La Konfeto ®Guy de Maupassant
Bel'Amik'
Unua parto
Dua ĉapitro.
'' Sinjoro Forestier, mi petas ?.
– Tria etaĝo ! maldekstra pordo !
La pordisto respondis tion per afabla voĉo kie vidiĝis estimo por lia gasto ; Kaj Georges Duroy soriris la ŝtuparon.
Li estis iom ĝenata, timigita, malkontenta. Li havis, la unuan fojon en sia vivo, vestokompleton, kaj lia tuta tualeto zorgigis lin. Li sentis ĝin entute difekta, pro la senvernisaj botetoj tamen sufiĉe fajnaj por lia gusto, pro la ĉemizo kvar frankojn kvindek kosta, aĉetita matene mem en ''Le Louvre'', kaj kies la surĉemizo tro fragila estis jam faldita. El siaj ĉiutagaj ĉemizoj pli malpli grave difektaj, li ne povis utiligi eĉ la malplej eluzitan.
Lia pantalono iom tro larĝa, malbone desegnis la kruron, ŝajnis volviĝi ĉirkaŭ la suro, aspektis ĉifita kiel la brokantaj vestoj kiuj kovras kelkfoje eĉ la membrojn. Nur la vestokompleto duonbone konvenis, pro bona alĝustigo al la talio.
Li soriris malrapide la ŝtupojn, la koron batanta, la menson angorema, ĉefe turmentita per la timo esti ridinda. Kaj, subite li ekvidis antaŭ si sinjoron bele vestitan kiu rigardis lin. Ili staris tiel proksime, unu de la alia, ke Duroy retropaŝis antaŭ ol miregi : tiu viro estis li mem reflektita per alta surpieda spegulo, kiu formis sur la unuaetaĝa placeto longan perspektivon de galerio. Ekĝojo tremigis lin, tiom li sin juĝis pli ŝika ol siaopinie.
Havante hejme nur barb-spegulon, li ne povis observadi sin entute, kaj misvidante la diversajn partojn de sia improvizita tualeto, li troigis al si la difektojn, kaj teruriĝis pro la penso esti groteska.
Kaj sin vidante nun en granda spegulo, li eĉ ne rekonis sin ; li sin trovis alia viro, monduma viro, plej bela kaj ŝika, kaj tion tuj ĉe la unua ekvido.
Kaj, nun, sin rigardante zorge, li agnoskis ke, vere, la tuto estas kontentiga.
Tiam li studis sin samkiel faras la aktoroj por lerni siajn rolojn. Li ridetis al si, etendis la manon al si, gestis, esprimis sentojn : miron, plezuron, aprobon ; li elprovis ridet-manierojn kaj okulumadojn por aspekti galanta direkte virtualajn damojn, por esti admirata kaj dezirata .
Pordo malfermiĝis en la ŝtuparo. Li ektimis esti trovita kaj li soriris rapidege, timante ke iu gasto de sia amiko vidu lin tiom afekta.
Atinginte la duan etaĝon, li vidis alian spegulon kaj malrapidigis sian iradon por sin rigardi pasi. Lia sinteno aspektis vere eleganta. Lia paŝado ŝajnis al li bela kaj memfido plenigis lian animon. Sendube per tiu vizaĝo, ambicio, decidemo kaj mens-sendependeco li sukcesus en la vivo. Li deziris kuri, salti sorirante la lastan etaĝon.. Li haltis antaŭ la tria spegulo, frizis la liphararon per kutima gesto, formetis sian ĉapelon por perfektigi sian hararon, kaj murmuris duon-voĉe, kiel ofte : '' Bone ! Bonege !'' Kaj, levis la manon al l'sonorilo.
La pordo malfermiĝis preskaŭ tuj , kaj li sin trovis antaŭ servisto nigre vestita, gravmiena,, razita, de tiel perfekta sinteno ke Duroy konfuziĝis denove sen kompreni el kio venas tiu malpreciza emocio : pro ne konscia komparo, eble, inter la vestoj. Tiu lakeo, kiu havis vernisajn ŝuojn, demandis prenante la surtuton kiun Duroy tenis surbrake pro timo montri la makulojn :
'' Kiun mi devas anonci ?''
Kaj li ĵetis la nomon malantaŭ pordo, al salono en kio necesis iri.
Sed Duroy, subite perdanta sian aplombon, sentis sin kripla pro timo, senspira. Li estis faronta sian unuan paŝon en la esperita kaj revita vivo. Li antaŭenpaŝis, tamen. Juna blondulino staris atendanta, tute sole, en granda ĉambro bone lumigita kaj arbet-plena, kiel flordomo.
Li haltis abrupte, tute konfuziĝa. Kiu estas tiu damo kiu ridetas ? Kaj li memoris ke Forestier estis edzo ; kaj la penso ke tiu beleta kaj eleganta blondulino estas verŝajne la edzino de lia amiko fin-terurigis lin.
Li balbutis : '' Sinjorino, mi estas...'' Ŝi etendis la manon : ''mi scias tion, sinjoro. Charles rakontis al mi vian vesperan renkonton, kaj mi estas feliĉega ke li bon-inspire petis de vi ke vi venu vespermanĝi kun ni hodiaŭ.''
Li ruĝiĝis ĝisorele , ne sciante kion diri ; kaj li sentis sin ekzamenata, inspektata
de l'kapo ĝis la piedoj, pesata, juĝata.
Li deziris pardonpeti, inventi kialon por ekspliki sian aĉan tualeton ; sed li trovis nenion por diri, kaj ne aŭdacis tuŝi al tiu malfacila temo.
Li sidiĝis sur fotelon kiun ŝi montris kaj kiam li sentis fleksi sub li la elasta kaj milda veluro, kiam li sentis la profundecon kaj la premon de tiu karesa meblo kies dorsoparto kaj remburitaj brakoj subtenis lin delikate, ŝajnis al li ke li enŝovas en novan kaj ĉarman vivon, ke li estas posedanta ion agrablegan kaj ke li iĝas grava homo, ke li estas savita ; kaj li rigardis Sinjorinon Forestier kies okuloj neniam forlasis lin.
Ŝi estis vestita per Kaŝmira robo helblua desegnanta ŝian talion kaj ŝian grasan bruston.
La karno de la brakoj kaj de la gorĝo eliris de blank-punta muslino garnanta la korsaĵon kaj la mallongajn manikojn ; kaj la hararo kuspita en supro de la kapo, iom friziĝanta surnuke, aspektis sur la kolo kiel leĝera nubo el blonda lanugo.
Duroy trankviliĝis sub ŝia rigardo, rigardo memoriganta al li, sen scii kial, tiun de la fraŭlino renkontita la antaŭan tagon ĉe les Folies Bergères. Ŝi havis grizajn okulojn, iom lazurajn kiu strangetigis ŝin, gracilan nazon, fortajn lipojn, iom karnodikan mentonon, vizaĝon neregulan kaj allogan, plenan je afableco kaj maliceto. Ŝi havis unu el tiuj vizaĝoj de virino kies ĉiu falto rivelas apartan graciecon, ŝajnas havi ian signifon, kies ĉiu movo ŝajnas diri aŭ kaŝi ion.
Post mallonga silento, ŝi demandis :
'' De kiom longe vi estas en Parizo ?''
Li respondis, retrovanta iom post iom sian memregon.
'' Nur de kelkaj monatoj, sinjorino. Mi havas laboron ĉe la fervojoj ; sed Forestier lasis min esperi ke mi povus, dank'al li, labori en la ĵurnalismo.''
Ŝi ridetis pli videble, pli bonvole ; kaj ŝi murmuris mallaŭtigante la voĉon : ''Mi scias.''
La sonorilo denove tintis. La servisto anoncis : ''Sinjorino de Marelle.''
Ŝi estis malgranda brunulino, kutime nomataj ''brunulinetoj''.
Ŝi eniris per vigla paŝado ; ŝi ŝajnis desegnita, muldita de supro malsupren en sombra robo tute simpla.
Nur ruĝa rozo, pikita en ŝia nigra hararo, allogadis la okulon, markante la korpon, akcentante ŝiajn specialajn trajtojn, donante viglan kaj necesan karakteron.
Knabineto kun mallonga robo ŝin sekvis. S-ino Forestier impetis :
'' Saluton, Clotilde.''
Ili kisis sin. Kaj la infano tendis sian frunton kun grandula memfido, prononcante :
'' Saluton, kuzino.''
Mme Forestier kisis ŝin ; kaj faris la prezentojn :
'' Sinjoro Georges Duroy, bona kamarado de Charles.
Sinjorino De Marelle, mia amikino, iom parenca.''
Ŝi aldonis : '' Ni estu ĉi tie, sen ceremonio, sen maniero, kaj sen vana teniĝo. Konsentite ? ''
La junulo kap-jesis.
Sed la pordo malfermiĝis denove, kaj malgranda kaj dika sinjoro, iom ronda, kun, ĉebrake, granda kaj bela virino, pli alta ol li, multe pli juna, kun distingaj manieroj kaj grava teniĝo, S-ro Walter, deputito, financisto kaj aferisto, judo kaj Sud-francano, direktoro de La Vie Française, kaj lia edzino, naskita Basile-Ravalau, filino de l'samnoma bankestro.
Kaj aperis, sinsekve, Jacques Rival, tre eleganta, kaj Norbert de Varenne, kies la vesto-kolumo brilis, iom cirita per la frotado de la longaj haroj falantaj ĝis la ŝultroj, kaj semantaj sure blankajn polverojn.
Lia kravato, malbone nodita, ne ŝajnis de l'unua freŝo. Li antaŭenpaŝis kun manieroj de maljuna belulo kaj, premante la manon de S-ino Forestier, kisis ŝian manon. Dum lia kliniĝo, lia longa hararo disversiĝis, kiel akvo, sur la nudan brakon de la juna virino.
Kaj Forestier eniris siavice pardonpetante pro sia malfruo : li devige postrestis en la redaktejo pro la afero Morel. Ĵus antaŭe, S-ro Morel, radikala deputito, adresis demandon al ministraro pri problemoj de financado rilate la Alĝeri-koloniadon.
La servisto kriis :
'' Madame est servie !'' (tablen !)
Kaj ili iris al manĝejo.
Oni sidigis Duroy inter S-ino de Marelle kaj ŝia filino. Li sin sentis denove ĝenata, timante erari pri la konvencia uzmaniero de l'forko, de l'kulero, aŭ de l'glasoj. El ĉi-lastaj estis kvar, kies unu leĝere blua. Por kio utilas tiu glaso ? por trinki kion ?
Oni silentis dum la manĝado de l'supo, kaj Norbert de Varenne demandis : ''Ĉu vi legis pri la proceso Gauthier ? Kia stranga afero !''
Kaj oni diskutis pri la adultaĵo komplikita de ĉantaĝo. Oni ne priparolis, kiel oni priparolas en sino de l'familioj pri eventoj rakontitaj en ĵurnaloj, sed kiel pri malsano far kuracistoj inter si, kaj pri legomoj far la fruktistoj inter si. Oni ne indignis, oni ne miris pri la faktoj ; oni serĉis la kialojn profundajn, sekretajn, per profesia scivolemo kaj plena indiferento pri la krimo mem.Oni klopodis klarigi precize la devenojn de la agoj, determini ĉiujn fenomenojn el kio naskiĝis la dramo, scienca rezulto de aparta menso-stato. Ankaŭ la virinoj pasiiĝis pri tiu serĉado, tiu laboro. Kaj aliaj freŝdataj eventoj estis ekzamenataj, priparolataj, turnataj sub ĉiuj flankoj, pesataj laŭ iliaj valoroj, per tiu praktika kaj speciala vid-maniero de vendistoj pri novaĵoj, de vendistoj de ĵurnal-linioj pri homa komedio, same kiel oni ekzamenas, turnas kaj returnas kaj pesas, ĉe la komercistoj, la objektojn kiujn oni liveras al publiko.
Kaj poste, oni parolis pri duelo, kaj Jacques Rival ekparolis. Tiu afero estis lia afero : neniu alia ol li devis trakti tiun aferon.
Duroy ne aŭdacis prononci eĉ unu vorton. Li rigardis kelfoje sian apudulinon, kies la ronda gorĝo lin ĉarmis. Unu diamanto tenita per ora fadeno pendis ĉe la malsupro de l'orelo, kiel akvo-guto kiu glitus sur la karnon. De temp' al temp', ŝi aldonis rimarkon kiu vekis ĉiam rideton ĉe la lipoj. Ŝi havis ĉiam spritecon rideman, afablan, surprizeman, spritecon de sperta knabino kiu vidas la aferojn senzorgeme, kaj juĝas ilin per leĝera kaj bonvola skeptikeco.
Duroy provis vane ĵeti kelkajn komplimentojn al ŝi, kaj, trovante nenion, zorgis pri ŝia filino, verŝadis al ŝi trinkaĵojn, tenadis ŝiajn pladojn, servadis ŝin. La infano pli severa ol sia patrino, dankadis per grava voĉo, faradis kap-salutetojn : ''Vi estas afablega, sinjoro'', kaj ŝi aŭskultadis la grandulojn per mieno iom pripensema.
La manĝado estis tre bona, kaj ĉiu admiradis. S-ro Walter manĝis kiel ogro, preskaŭ ne parolis, kaj ekzamenis per oblikva rigardo, de sub siaj okul-vitroj, la manĝaĵojn kiujn oni prezentis al li. Norbert de Varenne faris preskaŭ same kaj lasis kelkfoje faligi saŭc-gutojn sur sia surĉemizon.
Forestier, ridetema kaj serioza, kontrolis, interŝanĝis kun sia edzino klerajn mienojn, same kiel mienojn de kolegoj plenumantaj malfacilan laboron, kiu laŭdezire funkcias.
La vizaĝoj iom post iom ruĝiĝis, la voĉoj laŭtiĝis. De temp' al temp' la servisto murmuris al gast-oreloj : ''Corton --- château Laroze ?''
Duroy trovis la Corton bongusta kaj lasis ĉiufoje plenigi sian glason. Rava ĝojo eniris en li ; varma ĝojo, kiu soriris en li de la ventro ĝis kapo, kuranta en la membroj, kaj entute trudanta lin. Li sin sentis invadita per plena komforto de vivo kaj de menso, de korpo kaj de animo.
Kaj la deziro paroli venis al li, deziro tiri al si atenton, deziro esti aŭskultata, estimata kiel tiuj homoj kies plej eta esprimo estis frandita.
Sed la diskuto senĉese kuris, ligis la ideojn al la aliaj, pasis de temo al temo, ŝanĝis laŭ unu vorto, unu frazo ; oni rakontis la tag-eventojn kaj, sekve, mil neprofundigitajn problemojn ; kaj fine revenis la granda pripensado de S-ro Morel pri la kolonizado en Alĝerio.
S-ro Walter, inter du plad-prezentadoj, diris kelkajn ŝercojn, ĉar li havis skeptikan kaj gruzan menson. Forestier rakontis la venontan artikolon. Jacques Rival postul-imagis militistan registaron kiu donacus al oficiroj bienojn post tridek jaroj da koloni-servo.
'' Tiel, li diris, oni fondos viglan komunumon, kiu konos kaj ŝatos la landon, kies lingvon ili scios, kaj kiuj estos informitaj pri ĉiuj lokaj problemoj kiujn devas nepre solvi la novaj alvenantoj.
Norbert de Varenne haltigis lin :
'' Jes...Ili scios ĉion krom la terkultiv-arto. Ili parolos la Araban lingvon, sed ili ne scios transplanti betojn kaj semi tritikon. Ili spertos pri skermado, sed neniel pri la sterkaĵoj. Mi opinias ke,male, necesus malfermi larĝe tiun novan landon al ĉiuj. La lertaj homoj sukcesos, la aliaj malsukcesos. Tio estas la socia leĝo.''
Mallonga silento sekvis. Oni ridetis.
Geoges duroy parolis mirante pri la sono de sia voĉo, kvazaŭ neniam aŭdita de li.
'' Tio kio pleje mankas tie, estas la bona tero. La bienoj vere fekundaj kostas samekiel en Francujo, kaj estas aĉetitaj, estiel mon-ŝparaĵo, de Parizanoj tre riĉaj. La veraj koloniistoj, la povruloj, tiuj kiuj foriras pro pano-manko, estas pelataj al dezerto, kie kreskas nenio, pro akvo-manko.''
Ĉiuj rigardis lin. Li sin sentis ruĝiĝi. S-ro Walter demandis :
'' Ĉu vi konas Alĝerion, sinjoro ?''
Li respondis :
''Jes, sinjoro, mi vivis tie dum dudek ok monatoj, kaj restadis en la tri provincoj.''
Kaj, abrupte, forgesinte la demandon Morel, Norbert de Varenne demandis lin pri mor-detalo kiun li sciis de oficiro. Temis pri la Mzab, tiu stranga araba respubliko naskita meze de l'Saharo, en la plej seka parto de tiu varma regiono.
Duroy dufoje vizitis la Mzab, kaj li rakontis la kutimojn de tiu stranga lando, kie la akvo-gutoj valoras oron, kie ĉiu loĝanto devige zorgas pri ĉiuj publikaj servoj, kie la prikomerca honesteco estas pli respektata ol en la civilizitaj landoj.
Li parolis per fanfarona vervo, ekscitita per la vino kaj la plezuro plaĉi; li rakontis regiment-anedoktojn, la trajtojn de la araba vivo, la milit-aventurojn. Li eĉ trovis kolor-riĉajn vortojn por esprimi tiujn flavajn kaj nudajn regionojn tute dezertecajn sub la voranta flamo de l'sun'.
Ĉiuj virinoj okulumis al li. S-ino Walter murmuris per sia lanta voĉo : '' Vi farus dank'al viaj memoroj ĉarman serion da artikoloj.'' Tiam S-ro Walter ekzamenis la junulon de super siaj okul-vitroj, same kiel li kutime faris por bone vidi la vizaĝojn; La pladojn, male, li kutime rigardis de malsupre.
Forestier ekprofitis :
'' Mia kara mastro, mi jam parolis al vi posttagmeze pri Georges Duroy , petante ke vi akceptu lin estiel mian helpiston, por la politikaj informoj. De kiam Marambot forlasis nin, mi havas neniun por ŝteli informojn urĝajn kaj konfidencajn, kaj pro tio la ĵurnalo suferas.''
S-ro Walter serioziĝis kaj relevis plene siajn okulvitrojn por bone vidi Duroy fronte. Kaj li diris :
'' Certas ke S-ro Duroy havas apartan pens-manieron. Se li bone volas veni kunparoli kun mi morgaŭ je la tria, ni aranĝus tuj tion.''
Kaj, post silento, kaj sin turnante entute al la junulo :
'' Sed, faru tuj etan serion fantazian pri Alĝerio. Rakontu memorojn, kaj miksu al tio la koloni-problemon, en sama maniero kiel vi rakontis pli frue. Tio estas aktualeca tute aktualeca, kaj mi estas certa ke tio plaĉos multe al niaj legantoj. Sed hastu ! Mi bezonas la unuan artikolon por morgaŭ aŭ post-morgaŭ por ek-interesi la publikon, dum oni diskutas prie en deputitejo
S-ino Walter aldonis, kun tiu serioza gracio kiun ŝi metis en ĉio kaj kiu donas favoron al ŝiaj paroloj :
'' Kaj vi havas ĉarman titolon : Memoroj de Afrika ĉasisto ; ĉu ne, S-ro Norbert ?
La maljuna poeto, iĝinta famulo malfrue, abomenis kaj timis la novulojn. Li respondis per seka tono.
''Jes, bonege, kondiĉe ke la sekvo estu de la sama vervo, ĉar en tio kuŝas la malfacileco ; la ĝusta noto, kion en muziko oni nomas la tono.''
S-ino Forestier kovris Duroy per rigardo protektema kaj favora, per rigardo de spertulo ŝajnanta diri : '' Vi, vi sukcesos en la vivo.'' S-ino de Marelle, multfoje turniĝis al li, kaj la orel-diamanto tremis senĉese, samkiel fragila akvo-guto kiu estus preta defali.
La knabineto restis senmova kaj grava, la kapon kliniĝanta al sia telero.
Sed la servisto paŝis ĉirkaŭ la tablo, verŝante en la bluaj glasoj vinon de Johannisberg kaj Forestier proponis toston salutante S-ron Walter : '' Je la longa prospero de La Vie française !''
Ĉiuj kliniĝis al la mastro, kiu ridetis kaj Duroy, ebria de triumfo, trinkis unuglute. Siaopinie, li pensis esti kapabla malplenigi tutan barelon ; Li kapablus manĝi bovon aŭ strangoli leonon. Li sentis en la membroj surhoman viglecon, en la menso nevenkeblan decidemon, kaj senfinan esperon. Li estis siahejme, nun, inter tiuj homoj ; Nun, li pensis : ''mi okupas bonan pozicion, mi pretas konkeri mian rangon. '' Lia rigardo alkroĉis la vizaĝojn kun nova memfido kaj li aŭdacis, por la unua fojo, alparoli al sia najbarino.
'' Vi havas, Sinjorino, la plej belajn orelringojn kiujn mi ĝis nun vidis.''
Ŝi turniĝis al li, ridetante :
'' De mi estas tiu ideo pendigi tiel tiun diamanton, simple ĉe fino de fadeno. Ŝajnas vere ke tio estas guto da roso, ĉu ne ?''
Li murmuris konfuzite per sia aŭdaco kaj timante diri stultaĵon :
'' Estas ĉarme... sed la orelo ankaŭ valorigas la aĵon.''
Ŝi dankis lin per rigardo, per unu el tiuj virin-rigardoj kiuj iras ĝiskore.
Kaj ĉar li estis turnanta la kapon, li ankaŭ renkontis la okulojn de S-ino forestier, same bonvolaj,, sed kredis vidi pli viglan ĝojon, malicetaĵon, kuraĝigon.
Ĉiuj homoj nun kunparolis kune kaj samtempe, geste kaj laŭte ; oni diskutis pri la granda projekto de la metropola fervojo. La temo estis nur eluzita ĉe la fino de deserto, ĉiu havanta multajn direndaĵojn pri la malrapideco de la komunikiloj en Parizo, de l'malavantaĝoj de l'tramoj, la paneoj de l'omnibusoj kaj la malĝentilecon de l'fiakr-koĉeroj.
Kaj poste oni forlasis la manĝejon por kafumi. Duroy, pro ŝerco, proponis la brakon al la knabineto. Ŝi dankis lin gravmiene, leviĝis sur la pied-pintoj por sukcesi meti la manon sur la kubuton de sia najbaro.
Enirante en la salonon, li denove sin sentis eniĝi en flordomon. Altaj palmoj montris siajn elegantajn foliojn vic'alvide la kvar angulojn de la ejo, sorirante ĝis la plafono, kaj ŝprucante kiel fontanoj.
Ĉe la du flankoj de la kameno, kaŭĉuk-plantoj, cilindraj kiel kolonoj, montris sinsekvajn, longajn kaj etaĝajn foliojn malhel-verdajn, kaj sur la piano du nekonataj arbetoj, cilindraj kaj kovritaj de floroj, unu arbeto tute roz-kolora kaj la alia tute blanka, similis al falsaj plantoj, tro belaj por esti veraj.
La aero estis freŝa kaj odoris neprecizan parfumon, mildan, ne difineblan, kaj ne nomeblan.
Kaj la junulo, pli memrega, ekzamenis atente la loĝejon. Ĝi ne estis vasta ; nenio allogis la rigardon krom la arbetoj ; neniu brila koloro staris ; sed oni sin sentis ene komforta, trankvila, kvieta. ; la ĉambro estis ĉirkaŭita de mildeco, plaĉa, metanta ĉirkaŭ la korpo ian kareson.
La muroj estis kovritaj per malnova ŝtofo punktita per flav-silkaj floretoj, grandaj kiel muŝoj.
Kurtenoj el drapo blu-griza, kiel soldat-drapo, kie estis broditaj kelkaj diantoj de ruĝa silko, pendis sur la pordoj ; kaj la sidiloj, ĉiuformaj, ĉiugrandaj, dismetitaj hazarde en la loĝejo, longaj seĝoj, grandegaj aŭ malgrandegaj foteloj, pufseĝoj kaj taburetoj, estis kovritaj per Ludviko-sesa silko aŭ per bela veluro de Utrecht, kun fono krem-kolora kun grenataj desegnoj .
'' Ĉu vi volas kafon, S-ro Duroy ? ''
Kaj S-ino Forestier enmanigis plenan tason, kun tiu amika rideto kiu ne forlasis ŝian lipon.
'' Jes, S-ino, mi dankas vin.''
Li prenis la tason, kaj ĉar li kliniĝis timeme por pluki per arĝenta pinĉilo sukerpecon en la sukerujo kiun portis la knabineto, la juna virino diris duon-voĉe :
'' Provu amindumi kun S-ino Walter. ''
Kaj ŝi foriris antaŭ ol li sukcesis respondi unu vorton.
Li trinkis tuj sian kafon kiun li timis lasi faligi surtapiŝen ; kaj, kun menso pli libera, li serĉis rimedon por alproksimiĝi al la edzino de sia nova mastro kaj komenci diskuton.
Subite, li ekvidis ke ŝi tenis ĉemane sian malplenan tason kiun ŝi, ŝajne, ne sciis kien meti. Li impetis :
'' Permesu, S-ino.''
Dankon, S-ro.''
'' Li forportis la tason, kaj revenis :
'' Vi nepre devas scii, S-ino, pri la bonaj momentoj per kiuj mi profitis en la dezerto dank'al La Vie Française. Estas la nura ĵurnalo kiun oni kapablas legi eksterlande ĉar pli literatura, pli sprita kaj malpli monotona ol la aliaj. Oni trovas diversecon ene.''
Ŝi ridetis kun ĝentila indiferenteco, kaj respondis gravmiene :
'' S-ro Walter multe penis por fondi tiun ĵurnalon, kiu respondas al nova bezono.
Kaj ili diskutis. Li havis la parolon facila kaj banala, ĉarmon en la voĉo, multon da gracieco en la rigardo kaj nerezisteblan logon dank'al sia liphararo. Tiu-ĉi taŭziĝis sur lipo, krispa, frizita, beleta, de blonda koloro iom rufa kun nuanco pli hela en la ekstremoj.
Ili parolis pri Parizo, pri la ĉirkaŭaĵoj, pri la Sejno-bordoj, pri la ban-urboj, pri la somer-plezuroj, pri ĉiuj aferoj kiujn oni priparolas senfine kaj sen lacigi la menson.
Kaj, ĉar S-ro Norbert de Varenne proksimiĝis, kun glaso da likvoro ĉemane, Duroy malproksimiĝis diskrete.
S-ino de Marelle, kiu ĵus finis diskuti kun Forestier, vokis lin :
'' Nu, S-ro, ŝi diris abrupte, vi, do, volas esplori la ĵurnalismon ?
Tiam, li parolis pri siaj projektoj, per neprecizaj vortoj, kaj poste rekomencis la diskuton kiun li jam havis kun S-ino Walter : Sed, ĉar nun, li majstris pli bone la temon, li parolis pli klere, redirante aferojn ĵus aŭskultitajn. Kaj senĉese li rigardis la okulojn de sia apudulino, kvazaŭ por doni gravecon al ĉio dirita de li.
Ŝi rakontis siavice anedoktojn, kun facilvirina vigleco kiu sin scias sprita kaj kiu volas ĉiam esti ridetiga ; kaj, iĝinte familiara, ŝi metis manon sur lia brako, mallaŭtigis la voĉon por diri bagatelojn, kiuj iĝis, tiel, pli intimaj. Li kaŝe ekzaltiĝis pro tuŝeto al tiu juna kaj zorgema virino.
Li tuj sin dediĉus al ŝi, defendante ŝin, montrante kiom li valoras, kaj lia pripensado malfruigis kaj lantigis liajn respondojn.
Sed, subite, sen kaŭzo, S-ino de Marelle vokis : ''Laŭrine !'' kaj la knabinto venis.
'' Sidiĝu, tie, mia etulino, vi malvarmumos apud la fenestro.''
Kaj Duroy subite deziris kisi la knabineton, kvazaŭ li adresus, pere, kison al la patrino.
Li demandis per galanta kaj patreca tono :
'' Ĉu vi bonvolus ke mi kisu vin ?''
La infano levis la okulojn iom surprizita. S-ino de Marelle diris ridante :
'' Respondu : – mi bonvolas, S-ro, hodiaŭ ; sed tio ne estos ĉiam tiel – ''
Duroy, tuj sidiĝante, surgenuigis Laurine, kaj tuŝetis la harojn ondajn kaj fajnajn.
La patrino miris :
'' Nu, strange, ŝi ne fuĝis ; Ŝi ordinare nur permesas virinajn kisojn . Vi estas nerezistebla, S-ro Duroy. ''
Li ruĝigis sen respondi, svingante la etulinon sur sia kruro.
S-ino Forestier proksimiĝis kaj, kriis mire :
'' Jen ! Vi malsovaĝigis Laurine, kia miraklo !''
Ankaŭ Jacques Rival venis, cigaron enbuŝe, kaj Duroy stariĝis por foriri, timante difekti sian laboron, sian konkeradon, per iu mallertaĵo.
Li salutis, prenis kaj premis milde la malgrandajn manojn de la virinoj, kaj skuis forte la virajn manojn . Li rimarkis ke tiu de Jacques Rival estis seka kaj varma respondanta kore al l' premado ; tiu de Norbert de Varenne estis malseka kaj malvarma, fuĝe glitanta inter la fingroj ; tiu de S-ro Walter, malvarma kaj mola, senenergia, senesprima ; tiu de Forestier, grasa kaj varmeta. Lia amiko diris al li duon-voĉe :
'' Morgaŭ, je la tria, ne forgesu.
ho, ne, ne timu. ''
Kiam li retroviĝis sur la ŝtuparo, li deziris sobiri kure, tiom impetega estis lia ĝojo, kaj li elanis, superpaŝante la ŝtupojn po du ; sed subite, li ekvidis, en la granda spegulo de la dua etaĝo, urĝeman sinjoron saltantan renkonte lin, kaj li tuj haltis, hontema, kvazaŭ kulpinte.
Kaj, li rigardis al si longe, admirante mire sian belecon ; kaj li ridis al si kompleze ; kaj antaŭ ol forlasi sian bildon, li ĝistere salutis, per ceremonia gesto, samkiel oni salutas la altrangulojn.
Traduko de Ahado Michel (baza Esperantisto) retejo : Esperanto38n (per Google)