La Konfeto ® 12/10/2013
Bel-ami de Maupassant
Bel' Amik'
1-a parto – ĉapitro 4
Georges Duroy malbone dormis, tiom li estis ekcitata per la deziro vidi la artikolo-presaĵon . Tuj ĉe la tagiĝo, li stariĝis, kaj li vagis surstrate mult-antaŭe la horon kiam la liverantoj iras, kurante de kiosk' al kiosk'.
Poste, li iris al la stacidomo Saint-Lazare, sciante, ja, ke La Vie Française atingos ĝin antaŭ ol lian kvartalon. Sed, veninta tie tro frue, li vagis sur la trotuaro.
Li vidis la vendiston, malfermantan sian vitran butikon ; poste li ekvidis viron portantan surkape amason da falditaj paperoj. Li impetis : Estis Le Figaro, Gil-Blas, Le Gaulois, L'Evénement, kaj du aŭ tri maten-folioj ; sed La Vie Française ne estis tie.
Timo trudis lin : '' Ĉu les Souvenirs d'un chasseur d'Afrique (la Memoroj de Afrik-ĉasisto) aperos la postan tagon, aŭ, ĉu la artikolo ne plaĉis lastmomente al S-ro Walter.
Revenante al kiosko, li ekvidis ke la ĵurnalo estas vendata, sen ke li antaŭe vidis la alportadon. Li impetegis, malfaldis ĝin, ĵetinte, antaŭe, tri groŝojn, kaj fluglegis la titolojn de la unua paĝo. – Nenio.72/ Lia koro pli forte batis; li malfermis la folion, kaj forta emocio trafis lin, kiam li legis, piede de kolumno, en dikaj literoj : Georges Duroy. '' Jen mia teksto ! Kia ĝojo !''
Li komencis paŝi, sen pensi, la ĵurnalon ĉemane, la ĉapelon malrekte, kun deziro haltigi la pasantojn por diri : '' Aĉetu tion, aĉetu tion ! Tiun artikolon verkis mi .'' Li volus krii plenpulme, kiel faras iuj viroj sur la bulvardoj: Legu La Vie Française, legu la artikolon de Georges Duroy : '' La memoroj de Afrik-ĉasisto.'' Kaj subite, li elprovis bezonon legi mem tiun artikolon, legi ĝin en publika loko, en trinkejo, bone vidite. Kaj li serĉis lokon jam homplenan. Endis longe marŝi. Fine li sidiĝis antaŭ ia vino-vendejo kie pluraj konsumantoj estis jam sidantaj, kaj li petis : '' rumon'' kiel li petus : '' absinton'', sen sonĝi pri la horo. Kaj li vokis : '' Kelner', donu, mi petas, La Vie Francaise.''
Viro kun blanka antaŭtuko impetis :
'' Ni ne havas, sinjoro, ni nur ricevas Le Rappel, Le Siècle, La lanterne, kaj Le Petit Parisien.''
Duroy deklaris, kolere kaj ŝokite : '' Jen aĉa establo'' Do, iru aĉeti ĝin !'' La kelnero kuris ien por alporti ĝin ; Duroy komencis legi sian artikolon, kaj plurfoje li diris, laŭte : '' Bonege, bonege !''por atentigi la najbarojn, kaj estigi scivolemon pri tio skribita en tiu folio. Kaj li lasis ĝin sur la tablo forirante. La mastro vidis tion, lin vokis :
'' Sinjoro, sinjoro, vi forgesis vian ĵurnalon !''
Duroy respondis :
P73/
'' Mi lasas ĝin al vi, mi jam legis ĝin. Krome, estas ene, hodiaŭ, io tre interesa.''
Li ne dezignis la artikolon, sed li vidis, forirante, unu el siaj najbaroj preni La Vie Française de sur la tablo sur kiu li estis lasinta ĝin.
Li pensis :'' kion mi faros nun ?'' Kaj li decidis iri al sia oficejo enspezi sian monat-salajron kaj deklari sian demision. Li ektremis anticipe pro plezuro pensante pri la mieno, kiun faros lia oficestro kaj liaj kolegoj. La penso, ĉefe, ke la estro konsterniĝos, ravis lin.
Li paŝis malrapide por ne alveni antaŭ la naŭa kaj duono, ĉar la kasejo nur estis malfermiĝonta je la deka..
Lia ofico estis granda malhela ejo, kie necesis gardi la gason brulanta preskaŭ la tutan tagon dum la vintro. Ĝi kondukis al mallarĝa halo, fronte al aliaj oficoj. Ili estis ok oficistoj ene, kaj ankaŭ vic-estro en angulo, kaŝita malantaŭ ekranego.
Duroy iris unue serĉi siajn cent dek ok frankojn dudek kvin, enfermitajn en flava koverto kaj metitajn en la tirkeston de la komizo taskita al pagoj, kaj eniĝis venkisto-miene en la vastan laborejon kie li pasigis tiom da tagoj.
Tuj ĉe lia eniĝo, la vicestro, S-ro Potel, vokis lin :
'' Jen vi, sinjoro Duroy ? La estro jam plurfoje petis vin. Ĉu vi scias ke li ne konsentas ke oni estu malsana du sinsekvajn tagojn sen kuracist-atesto.''
Duroy, staranta meze de la ofico kaj preparinta sian reagon, respondis laŭte :
'' Mi iom fajfas pri tio, kompreneble !''
Venis de la oficistoj ekmirego, kaj la kapo de S-ro Potel aperis, konsternita, super la ekranego ĉirkaŭanta lin kiel skatolo.
Li ŝatis esti ene, kvazaŭ enprizonigita, pro trablov-timo, ĉar li havis lumb-dolorojn. Nur du truoj tra la papero ebligis kontroli74/ la dungitaron.
Oni aŭdis la muŝojn flugi. La vicestro, fine, demandis heziteme :
'' kion vi diris ?
Mi diris ke mi iom fajfas. Mi, hodiaŭ, nur venas por deklari mian demision. Oni dungis min kiel redaktisto en La vie Française kontraŭ kvin cent frankoj monate, kaj pli por ĉiu linio. Mi jam komencis ĉi-matene.''
Kvankam li promesis al si ne ĉion diri por ĝoji plu, li ne sukcesis rezisti al deziro ĉion diri abrupte.
Ĉiel, la efiko estis plena. Neniu moviĝis.
Tiam, Duroy deklaris :
Mi tuj informos S-ron Perthuis, kaj poste mi revenos adiaŭi.''
Kaj li eliĝis por viziti la estron, kiu ekkriis ekvidante lin :
'' Jen vi, ĉi tie ! Vi bone scias ke mi ne volas...''
La oficisto tranĉis :
'' Haltu bleki tiel''
S-ro Perthuis, viro dika kaj ruĝa kiel kok-kresto, sufokiĝis pro surprizo.
Duroy daŭrigis :
Sufiĉ' tiu butik'. Mi komencis ĉi-matene en la ĵurnalismo, kie oni al mi oferis tre bonan pozicion. Mi tuthonore salutas vin.''
Kaj li eliĝis. Li estis venĝita.
Kaj li iris brakumi siajn eks-kolegojn kiuj apenaŭ aŭdacis paroli por ne kompromitiĝi, ĉiuj aŭdintaj la paroladon kun la estro, pro la pordo malferma.
P75/
Kaj li retroviĝis surstrate sian salajron enpoŝe. Li profitis je bongusta tagmanĝo en bona moder-preza restoracio konata de li ; Poste, ankaŭ aĉetinta kaj lasinta La Vie Française sur tablo, li eniĝis en plurajn butikojn kie li aĉetis bagatelaĵojn, nur por ke oni liveru ilin liahejmen kaj nur por doni lian nomon – Georges Duroy – kaj li ĉiam aldonis : ''mi estas redaktisto en La Vie Française.''
Kaj poste li ĉiam indikis la straton kaj la numeron, zorge specifante : '' Vi lasos al la pordisto.''
Ĉar li havis ankoraŭ iom da tempo, li eniĝis al litografiisto fabrikanta enminutajn vizit-kartojn, sub la okuloj de la pasantoj ; li mendis tuj unu centon da ili, kie estis presata lia nomo kaj lia profesio.
Poste li iris al ĵurnalejo.
Forestier lin ricevis arogantece, kiel oni ricevas subulon :
'' Jen vi ! Bonege ! Ĝuste, mi havas multajn aferojn por vi. Atendu dek minutojn. Mi unue devas fini mian laboron.
Kaj li daŭrigis komencitan leteron.
Ĉe la alia flanko de la granda tablo, vireto palaĉa, ŝvelaĉa, grasa, senhara, kun kranio tute blanka kaj brila, estis skribanta, la nazon sur papero pro troa miopeco.
Forestier demandis lin :
'' Nu, Saint-Potin, je kioma horo vi intervjuos niajn homojn ?
Je la kvara.
Vi iros kun la ĉi-juna Duroy, kaj vi malkovrigos al li la sekretojn de la metio.
Konsentite.''
Kaj, sin turnante al sia amiko, Forestier aldonis :
P76/
'' Ĉu vi alportis la sekvon pri alĝerio ? La komenco ĉi-matene multe plaĉis.''
Duroy, senmova, balbutis :
'' Ne, – mi kredis havi sufiĉe da tempo en la posttagmezo, – mi havis multajn farendaĵojn, – mi ne povis...''
La alia levis la ŝultrojn malkontente :
'' Se vi ne laboras pli akurate, vi malsukcesos en la estonto, vi. S-ro Walter esperis de via verko. Mi diros ke ĝi estos farita morgaŭ. Vi eraras kiam vi pensas esti pagata por fari nenion.''
Kaj, post silento, li aldonis :
'' Oni devas bati feron dum ĝi varmas, je diablo !''
Saint-Potin stariĝis :
'' Mi estas preta'', li diris.
Tiam Forestier, duon-renversiĝante sur sia seĝo, preskaŭ solenis por deklami siajn instrukciojn, kaj sin turnante al Duroy :
'' Jen. Estas en Parizo de du tagoj la ĉina generalo Li-Theng-Fao, loĝanta en la hotelo Continental ,kaj la raĝo Taposahib Ramaderao Pali, loĝanta en la hotelo Bristol. Vi notos la ĉefon de la konversacio.''
Kaj sin turnante al Saint-Potin :
'' Ne forgesu la ĉefojn kiujn mi al vi indikis. Petu de la generalo kaj de la raĝo, opinion pri la intrigoj de Anglujo en la Ekstrema Oriento, iliajn ideojn pri tiu sistemo de koloniado kaj superregado, iliaj esperojn rilate la interveno de Eŭropo kaj precipe de Francujo, en iliaj aferoj.''
Li silentis, kaj aldonis, parolante al ĉiuj samtempe :
'' Tio tre interesos niaj legantojn scii kion oni pensas en Ĉinujo kaj en Hindujo pri tiuj demandoj, kiuj pasiigas la publikon ĉi-nune.''
P77/
Kaj li aldonis, al Duroy :
'' Observu kiel Saint-Potin elturniĝos ; li estas bonega reportero, kaj provu lerni la procedojn por eltiri ĉion de la homoj en kvin minutoj.''
Kaj li rekomencis skribi gravmiene, kun la evidenta intenco estigi distancojn, remeti sur lia malaltan rangon sian malnovan kamaradon, nun nur nova kolego.
Tuj post la transpaso de la pordo, Saint-Potin ekridis kaj diris al Duroy :
Kia fanfaronulo, tiu-ĉi ! Li rolas gravulon antaŭ ni. Ŝajnas ke li traktas nin kiel legantoj.''
Kaj ili sobiris al bulvardo, kaj la reportero demandis :
'' Ĉu vi dezirus trinki ion ?
Jes, volonte. Estas varmege.''
Ili eniĝis en trinkejon kaj petis freŝajn trinkaĵojn. Kaj Saint-Potin ekparolis. Li parolis pri ĉiuj, kaj pri la ĵurnalo per mirigaj detaloj.
'' La mastro ? Vera judo ! Kaj vi scias, la judojn, oni neniam ŝanĝos ilin. Kia raso !'' Kaj li citis strangajn trajtojn de avareco, de tiu aparta avareco de la Israelidoj, sparaĵojn de dek centimoj, kuiristinecan marĉandadon, hontajn rabatojn petitajn kaj konsentitajn, plenan karakteron de uzuristo, de garantipruntedonisto.
'' Kaj krom ĉio, tamen, bonulo kiu kredas al nenio kaj trompas ĉiujn. Lia ĵurnalo, kiu estas duonoficiala, katolika, liberala, respublika, kontraŭrespublika, tute banala (krem-torto) kaj kiu estis fondita nur por subteni liajn bors-operaciojn kaj ĉiaspecajn entreprenojn. Pri tio li estas tre forta, kaj li gajnas milionojn pere de kompanioj kiuj ne havas kvar groŝojn kiel kapitalo...''
P78/
Li paŝis, nomante Duroy '' mia kara amiko''
'' Kaj li parolas kelkfoje kiel Balzac, tiu avarulaĉo. Imagu al vi ke, antaŭ nelonge, mi ĉeestis lian kabineton kun tiu antikva stultulo, Norbert, kaj tiu Donkiĥoto, Rival, kiam nia administristo venis, kun sia teko el marokeno ĉebrake, tiu teko kiun la tuta Parizo konas. Walter levis la nazon kaj demandis : ''kio nova ?''
Montelin respondis naivece : ''mi ĵus pagis la dek ses mil frankojn kiujn ni ŝuldis al paper-komercisto.''
La mastro saltegis, per stranga movo.
'' kion vi diras ?
Mi ĵus pagis al S-ro Privas.
Oj, vi estas freneza !
Kial ?
Kial...kial...kial..''
Li formetis siajn okul-vitrojn, viŝis ilin. Kaj li ridetis, per stranga rideto kiu kuras de liaj dikaj vangoj ĉiufoje kiam li pretas diri ion ruza aŭ forta, kaj per tono mokema kaj konvikita, li vortumis : '' Kial ? Ĉar ni povus obteni prie rabaton de kvar ĝis kvin mil frankoj.''
Montelin, mire, rediris :'' Sed, sinjoro direktoro, ĉiuj kontoj estis regulaj, kontrolitaj de mi kaj aprobitaj de ĉiuj...''
Tiam, la mastro, denove grava, deklaris : '' Oni ne estas naiva kiel vi. Sciu, sinjoro Montelin, ke necesas akumuli siajn ŝuldojn por kompromise fintrakti.''
Kaj Saint-Potin aldonis kun kapbalancado de spertulo :
''Ĉu vi konsentas ? li vere kondutas Balzac-ece, tiu homo. Ĉu ?''
Duroy neniam estis leginta Balzac, sed li respondis konvinkite :
''Certe, jes.''
'' Kiu estas vere lia edzino ?''
'' Ho ! Iu senskrupula, fajna muŝo. Ŝi estas la amantino de maljuna diboĉulo nomita Vaudrec, la grafo de Vaudrec, kiu dotis kaj edzinigis ŝin...''
Duroy sentis tuj ian malvarmon, ian streĉan premon, bezonon insulti kaj vangofrapi tiun klaĉemulon. Sed li interrompis lin simple por demandi lin :
'' Ĉu via nomo, Saint-Potin ?
La alia respondis humilece :
'' Ne, mi nomiĝas Thomas. En la ĵurnalo, oni alnomas min Saint-Potin.''
Kaj Duroy pagante la konsumaĵojn, aldonis :
'' Nu, ŝajnas ke malfruas, kaj ke ni celas viziti du noblajn seniorojn.
Saint-Potin ekridis :
'' Vi estas, ja, naiva, vi ! Nu, vi kredas ke mi iros demandi tiun ĉinulon kaj tiun hindulon por scii ilian opinion pri la Anglujo ? Vi kredas ke mi ne scias pli bone ol ili mem kion ili devas pensi por la legantoj de La Vie Française. Mi jam intervjuis kvin cent el ili, Ĉinojn, Persojn, Hindojn, Ĉilianojn, Japanojn, kaj aliulojn. Ili, ĉiuj, respondas la samon laŭ mi. P80/ Mi nur reskribas mian artikolon pri la lastveninto kaj kopias laŭvorte. Tio,kio ŝanĝas, ekzemple, estas ilia kapo, ilia nomo, ilia titolo, ilia aĝo, ilia hotel-apartemento. Ho, prie, ne endas erari, ĉar Le figaro aŭ Le Gaulois rimarkigus tuj tion en iliaj kolumnoj. Sed prie, la pordisto de la hotelo Bristol aŭ Continental informos min en kvin minutoj. Ni iros ĝis tie fumante cigaron. Piede : cent groŝojn da veturado mi reklamos al la ĵurnalejo. Jen, mia kara, kiel oni elturniĝas, kiam oni estas praktika.''
Duroy demandis :
'' Ŝajnas ke esti reportero multe profitas laŭ tiuj kondiĉoj.
La ĵurnalisto respondis mistere :
'' Jes, sed nenio profitas pli ol la eĥoj, pro la maskitaj reklamoj. ''
Stariĝinte, ili laŭiris la bulvardon, al La Madeleine. Kaj Saint-Potin, subite, diris al sia kunulo :
'' Sciu, ke se vi havas farendaĵon, mi, miaflanke, ne bezonas vin.''
Duroy brakumis kaj forlasis lin.
La penso ke li devos verki sian artikolon dum la vespero turmentis lin kaj li komencis sonĝi. Li arigis ideojn, pripensaĵojn, juĝojn, anekdotojn, piedirante, kaj li soriris ĝis la fino de l'avenuo Champs-Elysées, kie vidiĝis maloftaj promenantoj, Parizo estanta malplena pro la varmaj tagoj.
Tagmanĝinta en vino-vendejo proksime de la triumf-arko l'Etoile, li revenis malrapide piede al sia hejmo laŭ la eksteraj bulvardoj, kaj li sidiĝis antaŭ sia tablo por labori.
Sed, kiam li vidis la grandan blankan folion, la ideoj arigitaj forflugis de lia spirito, kvazaŭ lia cerbo estus vaporiĝinta. P81/ Li provis remerorigi al si erojn de memoroj kaj enkapigi ilin : ili eskapis ĉe lia provo sintezi ilin, aŭ ili tuj miksiĝis senorde, kaj li ne plu sciis aŭ prezenti ilin, aŭ turni ilin, aŭ per kiu el ili komenci.
Post unu horo da penado kaj kvin paper-paĝoj nigritaj per komencfrazoj sen sekvoj, li sin diris :
'' Mi ne estas ankoraŭ sufiĉe lerta en tiu metio. Necesas al mi nova leciono.'' Kaj, tuj, la vizio de kroma mateno kun S-ino Forestier, la espero de tiu longa duopa kunesto, intima, kora, tiel milda, ektremigis lin de plezuro. Li rapide enlitiĝis, pro la timo, nun, rekomenci labori kaj subite sukcesi.
Li iom malfrue ellitiĝis la postan tagon, malproksimigante kaj anticipe frandante la plezuron de tiu vizito.
Estis la deka kaj kelke, kiam li sonorigis ĉe sia amiko.
La servisto respondis :
'' Sinjoro laboras.''
Duroy ne estis antaŭvidinta la ĉeeston de la edzo. Li tamen insistis : diru al li ke estas mi, por urĝa afero.''
Post kvin minutoj da atendo, oni enigis lin en kabineton kie, antaŭe li pasis tiel bonan matenon.
Anstataŭ li, en lia loko, Forestier, nun estis side, kaj skribis, vestita per negliĝo, la piedojn en siaj pantofloj, la kapon kovrita per angla bireto, dum lia edzino, volvita per la sama blanka negliĝo, kaj sin apoganta ĉe l' kameno, estis diktanta, la cigaredon ĉebuŝe.
Duroy, haltinte ĉe la sojlo, murmuris :
'' Mi pardonpetas ; ĉu mi ĝenas ?''
Kaj lia amiko turninte la kapon, furiozan kapon, grumblis :
P82/
'' Kion vi volas ankoraŭ ? Rapidu, ni estas hastemaj.''
La alia, senmova, balbutis :
'' Ne, estas nenio, pardonu ;''
Sed, Forestier, kolere :
'' Nu, je dudek dioj ! Ne perdu tempon ; vi ne rompis mian pordon pro la plezuro diri : saluton !.''
Tiam, Duroy, konfuzita, ekdiris :
'' Ne... jen... kompreneble...mi denove ne sukcesas verki mian artikolon... kaj vi estis... vi estis tiel... tiel...afablaj lastfoje...ke mi esperis... ke mi aŭdacis veni...''
Forestier rompis lian paroladon :
'' Vi fajfas pri ĉio, nu ! Vi imagas ke mi plenumos vian laboron, kaj ke vi trankvile enspezos la monon ĉe la kasisto fine de l'monato. Ne ! Ne !Estas ridinde !''
La junulino daŭrigis la fumadon, sen diri ion, ĉiam ridetante per malpreciza rideto kiu ŝajnis afabla masko antaŭ la ironio de ŝia pensado.
Kaj Duroy ruĝiĝante, balbutis : '' senkulpigu min... Mi kredis... mi pensis...'' kaj subite, parolante klarvoĉe :
'' Mi petas mil pardonojn, sinjorino, kaj aldonas ankaŭ la plej viglajn dankojn pro la kroniko tiel ĉarma kiun vi verkis por mi hieraŭ.''
Kaj li salutis, diris al Charles :
'' Mi estos je la tria en la ĵurnalo'', kaj li foriris.
Li revenis siahejmen, long-paŝe, grumblante :
Nu, mi faros, ja, tiun kronikon, kaj tute sole, kaj ili vidos...''
Apenaŭ li eniĝis, pro kolero kiu ekscitis lin, li komencis skribi. Li daŭrigis la aventuron komencita de S-ino Forestier, akumulante detalojn de felietona romano, surprizajn peripetiojn, kaj troigajn priskribojn, kun mallerta stilo de gimnaziano kaj sub-oficiraj formuloj. En unu horo, li finis kronikon kiu similis al ĥaoso da frenezaĵoj, kaj li portis ĝin, kontente, al La Vie Française.
La unuan viron kiun li renkontis estis Saint-Potin kiu brakumante lin per komplica energio, demandis :
'' Ĉu vi legis mian konversacion kun la Ĉino kaj la Hindo. Ĉu sufiĉe komika ? Ĝi amuzis la tutan Parizon. Kaj mi ne eĉ vidis eron de ilia nazo.''
Duroy, ne leginta eĉ ion, prenis la ĵurnalon, kaj tralegis longan artikolon titolita '' Hindujo kaj Ĉinujo'', dum la reportero estis montranta kaj substrekanta la fragmentojn la plej interesajn.
Forestier ekvenis, spiregante, urĝeme, la mienon konsterna :
'' Ha, bone, mi bezonas vin ambaŭ.''
Kaj li indikis serion da politikaj informoj obtenendaj la vesperon mem.
Duroy enmanigis al li sian artikolon.
'' Jen la sekvo pri Alĝerio.
Bonege, donu : mi redonos al la mastro.''
Li ne diris plu.
Saint-Potin kuntrenis sian novan kolegon, kaj, kiam ili troviĝis en la koridoro, li diris al li :
'' Ĉu vi iris al la kasejo ?
Ne, kial ?
Kial ? Por esti pagita. Ĉu vi scias ? Endas ĉiam enspezi anticipan monat-salajron. Oni ne konas la estonton.
Ha !Jes !...Pago kontentos min.
Mi prezentos vin al kasisto. Li ne ĝenos la traktadon. Oni bone pagas ĉi tie.
Kaj Duroy iris enspezi siajn ducent frankojn, plus dudek ok frankojn P84/ por sia antaŭ-taga artikolo, kiu kun lia salajro de la fervoj-kompanio, pezis tricent kvardek frankojn en sia poŝo.
Neniam li posedis tian sumon, kaj li sentis sin riĉa porĉiame.
Poste, Saint-Potin kuntrenis lin por paroli en la oficojn de tri-kvar ĵurnaloj konkurentaj, esperante ŝteli reuzeblajn novaĵojn dank'al la abundo kaj ruzo de sia konversacio.
Vespere, Duroy sen neniu tasko, sonĝis reiri al les Folies-Bergères, kaj aŭdace li sin prezentis al kontrolisto :
Mi nomiĝas Georges Duroy, redaktisto en La Vie Française . Mi venis antaŭ nelonge kun S-ro Forestier kiu promesis al mi ke li petus enirrajtojn. Mi ne scias ĉu li sonĝis.''
Oni konsultis registro-kajeron. Lia nomo ne estis enskribita. Tamen la kontrolisto, viro tre afabla, diris :
'' Eniĝu tamen, sinjoro, kaj turnu vin mem al S-ro la direktoro kiu konsentos verŝajne.''
Li eniĝis, kaj preskaŭ tuj, li renkontis Rachel , la virino kunkondukita la unuan vesperon.
Ŝi venis al li :
'' Saluton, mia kato. Ĉu bone ?
Bonege, kaj vi ?
Mi, bone, bone. Vi ne scias, mi revis dufoje pri vi post la lasta fojo''
Duroy ridetis, flatita :
Ha ! Ha ! Kaj kion pruvas tio ?
Tio pruvas ke vi plaĉis al mi, dika serino, kaj ke ni rekomencos kiam plaĉos al vi
P85/
Hodiaŭ, se vi volas.
Jes, mi volas,ja.
Nu, tamen, aŭskultu...'' Li hezitis iom konfuzita pro tio kion li diros : '' ĉi-foje mi ne havas monon, mi venas de l'ludejo, kaj mi ĉion elspezis.''
Ŝi lin rigardis okul-funden, flarante malveraĵon per sia instinkto kaj sia praktiko de fraŭlino kutimiĝinta al trompaĵoj kaj vir-marĉandadoj. Ŝi diris :
'' Ŝercisto ! Vi scias, ne estas ĝentila tiu far-maniero.''
Li ridetis iom ĝenata :
'' Se vi volas dek frankojn, jen ĉio kiu restas al mi.''
Ŝi murmuris per senintereso de flatistino, kiu pagas al si kapricon :
''Tio kio plaĉos al vi, mia kara, mi nur volas vin.''
Kaj levante siajn okulojn al la liphararo de l'junulo, ŝi prenis lian brakon kaj apogis sin sure amorece :
'' Ni iru unue trinki granatsiropon ; Kaj poste ni promenos kune. Mi, mi volus iri al l'Opéra,tiel, kun vi, por montri vin. Kaj ni re-hejmeniros frue, konsentite ?

Li dormis ĝis malfruo ĉe tiu fraŭlino, kaj il ekpensis tuj aĉeti La Vie Française. Li malfermis la ĵurnalon per febra mano ; lia kroniko ne estis ; kaj li restis senmova sur la trotuaro, tralegante angore la kolumnojn kun espero trovi fine kion li serĉis.
Io peza, subite, premegis lian koron, ĉar, la laco de la amor-nokto, kaj, poste, la ĉagreno falanta sur lia laceco pezis kiel ruiniĝo.
P86/
Li resoriris siahejmen kaj endormiĝis tute vestita sur sia lito.
Enirante, kelkajn horojn poste, en la oficoj de la redaktistaro, li sin prezentis antaŭ S-ro Walter :
'' Mi estis tute surprizita, ĉi-matene, sinjoro, ĉar mi ne trovis mian duan artikolon pri Alĝerio ;''
La direktoro levis la kapon, kaj per seka voĉo :
'' Mi donis ĝin al Forestier, petante de li ke li legu ĝin. Li ne trovis ĝin sufiĉa ; necesos refari ĝin.''
Duroy, furioza, foriris sen respondi unu vorton, kaj, eniĝante abrupte en la kabineton de sia kamarado :
'' Kial vi ne aperigis, ĉi-matene, mian kronikon ?''
La ĵurnalisto estis fumanta cigaredon, la dorson funde de la fotelo kaj la piedojn surtable, malpurigante per siaj piedoj komencitan artikolon. Li vortumis trankvile per voĉo enua kaj malproksima, kvazaŭ li parolus de truo-fundo :
'' La mastro trovis ĝin mava, kaj taskis min redoni ĝin al vi por ke vi rekomencu. Jen ĝi !''
Kaj li per fingro indikis la foliojn malfalditajn sub paperpremilo.
Duroy, konfuzita, trovis nenion por diri, kaj, dum li metis sian prozon enpoŝen, Forestier rediris :
'' Hodiaŭ, vi iros unue al prefektejo...''
Kaj li listigis serion da afer-celoj , da novaĵoj kolektendaj. Duroy foriris sen sukcesi trovi la mordeman vorton kiun li serĉis.
Li redonis sian artikolon la postan tagon. Oni redonis ĝin denove. Refarinta ĝin trifoje, kaj vidinta ĝin rifuzita li komprenis ke li tro rapidis kaj ke nur la mano de Forestier kapablus helpi lin.
Li ne plu parolis, do, de l'memoroj de Afrikĉasisto Souvenirs d'un chasseur d'Afrique, promesante al si mem esti supla kaj ruza, ĉar endas esti tiel, kaj fari sian metion fervore.
Li konis la kulisojn de l'teatroj kaj tiujn de la politiko, la koridorojn kaj la vestiblon de la homoj de la registaro kaj de parlamentaro, la grav-mienojn de l'kabinet-ataŝeoj kaj la malbonhumurajn mienojn de la dormemaj pedeloj.
Li renkontadis ministrojn, pordistojn, generalojn, policanojn, princojn, prostituistojn, flatistojn, ambasadorojn, episkopojn, , sentaŭgulojn, mondumanojn, grekojn, fiakro-koĉerojn, kelnerojn kaj ankaŭ aliaj, fariĝinta la amiko interesata kaj indiferenta de tiuj homoj, estim-konfuzante ilin, rigardante ilin egal-range, juĝante ilin sam-okule, ĉar vidante ilin ĉiutage, ĉiahore, , sen spirit-ŝanĝo kaj parolante kun ili ĉiuj pri samaj aferoj koncerne lian metion. Li komparis sin kun homo kiu gustumus unu post unu la specimenojn de ĉiuj vinoj, kaj baldaŭ ne diferencigus la Château-Margaux-an disde la Argenteuil-a.
Li fariĝis iom post iom rimarkinda reportero, certa pri siaj informoj, ruza, rapida, subtila, vera valorulo por la ĵurnalo, kiel diris S-ro Walter kiu estis sperta pri la redaktistoj.
Tamen, ĉar li nur enspezis dek cendojn por ĉiu linio, plus ducent frankojn da fiksa salajro, kaj ĉar bulvard-vivo, trinkej-vivo, kaj restoraci-vivo multe kostas, li neniam havis monon kaj afliktiĝis pro sia mizero.
Komprenenda estas tio, li pensis, vidante kelkajn kolegojn iri la poŝon or-plena, neniam komprenante kiajn sekretajn rimedojn ili povus uzi por havigi al si tiun riĉecon. Kaj li subodoris procedojn nekonatajn kaj suspektindajn, repagatajn servojn, tutan kontrabandon akceptitan kaj konsentitan. Pro tio, li deziris malkovri la misteron, eniĝi en la neoficiala asocio, trude partopreni en la ĝenerala distribuo.
Kaj li revis ofte, vespere, rigardante tra la fenestro pasi la trajnojn, al procedoj kiujn li povos uzi.