La Konfeto ® 49/ Kiam Georges Duroy troviĝis sur la strato, li hezitis : kion fari ?. Li deziris kuri, revi, iri antaŭen, sonĝante pri la estonteco kaj spirante la mildan aeron de la nokto ; sed la penso, ke s-ro Walter petis de li serion de artikoloj, postkuris lin, kaj li decidis tuj hejmeniri por labori.
Li revenis longpaŝe, atingis la eksteran bulvardon, kaj laŭiris ĝin ĝis la strato Boursault kie li loĝis. Lia domego, ses etaĝojn alta, estis loĝata de dudek familioj laboristaj kaj burĝaj, kaj li sentis, sorirante la ŝtuparon el kiu li lumigis per kandeletoj la malpurajn ŝtupojn kie postrestis papereroj, 50/ cigared-stumpetoj, forĵetaĵoj de kuirejo, naŭzan senton, kaj haston foriri de tie kaj loĝi kiel la riĉuloj en purigita loĝejo kun tapiŝoj. Odoro de nutro, de necesejo, stagnanta odoro de malpuraĵo kaj de malnova murego, kiun neniu aerblovo ne kapablus forpeli, plenigis lin de supro malsupren.
La ĉambro de l'junulo, ĉe la kvina etaĝo, frontis al profunda abismo, super la grandega tranĉeo de l'Okcidenta Fervojo, tute supre de l'tunel-elirejo, apud la stacidomo les Batignolles. Duroy malfermis la fenestron kaj kliniĝis sur la rustan apogilon.
Malsupre lin, en fundo de malhela truo, tri signaloj konstante ruĝaj ŝajnis tri bestaj okulegoj kaj pli fore vidiĝis el ili aliaj kaj pli for ankaŭ aliaj. Oftade longaj aŭ mallongaj fajfadoj aŭdiĝis en la nokto, kelkaj proksimaj, la aliaj apenaŭ aŭdeblaj venantaj de la proksimo de Asnières. Ili moduliĝis kiel homaj vokoj. Unu el ili proksimiĝis, laŭ plendoj plilaŭtiĝantaj de sekundo al sekundo, kaj, baldaŭ, flava lumego aperis kurante kun bruego ; kaj Duroy rigardis la longan vagon-rozarion enŝoviĝi sub la tunelo.
Kaj li diris : '' Ek, mi laboru !''. Li metis la lumigilon sur la tablon ; sed kiam li pretis skribi, li ekvidis ke li nur havis povran leter-paperon.
Estis domaĝe, sed li uzos ĝin malfermante la folion laŭ ĝia tuta longo. Li trempis sian plumon en inkujon kaj skribis sur la supro, per sia plej bela skribo-maniero :
'' Memoroj de Afrik-ĉasisto''.
P51/
Kaj li serĉis kiel komenci la unuan frazon.
Li restis side, la frunton enmane, la okulojn direktantajn antaŭ si al la blanka papero..
Kion li diros ? Nun, li trovas nenion el kio li rakontis antaŭe, neniun anekdoton, neniun fakton, nenion. Subite li pensis :'' Mi devas komenci per la komenco.'' Kaj li skribis :'' Okazis en la jaro 1874, ĉurkaŭ la 15-an de Majo... La Francujo, lacega, estis retrovanta siajn fortojn post la katastrofoj de la terura jaro...''
Kaj li haltis abrupte, ne sciante kiel enkonduki sian enŝipiĝon, sian vojaĝon, siajn unuajn emociojn.
Post dek minutoj de pensado, li decidis prokrasti ĝis la sekvanta tago la enkondukan paĝon kaj verki tuj la priskribon de Alĝero.
Kaj li skribis : ''Alĝero estas alta urbo tute blanka..'' sen sukcesi vortumi ion alian. Li revidis memore la beletan kaj brilan urbon, fal-ruliĝantan kiel kaskado de plataj domoj, de la supro de la monto ĝis la maro, sed li ne trovis eĉ unu vorton por esprimi kion li vidis kaj sentis.
Post granda strebo, li aldonis : '' ĝi estas plejparte loĝata per Araboj...'' kaj li ĵetis sian plumon sur la tablon kaj stariĝis.
Sur sia malgranda fera lito, iom kavita per sia korpo, li konsciis pri siaj ĉiutagaj vestoj ĵetitaj tie, plataj, eluzitaj, molaĉaj, malbelaj kvazaŭ vestaĉoj de Kadavrejo. Kaj sur pajlo-seĝo, lia silka ĉapelo, lia nura ĉapelo, ŝajnis kiel preta ricevi almozon.
La muroj, tapetitaj per griza papero kun bluaj bukedoj havis tiom da makuloj kiom da floroj,
P52/ malnovajn makulojn, suspektajn, pri kiuj oni divenus la devenon, insektoj dispremitaj, oleo-gutoj, spuroj de fingroj grasitaj per pomado ,aŭ ŝaŭmo de kuveto disĵetita dum la lavadoj. La mizero odoris, la mizero de l'hotelaĉoj. Kaj incitego ribeligis lin kontraŭ la povreco de lia vivo. Li decidis eskapi el tiu mizero, eskapi tuj la morgaŭon, el tiu vivo peniga.
Laboremo subite kaptis lin, li re-sidiĝis ĉetable, kaj rekomencis serĉi frazojn por bone rakonti la ĉarman kaj strangan fizionomion de Alĝero, tiu antaŭĉambro de l'mistera kaj profunda Afriko, Afriko de la vagistaj Araboj kaj de la nekonataj nigruloj, jam neekspluatita kaj tentiga Afriko, kies, en zoo-ĝardenoj, mirigaj bestoj kiuj ŝajnas kreaĵoj por fein-rakontoj, estas kelkfoje montrataj, strutoj, strangaj kokoj, gazeloj, diecaj kaproj, surprizaj kaj groteskaj ĝirafoj, gravmienaj kameloj, monstraj hipopotamoj, senformaj rinoceroj, kaj la goriloj, tiuj timigaj fratoj de la homo.
Li sentis veni neprecizajn pensojn ; li verŝajne kapablus esprimi ilin parole, sed li ne povis tekstigi ilin. Kaj ĉar lia senpovo febrigis lin, li stariĝis, la manojn malsekaj pro ŝvito kaj la sangon batanta ĉe la tempioj.
Kaj ĉar liaj okuloj ekvidis la vest-purigistinan fakturon metitan la saman vesperon, de la pordisto, trafis lin subite freneza malespero. Lia ĝojo malaperis en unu sekundo, kaj, sekve, lia memfido kaj liaj priestontaj iluzioj. Finite, ĉio finite ; li estos neniu ; li sin sentis senforta, senkapabla, senutila, kondamnita.
Kaj li reiris sin apogi ĉe la fenestro, ĝuste kiam trajno eliris el tunelo, kun bruego subita kaj laŭtega. Ĝi iris malproksimen, tra la kampoj kaj ebenaĵoj, direkte la maron. Kaj la memoro pri liaj gepatroj envenis en la koro de Duroy.
53/
Ĝi tuj estus pasonta, ja, kelkajn leŭgojn proksime de ilia domo, tiu trajno. Li sin rememorigis la dometon , supre de la deklivo, superantan Rouen kaj la vastegan valon de la Seine, tuj ĉe l' bordo de l'vilaĝo de Canteleu.
Lia patro kaj lia patrino estris, tie, etan kabaredon, danctrinkejon kien la antaŭurbaj burĝoj venis tagmanĝi dimanĉe : ĉe la Belle-Vue. Ili volis ke ilia filo fariĝu altrangulo kaj sendis lin en la gimnazion. Fininte la studojn kaj malsukcesinte la diplomon, li foriris por milit-servo por fariĝi oficiro, kolonelo, generalo. Sed seniluziita per la militist-stato, longe antaŭ la fino de la kvin jaroj, li revis al bona fortuno en Parizo.
Li revenis tie, sian tempon finita, malgraŭ la deziroj de la patro kaj de la patrino kiuj, elrevigitaj, deziris, do, gardi lin. Siavice, li esperis bonan estontecon ; li duonvidis triumfon pere de eventoj ankoraŭ konfuzaj al lia menso, kiujn li scius certe naski kaj per kiuj li scius profiti.
Li havis en regimento garnizon-sukcesojn, facilajn bonfortunojn, kaj eĉ am-implikojn en pli alta klaso-rango, ĉar alloginta la filinon de iu impost-kolektisto, kiu volis ĉion forlasi por sekvi lin, kaj la edzinon de proceduristo, kiu provis dronigi sin pro malespero esti forlasita.
Liaj kamaradoj diris pri li : li estas ruza, fi-ruzulo, elturniĝemulo kiu scios eskapi de l'aferaĉoj. Lia denaska Normanda konscio, frotiĝanta al la ĉiutaga praktiko de la garnizon-vivo difektita per la 54/ ekzemploj de marodadoj en Afriko, de nelicaj profitoj, de suspektindaj trompoj, ankaŭ vipita per la honor-ideoj kiuj okazas en la armeo, per la militistaj spitadoj, la patriotaj sentoj, la grand-animaj rakontoj inter la sub-oficiroj kaj per profesio-vantemo, fariĝis ia skatolo kun triobla fundo kie eblis trovi ĉion.
Sed la deziro sukcesi en la vivo regis ĉefe lian konscion.
Li denove revis kiel ĉiuvespere. Li imagis grandiozan am-implikon subite kondukantan lin al espero. Li imagis sin edziĝinta kun la filino de bankestro aŭ de granda senjoro, renkontita sur la strato kaj konkerita ĉe l'unua ekvido.
La sibla fajfado de lokomotivo kiu, elirante tute sole, kiel dika kuniklo el sia ternesto, kaj kurante tutvapore sur la reloj al la maŝin-riparejo, vekis lin el lia sonĝo.
Tiam, premita per konfuza espero ĉiam trudanta lian menson, li ĵetis hazarde, kison tra la nokto al bildo de l'esperita virino, kison al la dezirata bonfortuno. Li fermis la fenestron kaj komencis senvestiĝi murmurante :
'' Nu! La morgaŭo pli favoros al mi. Mia spirito ne estas libera ĉi-vespere. Kaj, plie, mi verŝajne tro drinkis. Oni ne bone laboras en tiuj kondiĉoj.''
Li enlitiĝis, estingis la lumon, kaj endormiĝis preskaŭ tuj.
Li vekiĝis frue, kiel oni vekiĝas por tagoj de vigla espero aŭ de maltrankvilo, kaj, saltinte el lito li iris malfermi la fenestron por gluti bonan tason da freŝa aero, kiel li kutimis diri.
P 55 :La domoj de la strato Rome, vidalvide, transe de la larĝa fosaĵo de 'l fervojo, brilegaj en la tagiĝo, ŝajnis farbitaj per blanka klaro. Dekstre, malproksime, vidiĝis la montetoj de Argenteuil, la suprojn de Sannois kaj la muelilojn de Orgemont en helblua kaj maldensa brumo similanta flosantan kaj travideblan veleton kiu estus ĵetita sur la horizonton.
Duroy senmoviĝis kelkajn minutojn rigardante la malproksiman kamparon, kaj li murmuris : '' plaĉe estus esti tie, iun tagon kiel hodiaŭan.'' Kaj li sin decidis labori kaj sendis, kontraŭ dek groŝoj, la filon de l'pordisto deklari lin malsana en la ofico.
Li sidiĝis ĉe la tablo, trempis sian plumon en inkujon, metis la frunton enmane kaj serĉis ideojn. Vane ! Nenio venis.
Li tamen ne malkuraĝiĝis. Li pensis : Nu, mi neniam kutimiĝis pri tio. Tio estas metio lernenda kiel ĉiuj metioj. Endas ke iu helpu min la unuajn fojojn. Mi iros al Forestier, kiu starigos mian artikolon en dek minutoj.''
Kaj li vestis sin. Kiam li troviĝis sur la strato, li juĝis ke estas ankoraŭ tro malfrue por iri al sia amiko kiu verŝajne dormas ĝis malfruo. Li, do, promenis malrapide, sub la arboj de l'ekstera bulvardo.
Ne estis ankoraŭ la naŭa horo, kaj li iris ĝis la parko Monceau tute freŝa pro la akvumadoj.
Sidiĝinte sur benko, li rekomencis revadi. Junulo estis iranta kaj reiranta antaŭ li, tre eleganta, atendanta virinon verŝajne.
Ŝi aperis, vualita, rapid-paŝanta, kaj, post rapida manpremo, ili foriris, brakon ĉebrake.
Tumulta amor-bezono plenigis la koron de Duroy, bezono de amoroj distingaj, parfumitaj,
56/ delikataj. Li leviĝis kaj ekvojis sonĝante al Forestier. ''Tiu-ĉi, ja, ŝancas!'', li pensis.
Li alvenis antaŭ lia pordo samkiam lia amiko estis eliranta.
'' Jen vi ! En tiu horo ! Kion vi volas de mi ? ''
Duroy, perturbite ke li renkontis lin tiel foriranta. Balbutis :
Ĉar...Ĉar...mi ne sukcesas verki mian artikolon, ĉu vi scias, la artikolon kiun S-ro Walter mendis pri la Alĝerio. Kompreneble, mi neniam verkis. Necesas praktiki, por tio kiel por ĉio. Mi kutimiĝos rapide, ja, sed, por komenci, mi ne scias kiel fari. Mi havas ideojn, mi havas ĉiujn ideojn, sed mi ne sukcesas esprimi ilin.
Li senmoviĝis, iom hezitante. Forestier ridetis malicete :
'' Mi konas tion.''
Duroy aldonis :
'' Jes, tio eble okazas al ĉiuj komence. Nu, mi venas...mi venas por peti de vi helpon...En dek minutoj vi aranĝus tion, vi montrus al mi la taŭgajn turnojn. Vi donus al mi bonan stil-lecionon ; sen vi mi ne elturniĝos.''
La alia ridetis ankoraŭ per gaja mieno. Li frapis sur la brako de sia malnova kamarado kaj diris :
'' Iru do al mia edzino, ŝi aranĝos vian aferon samkiel mi. Mi instruis ŝin por tiu tasko. Mi, miaflanke, ne havas sufiĉe da tempo ĉi-matene, se ne, mi volonte plenumus tiun taskon.''
Duroy ,subite timigita, hezitis, ne aŭdacis :
'' Sed, ĉi-hore, mi ne povas prezenti min antaŭ ŝi !.. .57/
Jes, ja. Ŝi estas ellitiĝinta. Vi trovos ŝin en mia labor-kabineto, ordiganta notojn por mi.''
La alia rifuzis soriri.
'' Ne...neeblas...''
Forestier prenis lin ĉe la ŝultroj, pivotigis lin sur la kalkanumoj, kaj puŝante lin al la ŝtuparo :
'' Nu, iru, do, granda serino, mi, ja, diras al vi iri. Vi ne devigos min re-soriri la tri etaĝojn por ke mi prezentu vin kaj klarigu viajn kialojn.
Tiam Duroy sin decidigis :
'' Dankon, mi iras. Mi diros al ŝi ke vi devigis min, nepre devigis ke mi renkontu ŝin.
Jes. Ŝi ne manĝos vin, kvietiĝu. Nepre, ne forgesu ! je la tria horo !
Ho, certiĝu, ne timu.''
Kaj Forestier foriris urĝo-paŝe, dum Duroy soriris malrapide, ŝtupon post ŝtupo, serĉante kion li diros kaj malkvieta pro la akcepto kiun li ricevos.
La servisto venis malfermi. Li havis bluan antaŭtukon kaj balailon ĉemane.
'' Sinjoro foriris '', li diris sen atendi la demandon.
Duroy insistis :
'' Demandu sinjorinon Forestier ĉu ŝi konsentas akcepti min, kaj avertu ŝin (pri tio) ke mi venas en la nomo de ŝia edzo, kiun mi renkontis surstrate.''
Kaj li atendis. La viro revenis, malfermis dekstran pordon, kaj anoncis :
'' Sinjorino atendas Sinjoron.''
Ŝi sidis sur ofic-fotelo, en malgranda ĉambro kies muroj estis tute kaŝitaj per libroj bonordigitaj 58/ sur bretoj el nigra ligno. La diversnuancaj bindaĵoj, ruĝaj, flavaj, verdaj, violaj, kaj bluaj, aldonis koloron kaj ĝojon en tiu monotona volum-vicado.
Ŝi turniĝis, ridetante, volvita de banmantelo garnita el punto ; kaj ŝi etendis la manon, montrante sian brakon nudan sub la maniko larĝe malfermita.
'' jam ?'' ŝi diris ; kaj aldonis : '' tio ne estas riproĉo, sed simpla demando.''
Li balbutis :
'' Ho ! Sinjorino, mi ne volis soriri ; sed via edzo, kiun mi renkontis malsupre, min devigis. Mi estas tiom konfuzita ke mi ne aŭdacas diri pro kio mi venas.''
Ŝi montris seĝon :
'' Sidiĝu kaj parolu.''
Ŝi manipulis anser-plumon turnante ĝin lerte.; kaj, antaŭ ŝi, granda paper-paĝo estis nur duon-skribita pro la alveno de l'junulo.
Ŝi ŝajnis trankvila antaŭ tiu skribo-tablo, komforta kiel en salono, zorganta pri sia kutima laboro. Fajna parfumo flugis el l'negliĝo, freŝa parfumo de ĵusa tualeto. Kaj Duroy provis imagi, kredis vidi la klaran kaj junan, grasan kaj varman korpon, milde volvita en la ŝvelmola ŝtofo.
Ŝi reparolis pro lia parol-manko :
'' Nu, diru, kio okazas ?''
Li murmuris, hezitante :
'' Jen...sed...vere...mi ne aŭdacas...la kaŭzo estas ke mi laboris ĝis malfruo hieraŭ vespere...kaj ĉi-matene...tre frue...por verki tiun artikolon pri Alĝerio, kiun s-ro Walter mendis al mi...kaj mi neniel sukcesas...mi ŝiris ĉiujn miajn provaĵojn...mi ne kutimas pri tiu laboro ; kaj mi venis peti helpon de Forestier... estas la unua fojo, ja...
59/ Ŝi interrompis lin, ridante tutkore, feliĉa, ĝoja, kaj flatita :
'' kaj li diris al vi veni al mi ?... Ĝentila li estas...
Jes, sinjorino. Li diris ke vi eligos min el tiu malfacilaĵo... Sed, mi, mi ne aŭdacis, mi ne volis. Ĉu komprenite.''
Ŝi stariĝis :
'' plaĉe estos kunlabori kun vi. Mi estas ravita pro via ideo. Jen, sidiĝu anstataŭ mi, ĉar oni konas mia skrib-manieron en la ĵurnalo. Ni aranĝos artikolon, sed ĉi-foje veran artikolon sukcesindan...''
Li sidiĝis, prenis plumon, etendis antaŭ si paper-folion kaj atendis.
Sinjorino Forestier, staranta, rigardis lin pripretigi sin ; kaj prenis cigaredon el kamen-supro kaj fajrigis ĝin :
'' Mi ne povas labori sen fumi, ŝi diris. Nu, kion vi rakontos ?''
Li levis la kapon al ŝi, mire.
'' Sed mi ne scias, mi ; mi venis trovi vin por tio.''
Ŝi diris :
'' Jes, mi aranĝos tion por vi. Mi aranĝos la saŭcon, sed mi bezonas la pladon.''
Li restis embarasita ; fine li eldiris hezite :
'' Mi volus rakonti mian vojaĝon ekde la komenco... ''
Tiam ŝi sidiĝis, fronte al li, aliflanke de la tablo, kaj rigardante lin en la okuloj :
'' Nu, rakontu, do, ĝin por mi sola ; ĉu vi aŭdas ?; malrapide, sen ion forgesi, kaj mi elektos interesaĵojn.''
P60/
Sed ĉar li ne scis per kio komenci, ŝi demandis lin kiel pastro en konfesejo, demandante lin precize pri forgesitaj detaloj, homrenkontoj, vizaĝoj nur duon-viditaj.
Post kiam ŝi devigis lin tiel dum kvaron-horo, ŝi haltigis lin subite :
'' Nun, ni komencu. Unue, ni supozu ke vi alparolas al amiko viajn sentojn, kio permesas diri multajn stultaĵojn, kiajn ajn rimarkojn, kaj kio permesas esti natureca kaj ŝercema, plejeble. Komencu skribi:
'' Mia kara Henry, ĉu vi volas scii kio estas Alĝerio ? Vi scios tion. Mi sendos al vi, ne havante neniun taskon en la malgranda kabano el seka koto kiun mi uzas kiel loĝo, ian ĵurnalon pri mia vivo, tagon post tago, horon post horo. Tio estos kelkfoje iom maldeca, sed, ne gravas, vi ne estas deviga montri ĝin al konatulinoj...''
Ŝi haltis por refajrigi sian estingitan cigaredon kaj, tuj, la mallaŭta knareca grincado de la anser-plumo sur papero ĉesis.
'' Ni daŭrigu, ŝi diris. ''Alĝerio estas granda franca lando meze de grandaj nekonataj landoj kiujn oni nomas dezerto, Saharo, la Centr-Afriko, ktp..,ktp.
'' Alĝerio estas la pordo, la pordo blanka kaj ĉarma de tiu stranga mondparto.
'' Sed iri tien ne estas agrable por ĉiuj. Mi estas, vi scias tion, bonega rajdisto : mi dresis la ĉevalojn de l'kolonelo, sed esti ''bona rajdisto'' ne signifas esti ''bona maristo''. Bona maristo mi ne estas. P61/
'' Ĉu vi memoras la super-adjudanton, kiun ni nomis Doktoro Ipéca ? Kiam ni estis pretaj pasi dudek kvar horoj en flegejo, bena ejo, ni iris viziti lin.
'' Li sidis sur sia seĝo, la manojn sur genuoj, la brakojn kiel ponto, la kubuton levita, kaj li rulis siajn dikajn okulojn de lotludo mordanante sian blankan liphararon.
'' Vi memoras sian preskribon :
'' Tiu soldato estas trafita de stomak-malsano. Donu al li, tiun vomigilon n°3 laŭ mia formulo, kaj dek du horojn da ripozo ; li resaniĝos.''
'' Tute efika estis tiu vomigilo, efika kaj deviga. Oni glutis ĝin, do devige. Kaj poste, sekve la preskribon de l'Doktoro Ipéca , oni havis dekdu horojn bonmerititajn.
'' Nu, estimata, por atingi Afrikon, oni devas suferi el alia speco de vomigilo, laŭ la formulo de la Trans-atlantika Kompanio.''
Ŝi sin frotis la manojn, tute feliĉa pro sia ideo.
Ŝi stariĝis kaj komencis paŝi, post kiam ŝi fajrigis alian cigaredon, kaj, ŝi diktis, elspirante fumo-fluetojn kiuj eliris unue rekte de ronda trueto meze de ŝiaj premitaj lipoj, kaj larĝiĝantaj, vaporiĝis postlasante ie kaj tie, en aero, grizajn liniojn, ian specon de travidebla brumo, rosumon similantan araneo-fadenojn. Foje, per frapo de malferma mano, ŝi forviŝis tiujn fajnajn kaj persistajn spurojn ; Foje ankaŭ ŝi tranĉis ilin per montro-fingro kaj rigardis poste, atentega, la du partojn de la neperceptebla vaporo malaperi lante.
Kaj, Duroy, la okulojn levitaj, sekvis ĉiujn ŝiajn gestojn, ĉiujn movojn de ŝia korpo kaj de ŝia vizaĝo ŝajnantaj ludo, ludo kiu tamen ne plenokupis lian penson. P62/
Ŝi imagis poste la survojajn peripetiojn, portretis kunvojaĝantojn de si inventitajn, kaj skizis am-implikon kun la edzino de infanteri-kapitano kiu estis reironta vidi sian edzon.
Kaj, sidiĝinte, ŝi redemandis Duroy pri la topografio de Alĝerio, kiun ŝi tute ne sciis. En dek minutoj, ŝi sciis tiom kiel li, kaj el tio ŝi faris unu ĉapitron de politika kaj kolonia geografio por informi la leganton kaj bone komprenigi al ili la gravajn problemojn traktotajn en la sekvantaj artikoloj.
Kaj ŝi daŭrigis parolante pri ekskurso en la provinco Oran, fantazia ekskurso , en kiu temis, ĉefe, pri virinoj, Maŭrinoj, Judinoj, Hispaninoj.
'' Nur tio interesas '' ŝi diris.
Ŝi finis paroli pri ĉeesto en Saïda , malsupre de la altaj ebenaĵoj, kaj pri beleta amimpliketo inter la sub-oficiro Georges Duroy kaj hispana laboristino dungita en la fabriko de Aïn-el-Hadjar. Ŝi rakontis la rendevuojn nokte en la ŝtoneca kaj nuda monto , dum la ŝakaloj, la hienoj kaj la Arabaj hundoj kriaĉas, ridaĉas kaj bojas meze de la rokoj.
Kaj ŝi diris gajvoĉe : la sekvo por morgaŭ !'' kaj stariĝante : '' Tiel oni verkas la artikolojn, kara sinjoro. Subskribu, mi petas ! ''
Li hezitis.
Nu, nom-signu, mi petegas !
Tiam, li ekridis, kaj skribis paĝopiede :
'' Georges Duroy.''
P63/
Ŝi pluigis fumadon paŝante ; Li longe rigardis ŝin, ne trovante nenion dirindan por danki, feliĉa esti apud ŝi , trudita de dankemo kaj de volupta feliĉo pro tiu naskiĝanta intimeco. Ŝajnis al li ke la tuta ĉirkaŭaĵo estis ŝi mem, eĉ la muroj kovritaj per libroj. La seĝoj, la mebloj, la aero kie flosis la tabak-odoro, havis ion apartan, bonan, mildan, ĉarman venantan de ŝi.
Abrupte, ŝi demandis :
'' Kion vi pensas pri mia amikino S-ino de Marelle ? ''
Li surpriziĝis :
'' Nu... mi ŝin trovas... Mi ŝin trovas alloga.
ĉu ?
Jes, certe.''
Li deziris aldoni : '' Sed ne tiom kiom vin.'' Li ne aŭdacis.
Ŝi aldonis :
'' Kaj kiom amuza, sprita, inteligenta ! Ŝi estas iom bohemeca. Pro tio, ŝia edzo ne ŝatas ŝin. Li nur vidas pri ŝi difektojn kaj ne la bonkvalitojn.''
Duroy miregis scii ke S-ino de Marelle estas edzino. Tio tamen estis normala.
Li demandis :
'' Nu...ŝi estas edzino ? Kaj kio estas ŝia edzo ?''
S-ino Forestier levis iom la ŝultrojn kaj la brovojn, per unu nura movo nekompreneble signifoplena.
'' Ho ! Li estas inspektisto en la Nord-fervojo. Li pasigas ok tagojn monate en Parizo. Tio kion lia P64 / edzino nomas deviga servo'', aŭ ankaŭ '' la semajna-servuto '' aŭ ankaŭ '' la sankta semajno ''. Kiam vi konos ŝin pli bone, vi vidos kiom ŝi estas subtila kaj afabla. Iru, do, vidi ŝin iam.''
Duroy ne plu pensis foriri ; Ŝajnis al li ke li ĉeestus ĉiam tie, kiel siahejme.
Sed la pordo malfermiĝis senbrue, kaj neanoncita granda sinjoro antaŭenpaŝis.
Li haltis vidante viron. S-ino Forestier ŝajnis ĝenata unu sekundon, kaj ŝi diris, per sia natureca voĉo, eĉ se iom da rozo iris de l'ŝultroj ĝis la vizaĝo :
'' Nu, eniru,do, mia kara. Mi al vi prezentas bonan kamaradon de Charles, S-ro Georges Duroy,estonta ĵurnalisto.''
Poste, per malsama voĉo, ŝi anoncis :
'' la plej bona kaj la plej intima el niaj amikoj, la grafo de Vaudrec.''
La du viroj intersalutis, inter-rigardante okulfunden, kaj Duroy tuj pretis foriri.
Oni ne retenis lin. Li balbutis kelkajn dankojn, premis la etenditan manon de la junulino, rekliniĝis antaŭ la novulo, kiu estis gardanta vizaĝon malfamiliaran kaj seriozan de mondumano, kaj li foriris tute konfuza kvazaŭ li estus farinta stultaĵon.
Sin retrovante surstrate, li sin sentis malĝoja, obsedata per sombra sento de duon-ĉagreno. Li iris antaŭen, demandante sin kial tiu subita spleno invadas lin ; li ne trovis kial, sed la severa vizaĝo de l'grafo de Vaudrec, iom olda nun, kun grizaj haroj, kun trankvila kaj aroganta mieno de viro riĉa kaj memfida, revenis senĉese en lia memoro.
P 65/
Kaj li konsciis ke la alveno de tiu nekonato rompanta duopan ĉarman kuneston al kiu lia koro jam estis kutimiĝanta, peris al li tiun senton de malvarmo kaj malespero kiujn duon-parolo, duon-mizero aŭ la plej malgravaj aferoj sufiĉas doni.
Kaj ŝajnis al li ke tiu viro, sen ke li divenu kial, estis malkontenta vidi lin.
Li havis nenion farendan ĝis la tria horo ; kaj ne estis ankoraŭ la tagmezo. Nur restis en lia poŝo ses frankoj kvindek : li iris tagmanĝi ĉe Duval. Poste, li vagis sur la bulvardo ; kaj ĉe la sono de la tria, li soriris la reklam-ŝtuparon de La Vie Française.
La ofic-junuloj, sidantaj sur benketo, brako-kruce, atendis tie, dum, malantaŭ ia profesor-katedro, pordisto estis ordiganta la ĵus venintajn korespondaĵojn. La enscenigo estis perfekta, por imponi al vizitantoj. Ĉiuj havis belan sintenon, teniĝon, dignecon, ŝikecon, tiom konvene kiel en antaŭĉambro de granda ĵurnalo.
Duroy demandis :
'' S-ro Walter ? mi petas.''
La pordisto respondis :
'' S-ro la direktoro ĉeestas kunvenon. Bonvolu sidiĝi por iom da tempo.''
Kaj li indikis la atendejon, jam plenplenan.
Vidiĝis tie viroj gravaj, ordenitaj, altrangaj, kaj viroj malzorgaj, preskaŭ sen vestoj, kies redingoto, fermita ĝiskolen, havis sur la brusto makul-desegnojn memorantaj detranĉaĵojn de kontinentoj kaj oceanoj sur la geografi-mapoj. Tri virinoj estis meze de tiuj homoj. Unu el ili estis beleta, ridetema, ornamita, kaj aspektis kiel amoristino; ŝia najbaro, kun tragedia masko, faltita, severe vestita, ŝajnis ŝifita, falsa, de mieno kiun havas, kutime, la eks-aktorinoj, kies juneco difektiĝis kiel parfumo de amoro rancita.
La tria virino, funebre vestita, sidis en angulo, kun vizaĝo de vidvino afliktita. Duroy pensis ke ŝi venis por peti almozon.
Tamen, oni enirigis neniun, kaj pli da dudek minutoj jam pasis.
Tiam Duroy ekpensis, kaj reiris al la pordisto :
'' S-ro Walter rendevuis kun mi por la tria horo, li diris. Ĉiel, vidu ĉu mia amiko S-ro Forestier estas tie.
Tiam oni pasigis lin tra longa koridoro kondukanta en vastan ĉambron kie kvar sinjoroj skribis ĉirkaŭ larĝa kaj verda tablo.
Forestier staranta antaŭ la kameno, fumis cigaredon ludante bilbokon. Li estis tre lerta pri tiu ludo kaj pikis ĉiuokase la grandegan elbuksan globon sur la malgrantan ligno-pinton. Li estis nombranta :'' Dudek du, – dudek tri, – dudek kvar, – dudek kvin, ''
Duroy prononcis : '' Dudek ses.'' Kaj lia amiko levis la okulojn, sen ĉesigi la regulan movon de sia brako.
'' Jen vi, tie ! – Hieraŭ mi faris kvindek sep en unu serio. Nur Saint-Potin estas pli forta ol mi, ĉi-tie. Ĉu vi vidis la mastron ? Nenio estas pli komika ol vidi ludi tiu olda stultulo Norbert. Li malfermas la buŝon ŝajnanta gluti la globon. ''
Iu el la redaktistoj turnis la kapon al li :
'' Aŭskultu, Forestier, mi konas iun bilbokon vendotan, belegan, el Insul-ligno. Li apartenis al Hispanuja reĝino, laŭdire. La prezo estas sesdek frankoj. Ne estas tre koste.
P67/
Forestier demandis : '' Kie li loĝas ?'' Kaj maltrafinta sian tridek sepan provon, li malfermis ŝrankon kie Duroy ekvidis dudeko da bilbokoj belegaj, ordigitaj kaj numeritaj kiel en kolekto. Kaj metinte la ludilon en kutima loko, li rediris :
'' Kie loĝas tiu juvelo ?''
La ĵurnalisto respondis :
'' Ĉe bilet-vendisto de ''Le Vaudeville''. Mi alportos al vi la objekton morgaŭ, se vi volas.
Jes, konsentite. Se ĝi estas vere bela, mi prenos, oni neniam havas tro da bilbokoj.''
Kaj, turniĝante al Duroy :
'' Venu kun mi, mi enirigos vin al mastro, se ne, vi verŝajne ŝimos ĝis la sepa de vespero.''
Ili retrairis la atendejon, kie la samaj homoj estis samorde. Tuj kiam Forestier aperis, la junulino kaj la malnova aktorino vigle stariĝinte, iris al li.
Li kondukis ilin, ambaŭ, en la fenestroniĉon, kaj, kvankam ili zorgis por paroli mallaŭte, Duroy rimarkis ke li ci-parolis al ili.
Kaj, puŝinte du remburitajn pordojn, ili eniris ĉe la direktoro.
La kunveno kiu estis daŭrinta ekde unu horo estis fakte kart-ludado (écarté) inter kelkaj el tiuj sinjoroj ĉapelitaj kiujn Duroy rimarkis la antaŭan tagon.
S-ro Walter tenis la kartojn kaj ludis atentege, per kaŝemaj movoj dum lia kontraŭulo dismontris, nombris, manipulis la malpezajn kartonetojn suple, lerte kaj gracie kiel trejnita ludisto. Norbert de Varenne estis skribanta artikolon, sidante sur la mastra fotelo, kaj Jacques Rival, sterniĝanta laŭlonge de l'divano, fumis cigaron, la okulojn fermitaj.
P68/
Odoris en la loko mucido, meblo-ledo, malnova tabako kaj presejo ; kaj odoris la aparta odoro de la redaktejoj bone konata de la ĵurnalistoj.
Sur la tablo el nigra ligno kaj kun kupr-inkrustaĵoj, nekredebla paper-amaso kuŝis : leteroj, mapoj, ĵurnaloj, revuoj, liveranto-fakturoj, presaĵoj ĉiaspecaj.
Forestier premis la manon de la vetantoj starantaj malantaŭ la ludistoj, kaj senvorte rigardis la partion ; kaj tuj kiam S-ro Walter estis gajninta, li prezentis :
'' Jen mia amiko, Duroy.''
La direktoro konsideris abrupte la junulon de sia ekrigardo super la okul-vitroj, kaj demandis :
Ĉu vi alportis mian artikolon ? Ĝi estus oportuna hodiaŭ, dum la diskuto Morel. ''
Duroy elpoŝigis la paperfoliojn kvare falditajn. :
'' Jen, sinjoro.''
La mastro aspektis rava, kaj, ridetante :
'' Bonege, bonege. Vi plenumas la promesojn. Ĉu vi korektos, Forestier ?
Sed Forestier tuj respondis :
'' Estus vane, sinjoro Walter : mi verkis la kronikon kun li por instrui al li la metion. Ĝi estas bonega.''
Kaj la direktoro kiu nun ricevis la kartojn donitajn de granda sinjoro maldika, maldekstr-partia deputito, aldonis kun indiferenteco : Perfekte, do.'' Forestier ne lasis lin komenci sian novan partion ; kaj kliniĝante al lia orelo :
'' Vi memoras ke vi promesis dungi Duroy por anstataŭi Marambot. Ĉu vi volas engaĝi lin sub la samaj kondiĉoj ?
Jes, certe.''
P69/
Kaj prenante la brakon de sia amiko, la ĵurnalisto kuntiris lin dum S-ro Walter rekomencis ludi.
Norbert ne levis la kapon ; li ŝajnis ne vidi aŭ ne rekoni Duroy. Jacques Rival, male, premis la manon per demonstra kaj volata energio de bona kamarado de kiu oni povas esperi kaze de aferaĉo.
Ili retrairis la atendejon, kaj ĉar ĉiuj levis la okulojn, Forrestier diris al la plej maljuna el la virinoj, sufiĉe laŭte por esti aŭdita de la aliaj atendantoj : ''La direktoro vin ricevos baldaŭ. Li momente kunvenas kun du membroj de la buĝet-komisio.''
Kaj li pasis vigle, kun mieno grava kaj urĝa, kvazaŭ li estus tuj redaktonta depeŝon de alta graveco.
Tuj kiam ili estis en redaktejo, Forestier reiris preni sian bilbokon, kaj, rekomencante ludi, kaj hakante siajn frazojn, li diris al Duroy :
'' Jen ! Vi venos ĉi tie ĉiutage je la tria kaj mi al vi diros la agojn kaj la vizitojn farendajn, ĉu tage, ĉu vespere, ĉu matene. – Unu, – mi unue donos al vi permes-leteron por la oficestro de la ĉefa ofico de l'prefektejo, – , du, – kiu rilatos kun iu el siaj oficistoj. Kaj vi interkonsentos kun ĉi-lasta por ĉiuj gravaj novaĵoj – tri – de la prefektej-servo, por la oficialaj novaĵoj kaj la preskaŭ-oficialaj, kompreneble. Pri la detalo, vi alparolos al Saint-Potin, kiu estas informita, – kvar, – vi vidos lin baldaŭ aŭ morgaŭ. Vi ĉefe alkutimiĝos eltiri plej informojn de l'homoj (eltiri la vermojn de l'nazo) kiujn vi vidos, – kvin, – kaj iros ĉie malgraŭ la pordoj fermitaj, – ses. – Vi enspezos por la laboro ducent frankojn monate kiel fiksa salajro, kaj ankaŭ du por ĉiu linio pri la diverstemaj artikoloj kiujn oni petos de vi – ok.''
Kaj, poste, li nur atentis sian ludon, kaj li daŭrigis nombri malrapide, – naŭ, – dek, – dek unu, – dek du, – dek tri. – Li maltrafis la dek kvaran, kaj, sakrante :
'' Dio atestu ! Dek tri ! Ĝi alportas ĉiam malbonŝancon, ĉi-nombro. Verŝajne mi mortos iun dek trian tagon.''
Iu el la redaktistoj kiu estis fininta sian laboron prenis siavice bilbokon el la ŝankro ; li estis tute malgranda kaj aspektis infano, kvankam aĝa je tridek kvin jaroj ; kaj pluraj aliaj ĵurnalistoj enirinte, iris, unu post la alia, preni ĉiu sian juvelon. Baldaŭ, ili nombriĝis ses, flankon ĉe flanko, dorson fronte la muron, kiuj ĵetis alten, per sama kaj regula movo, la globegojn ruĝajn, flavajn aŭ nigrajn laŭ la ligno-speco. Kaj dum lukto komenciĝis, la du redaktistoj ankoraŭ laborantaj stariĝis pour juĝi la poentojn.
Forestier elpoentis dek unu pli ol la aliaj. Tiam la malgranda viro infan-aspekta, son-vokis la ofic-helpanton kaj mendis : Naŭ bierpotoj.'' kaj ili rekomencis ludi antaŭ ol oni alportu la freŝaĵojn.
Duroy trinkis glason da biero kun siaj novaj kolegoj, kaj demandis sian amikon :
'' Kion mi devas fari ? '' La alia respondis : '' Mi havas nenion farendan de vi hodiaŭ. Vi povas foriri se vi volas.
Kaj... nia... nia artikolo... ĉi ĝi aperos ĉi-vespere ?
Jes, ne zorgu pri ĝi : mi ĝustigos la pres-provaĵojn. Daŭrigu la sekvon por morgaŭ, kaj venu ĉ-tien je la tria, kiel hodiaŭ.''
Kaj Duroy, preminte ĉiujn manojn sen eĉ scii la nomojn de l'ĝiaj posedantoj, resobiris la belan ŝtuparon, la koron ĝoja kaj la kapon gaja.