Brokantaĵo
En brokanto aranĝita en Liona klubo (Lyon) mi aĉetis libron de Remon ŝŭartz kiu ŝajnas al mi, simple, bildece kaj literature verkita. Mi ŝatas almenaŭ la komencon de tiu libro ĉar ĝi donas multajn ideojn de frazturnoj, de vortfarado kaj de rekta parolo.

Kiel akvo de l'rivero
'' Ha, skorzonero* !'' grumblis* Auchoux, la ĉefĝendarmo, kiam post duhora* enketado ĉe ĉiuj loĝantoj de Voiron, li fine vidis pli klare en tiu afero kaj povis kun sia kolego, ĝendarmo Perelli, ripozi unu momenton* en la gastejo* de l'vilaĝo.
Kaj, Perelli, tre kontenta, ke ankaŭ li nun komprenas*, konstatis ne sen fiero pri la profesia sukceso :
'' Feliĉe, ke oni scias kombini kaj dedukti ! Illi ja povus frenezigi* la plej sobran prokuroron per siaj sensencaj rakontaĵoj !''
Certe ! Ne estis facile senŝeligi* el tia klaĉbombasto* le etan kernon de l'vero. Ĉiuj vilaĝanoj interpretis ''la aferon'' diversmaniere*, kaj al multaj* la ĝendarma enketo donis nur okazon por aerumi personajn venĝetdezirojn, de jaroj akumulitajn; Anstataŭ* raporti nur faktojn, nudajn, aŭtentikaj, ili deflankiĝis en labirinton de supozoj aŭ de malicaj aludoj. Unuj* estis tro babilemaj* kaj starigis* tutan konstruaĵon el nekapteblaj onidiroj* ; aliaj*, pli singardaj*, post komencaj suspektoj subite* mutiĝis*. Kaj aliaj diris nek jes, nek ne.
Post malrapida gluteto* --- ''tiu ĉi blanka* estas trinkinda''--- Auchoux remetis la glason sur la tablon, viŝis per larĝa gesto de l'mandorso la densan lipbarbon kaj ripetis la ŝaĝajn vortojn de Perelli :
'' Jes, feliĉe, ke* oni scias kombini kaj dedukti !'' Kaj li daŭrigis je profito* de la pli juna kolego : ''Vidu, Perelli, kio* gravas ĉe tiaj* esploroj*, estas, ke vi retenu* nur, kio* koncernas la aferon mem. Pri kio temas?--- Sémard, terkulturisto* en Voiron, plendis kontraŭ ''nekonato*'', ĉar tiu nekonato per ŝtonĵetoj* rompis ĉiujn fenestrojn en lia domo. Nia tasko estas trovi la kulpulon*. Kaj nia tasko estas des pli malfacila, ke ---supozeble--- ĉiuj scias la nomon de la nekonato, sed ne volas diri. Jen ĉio*. De nun* ne interesas nin, ĉu* Grandidier kuŝas kun sia servistino ; ĉu Malroi antaŭ* kvin jaroj ŝtelis kokinon aŭ kuniklon de Thomas ; ĉu la bovino de Dupin krevis pro sorĉaĵo de Rouquier ; ĉu la filino de Perlat estis graveda* jam antaŭ sia edziniĝo kaj tiel plu*...Vento, ĉio tio! Sed ni restu ĉe la faktoj kaj la situacio klariĝas.
Jen la unua paĝo de la libro de Raymond Schwartz

(Skorzonero ! Legomo sed ankaŭ ekkrio kiu signifas ''Peĉ!'') (la homoj grumblas, la porkoj gruntas) (duhora : de du horoj) (ripozi unu momenton : dum unu momento) (gastejo : senluksa hotelo) (komprenas:ha ! Ha ! La aŭtoro tradukis la francan imperfekton per la prezenco ; kial ? Tute simple ĉar en Esperanto ne ekzistas la akordo de la tempoj : pas de concordance des temps) (frenezigi : igi freneza) (sensencaj :sen-sencaj) (sen-ŝel-igi : bildeca verbo kiu signifas : klarigi, malimpliki) (klaĉ-bombasto : tiu kiu fanfaronas dirante malicaĵojn) (diversmaniere : per diversaj manieroj) (al multaj : la substantivo estas subkomprenata) (anstataŭ raporti : neniu vorteto inter ''anstataŭ'' kaj ''raporti'') (unuj : mi preferus diri ''iuj'') (babilemaj : pli bela vorto ol ''parolemaj'') (starigis tutan konstruaĵon : bildeca dirmaniero) (onidiroj : oni diras ke... tiuj ''diroj'' estas ''onidiroj'' ne kontrolitaj) (aliaj : aliaj homoj) (sin-gardaj : atentaj eviti danĝerojn) (subite : abrupte ; memori la francan lokucian tradukon -tout à coup-) kaj inverse) (mutiĝis : iĝis mutaj) (gluteto : movo per kio oni glutetas ; petite gorgée) (tiu ĉi blanka estas trink-inda... : ''vino'' estas subkomprenata. ; meritanta esti trinkata (ce petit blanc mérite d'être bu, ce petit blanc se laisse boire, descend bien, file droit ktp...ktp... ) (feliĉe, ke ...) (kio gravas: tion, kio gravas) (je profito de : au profit de, à l'attention de..) (kio gravas : tio kio gravas...) (tiaj esploroj:tiuj specoj de esploroj) (terkultivisto:prefere, ne diri agrikulturisto) (nekonato : ne diri ''nekonatulo'') (jen ĉio : voilà tout) (de nun : désormais) (ĉu : ''si'' kiu signifas:''est-ce-que'') (ŝton-ĵetoj) (antaŭ kvin jaroj : il y a 5 ans) (graveda : portanta idon en la utero) (kaj tiel plu:ktp, k.t.p... : etc...).

Kiel mi antaŭvidas la legadon ? Mi sidiĝos en komfortan fotelon ; antaŭe, mi metos sur tableton antaŭ mi, la vortaron ''PIV'' kaj ankaŭ, proksime de la maldekstra mano, glason da biero, (kompreneble : mi projektas legi la tuton de la libro laŭte, por bone memori, kaj trejni min al bona prononcado. ; Paroli laŭte multe so-i-fi-gas. Sendube, mi finos la libron, tute ebria.
Nun, mi petas, lasu min legi plu...
A.M.