La nigra ŝafo estas tute sola sed tio plaĉas al li. Kiam la ŝafaro iras dekstre, li iras maldekstre. Kiam la ŝafaro iras maldekstre, li faras ankaù la malon. Kial malsati malantaù la aro, dum la herbaro estas tiom grasa aliloke. La virŝafo antaùeniras kaj la ŝafinoj lin sekvas. Sed, ne ĉiuj. La plej maljunaj ne sukcesas sekvi tiel rapide. Kaj do, la nigra besto, sen laciĝi, povas pastiĝi, babili, papiliumi, rendevui kun tiuj malfruaj ulinoj. Kiom feliĉa li estas. li estas vera, libera, nigra, anarkisto. Sed, li atentu, kiam la paŝtisto alvenas. Li sin metas meze de la ŝafaro kaj sin kaŝas. Por vivi feliĉa, vivu kaŝita ! Kaj ne gravas, se li devas orgojlon rabati. Li ne zorgas pri tio aù kiel oni diras:pri tio li fajfas.