La Konfeto ® Bel'Amik'
traduko de michel Ahado (kaj reklamo: ĉiumarde de la 15-a ĝis la 17-a horo, okazas kultura kunveno en urbo Bourgoin, 71, strato: Libération, Francujo. Dankon!; retejo: Esperanto38n)
Unua parto
1-a ĉapitro
Post kiam la kasistino redonis la monon kontraŭ la centgroŝa monero, Georges Duroy foriris el restoracio.
Ĉar lia (sia) aspekto estis naturece bela pro antaŭa okupo de sub-oficiro, li rigidigis la talion, frizis la liphararon per gesto militista kaj kutima, kaj ĵetis al la malfruantaj manĝantoj rigardon rapidan kaj cirklan, iun el tiuj rigardoj de beleta fraŭlo, kiuj similas tiujn de nizo.
La virinoj levis la kapon al li, tri junaj laboristinoj, unu muzik-instruistino mezaĝa, malbone vestita, kapvestita de ĉapelo ĉiam polva kaj kun robo difekta, kaj du burĝinoj kun siaj edzoj, kutimiĝantaj al tiu aĉa restoracio kun antaŭfiksitaj prezoj.
Kiam li atingis la trotuaron, li restis momenton senmova, demandante sin kion li faros. Estis la 28-a de Junio, kaj nur restis en lia poŝo tri frankoj kvardek por fini la monaton. Tio reprezentis du vespermanĝojn sen tagmanĝoj, aŭ du tagmanĝojn sen vespermanĝoj, laŭelekte. Li pripensis ke ĉar la manĝoj de l'maten' kostas dudek du groŝojn kontraŭ tridek por la vesperaj, restos por li post nuraj tagmanĝoj unu franko dudek, kio reprezentis ankoraŭ du manĝetojn kun pano kaj kolbaso, kaj plie du bier-potojn sur la bulvardo. Tio estis, ja, lia ĉefa elspezo kaj granda plezuro dum la noktoj ; kaj li laŭiris la straton Notre-Dame-de-Lorette.
Li paŝis kiel kiam li portis husar-uniformon, la bruston ŝvelan, la krurojn iom malfermajn kiel post deĉevaliĝo; kaj li antaŭeniris abrupte laŭ la strato homoplena, koliziante kontraŭ la ŝultroj, puŝante la homojn por ne ĝeni sian iradon. Li havis kline sur la orelo sian cilindran ĉapelon iom flikitan kaj takte frapis la pavimon per sia kalkanumo. Li mienis kvazaŭ li ĉiam defius ion, la pasantojn, la domojn, la tutan urbon, pro ŝikeco de bela eks-soldato nun civilulo.
Kvankam vestita de kompleto sesdek frankojn kosta, li gardis iun montriĝeman elegantecon, iom trivialan, tamen realan. Granda, belaspekta, blonda, de kaŝtan-kolora blondeco iomete rufa, kun liphararo kuspa kiu ŝajnis ŝaŭmi, kun bluaj okuloj helaj truitaj per eta pupilo, kun haroj naturece friziĝantaj, disigitaj per limo meze de kranio, li perfekte similis al malbenaj herooj de popularaj romanoj.
Estis unu el tiuj someraj vesperoj, kiam la aero mankas en Parizo. La urbo varma kiel etuvo ŝajnis ŝviti en la sufoka nokto. La kloakoj blovis el siaj granitaj buŝoj fetorajn haladzojn, kaj la subteraj kuirejoj ĵetis sur la straton, tra siaj malaltaj fenestroj, la abomenajn miasmojn de la vazar-akvoj kaj de la eluzitaj saŭcoj.
La pordistoj, nure vestitaj de ĉemizoj, rajdis sur pajlo-seĝoj, fumante pipon sub pordegoj, kaj la pasantoj iris per kulpaj paŝoj, la frunton nudan, la ĉapelon ĉemane.
Kiam Geoges Duroy atingis la bulvardon, li rehaltis, necerta pri tio kion li faros. Li deziris unue iri al les Champs-Elysées kaj la avenuon de le Bois de Boulogne por trovi iom da freŝa aero sub la arboj ; sed alia deziro tiklis lin, tiu de amora renkonto.
Kiel tiu renkonto prezentiĝus ? Li ne sciis, sed li atendis ĝin de tri monatoj, ĉiun tagojn, ĉiun vesperojn. Kelkfoje tamen, dank'al sia bona mieno kaj sia galanta sinteno, li ŝtelis ĉi kaj tie iom da amo, sed ĉiam li esperis plu kaj pli.
Kun poŝo malplena kaj la sango bolanta, li fajriĝis ĉe la kontakto de l'vagantinoj kiuj murmuras ĉe stratanguloj : ''Venu al mi, beluleto ?'' sed li ne aŭdacis sekvi ilin, ne povante pagi; kaj esperante alion, aliajn kisojn malpli trivialajn.
Li tamen ŝatis la lokojn kie svarmas la publikaj fraŭlinoj, iliajn dancejojn, iliajn trinkejojn, iliajn stratojn ; li ŝatis vizitadi ilin, paroli al ili, ci-paroli al ili, flari iliajn fortajn parfumojn, sin senti apud ili. Veraj virinoj ja ili estis, amor-virinoj,. Li ne malestimis ilin kiel faras denaske la bonhavuloj.
Li turniĝis al ''la Madeleine'' kaj sekvis la homamason kiu fluis varmopremite. La grandaj kafejoj, homoplenaj, elstaris sur la trotuaron, elmetantaj sian trikantaron sub la brilanta kaj kruda lumo de siaj fenestregoj. Antaŭ tiuj trinkantoj, sur etaj tabloj kvadrataj aŭ rondaj, la glasoj plenis je likvaĵoj ruĝaj, flavaj, brunaj, de ĉiuj nuancoj ; kaj en la kruĉoj oni vidis brili dikajn cilindrajn glacierojn kiuj malvarmigis la belan kaj klaran akvon.
Duroy malakcelis sian iradon, kaj la trink-deziro sekigis lian gorĝon..
Varma soifo de somervespero premis lin, kaj li pensis pri la agrablegaj sentoj de la malvarmaj trinkaĵoj fluantaj en la buŝo. Sed se li trinkus nur du bieropotojn dum la vespero, adiaŭ la magran vespermanĝon de la morgaŭo, kaj li bone konis la malsatajn horojn de la monat-fino.
Li sin diris : Endas gajni dek horojn kaj mi trinkos mian bierpoton ĉe l'Américain. Ve ! Mi soifas tamen !'' kaj li rigardis cjiujn tiujn homojn ĉetabliĝantajn kaj trinkantajn, ĉiujn tiujn homojn kiuj povis sensoifigi sin tiom plaĉe . Li iris, pasante antaŭ la trinkejojn kun mieno fiera kaj vigla ; li juĝis per ekrigardo, laŭ la mieno, laŭ la vesto kion ĉiu konsumanto ŝajne portis da mono ĉepoŝe. Kaj ia kolero invadis lin kontraŭ tiuj homoj sidantaj trankvile. Ŝtelpalpante iliajn poŝojn, oni trovus oron, blankajn monerojn, kaj groŝojn. Averaĝe, ĉiu ŝajne havis almenaŭ du luidorojn ; ili sidis almenaŭ po unu cento ĉe kafejo ; centoble du luidoroj faras kvar mil frankojn ! Li murmuris : '' la porkoj !''paŝante kun gracieco. Se li povus teni unu el ili ĉe stratangulo, en nigrega ombro, li tordus al li la kolon, vere, sen skrupulo, kiel li faris pri la birdaĵoj de l'kamparanoj, la tagojn de grandaj manovroj.
Kaj li rememoris siajn du jarojn en Afriko, la manieron kiel li eltrudis monon de Araboj en la sudaj gvatejoj. Kaj rideto kruela kaj gaja montriĝis sur liaj (siaj) lipoj ĉe la memoro de operaco kiu kostis la vivon de tri ''UledAlane''-tribanoj kaj kiu peris al liaj kamaradoj kaj al li, dudek kokinojn, du ŝafojn kaj oro, kaj sufiĉe por ridi dum ses monatoj.
Oni neniam trovis la kulpulojn kiujn cetere oni ne serĉis, la Arabo estanta iom konsiderata kiel la natureca predo de l'soldato.
En Parizo, estis alia afero. Oni ne povis marodi trankvile, sabron pretan kaj revolveron ĉepugne, for de la civila juro, en plena libereco. Li sentis ĉe koro ĉiujn instinktojn de sub-oficiro ĵetita en konkerita lando. Certe, li bedaŭris siajn du jarojn en dezerto. Domaĝe ke li ne restis tie ! Nu, li estis esperinta pli, ĉe reveno. Kaj nun !.. ha ! Jes, kia peĉo, nun !
Li klakigis sian langon en buŝo, kun eta brueto, por konfirmi la sekecon de sia palato.
La homamaso glitis ĉirkaŭ li, lacega kaj malrapida, kaj li pensis ĉiam : '' Amaso de brutaloj ! Ĉiuj ĉi stultuloj havas, ja, monon en la veŝto.'' Li dispuŝis la homojn per ŝultro, kaj fajfaĉis ĝojajn ariojn. Sinjoroj dispuŝitaj turniĝis grumblante ; virinoj diris : kia vera besto !''
Li pasis antaŭ Le Vaudeville kaj haltis frunte al trinkejo l'Américain, demandante sin ĉu li trinkos sian bier-poton, tiom la soifo turmentis lin. Antaŭ ol decidi, li rigardis la horon sur la lumigaj horloĝoj, meze de la ŝoseo. Estis la naŭa kaj dekkvin. Li sin bone konis : tuj kiam la glaso plena de biero estus antaŭ li, li glutos ĝin. Kion li faros, poste, ĝis la dek unua ?
Li pasis : '' mi iros ĝis la Madeleine, li sin diris, kaj mi revenos tre malrapide.''
Kiam li alvenis ĉe angulon de la placo Opéra, li preterrenkontis dikan junulon, kies kapon li, memore, jam vidis ie ajn.
Li sekvis lin serĉante en sia memoro, kaj redirante duon-voĉe : '' kie, diable, mi konis tiun ulon. ?''
Li estis priserĉanta en siaj pensoj, sen sukcesi prirememori ; kaj subite, per stranga memor-fenomeno, la sama viro aperis al li malpli dika, pli juna, vestita de husar-uniformo. Li ekkris laŭte : '' Forestier !'' kaj plilongigante la paŝon, li iris por frapi la ŝultron de l'iranto. La alia sin turnis, rigardis lin kaj diris :
Kion por vi, sinjoro ?''
Duroy ekridis :
'' Ĉu vi ne rekonas min ?
– Ne.
– Geoges Duroy el la 6-a husar-regimento.''
Forestier etendis la du manojn :
''Ha ! Mia maljun'!Kiel vi fartas ?
Bonege kaj vi ?
Nu, mi, ne tro ; imagu ke mi havas pulmojn kiel maĉita papero nun ; mi tusas po ses monatoj jare, sekve de bronkito de kiu mi estis trafita en Bourgival, la jaron de mia reveno en Parizon, antaŭ kvar jaroj.
Nu ! Vi aspektas forta, tamen.''
Kaj Forestier, prenante la brakon de sia eks-kamarado, priparolis al li sian malsanon, rakontis konsultadojn, la opiniojn kaj la konsilojn de l'kuracistoj, la malfacilecon sekvi iliajn opiniojn pro sia rango. Oni ordonis al li trapasi la vintron en la Sud-Francio ; sed ĉu tion li povus ? Li estis edzo kaj ĵurnalisto en bela pozicio.
Mi estras la politikaĵojn en La vie française' Mi zorgas pri la senato en Le Salut kaj de temp'al temp', mi verkas literaturajn kronikojn por La planète. Jen, mi laŭiris mian vojon.''
Duroy, mire, lin rigardis. Li bone ŝanĝis, bone maturiĝis. Li havis nun paŝon, teniĝon, kostumon de viro serena, memfida, kaj ventro de viro kiu bone manĝas. Antaŭe li estis maldika, fajna, kaj supla, senpripensa, teler-rompisto, bruema kaj ĉiam petola. Post tri jaroj Parizo ŝanĝis lin al alia homo, dika kaj serioza, kun kelkaj blankaj haroj sur la tempioj, malgraŭ lia aĝo de dudek sep jaroj..
Forestier demandis :
'' Kien vi iras ?''
Duroy respondis :
Nenien, mi promenas antaŭ ol hejmeniri.
Nu, ĉu vi volas akompani min al La Vie Française, kie mi havas korektendajn eseojn ; Poste ni iros trinki bierpoton kune.
Mi vin sekvas.''
Kaj ili ekiris tenante sin unu la alian per brako kun tiu facila familiareco kiu postrestas inter la lernej-amikoj kaj inter regiment-kamaradoj.
'' Kion vi faras en Parizo ? Forestier diris.
Duroy levis la ŝultrojn :
'' Mi krevas pro malsato, tutsimple. Tuj kiam finis mia tempo, mi volis veni ĉi tie por...por riĉiĝi aŭ pliĝuste por vivi en Parizo ; kaj nun de ses monatoj, mi estas oficisto en la oficejoj de l'Norda Fervojo, po kvincent frankoj jare, nenio pli.''
Forestier murmuris :
Diable, tio ne estas grasa.
Kompreneble. Sed kiel vi volas ke mi elturniĝu ? Mi estas sola, mi konas neniun, mi povas esti rekomendita de neniu. La bonvolo, ja, ne mankas al mi, sed la rimedoj.''
Lia kamarado rigardis lin de piedoj ĝis kapo, estiel homo praktika, kiu juĝas objekton, kaj, poste, li eldiris per konvikita tono :
'' Vidu, etulo, ĉio dependas de l'aplombo, ĉi tie. Viro iom ruza iĝas pli facile ministro ol oficejestro. Endas ne peti sed ĉiam sin trudi. Sed, diable, kial vi ne trovis pli bone ol posteno de oficisto.''
Duroy aldonis :
'' Mi serĉis ĉie, mi nenion trovis. Sed mi havas celon nuntempe, oni al mi oferas laboron en la maneĝo Pellerin. Tie, mi havos almenaŭ tri mil frankojn.''
Forestier haltis tuj :
'' Ne faru tion, estas stulte, dum vi povus gajni dek mil frankojn. Per tio vi vin fermas la estonton. En via ofico, almenaŭ, vi estas kaŝita, neniu konas vin, vi povas elsukcesi se vi estas forta, kaj laŭiri vian vojon. Sed se vi estas art-rajdisto, finite. Estos kiel vi estus ĉefkelnero en restoracio kien ĉiuj Parizanoj iras. Kiam vi instruos la burĝojn kaj iliajn filojn, ili ne povos alkutimiĝi konsideri vin kiel sia egalo.''
Li silentis, pripensis dum kelkaj sekundoj, kaj demandis :
'' Ĉu vi estas abituriento ?
Ne. Mi fiaskis dufoje.
Ne gravas, se vi finis viajn studojn ĝis fino.Se oni parolas pri Cicerono aŭ pri Tiberio, ĉu vi scias pri kio temas ?
Jes, pli malpli.
Nu, neniu scias plu, escepte dudeko da stultuloj kiuj ne kapablas elturniĝi. Ne estas malfacile montriĝi klera ; la tuto konsistas el tio ke oni ne estu kaptita pro evidenta delikto de senscieco. Oni progresas, oni evitas la komplikojn, la obstaklojn kaj oni blokas la aliajn pere de vortaro. Ĉiuj homoj estas stultaj kiel anseroj kaj sensciaj kiel karpoj.''
Li parolis kiel trankvila knabego kiu konas la vivon, kaj li ridis rigardante la pasantan homamason. Sed subite li ektusis, kaj haltis por lasi fini la tusadon, kaj per malkuraĝa voĉo :
'' Ĉu ne estas tedege ke mi ne sukcesas seniĝi je tiu bronkito ? Kaj ni estas en plena somero. Ho ! Tiun vintron, mi iros resaniĝi en Menton. Nu,mi fajfas, la sano antaŭ ol ĉio.''
Ili alvenis ĉe la bulvardo Poissonnière, antaŭ granda vitra pordo, sur kiu ĵurnalo malfermita estis gluita ĉe siaj du flankoj. Tri homoj haltintaj estis legantaj ĝin.
Super la pordo etendiĝis, kiel voko, en grandaj literoj de fajro desegnitaj per gas-flamoj : La Vie française. Kaj la promenantoj pasantaj abrupte en la klareco kiujn ĵetis tiuj tri brilaj vortoj aperis subite en plena lumo, kaj poste tuj en la malhelo.
Forestier puŝis tiun pordon : ''Eniru'', li diris. Duroy eniris, soriris luksan kaj malpuran ŝtuparon videblan de la tuta strato, atingis antaŭĉambron, el kiu help-oficistoj salutis lian kamaradon, kaj haltis en ia atendejo, polva kaj flikita, ornamita de falsa veluro de duon-flava verdaĉo, makulita, ĉi kaj tie ronĝita kvazaŭ manĝetita de musoj.
''Sidiĝu, diris Forestier, mi revenos post kvin minutoj.''
Kaj li malaperis tra unu el la tri elirejoj kiuj fruntis tiun kabineton.
Stranga odoro, aparta, ne klarigebla, la odoro de la redaktejoj, flosis en tiu loko. Duroy estis senmova, iom timema, precipe mirigita. De temp' al temp', viroj pasis antaŭ li, kurante, enirante tra unu pordo kaj elirante tra alia antaŭ ol li havis tempon por ilin rigardi.
Estis foje junuloj, tre junaj, kun mieno multokupa, kaj tenante ĉemane paperfoliojn kiuj vibris laŭ la vento de ilia kuro ; foje kompostistoj, kies bluzo el tolo makulita de inko, lasis vidi ĉemiz-kolumon tute blankan kaj pantalonon de drapo sama kiel tiu de burĝoj ; kaj ili portis zorge bendojn el presita papero, freŝajn elprovaĵojn, tute malsekajn. Kelkfoje malgranda sinjoro eniris, vestita per eleganteco tro montriĝema, la talion tro streĉitan en la redingoto, la kruron tro mulditan sub ŝtofo, la piedon premitan en ŝuo tro pinteca, kelka monduma reportero alportanta la eĥojn de la vespero.
Ankaŭ aliaj alvenis, seriozaj, miengravaj, ĉapelitaj de altaj ĉapeloj kun plataj borderoj kvazaŭ tiu formo distingus ilin de l'cetero de l'viroj.
Forestier reaperis tenante ĉebrake grandan maldikan junulon, inter tridek kaj kvardek jarojn aĝan, nigre vestitan, kun blanka kravato, tre brunan, kun liphararo volvita laŭ akraj pintoj, kaj kiu aspektis aroganta kaj pri mem kontenta.
Forestier diri al li :
'' Adiaŭ, kara majstro.''
La alia brakumis lin :
'' Ĝis revido, mia kara'', kaj li sobiris la ŝtuparon fajfetante, la kanon subbrake.
Duroy demandis :
'' Kiu li estas ?
Li estas Rival, vi scias, la fama kronikisto, la duelisto. Li ĵus finis korekti la eseojn. Gain, Montel kaj li estas la tri ĉefaj kronikistoj pri spritaĵoj kaj aktualaĵoj kiujn ni havas en Parizo. Li gajnas ĉi tie po tridek mil frankojn jare por du artikoloj semajne.''
Kaj ĉar ili estis forirantaj, ili renkontis vireton longhara, dika, malpur-aspekta, kiu soriris la ŝtuparon spiregante.
Forestier ĝentilege salutis.
'' Norbert de varenne, li diris, la poeto, la aŭtoro de ''les soleils morts'', ankaŭ viro multekosta. Ĉiu rakonto kiun li donas kostas tricent frankojn, kaj la plej longaj ne havas ducent liniojn. Sed, ni eniru al '' le Napolitain'' , mi eksoifas.''
Tuj kiam ili sidis antaŭ la trinkej-tablo, Forestier kriis : ''du bierpotojn !'' kaj li glutis la sian per unu tiro, dum Duroy trinkis la sian per etaj glutetoj, frandante ĝin kaj gustumante ĝin, kiel aĵon preciozan kaj raran.
Sia kunulo silentis, ŝajnis cerbumi, kaj subite :
Kial vi ne provas la ĵurnalismon ?''
La alia, mire, rigardis lin ; kaj li diris :
''Sed... ĉar...mi neniam verkis ion.
Nu, oni provas, oni komencas. Mi povus dungi vin por la serĉado de informoj, por demarŝoj kaj por fari vizitojn. Vi havus, komence, ducent kvindek frankojn kaj la veturadojn pagitajn. Ĉu vi volas ke mi parolu pri tio al l'direktoro ?
Sed, certe, mi volas.
Nu, faru ion, venu vespermanĝi miahejmen morgaŭ ; mi invitos nur kvin aŭ ses homojn,
S-ro Walter kaj lia edzino, Jacques Rival kaj Norbert de Varenne kiun vi ĵus vidis, kaj amikino de mia edzino. Ĉu konsentite ?
Duroy hezitis, ruĝiĝante, perpleksa. Li fine murmuris :
'' Tamen... mi konfesas ke mi havas nekonvenajn vestojn''
Forestier konsterniĝis :
''Vi ne havas kostumon? Oj ! Tio, certe estas nepre necesa tamen. En parizo, vidite, havi kostumon estas pli necesae ol liton.''
Kaj, subite, priserĉante en la poŝo de sia veŝto, li prenis iom da oro, du luidorojn, kaj metis ilin antaŭ sia eks-kamarado, kaj de voĉo kora kaj familiara :
'' Vi redonos al mi kiam vi povos. Luprenu aŭ aĉetu per kredito, donante pagoparton, la vestojn necesajn : Nu, elturniĝu, sed venu vespermanĝi hejmen, je la sepa kaj duono, ĉe 17, strato Fontaine''
Duroy, konfuzita, prenis la monon balbutante :
'' Vi estas tro afabla, mi dankas vin, estu certa ke mi rememoros tion...''
La alia interrompis lin : Nu, estas bone. Ankoraŭ poton, ĉu ?'' kaj li kriis : ''Kelnero, du potojn !''
Kaj, post kiam ili finis trinki, la ĵurnalisto demandis :
'' Ĉu vi volas gapvagi iom, dum unu horo ?
Sed, certe.''
Ili ekiris al la Madeleine.
'' Kion ni povus fari ? Demandis Forestier. Oni asertas ke en Parizo promenanto povas ĉiam okupi sin ; ne estas vere. Mi, kiam mi volas gapvagi, vespere, mi neniam scias kien iri. Promeno en Boulogne-arbareto estas amuza nur kun virino, kaj oni ne havas ĉiam unu ĉemane ; La muzik-trinkejoj povas distri mian apotekiston kaj lian edzinon, sed ne min. Nu, kion fari ? Nenion. Devus esti ĉi tie somer-ĝardeno, kiel la Monceau-Parko, malferma nokte, kie oni aŭdus bonan muzikon trinkante freŝaĵojn sub la arboj. Ne estus plezurejo, sed gapvagejo ; kaj oni pagus multekoste por eniri, por allogi la belajn damojn. Oni povus piediri sur aleoj bone sablitaj, lumigitaj per elektra lumo, kaj sidi laŭvole por aŭskulti la muzikon de proksime aŭ de malproksime. Ni havis pli malpli tion ĉe Musard, sed kun bruego kaj tro da dans-arioj, ne sufiĉe da spaco, ne sufiĉe da ombro, ne sufiĉe da ombro. Necesus belega ĝardeno, tre vasta. Tio estus ĉarma. Kien vi volas iri ?''
Duroy, perpleksa, ne sciis kion diri ; fine, li decidis :
''Mi ne konas les Folies-Bergère. Mi volonte irus tien.''
Lia kamarado ekkris :
'' Les Folies-Bergère, oj ? Ni kuiriĝos tie kiel en rostilo. Bone, estas ĉiam komike.''
Kaj ili returniĝis por iri al la strato Faubourg-Montmartre.
La lumigita fasado de l'establo ĵetis grandan brileton en la kvar stratojn kiuj kuniĝas antaŭ ĝi. Vico de fiakroj atendis la eliradon.
Forestier estis eniranta kiam Duroy haltigis lin :
'' Ni forgesas pasi ĉe giĉeto.''
La alia respondis per grava tono :
'' Kun mi oni ne pagas.''
Kiam li alproksimiĝis de l'kontrolejo, la tri kontrolistoj salutis lin. Tiu de l'mezo brakumis lin. La ĵurnalisto demandis :
Ĉu vi havas por mi bonan kajuton ?
Nu, certe, Sinjoro Forestier.''
Li prenis la kuponon ke oni enmanigis al li, puŝis la matracitan pordon kun klapegoj garnitaj per ledo, kaj ili sin trovis en la halo.
Tabak-vaporo vualis iom, kiel tre maldensa nebulo, la malproksimajn partojn, la scenejon kaj la alia parton de l'teatro. Kaj altiĝante senĉese laŭ fajnaj fluetoj blankaĉaj el ĉiuj cigaroj kaj el ĉiuj cigaredoj kiujn fumis ĉiuj homoj, tiu brumo malpeza soriris ankoraŭ, akumuliĝis ĉe plafono, kaj formis, sub la larĝa kupolo, ĉirkaŭ la lustro, super la galerio de l'unua etaĝo ŝarĝita de spektantoj, ĉielon nubo-plenan el fumo.
En la vasta enir-halo kiu kondukas al cirkla promenejo kie vagas la fraŭlin-tribo, miksita al la malhela homamaso, grupo de virinoj atendis la alvenontojn antaŭ unu el la tri verŝotabloj kie tronis tri ŝminkitaj kaj malfreŝaj trink- kaj amor-vendistinoj.
La altaj vitroj, malantaŭ ili, spegulis iliajn dorsojn kaj la vizaĝojn de l'pasantoj.
Forestier disigante la grupojn, antaŭeniris rapide, estiel viro kiu rajtas havi konsideron.
Li proksimiĝis al lokistino.
La kajuto 17 ? li diris.
Tien, Sinjoro !
Kaj oni enfermis ilin en malgranda ligna skatolo, sentegmenta, ruĝ-tapetita, kaj kiu enhavis kvar seĝoj de sama koloro, tiel proksimiĝantaj ke estis apenaŭ eble ŝoviĝi inter ili. La du amikoj sidiĝis ; kaj dekstre same kiel maldekstre, laŭ longa rekta linio finatinganta al scenejo per la du ekstremaĵoj, vico de similaj kajutoj enhavis homojn sidantajn el kiuj oni vidis nur kapon kaj bruston.
Sur la scenejo, tri junuloj vestitaj de striktaĵo, unu granda, unu de meza kresko, unu malgranda, faris laŭvice figurojn sur trapezo.
La granda unue antaŭeniris, mallong- kaj rapid-paŝe ridetante, kaj salutis per mangesto kvazaŭ por sendi kison.
Oni vidis sub la striktaĵo desegniĝi la muskuloj de l'brakoj kaj kruroj ; li ŝveligis la bruston por kaŝi stomakon tro elstaran ; kaj lia vizaĝo similis al tiu de simpla frizisto, ĉar perfekta har-dis-limo disigis lian hararon en du egalaj partoj, ĝuste en mezo de kranio. Li atingis la trapezon per gracia impeto , kaj, pendanta per la manoj, turnis ĉirkaŭe same kiel ĵetita rado ; aŭ, kun ridigitaj brakoj, la korpo rekta, li kuŝis senmova, horizontale super la vakuo, nur ligita al fiksa stango dank'al la pojn-forto.
Kaj poste li saltis teren, salutis denove ridetante sub la aplaŭdoj de l'unua vico., kaj iris gluiĝi al ornamo , bone montranta ĉe ĉiu paŝo, la muskularon de sia kruro.
La dua, malpli alta, pli kompakta, antaŭenpaŝis siavice kaj remontris la saman spektaklon, kiun la lasta rekomencis denove , meze de la favoro pli markita de la publiko.
Sed Duroy ne plu zorgis pri la spektaklo, kaj , turninta la kapon, li rigardis senĉese malantaŭ li la grandan promenejon plenan je viroj kaj prostituistinoj.
Forestier diris :
'' Rimarku la unuan vicon : nur burĝoj kun siaj edzinoj kaj infanoj, bone stultaj kapoj kiuj venas por vidi. En la kajutoj, bulvardanoj, kelkaj artistoj, kelkaj fraŭlinoj duonplaĉaj ; kaj, malantaŭ ni la plej stranga mikso el Parizo. Kiuj estas tiuj viroj ? Observu ilin. Ili devenas el ĉio, el ĉiuj kastoj, sed la fiuloj estas la plej multaj. Jen oficistoj : oficistoj de banko, de magazeno, de ministrejo, reporteroj, prostituistoj, oficistoj similantaj burĝoj, elmontriĝemuloj alt-range vestitaj, kiuj ĵus vespermanĝis en la kabaredo kaj kiuj eliras de l'Opéra antaŭ ol iri al les Italiens, kaj ankoraŭ amaso da suspektoj kiuj defias la analizon. Koncerne la virinojn, nur estas la konataj : La vespermanĝistino de l'Américain , la fraŭlino kiu havas unu aŭ du luidorojn kaj kiu gvatas la fremdulon kiu havas kvin luidorojn kaj informas la kutimiĝantojn kiam ŝi estas disponebla. Oni konas ilin ĉiujn de antaŭ ses jaroj ; oni vidas ilin ĉiuvespere, la tutan jaron, en samaj lokoj, escepte kiam ili foriras por higienaj haltoj en Saint-Lazare aŭ en Lourcine.''
Duroy ne plu aŭskultis . Unu el tiuj virinoj, apogiĝante ĉe ilia kajuto, rigardis lin. Ŝi estis bruna dikulino kun haŭto blankita per pasto, kun okulo nigra, migdaleca, strekita per nigrigilo, enkadrigita sub brovoj egaj kaj falsaj. Ŝia brusto, tro forta , tendis la malhelan silkon de sia robo ; kaj ŝiaj lipoj farbitaj, ruĝaj kiel vundo, igis al ŝi iom da besteco, da ardo, da troo kiu fajrigis la deziron tamen.
Ŝi vokis, kapsigne, unu el siaj amikinoj kiu pasis, blondulino ruĝ-harara, ankaŭ grasa, kaj diris al ŝi per voĉo sufiĉe laŭta por esti aŭdita :
''Jen beleta fraŭlo : se li volas de mi por dek luidoroj, mi ne dirus ne.
Forestier turnis sin kaj ridetante, li frapis sur la femuro de Duroy :
Tio estas por vi : vi havas sukceson, mia maljun'. Miajn komplimentojn !''
La eks-suboficiro ruĝiĝis ; kaj li palpis per senkonscia gesto de l'fingro, la du luidorojn en poŝo de l'jako.
La kurteno estis nun mallevita ; la orkestro nun muzikis valson.
Duroy diris :
Ĉu ni faru promenadon en la galerio ?
kiel vi volas.''
Ili eliris, kaj ili estis tuj trenitaj en la fluo de l'promenantoj. Premitaj, puŝitaj, streĉitaj, skuitaj, ili iris, havante antaŭ ili popolon da ĉapeloj. Kaj la fraŭlinoj, duope, pasis en la viramaso, trairis facile, glitis inter la kubutoj, la brustoj, inter la dorsoj, kiel ili estus siahejme, komforte, meze de tiu abundo da maskloj.
Duroy, ĉarmita, falis en feliĉon, trinkis ebriece la aeron poluitan per tabako, per la homa odoro kaj la parfumoj de l'strangulinoj. Sed Forestier ŝvitis, spiregis, tusis.
'' Antaŭen al ĝardeno'', li diris.
Kaj, turniĝante maldekstren, ili eniris en ia ĝardeno tegmentita, kiun du fontanoj malallogaj malvarmigis. Sub taksusoj kaj tujoj viroj kaj virinoj trinkis ĉe zinkaj tabloj.
''Ankoraŭ poton ? Demandis Forestier.
Jes, volonte.''
Ili sidis rigardante la iradon de la publiko.
De temp' al temp', vagulino haltis, kaj demandis per banala rideto : ''Ĉu vi oferas ion al mi, sinjoro ? '' kaj ĉar Forestier respondis : ''akvo-glason ĉe la fontano'', ŝi foriris murmurante : Fi ! Krudulo !''
Sed la dika brunulino kiu sin apogis antaŭe malantaŭ la kajuto de la du kamaradoj reaperis, paŝante arogantece, la brakon sub tiu de la dika blondulino. La paro de la virinoj aspektis harmonia.
Ekvidante Duroy, ŝi ridetis kun okuloj ŝajnantaj rememori malnovajn aferojn intimajn kaj sekretajn ; kaj prenante seĝon, ŝi sidiĝis trankvile frunte al li, sidigis sian amikinon, kaj petis per klara voĉo : '' kelnero, du granat-siropojn !'' Forestier surprizita, parolis : '' Ne ĝenu vin, vi !''
Ŝi respondis :
'' Nur via amiko, ja, ĉarmas min. Li estas vere bela. Mi kredas ke li farigus al mi frenezaĵojn !''
Duroy, timigita, trovis nenion por diri. Li kuspis siajn lipharojn ridetante naivece. La kelnero alportis la siropojn, kiujn la virinoj trinkis unuglute ; kaj ili stariĝis, kaj la brunulino, post kapsaluteto amikeca kaj post ventumil-frapeto diris al Duroy : ''Dankon, mia kato. Vi ne facile parolas.''
Kaj ili foriris svingante la gropon.
Tiam Forestier ekridis :
'' Nu, maljun', ĉu vi scias ke vi havas veran sukceson ĉe la virinoj ? Vi devas zorgi pri tio. Tio povas progresigi vin en la vivo.''
Li silentis unu sekundon, kaj rediris, per tiu revema tono de tiu kiu pensas laŭte :
'' Estas dank'al ili ke oni sukcesas en vivo la plej rapide.''
Kaj ĉar Duroy ankoraŭ ridetis sen respondi, li demandis :
'' Ĉu vi ankoraŭ restas ? Miaflanke, mi hejmeniras, sufiĉas al mi.''
La alia murmuris :
''Jes, mi restas ankoraŭ iom da tempo. Ne tro malfruas.''
Forestier stariĝis :
''Nu, adiaŭ, do. Ĝis morgaŭ. Ne forgesu. 17 strato Fontaine, je la sepa kaj duono.
– Konsentite ; ĝis morgaŭ. Dankon.''
Ili interbrakumis, kaj la ĵurnalisto foriris.
Tuj kiam li malaperis, Duroy sin sentis libera, kaj denove li palpis ĝoje la du orajn monerojn en sia poŝo ; kaj, stariĝinte li komencis trakuri la homamason tra kiu li priserĉis okule.
Li baldaŭ ekvidis ilin, la du virinojn, la blondulinon kaj la brunulinon, kiuj estis irantaj ĉiam per fiera sinteno de almozulinoj, tra la svarmo de la homoj.
Li direktis sin rekte al ili, sed kiam li estis tute proksime , li ne plu aŭdacis.
La brunulo diris :
Ĉu vi retrovis vian langon ?''
Li balbutis :
'' Kompreneble'' sen sukcesi prononci alian vorton ol tio.
Ili restis senmovaj ĉiuj tri, haltigantaj la movon de l'promenantoj, formante kirlon ĉirkaŭ ili.
Tiam, subite, ŝi demandis :
''Ĉu vi venus miahejmen ?''
Kaj li, tremante de dezirego, respondis abrupte :
'' Jes, sed mi havas nur unu luidoron en mia poŝo.''
Ŝi ridetis indiferente :
''Ne gravas.''
Kaj ŝi premis sian brakon laŭ signo de posedo.
Dum elirado, li pensis ke per la aliaj dudek frankoj, li povus facile peri al si, lue, vesperkostumon por la morgaŭo.

Guy de Maupassant
Traduko de: Michel Ahado (baza esperantisto)