro eliĝinta, ŝi anoncis kun ekscitita rido :
'' Mi volas ebriiĝi ĉi-vespere ; ni diboĉos, vere diboĉos.''
Forestier, ŝajnante nenion aŭdi, demandis :
'' Ĉu fermi la fenestron ĝenus vin ?
Ne, neniel.''
Li iris do fermi la duon-fermitan fenestro-parton kaj li residiĝis kun pli serenigita kaj trankvila vizaĝo.
Lia edzino diris nenion, ŝajnis absorbita, kaj la okulojn kliniĝantaj al la tablo ŝi estis ridanta al la glasoj per tiu malpreciza rideto kiu ŝajnis ĉiam promesi kaj neniam plenumi.****
P97/
La ostroj de Ostende estis alportitaj, graciaj kaj grasaj, similaj al oreletoj enfermitaj en konkoj, kaj fandiĝantaj inter la palato kaj la lango, same kiel peklitaj bombonoj.
Kaj post la garnita buljono, oni surtabligis truton rozan kiel fraŭlin-karno ; kaj la kunmanĝantoj komencis babili.
Oni parolis unue pri klaĉado kiu trakuris la straton, la rakonto pri mondumanino ektrovita , per amiko de ŝia edzo, supanta kun alilanda princo en privata kabineto.
Forestier ridis multe pri la aventuro ; la du virinoj deklaris ke la nediskreta klaĉemulo estis nur krudulo kaj nur poltrono. Duroy samopiniis kaj proklamis laŭte ke viro devas en tiaj aferoj, ĉu estiel aktoro, ĉu estiel konfidenculo aŭ simpla vidanto, silenti kiel tombo. Li aldonis :
'' Kiom la vivo estus plena de ĉarmoj, se ni firme certiĝus pri la plena diskreteco de ĉiuj. Kio haltigas ofte, oftege, preskaŭ ĉiam, la virinojn, estas la timo de la sekreto malkovrita.''
Kaj li aldonis, ridetante :
'' Nu, vere, ĉu ne ?
'' Kiom da ili profitus de rapida deziro, de subita kaj fortega unuhora kaprico, de amor-kaprico, se ili ne timus repagi per ne riparebla skandalo kaj per dolorigaj larmoj mallongan kaj malgrandan feliĉon !''
Li parolis per kontaĝa konvikeco, kvazaŭ li pledus juran aferon, sian aferon, kvazaŭ li dirus :
'' Oni ne suferus de samaj danĝeroj pro mi. Provu, vi vidos.''
La virinoj, ambaŭ, medit-rigardis lin, trovante ke li parolis taŭge kaj ĝuste, konfesante per ilia amika silento ke ilia netuŝebla moraleco de parizaninoj, ne rezistus longe antaŭ la certeco de l'sekreto.
P98/
Kaj Forestier, preskaŭ kuŝanta sur la kanapo, unu kruron faldita sub li, la tukon ŝovita en sian veŝton por ne makuli sian veston, deklaris subite, kun skeptikula rido konvikita :
'' Certe, ja, oni farus kaj farus se oni certus pri la silento. Nu ! Povraj edzoj.''
Kaj oni komencis paroli pri la amo. Sen konsenti pri la eterneco de amo, Duroy tamen imagis ĝin daŭra, kreanta ligon, teneran amikecon, fidecon ! La unuiĝo de l'voluptemoj estus nur la sigelo malfermiĝanta sur la kuniĝon de l'koroj . Sed li indignis pri la turmento-donaj ĵaluzoj, dramoj, kvereloj, mizeroj kiuj, preskaŭ ĉiam, akompanas la disiĝojn.
Kiam li silentis, S-ino de Marelle ve-spiris :
'' Jes, tio estas la nura bonaĵo en la vivo, kaj ni ofte difektas ĝin pro neeblaj devigoj.''
S-ino Forestier, kiu estis ludanta kun tranĉilo, aldonis :
'' Jes...jes.. esti amata plaĉegas.''
Kaj ŝi ŝajnis pensi pli profunde sonĝante al iuj aferoj kiujn ŝi ne aŭdacis diri.
Kaj ĉar la unua entreo ne estis tuj alportita, ili trinkis de temp' al temp' glutojn da ĉampano, manĝetante dorsajn krustojn de l'pan-buletoj. Kaj la penso pri la amo, iom post iom, trudeme, eniris en ilia koro, ebriigis ilian animon, same kiel la hela vino, falante guto post guto en gorĝo-fundon, varmigis ilian sangon kaj konfuzis ilian spiriton.
Oni alportis kotletojn de ŝafido, tenerajn, fajnajn kuŝantajn sur tavolo densa kaj malgranda de asparago-pintoj.
'' Nu ! la bonaĵo ! Ekkriis Forestier. Kaj ili manĝis malrapide, frandante la fajnan viandon kaj la kremecan legomon
P99/
Mi, kiam mi amas virinon, ĉio malaperas ĉirkaŭ ŝi.''
Li diris tion kun konvinkeco, sin ekcitante pro la ĉe-tabla plezuro kiun li estis gustumanta.
S-ino Forestier murmuris, kun tiu mieno ŝajniganta zorgi pri nenio.
'' Ne ekzistas feliĉo kompara al la unua man-premo, kiam unu demandas : ''ĉu vi amas min ?'' kaj kiam la alia respondas : '' Jes, mi amas vin.''
S-ino de Marelle trinkinte unutire novan flutglason da ĉampano, diris ĝoje surtabligante sian glason :
'' Mi, mi estas malpli platoneca.''
Kaj ĉiu komencis ridaĉi, la okulon brila, aprobante tiun parolon.
Forestier sterniĝis sur la kanapon, malfermis la brakojn, apogis ilin sur kusenoj kaj per serioza tono :
'' Tiu sincereco honoras vin, kaj pruvas ke vi estas praktika virino. Sed, ĉu eblas demandi vin pri la opinio de S-ro de Marelle ?''
Ŝi levis la ŝultrojn malrapide pro malestimeco senfina kaj daŭra ; kaj per neta voĉo :
'' S-ro de Marelle havas neniun opinion prie, li nur havas ne-respondojn aŭ neŭtralajn respondojn.''
Kaj la diskuto, venanta de la eminentaj teorioj pri la tenereco, sobiris al la florplena ĝardeno de la distingaj malprudaĵoj.
Venis la momento de la lertaj subkomprenaĵoj, de la vualoj levitaj per vortoj kiel jupoj levitaj de viroj, la momento de lingvo-ruzaĵoj, de lertaj aŭdacaĵoj maskitaj de ĉiuj senprudaj hipokritaĵoj, de la frazo kiu montras senvestitajn figurojn per vestitaj dir-manieroj, kiu igas antaŭ okulo kaj en la menso la rapidan vizion pri ĉio nedirenda, P100/ kaj kiu permesas al mondumanoj ian subtilan kaj misteran amon, ian malpuran plektadon de la pensoj per la samtempa elvokado, sens-alloga kiel kisado, de ĉiuj sekretaĵoj, hontaĵoj enkondukitaj de amo. Oni alportis la rostaĵon, perdrikidojn flankitajn de koturnoj kaj verdaj pizoj, enpotan pasteĉon de gras-hepataĵo akompanitan de salato, kun segildentaj folioj, pleniganta kiel verda saŭmo grandan salatujon kuveto-forman. Ili manĝis el tiu ĉio, sen gustumi el ĝi, sen pripensi pri ĝi, nur zorgante pri siaj diraĵoj, mergitaj en amor-bano.
La du virinoj, nun, parolĵetis sengraciaĵojn, S-ino de Marelle per natureca aŭdaco kiu similis provokadon, S-ino Forestier per ĉarma deteniĝemo, per pudora tono, voĉo, rideto, teniĝo kiu sub-strekis, ŝajnigante malakrigi, la sen-timajn elbuŝigojn.
Forestier tut-kuŝanta sur la kusenoj, ridis, trinkis, manĝis senĉese kaj ĵetis foj-foje parolon tiel aŭdacan aŭ tiel krudan ke la virinoj, iom ŝokitaj per kaj pro la formo, mienis ĝenataj dum du aŭ tri sekundoj. Post la ĵeto de iu fi-vorto, li ĉiam aldonadis : '' Bonege, la infanoj ! Se vi daŭrigas tiel, vi faros stultaĵon.''
La deserto alvenis kaj la kafo ; kaj la likvoroj verŝis en la ekcititaj spiritoj konfuzon pli pezan kaj pli varman.
Kiel anoncite ĉetabliĝinte, S-ino de Marelle estis ebriaĉa, kaj ŝi rekonis tion per gracieco gaja kaj babilema de virino kiu iom akcentas, por amuzigi siajn gastojn, la realan ebriecon.
P101/
S-ino Forestier nun silentis, eble pro singardo ; kaj Duroy, sin sentante tro gaj-ebria por sin kompromiti, gardis ruzan deteniĝemon.
Oni fajrigis cigaredojn, kaj Forestier, subite, ektusadis.
La tusado terure disŝiris lian gorĝon ; kaj, la vizaĝon ruĝa, la frunton ŝvitanta, li sufokiĝis en sia tuko. Kiam la krizo kvietiĝis, li grumblis furioze : '' Tiuj partioj ne konvenas al mi ; stultaĵon !'' Lia tuta bonhumoro malaperis pro la teruro de l'malsano kiu obsedis lian pripensadon.
'' Ni reiru hejmen'' li diris.''
S-ino de Marelle sonorigis al la kelnero kaj petis fakturon. Oni alportis ĝin preskaŭ tuj. Ŝi provis legi ĝin, sed la ciferoj turniĝis antaŭ ŝiaj okuloj, kaj ŝi donis la paperon al Duroy :
'' Tenu, pagu anstataŭ mi, mi ne plu vidas, mi estas tro ebria.''
Kaj samtempe ŝi ĵetis la monsaketon en liajn manojn.
La sumo estis cent tridek frankoj. Duroy kontrolis kaj konfirmis la fakturon, kaj donis du biletojn, kaj reprenis la monerojn, demandante duon-voĉe :
'' Kiom lasi al l'kelneroj ?
Tiom, kiom vi volas, mi ne scias.''
Li metis kvin frankojn en la teleron, kaj redonis la monujon al la junulino, dirante :
'' Ĉu vi volas ke mi rekonduku vin ĉe vian pordon ?
Nu, jes, ja. Mi ne estas kapabla retrovi mian adreson.''
Preminte la manojn de la gesinjoroj Forestier, Duroy troviĝis sola kun S-ino de Marelle en ruliĝanta fiakro.
P102/
Li sentis ŝin apud si, tiom proksiman, enfermitan kun li en tiu nigra kajuto akre kaj momente prilumita per trotuaraj gas-bekoj. Li sentis tra la maniko, la varmon de ŝia ŝultro, kaj trovis nenion por diri, tute nenion, havante la spiriton paralizata per nepra deziro premi ŝin en siajn brakojn.
'' Se mi aŭdacus, kion ŝi farus ?'' li pensis. Kaj la memoro de ĉiuj petolaĵoj murmuritaj dum la manĝo kuraĝigis lin, sed samtempe la timo de l'skandalo malkuraĝigis lin.
Ŝi diris nenion, senmove en sia angulo. Li pensis ŝin dormanta, sed li vidis ŝiajn okulojn brili ĉiufoje kiam la lumo radiis en la veturilon.
'' Kion ŝi pensas ?'' Li bone sentis ke li ne devas paroli ; eĉ unu vorto, unu nura vorto, rompante la silenton, forigus liajn ŝancojn ; sed la aŭdaco mankis, la aŭdaco de la abrupta kaj brutala ago.
Subite li sentis moviĝi ŝian piedon. Ŝi faris movon, sekan movon, viglan, senpaciecan aŭ sendube vokan. Tiu gesto, apenaŭ sentebla, estigis en li, de kap' al pied', grandan tremon sur la haŭto, kaj, sinturnante vigle, li sin ĵetis sur ŝin, serĉante la buŝon per siaj lipoj kaj la nudan karnon per siaj manoj.
Kaj ŝi ekkriis, ekkrietis, volis sin rektigi, barakti, forpuŝi lin ; Kaj ŝi cedis, kvazaŭ forto mankus al ŝi por rezisti pli longe.
Sed la veturilo haltinta baldaŭ antaŭ ŝia domo, Duroy, surprizite, ne bezonis serĉi pasiajn vortojn por danki ŝin, beni ŝin, kaj esprimi estimatan dankemon. Tamen ŝi ne leviĝis, ŝi restis senmova, kvazaŭ sveninta pro tio kio okazis. Tiam li timis ke la koĉero P103/ havu dubojn, kaj li, la unua, defiakriĝis por etendi la manon al la junulino.
Ŝi, fine, eliĝisde la f iakro stumblante kaj nenion vortumante. Li sonorigis, kaj, dum la pordo malfermiĝis, li demandis : '' Kiam mi vin vidos ?''
Ŝi murmuris tiom mallaŭte ke li apenaŭ aŭdis.'' Venu tagmanĝi kun mi morgaŭ'' kaj ŝi malaperis en ombron de l'vestiblo repuŝante la pezan duon-pordon, kiu bruis kiel kanon-pafo.
Li donis cent groŝojn al koĉero kaj komencis piediri antaŭen, per rapida kaj triumfa paŝo, la koron plena de ĝojo.
Ha !Fine ! Li sukcesis kapti iun el ili ! Edzinon! el mondumo ! El vera mondumo ! El Pariza mondumo ! Kiom facile estis ! Kaj neatendite !
Ĝis tiam li imagis, ke por allogi kaj konkeri iun el tiuj estaĵoj tiom dezirataj, necesas senfinaj zorgoj, senfinaj atendoj, ruza sieĝado per galantaĵoj, am-paroloj, sopir-spiroj, kaj donacoj. Kaj jen subite: apenaŭ atakita, la unua renkontita estis sin allasinta al li, tiom rapide ke li miregis.
'' Ŝi estis ebria, li pensis ; morgaŭ, estos alia kanto. Mi ricevos ŝiajn larmojn.'' Tiu penso timigis lin, kaj li sin diris : '' Ha, des pli bone. Nun, mi kaptis ŝin, poste mi bone scios konservi ŝin.''
Kaj, en la miraĝo en kiu perdiĝis siaj esperoj, esperoj de altrangeco, de sukceso, de fameco, de riĉeco kaj de amoro, li ekvidis subite, samaj kiel tiuj girlandoj da figurantinoj kiu disvolviĝas en la ĉielo de la apoteozoj, procesion da virinoj elegantaj, riĉaj, potencaj, kiuj pasis ridetante por malaperi unu post unu en fundon de l'ora nebulo de liaj revoj.
P104/
Kaj lia dormo pleniĝis je vizioj.
Li estis, la postan tagon, iom emociita, sorirante la ŝtuparon de S-ino de Marelle. Kiel ŝi akceptos lin ? Kaj supoze ke ŝi ne ricevus lin? Supoze ke ŝi malpermesus la eniĝadon en sian loĝejon? Supoze ke ŝi klaĉus ?... Ne, Ne, ŝi diros nenion, se ne, ĉiuj divenos la plenan veron. Do, li regas la situacion.
La eta servistino malfermis la pordon. Ŝia vizaĝo aspektis kiel ordinare. Li trankviliĝis, ĉar, antaŭ ol veni, li imagis de la servistino emociegan vizaĝon.
Li demandis :
'' Ĉu S-ino bone fartas ?''
Ŝi respondis :
'' Jes, sinjoro, kiel kutime.''
Kaj ŝi kondukis lin en la salonon.
Li iris rekte al kameno por konstati siajn harojn kaj tualeton ; li estis reĝustiganta sian kravaton antaŭ la spegulo, kiam li ekvidis ene la junulinon rigardantan lin, starantan ĉe la sojlo de la ĉambro.
Li ŝajnigis ne vidi ŝin, kaj ili, dum sekundoj, sin konsideris reciproke, en fono de la spegulo, ĉiu kaŝobservante la alian, antaŭ ol rigardi la alian fronte. Li impetis, balbutante : '' Kiom mi amas vin ! Kiom mi amas vin !'' Ŝi malfermis la brakojn kaj falis sur lian bruston ; kaj, kiam ŝi levis la kapon, ili sin kisis longe.
Li pensis : '' estas pli facile ol imagite. Ĉio glatas. Kaj, post kiam iliaj lipoj disiĝis, li ridetis, sen diri ion, provante meti en sian rigardon multegon da amoro.
Ankaŭ ŝi ridetis, per tiu rideto kiun la virinoj havas por oferti ilian deziron, konsenton, sin-allason. Ŝi murmuris :
P105/
'' Ni estas solaj. Mi sendis Laurine tagmanĝi ĉe iu kamarado.''
Li suspiris, kisante la pojnojn :
'' Dankon, mi adoras vin.''
Tiam ŝi prenis al li la brakon, kvazaŭ li estus ŝia edzo, por iri en kanapon kie ili sidiĝis flankon ĉe flanko.
Necesus komenci la diskuton per lerta kaj alloga parolo sed ne trovante ion taŭgan, li balbutis :
'' Nu, vi ne riproĉas tro al mi ? ''
Ŝi metis la manon sur lian buŝon :
'' Silentu !''
Ili restis silentaj, rigardon en rigardo, fingrojn en fingroj
'' Kiom mi deziras vin'' li diris.
Ŝi rediris : '' Silentu.''
Oni aŭdis la servistinon movi la telerojn en la salono malantaŭ la muro.
Li stariĝis :
'' Mi ne povas resti tiel proksime de vi. Mi freneziĝus.''
La pordo malfermiĝis :
'' Tablen''
Kaj li ofertis la brakon gravmiene.
Ili tagmanĝis fronte, sin rigardante kaj sin ridetante senĉese, zorgante nur pri si, volvitaj per ĉarmo de milda komenciĝanta tenereco. Ili manĝis ion sen scii kion. Li sentis piedon, etan piedon, kiu vagis sub la tablo. Li prenis ĝin inter siaj kaj gardis ĝin, premante ĝin tutforte.
La servistino iris, venis, alportis kaj reportis la pladojn kun kvieta mieno, ŝajnante nenion rimarki.
Kiam ili finis manĝi, ili eniĝis en salonon kaj residiĝis en siaj lokoj sur la kanapo, flankon ĉe flanko.
P106/
Iom post iom, li gluiĝis al ŝi, provante ĉirkaŭpremi ŝin. Sed ŝi forpuŝis lin kviete.
'' Atentu, iu povas eniĝi.''
Li murmuris :
'' Kiam mi povos vidi vin sola por diri kiom mi amas vin ?''
Ŝi kliniĝis al lia orelo, kaj vortumis tute mallaŭte :
'' Mi iros viziti vin viahejmen iam en ĉi-tagoj ''
Li sin sentis ruĝiĝi :
'' Estas tio ke...miahejme... mia hejmo estas tro modesta.''
Ŝi ridetis :
'' Ne gravas. Vin mi iros viziti, ne vian loĝejon.''
Tiam li urĝis ŝin por scii kiam ŝi venos. Ŝi precizigis tagon malproksiman al la venonta semajno, sed li petegis de ŝi ke ŝi fruu la daton, per balbutitaj paroloj, la okulojn brilantaj, movante kaj maŝaĝante ŝiajn manojn, la vizaĝon ruĝa, febra, trudita per deziro, per tiu impetega deziro, kiu sekvas la duopajn manĝadojn.
Ŝi amuziĝis vidi lin petegi per tiu ardo, kaj cedis pri ''iam'', ''de temp'al temp''. Sed li ripetis :
'' Morgaŭ... diru...morgaŭ.''
Ŝi konsentis, fine :
'' Jes. Morgaŭ. Je la kvina.''
Li suspiris longe je ĝojo ; kaj ili parolis trankvile, kun intimaj sintenoj, kvazaŭ ili konatiĝus de dudek jaroj.
Sonorado ektremis ilin ; kaj, unuskue, ili malproksimiĝis unu de la alia.
Ŝi murmuris : '' verŝajne, estas Laurine ''
La infano aperis, haltis mirkonfuzite, poste kuris al Duroy ĝojfrapante per manoj, trudita de plezuro ekvidi lin, kaj ŝi kriis :
'' Ha ! Bel'Amik'' (Bel-Ami)
P107/
S-ino de Marelle ekridis :
'' Ha ! Bel'Amik' ! Laurine vin baptis ! Tiu nomo estas ĝentil-amika nomo pri vi : Ankaŭ mi nomos vin Bel'Amik !''
Li surgenuigis la etulinon, kaj li devige ludis kun ŝi pri ĉiuj ludetoj kiujn li instruis al ŝi.
Li stariĝis je dudek antaŭ la tria, por iri al ĵurnalejo ; kaj sur ŝtuparo, tra la duonmalfermita pordo, li murmure vortumis :
'' Morgaŭ. Je la kvina.''
La junulino respondis : '' Jes'', kun rideto, kaj malaperis.
Tuj post la finiĝo de sia ĉiutaga laboro, li meditis pri maniero aranĝi sian ĉambron por akcepti sian amantinon kaj kaŝi plej eble la povrecon de l'ejo. Li ekpensis alpingli sur la muroj japanajn bagatelaĵojn, kaj li aĉetis por kvin frankoj aron da krepaĵoj, ventumiletoj kaj ekranetoj, per kiuj li kaŝis la tro videblajn makulojn. Li surmetis sur la fenestro-vitroj travidajn bildojn prezentantajn boatojn sur riveroj, ekflugojn de birdoj tra ruĝaj ĉieloj, buntajn damojn sur balkonoj kaj procesiojn da nigraj viretoj sur neĝoplenaj ebenaĵoj.
Lia loĝejo, nur sufiĉe granda por dormi ene, kaj sidiĝi, similis baldaŭ al interno de tapetita lanterno. Li juĝis la ornamaron kontentiga, kaj li pasigis la vesperon gluante sur la plafonon birdojn detranĉitajn el la ceteraj koloraj paperoj.****
Poste li enlitiĝis, lulita per la trajn-fajfadoj.
La morgaŭon, frumatene li alportis sakon da kuketoj kaj Madejr-botelon aĉetitan en spicejo. Li devis denove foriri por sin provizi per P108/ du teleroj kaj du glasoj ; kaj li aranĝis la manĝaĵon sur sia tualet-tablo, kies la malpuran lignaĵon li kaŝis per tuko, ĉi-lasta ankaŭ kaŝanta la kuveton kaj akvo-poton.
Kaj li atendis.
Ŝi alvenis je ĉirkaŭ la kvina kaj dekkvin, kaj, ĉarmita per la kolora flirto de l'bildoj, ŝi ekkriis :
'' Nu, estas kokete viahejme. Sed estas multe da homoj sur la ŝtuparo.''
Preminta ŝin en siaj brakoj, li kisis ŝiajn harojn kun impetego, inter la frunto kaj la ĉapelo, tra la vualeto.
Unu horon kaj duono poste, li ŝin rekondukis al fiakr-haltejo de la strato de ''Rome''. Kiam ŝi estis en la fiakro, li murmuris : ''Mardon, je la sama horo.''
Ŝi diris '' Je la sama horo, mardon.'' Kaj ĉar jam noktiĝis, ŝi tiris lian kapon ĉe pordeton kaj kisis al li la lipojn. Kaj dum la koĉero vipis sian beston, ŝi kriis : '' Adiaŭ, Bel'Amik' '' kaj la malnova duloka veturilo ekiris laŭ la troto de blanka ĉevalo.
Dum tri semajnoj, Duroy akceptis tiele S-inon de Marelle, aŭ matene, aŭ vespere.
Dum li atendis ŝin, iun vesperon, granda bruo en la ŝtuparo, tiris lin al pordo. Infano hurlis. Furioza voĉo, tiu de viro, kriis :'' Kial li faŭkas tiu ulaĉo ?'' La voĉo vulpa kaj troiga de virino respondis : '' Estas tiu aĉa koketulino, vizitanta la ĵurnaliston, kiu renversis Nicolas sur la ŝtupar-placeto. Kial ni tolerus tiujn ulinaĉojn kiuj eĉ ne atentas al infanoj sur la ŝtupoj !''
Duroy, konfuzite, retroiris, ĉar li aŭdis rapidan P109/ jupan intertuŝeton kaj hastan paŝadon sorirantan la etaĝon supre la sian.
Oni frapis, baldaŭ, ĉe la pordo, kiun li ĵus estis referminta. Li malfermis, kaj S-ino de Marelle sin ĵetis en la ĉambron, senspira, terurita, balbutante :
'' Ĉu vi aŭdis ?''
Li ŝajnigis nenion scii.
'' Ne, kion ?
kiom ili insultis min ?
Kiu, do ?
La aĉuloj kiuj loĝas malsupre.
Ne, ne, kio okazis, do ?
Ŝi plor-ĝemis sen sukcesi prononci eĉ unu vorton.
Li devis senkapvesti ŝin, mallaĉi korseton, kuŝigi ŝin, frapetadi la tempiojn per malseka tuko ; ŝi sufokis ; kaj poste, ŝia emocio kvietiĝinta, la tuto de ŝia troiga kolero eksplodis.
Ŝi volis ke li sobiru tuj, ke li batalu kun ili, ke li mortigu ilin.
Li ripetis : '' Nu, estas laboristoj, kruduloj. Pensu ke vi iros antaŭ la justico, ke vi estus eble rekonita, arestita, forlasita. Oni ne implikiĝas kun tiaj homoj tiele.''
Alia penso trafis ŝin : '' Kiel ni faros, nun ? Mi, ja, ne plu povas veni ĉi-tie.'' Li respondis : '' Estas simple, mi transloĝiĝos.''
Ŝi murmuris : '' Jes, sed estos tro longe.'' Kaj subite ŝi imagis kombinaĵon, kaj serenigita :
'' Ne ! Aŭskultu ! mi trovis ! lasu min fari ! nenion faru ! Mi sendos al vi bluaĵeton morgaŭ matene.''
Ŝi nomis ''bluaĵetoj'', la fermitajn telegramojn kiuj cirkulis en Parizo.
P110/
Nun ŝi ridetis, ravita de sia inventaĵo, kiun ŝi ne volis riveli ; kaj ŝi faris mil amor-frenezaĵojn.
Ŝi estis tamen emociita sobirante la ŝtuparon, kaj ŝi apogis sin tutforte sur la brako de sia amanto, tiom ŝi sentis siajn krurojn fleksiĝi.
Ili renkontis neniun.
Ĉar li kutime ellitiĝis malfrue, li estis ankoraŭ en lito, la morgaŭon, ĉirkaŭ je la 11-a, kiam la leterportisto alportis la bluan promesitan telegramon.
Duroy malfermis ĝin kaj legis :

'' Rendevuon, ĉi-posttagmeze, je la kvina, ĉe la strato Constantinople, 127. Vi petos ke oni malfermu al vi la loĝejon luita de S-ino Duroy.
Clo kisas vin.''

Je la kvina akurate, li eniĝis ĉe la pordisto de granda domo meblita kaj demandis :
'' Ĉu estas ĉi-tie ke S-ino Duroy luis loĝejon ?
Jes, sinjoro.
Bonvolu konduki min, mi petas.''
La viro, kutimiĝinta verŝajne al delikataj situacioj pri kiuj la singardeco estas necesa, lin rigardis okul-funden, kaj, elektis en la longa vicado da ŝlosiloj :
'' Vi estas S-ro Duroy, ĉu certe ?
Jes, ja, certe.''
Kaj li malfermis malgrandan loĝejon konsistantan el du ĉambroj kaj situanta ter-etaĝe, fronte la pordistejon.
La salono, tapetita per kreskaĵ-desegnoj, sufiĉe freŝa, havis mahagon-meblon kovritan de verda repso kun flavaj desegnoj, kaj maldensan tapiŝon kun floroj, tiel maldensan ke la piedo sentis la malsupran lignaĵon.
P111/
La dormo-ĉambro estis tiel malvasta ke la lito plenigis ĝin kvaron-parte. Ĝi okupis la tutan fundon, ekde iu muro ĝis la alia, kaj estis, kiel ofte en la meblitaj loĝejoj, volvita de bluaj kaj pezaj kurtenoj ankaŭ el repso, kaj ŝarĝita de plumono el ruĝa silko plena de suspektaj makuloj.
Duroy, malkvieta kaj malkontenta, pensis : '' Tiu loĝejo kostos al mi grandegan monon. Mi ankoraŭ devos prunti. Freneza estas tio kion ŝi faris.''
La pordo malfermiĝis kaj Clotilde impetis kiel vento, kun granda bruo de robo, la brakojn malfermitaj. Ŝi estis ravita.
Ĉu kokete, diru, ĉu kokete ? Kaj oni ne bezonas soriri ; estas fronte la straton, ter-etaĝe ! Oni povas eniĝi kaj eliĝi tra la fenestro sen ke la pordisto vidus nin. Kiom ni nin amos ĉi-ene.''
Li kisis ŝin sen entuziasmo, ne aŭdacante meti la demandon kiu jukis lin.
Ŝi metis grandan pakaĵon sur la tableton meze de la ĉambro. Ŝi malfermis ĝin, eltiris sapon, botelon da Lubin-a akvo, spongon, skatoleton da har-pingloj, korko-tirilon, frizilon por reĝustigi la frunt-fasketojn ofte difektiĝantajn.
Kaj ŝi rolis tiun kiu instalas, serĉante la lokon pri ĉiu aĵo, sin amuzante ege.
Ŝi, ĉiam kaj pri ĉio, parolis malfermante la tirkestojn :
'' Necesos ke mi alportu iom da tolaĵo, por ŝanĝi min kiom necese. Tio estos komforte. Supoze ke mi ricevus pluvegon, hazarde, trabutikante, mi venus ĉi-tie por sekigi min. Ni havos, ĉiu nian ŝlosilon por la okazo kiam ni forgesus proprajn. Mi luis por tri monatoj, je via nomo, kompreneble, ĉar mi ne povas doni mian nomon.''
Tiam li demandis :
'' Vi diros kiam mi bezonos pagi ?''
Ŝi respondis tutsimpe :
'' Sed mi jam pagis, mia kara !''
Li rediris :
'' Do, mi ŝuldas al vi ?
Ne, ne, mia kato, tio ne koncernas vin, estas mi kiu decidis pri tiu frenezaĵo.''
Li mienis koleriĝi :
'' Ha, ne ! Mi ne permesos tion.''
Ŝi venis al li, petegante, kaj, metante la manojn sur liajn ŝultrojn :
'' Mi petegas, Georges, tio tiom plaĉos al mi. Tiom plaĉos al mi ke tio estu mia, nia nesto, nur mia ! Tio ne povas ofendi vin, ĉu ? En kiu maniero ? Mi volas alporti tion en nia amo. Diru ke vi bone volas, mia eta Géo, diru ke vi bonvolas !...'' Ŝi petegis per okuloj, lipoj, per la tuto de sia estaĵo.
Li lasis ŝin petegi, rifuzante per mienoj koleraj, poste cedis, trovante, fakte, tion justa.
Kaj post ŝia foriro, li murmuris, interfrotante la manojn kaj sen serĉi en la faldoj de sia koro de kie venis, tiun tagon, tiu opinio : '' Ŝi estas afabla, ĉion konsidere.''
Li ricevis kelkajn tagojn poste alian bluaĵeton kiu diris :****

'' Mia edzo alvenas ĉi-vespere, post ses semajnoj da inspekt-laboro. Ni, do, interrompos nian aferon dum ok tagoj. Kia tedaĵo, mia kara !
Via Clo. ''

Duroy konsterniĝis. Li ne plu pensis ke ŝi estis edzino. Jen viro kies kapon li volus vidi, nur unufoje, por koni lin.
P113/
Li atendis, tamen, la foriron de la edzo kun pacienco, sed li pasigis ĉe '' les Folies-Bergère'' du vesperojn kiuj finiĝis ĉe Rachel.
Kaj, iun matenon, nova telegramo konsistanta el kvin vortoj :
Posttagmeze, je la kvina. --- Clo.
Ili venis ambaŭ antaŭ la horo al rendevuo. Ŝi sin ĵetis en liajn brakojn per amor-impeto, kisante lin pasie ĉie sur la vizaĝo ; kaj ŝi diris :
'' Se vi volas, post multe da amorado, vi kondukos min vespermanĝi ie. Mi elturniĝis por esti libera.''
La monato precize komenciĝis ; Kvankam la salajro estis diskontita anticipe kaj kvankam li vivis laŭtage per mono kolektita tra ĉiuj flankoj, Duroy estis hazarde mon-provizita ; kaj li estis kontenta havi okazon elspezi ion por ŝi.
Li respondis :
'' Jes, ja, mia kara, kien ajn vi volos.''
Ili, do, foriris je la sepa kaj atingis la eksteran bulvardon. Ŝi apogis sin forte sur lin kaj diris ĉe la orelo : '' Kiom kontenta mi estas promeni ĉe via brako, kiom mi ŝatas senti vin apude de mi !''
Li demandis :
'' Ĉu vi volas iri ĉe le père Lathuille ?''
Ŝi respondis : '' Ho ! Ne ! Estas tro ŝike. Mi volus iri en lokon novan, komunan, kiel restoracion, kie iras la oficistoj kaj la laboristinoj ; mi ŝategas la dancdrinkejojn ! Ho ! Domaĝe ke ni ne iris en la kamparon !''
Ĉar li konis nenion el tiaj en la kvartalo, ili vagis laŭ la bulvardo, kaj fine eniĝis ĉe vin-vendiston kiu manĝigadis en salono aparta. P114/ Ŝi estis vidinta tra la vitro, du etulinojn sen kapvestoj fronte al du militistoj.
Tri fiakro-koĉeroj estis manĝantaj en fundo de la mallarĝa kaj longa ĉambro, kaj viro, ne klasisifikebla per iu profesio fumis la pipon, la krurojn etenditaj, la manojn en la zono de sia pantaloneto, sterniĝanta sur sia seĝo kaj la kapon renverŝita supre de la rungo. Lia jako aspektis kiel muzeo de makuloj, kaj en la ŝvelintaj poŝoj kiel ventroj, vidiĝis botelkolo, panpeco volvita en ĵurnalo, kaj fino de ŝnureto pendanta. Li havis harojn, krispajn, malplektitajn kaj grizajn pro malpureco ; kaj lia kaskedo estis tere, sub lia seĝo.
La veno de Clotilde mirigis pro la eleganteco de ŝia tualeto. La du paroj ĉesigis flustri, la tri koĉeroj ĉesigis diskuti, kaj la fumanta aparta ulo elbuŝiginte sian pipon kaj kraĉinte antaŭ sin, rigardis iom turnante la kapon.
S-ino de Marelle murmuris : '' Estas taŭge ĉi tie ! Ni estos komforte ; alian fojon mi vestiĝos kiel laboristino.'' Kaj ŝi sidiĝis sen afektaĵoj kaj sen naŭzo fronte al la tablo el lignaĵo vernisita per la graso de la nutroj, purigita per enverŝitaj trinkaĵoj kaj viŝita per tuko-bato de la kelnero. Duroy, iom ĝenata, iom honta, serĉis murhokon por surpendigi sian ĉapelon. Ne trovante ĝin, li metis sur seĝon.
Ili manĝis ŝaf-raguon, ŝaf-femuraĵon kaj salaton. Clotilde rediris : '' Mi, mi ŝategas tion. Mi havas kanajlajn inklinojn. Mi pli amuziĝas ĉi tie ol en le Café Anglais.'' Kaj ŝi diris :'' se vi volas plaĉi al mi entute, vi kondukos min en popol-dancejon (bastringue ???). P115/ Mi konas unu el ili tre miriga ne malproksime de ĉi-tie, kiun oni nomas La reine Blanche.''
Duroy, surprizite, demandis :
'' Kiu kondukis vin tien ?''
Li estis rigardanta ŝin kiam li vidis ŝin ruĝiĝi, iom konfuzita, kvazaŭ tiu abrupta demando estigus en ŝi delikatan memoraĵon. Post unu el tiuj virinecaj hezitoj tiel mallongaj ke necesas diveni ilin, ŝi respondis :
'' Estas amiko...'' kaj, post silento, ŝi aldonis : ''kiu estas mortinta.'' Kaj ŝi klinis la okulojn kun natureca tristeco.
Kaj Duroy, por la unua fojo, pensis al ĉio pri kio li ne sciis de la pasinta vivo de tiu virino, kaj li meditis. Sendube, ŝi antaŭe posedis amantojn sed kiajn ? De kia mondo ? Iu malpreciza ĵaluzo, ia malamikeco vekiĝis en li kontraŭ ŝi, malamikecon pro ĉio kion li ne sciis, pro ĉio kio ne apartenis al li de tiu koro kaj de tiu vivo. Li ŝin rigardis, kolerema pro la mistero enfermita en tiu beleta kaj muta kapo pensanta ĉi-momente eble, al aliulo, al la aliuloj, kun bedaŭroj. Kiom li ŝatus rigardi en tiu memoraĵo, priserĉi, kaj ĉion scii, ĉion koni !...
Ŝi rediris :
'' Ĉu vi volas konduki min al La Reine Blanche ? Tiel, tio estos plena festo.''
Li pensis :'' Ba ! Ne gravas la pasinto ? estas stulte ke mi konfuziĝas pro tio'' Kaj ridetante, li respondis :
'' Certe, mi konsentas, mia kara.''
Kiam ili troviĝis sur la strato, ŝi aldonis, mallaŭte, per tiu mistera tono per kiu oni diras konfidencojn :
'' Mi ĝis nun ne aŭdacis demandi vin pri tio ; sed vi ne povas imagi kiom mi ŝatas la fraŭlajn petolajn eskapojn en tiuj lokoj kie la virinoj ne iras.P116/ Dum la karnavalo mi vestos min kiel gimnaziano.''
Kiam ili eniĝis en la dancejon, ŝi gluiĝis al li, timema kaj kontenta, rigardante per ravita okulo la prostituitoj kaj la prostituistoj kaj, de temp' al temp', kvazaŭ por sin kvietigi kontraŭ ebla danĝero, ŝi diris, ekvidante municipan policiston grav-mienan kaj senmovan : '' Jen policisto kiu ŝajnas forta.'' Post kvaron-horo, sufiĉis al ŝi, kaj li rekondukis ŝin ŝiahejmen.
Tiam komenciĝis serio da ekskursoj en ĉiuj suspektindaj ejoj kie amuziĝas la popolo ; kaj Duroy malkovris en sia amantino pasian inklinon por tiu vagado de festemaj gimnazianoj.
Ŝi venis al kutima rendevuo, vestita de tola robo, kapvestita per ĉapo de koketa ĉambristino, de vodevila ĉambristino ; kaj, malgraŭ la simpleco de sia eleganta kaj serĉata tualeto, ŝi daŭrigis porti siajn fingr-brak- kaj orel-ringojn kun briliantoj, sin pravigante, kiam li petegis de ŝi ke ŝi demetu ilin : '' Ba ! Oni kredos ke estas Rejnaj gemoj.''
Ŝi sin juĝis bonege kamuflita, kaj, kvankam ŝi estis reale kaŝita strut-maniere, ŝi iris en la plej suspektindaj tavernoj.
Ŝi volis ke Duroy sin vestis laboristo-maniere. Sed li rezistis kaj gardis siajn decajn vestojn de bulvardano, sen eĉ ŝanĝi sian altan ĉapelon por mola felto-ĉapelo...........P116