Ŭalden aŭ La vivo en arbaro.
Kiel vivi ? Kiel ne malŝpari sian tempon sed uzi ĝin ĉiumomente plej bone ? Tia estis la demando pri kiu klopodis respondi la Amerikano Henry David Thoreau. Kio li mem difinis sin, li konsideris sin kiel meditisto pri la naturo, la tempo, la mondo : ĉiu io intense travivita estas etapo sur la vojo de lia ermita pilmigrado al fulmaj iluminaĵoj.
Thoreau (1817-1862), kiel diris unu el lia kunvivanto, sekvis sian propran vojon fronte al ĉio kaj kontraŭ ĉio. Tamen, li partoprenis, en Concord (konkord), sia denaska urbo el Masaĉuseco en grupo de junuloj, kiuj sub la patroneco de la filizofo Ralf Ŭaldo Emerson, travivis revolucion : ili ne balotis, ne aranĝis oficiale kunvenojn, preskaŭ ne interkoniĝis - ili estis esploristoj pri vero ; la amo pri vero kunigis ilin. Alidire, ili decidis pensi, ekzisti malsame kaj distinge de tiu Ameriko dronanta en progres-kuro, tiu Ameriko submetata al bruego de l'maŝinoj, kaj al peza paŝo de l'burokratoj : Tiu Ameriko kiu forgesis la silenton kaj la lantecon de la aferoj. Oni nomis ilin ''adeptoj de la transcendismo aŭ transcendismanoj, t.e. homoj kiuj ne sinapogas aŭ kredas nesinapogi sur la realeco de la aĵoj, aferoj, sed sur donitaĵoj superaj al simplaj observeblaj impresoj'', movado inspirita de la germana romantiskimo nuancita de angla influo.
Thoreau, estiel plena ribelulo, iris vivi en arbaron. En la jaro 1845, li konstruis mem elpinan kabanon ; En tiu arbaro li vivis dum 2 jaroj sendependence kaj rakontis sian eksperimenton en la verko '' Ŭalden aŭ La vivo en arbaro'' (1854) ; lia plej fama verko larĝe ĉerpiĝis el lia propra ĵurnalo. Forgesante la sonojn kiu alkroĉiĝas al grundo kiel la pulvoro – la Bruo, la Malkonkordo, la falsa parolo...-- , li nur volis aŭdi la plej fajnajn el ili. Li nur volis aŭdi '' la harmonion de l'silento al kio neniu ĝemo miksiĝas''. Li volis forte percepti trans la kutimaj vidoj la intensecon de la objektoj, sekve rivelantaj la mirindaĵojn kiujn ni ne scias vidi. Irante en naturo, atentega al sia rigardo, aŭskultante la sonojn, li kunresonancis kun ĝi. '' Estas volupto distriĝi laŭlonge de iu muro sub posttagmeza suno, en Septembro- kaŭri apud griza ŝtonego, kaj aŭskulti la kanton de l'griloj. tago kaj nokto, tiam, nur ŝajnas neatenditaj strangaĵoj . La tempo elfluas (pasas) ĉiam kiel kvieta vespero, kiel fino de feliĉa tago.''
Endas forigi ĉion kiu minacas aŭ detruas tiujn viziojn, interalie la vivmanieron trudvarbitan de la laboro : '' kiel igi nian laboron poezia ? skribis li ''ĉar se ĝi ne estas poezia, ni gajnas ne la vivon sed la morton'' ( liaflanke li okupis multdiversajn etajn profesiojn ) ; endas ankaŭ rifuzi maljustaĵojn imponatajn de truda societo. Thoreau rifuzis, li, pagi imposton, kiun li ŝuldis ekde ses jaroj al ŝtato kiu, laŭ li, estis neakceptebla ĉar subtenanta la sklavecon kaj la militon en Meksiko . Oni enprizonigis lin :'' la nura devigo kiu estas plenunmenda de mi estas tio kiu ŝajnas al mi justa.'' lia pensado pri tiu temo nutris sian eseon ''la civila malobeo''
Resume, li estis plena homo – ne iu aĉa regato – ribelulo, filozofo, poeto, politika pensisto, pioniro kaj profeto: ne malpli. Kontraŭ deknaŭa plumbpeza jarcento Thoreau defendis ''la normalan neadon, la civilizan neadon, la liberan kaj vagistan penson'', la liberecon esti si mem kaj la liberecon kontraŭi. Li ŝajne estas pli aktuala ol neniam. Ĉiuj liaj verkoj kuraĝigas nin ne vivi unu nuran horon sensignifan. A.M.