Preparo por la kulturkunveno pri la Homaranismo. (En mia Liona klubo). En la kunveno, multaj polemikoj kiujn mi ne notis, estig'is

La Homaranismo ( t.e. la Zamenhofa homaranismo) estas nek esperantismo, nek la interna ideo.)
Esperantisto estas nek devige la adepto de la Homaranismo, nek devige la adepto de la Esperantismo, nek devige la adepto de la Interna Ideo.

Bonvolu rigardi ĉiujn difinojn skribitajn fine de la teksto.



Homaranismo
Antaŭparolo
La ĉi-tie donata Deklaracio prezentas mian politika-religian kredon.
Ĉar oni konas min kiel aŭtoron de Esperanto, tial multaj personoj eble identigos la homaranismon kun Esperanto aŭ kun la tiel nomata ''interna ideo de esperantismo'' – tio estus eraro. Dum la esenco de Esperanto estas plena neŭtraleco kaj la esperantisma ideo prezentas nur ne difinitan fratecan senton kaj esperon, kiujn nature naskas la renkontiĝado sur neŭtrala lingva fundamento kaj kiujn ĉiu esperantisto havas plenan rajton, ne sole komentarii al si tiel, kiel li volas, sed eĉ ĝenerale akcepti aŭ ne akcepti ilin – la homaranismo estas speciala kaj tute difinita politika-religia programo, kiu prezentas mian kredon pure privatan kaj la aliajn esperantistojn tute ne koncernas.
Mi antaŭvidas tre bone, ke la malamikoj de Esperanto uzos mian deklaracion pri homaranismo kiel batalilon kontraŭ Esperanto. Tio estas la kaŭzo, pro kiu mi dum tre longa tempo havis la intencon aŭ tute ne publikigi mian kredon, aŭ publikigi ĝin anonime. Sed mi forĵetis tiun intencon, ĉar mi trovis, ke tio estus ne pardoninda senkuraĝeco. Tamen, por tute liberigi la esperantistojn de ĉia suspektebla solidareco kun miaj privataj politikaj kaj religiaj konvinkoj, mi dum la oka universala kongreso de Esperanto publike formetis de mi ĉian oficialan rolon en la aferoj de Esperanto.
Ne por la celo de propagando mi publikigas nun mian kredon ; mi simple deziras, ke miaj amikoj konu mian kredon, por ke ilin ne mirigu mia rilato al tiu aŭ alia politika aŭ religia demando kaj por ke la personoj, kiuj havas la samajn principojn kiel mi, sciu ke ni estas samprincipanoj.
Varsovio, Majo 1913
L.L. Zamenhof

Deklaracio pri Homaranismo (1913)
L.L.Zamenhof
(Privata propono nedeviga por la homaranismo)
Deklaro aŭ deklaracio ?. Etimologia analizo de : homaranismo : ismo : doktrino ; ano : membro ; homaro : humanité (en la senco :la aro de ĉiuj homoj :ensemble des hommes) : (Il s'agit donc d'une doctrine qui consiste en l'idée de se considérer en tant que membre de l'humanité ???). Atenti ke Zamenhof ne diris : Deklaracio pri la homaranismo sed pri Homaranismo (majusklo) : Eble, laŭ li, povas esti aliaj homaranismoj (??). Privata propono : (tio signifas ke tiu propono estas nur Zamenhofa homaranismo ; Oni povas paroli pri la homaranismo en kulturkunveno sed ne ligi CERL kies la celo de la statuto estas reklami pri Esperanto sed ne pri la Zamenhofa Homaranismo) (Privata :Koncernanta nur unu personon k ne la aliajn .
Mi estas homarano : tio signifas, ke mi gvidas min en la vivo per la sekvantaj principoj :
1/Mi estas homo, kaj la tutan homaron mi rigardas kiel unu familion ; La dividiteco de la homaro en diversajn reciproke malamikajn gentojn kaj gentreligiajn komunumojn mi rigardas kiel unu el la plej grandaj malfeliĉoj, kiu pli aŭ malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi laŭ mia povo. (dividiteco : eco esti dividita :division, fractionnement) malamikaj gentoj : peuples ennemis) ; gentreligiajn komunumoj : communautés religieuses (kiam en la konstitucio aŭ leĝoj de lando, la religio regas,) ( malfeliĉo : malheur)
2/ Mi vidas en ĉiu homo nur homon, kaj mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia persona valoro kaj agoj. Ĉian ofendadon aŭ premadon de homo pro tio, ke li apartenas al alia gento, alia lingvo aŭ alia socia klaso ol mi, mi rigardas kiel barbarecon. Taksi iun : Fari al si opinion pri la pli-malpli granda ŝatindeco de persono ; ofendo : malrespekto de honoro. (Alia socia klaso : autre classe sociale)
3/ Mi konscias, ke ĉiu lando apartenas ne al tiu aŭ alia gento, sed plene egalrajte al ĉiuj siaj loĝantoj, kian ajn supozatan devenon, lingvon, religion aŭ socian rolon ili havas, la identigadon de la interesoj de unu lando, kun la interesoj de tiu alia aŭ alia gento aŭ religio kaj la pretekstadon de iaj historiaj rajtoj, kiuj permesas al unu gento en la lando regi super la aliaj gentoj kaj forrifuzi al ili la plej elementan kaj naturan rajton je la patrujo, mi rigardas kiel restaĵon el la tempoj barbaraj, kiam ekzistis nur rajto de pugno kaj glavo. (konkludo : en lando, ĉiuj loĝantoj havu egalan rajton) (kio estas religio laŭ li ? Kaj kio estas socia rolo??)
4/ Mi konscias, ke ĉiu regno kaj ĉiu provinco devas porti nomon neŭtrale geografian, sed ne la nomon de la gento, lingvo aŭ religio, ĉar la gentaj nomoj, kiujn portas ankoraŭ multaj landoj de la malnova lando, estas la ĉefa kaŭzo, pro kiu la loĝantoj de unu supozata deveno rigardas sin kiel mastrojn super la loĝantoj de alia deveno. Ĝis la tempo, kiam tiuj landoj ricevos nomojn neŭtralajn, mi devas almenaŭ en interparolado kun miaj samprincipanoj nomi tiujn landojn laŭ ilia ĉefurbo kun adono de la vorto ''regno'', ''provinco'' k.t.p. (regno : unité politique souveraine en droit international ; puissance ; état souverain)(kanado ? Parizo-regno ?)(identigado : identification)
5/ Mi konscias, ke en la privata vivo ĉiu homo havas plenan kaj ne diskuteblan rajton paroli tiun lingvon aŭ dialekton, kiu estas por li plej agrabla, kaj konfesi tiun religion, kiu plej multe lin kontentigas, sed en komunikiĝado kun homoj de aliaj lingvoj aŭ religioj li devas peni uzi lingvon neŭtralan kaj vivi laŭ etiko kaj moroj neŭtralaj. Mi konscias, ke por samregnanoj kaj samurbanoj la rolon de lingvo neŭtrala povas ludi la lingvo regna aŭ tiu kultura lingvo, kiun parolas la plimulto de la lokaj loĝantoj, sed ke tio devas esti rigardata nur kiel prooportuneca cedo de la malplimulto al la plimulto, sed ne kiel ia humiliga tributo, kiun ŝuldas gentoj mastrataj al gentoj mastrantaj. Mi konscias, ke en yiaj lokoj kie batalas inter si diversaj gentoj, estas dezirinde, ke en la publikaj institucioj estu uzata lingvo neŭtrale homa, aŭ almenaŭ krom la gentlingvaj kulturejoj tie ekzistu ankaŭ specialaj lernejoj kaj kulturaj institucioj kun lingvo neŭtrale-homa, por ke ĉiuj dezirantoj povu ĉerpi kulturon kaj eduki siajn infanojn en senŝovinisma spirito neŭtrale-homa.
(Ŝajnas ke li volas ke en la publikaj institucioj, aŭ almanaŭ ne specialaj lernejoj kaj kulturaj institucioj estu lingvo neŭtrale homa)
6/ Ĉar mi konscias, ke la reciproka malpaco inter la homoj neniam ĉesos, ĝis (kiam) la homoj alkutimiĝos starigi la nomon ''homo'' pli alte, ol la nomon de gento, kaj ĉar la tro nepreciza vorto ''popolo'' ofte donas kaŭzon al genta ŝovinismo, disputoj kaj malbonuzoj kaj ofte malame dividas inter si la filojn de la sama lando aŭ eĉ de la sama gento, tial je la demando, al kiu popolo mi alkalkulas min, mi respondas : mi estas homarano ; nur tiam, kiam oni demandas min speciale pri mia regno, provinco, lingvo, deveno aŭ religio, mi donas pri tio precizajn respondojn.
7/ Mia patrolando mi nomas tiun landon, en kiu mi naskiĝis ; mia hejmolando mi nomas tiun landon, en kiu mi estas konstanta, fikshejma loĝanto. Sed ĉar pro la nedifiniteco de la vorto ''lando'' la vortoj ''patrolando'' kaj ''hejmolando'' estas tre neprecizaj kaj ofte kaŭzas disputojn kaj malpacon kaj malamike disigas inter si la filojn de la sama terpeco, tial en tiuj dubaj okazoj mi evitas tiujn ne precizajn vortojn kaj uzas anstataŭ ili la pli precizajn vortojn ''patruja regno'', ''patruja regiono'', ''patruja urbo'', ''hejma regno'', hejma regiono'', ''hejma urbo''. (la patrolando : la terre des ancêtres ?). (La hejmolando : la mère patrie?).
8/ Patriotismo mi nomas la servadon al la bono de ĉiuj miaj samhejmanoj, kian ajn devenon, lingvon, religion aŭ socian rolon ili havas. La servadon speciale al la interesoj de unu gento aŭ la malamon kontraŭ alihejmuloj mi neniam devas nomi patriotismo. Mi konscias, ke profunda amo al sia patrujo kaj al sia hejmo estas afero tute natura kaj komuna al ĉiuj homoj, kaj nur nenormalaj eksteraj cirkonstancoj povas paralizi tiun tute naturan senton. Tial se en mia hejmo ĉiuj laboroj estas ekspluatataj por la oportuneco aŭ gloro de unu speciala gento kaj tio paralizas mian entuziasmon por socia laborado aŭ eĉ devigas mi(n) revi pri alia hejmolando, mi ne devas malesperi, sed mi devas konsoli min per la kredo, ke la nenormala stato en mia hejmo pli aŭ malpli frue pasos kaj miaj filoj aŭ nepoj plene ĝuos tiun fortigan entuziasmon, kiun en mi paralizis la maljusteco de miaj samhejmanoj. Maljusteco :injustice, iniquité ; Samhejmano : qui partage le même foyer ? ; compatriote ?gento : peuple; malamo ; haine
9/ Konsciante, ke lingvo devas esti por la homo ne celo, sed nur rimedo, ne disigilo, sed unuigilo, kaj ke la lingva ŝovinismo estas unu el la ĉefaj kaŭzoj de malamo inter la homoj, mi neniam gentan lingvon aŭ dialekton devas rigardi kiel mian sanktaĵon, kiel ajn mi ĝin amus, nek fari el ĝi mian batalan standardon. Kiam oni min demandas speciale pri mia lingvo gepatra, mi nomas senŝovinisme tiun lingvon aŭ dialekton, en kiu mi en mia infaneco parolis kun miaj gepatroj ; kiam oni demandas pri mia lingvo persona, mi – gvidante min per neniaj ŝovinismaj konsideroj nomas tiun lingvon, kiun mi persone plej bone posedas aŭ plej volonte uzas ; sed kia ajn estas mia lingvo gepatra aŭ persona, mi devas posedi ankaŭ tiun neŭtrale-homan lingvon, kiun miaj samtempuloj uzas por rilatoj intergentaj, por ke mi ne bezonu miakulpe altrudi al aliuloj mian lingvon kaj por ke mi havu moralan rajton deziri, ke aliuloj ne altrudu al mi sian, kaj por ke mi povu sur senŝovinisma bazo servi al kulturo neŭtral-homa.
10/ Konsciante, ke religio devas esti nur afero de sincera kredo, sed ne ludi la rolon de hereda genta disigilo, mi nomas mia religio nur tiun religion aŭ religianstataŭantan sistemon, je kiu mi efektive kredas. Sed kia ajn estas mia religio, mi konfesas ĝin laŭ la neŭtrale-homaj principoj ''homaranaj'' kiuj konsistas en jeno :
a) La plej altan por mi ne kompreneblan Forton, kiu estas la kaŭzo de la kaŭzoj en la mondo materia kaj morala, mi povas nomi per la nomo ''Dio'' aŭ per alia nomo, sed mi konscias, ke la esecon de tiu forto ĉiu havas la rajton prezenti al si tiel, kiel diktas al li lia prudento kaj koro aŭ la instruoj de lia eklezio. Neniam mi devas malami aŭ persekuti iun pri tio, ke lia kredo estas alia ol mia.
b) Mi konscias, ke la esenco de la veraj religiaj ordonoj kuŝas en la koro de ĉiu homo sub la formo de konscienco, kaj ke la ĉefa por ĉiuj homoj deviga principo de tiuj ordonoj estas :
agu kun aliuloj, tiel vi dezirus, ke aliuloj agu kun vi :
ĉion alian en la religio mi rigardas kiel aldonojn, kiujn ĉiu homo, konforme al sia kredo, havas la rajton rigardi aŭ devigajn por li dirojn de Dio, aŭ kiel komentariojn, kiujn miksite kun legendoj donis al ni diversgentaj grandaj instruistoj de la homaro, kaj kiel morojn, kiuj estas starigitaj de homoj kaj kies plenumado aŭ neplenumado dependas de nia volo.
c) Se mi kredas je neniu el la ekzistantaj revelaciaj religioj, mi ne devas resti en iu el ili sole pro motivoj gentaj kaj per mia restado erarigi la homojn pri miaj konvinkoj kaj herede nutri per senfinaj generacioj intergentan disecon, sed mi devas – se la leĝoj de mia lando permesas – malkaŝe kaj oficiale nomi min ''liberkreda'', ne identigante tamen la liberkredon speciale kun ateismo, sed rezervante al mia kredado plenan liberecon. Kiam en mia loĝloko ekzistos komuninterkonsente aranĝita, plenforme organizita samgenta kaj sendoktrina komunumo de liberkredantoj, al kiu mi povas aliĝi kun plena kontenteco por mia konscienco kaj por la bezonoj de mia koro, tiam – por fiksi fortike kaj precize mian religian neŭtralecon kaj savi mian posteularon kontraŭ senprogrameco kaj konsekvence kontraŭ refalo en gente-religian ŝovinismon, mi devas aliĝi al tiu liberkreda komunumo tute oficiale kaj heredigeble kaj akcepti por mi ĝian neŭtralan nomon, ĝiajn komunumajn aranĝojn, ĝiajn nedevigajn neŭtrale-homajn festojn kaj morojn, ĝian neŭtrale-homan kalendaron k.t.p. ; ĝis tiu tempo mi povas resti oficiale alskribita al tiu religio, en kiu mi naskiĝis, sed mi devas ĉiam aldoni al ĝia nomo la vorton ''liberkreda'', por montri, ke mi alkalkulas min al ĝi nur provizore, laŭmore kaj administre. (ĉu do li estis judo liberkreda ?: alkakuli (mettre au nombre de..., seulement provisoirement)

komentariojn : komentojn ?

* * * * * * * * * * * * * * * * * * *
Esperantismo
Déclaration de Boulogne-sur-mer le 9 août 1905 (Eltiraĵo)
Déclaration sur l'espérantisme ;
1 - La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neǔtrale homa, kiu « ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn », donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si, kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj. Ĉiu alia ideo aǔ espero, kiun tiu aǔ alia Esperantisto ligas kun la Esperantismo, estas lia afero pure privata por kiu la Esperantismo ne respondas.


1 - L'espérantisme est l'effort fait pour répandre dans le monde entier l'usage d'une langue neutre, qui, ne « s'imposant pas dans la vie intérieure des peuples et n'ayant aucunement pour but de remplacer les langues existantes », donnerait aux hommes des diverses nations la possibilité de se comprendre entre eux, qui pourrait servir pour les institutions publiques dans les pays où se trouvent des rivalités de langues, et dans laquelle pourraient être publiés les ouvrages qui ont un égal intérêt pour tous les peuples. Toute autre idée que tel ou tel espérantiste pourrait lier à l'espérantisme est une affaire purement privée dont l'espérantisme n'a pas à répondre.
Esperantisto
Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale, por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado al ia aktiva Societo esperantista por ĉiu Esperantisto estas rekomendinda, sed ne deviga.
5 - Est nommé espérantiste celui qui sait et emploie la langue espéranto, pour quelque but que ce soit. L'adhésion à une société espérantiste est recommandable, mais non obligatoire.
Esperantano
Esperantano estas aprobanto de Esperanto
La interna ideo.
L.L.Zamenhof (1912):La interna ideo de Esperanto, kiu havas absolute nenian devigon por ĉiu esperantisto aparta, sed kiu, kiel vi scias, plene regas kaj ĉiam devas regi en la esperantaj kongresoj, estas: sur neŭtrala lingva fundamento forigi la murojn inter la gentoj kaj alkutimigadi la homojn, ke ĉiu el ili vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton. Ĉio, kio estas super tiu interna ideo de Esperanto, estas nur privataĵo, kiu povas eble esti bazita sur tiu ideo, sed neniam devas esti rigardata kiel identa kun ĝi.

Samideano.
Samideano: Iuj esperantistoj alvokas unu la alian per la kunmetita vorto ''Samideano'', ĉar ili konsideras sin anoj de la sama ideo, t.e. La tutmondigo de la lingvo Esperanto kiel la monda komuna lingvo. Alivorte ili strebas al la Fina venko aktivante en la Esperanto-Movado.
Traduko de : tutmondigo ( strebado por igi la lingvon tutmonda ?? konfirmota)
PIV: samideano. Tiu, kiu havas komunan ideon, komunan celon kun aliaj: la E-istoj sin alparolas ofte per la vorto «samideano».
samideanaro. Tuto, de la E-istoj, kiuj dividas la saman ideon (internan) de E.
(Ŝajnas ke ''samideano'' estas sinonimo de ''esperantismano''. Mi esperas de la kunvenantoj la konfirmon de tiu ĉi mia opinio.)(A.M.)
La oficiala celo de nia asocio :
1/ Nomo kaj celo
La LionRegiona Esperanto-Klubo aŭ CERL, senprofitcela asocio pri kulturo, sub la regado de la Francia (Franca?) leĝo de la 1-a de Julio 1901 kaj de la samjara dekreto de la 16-a de Aŭgusto, fondita en la jaro 1946 sub la nomo ''Liona Esperanto-Klubo''(société espérantiste de Lyon), celas la diskonigon, la disvolvadon kaj la influon de la internacia lingvo ''Esperanto'', kreita de Doktoro Zamenhof '' kaj kontrolata de la Akademio De Esperanto (AdE). La tempodaŭra validiĝo de ĉi tiu statuto estas nelimigita.

Do : CERL ne celas la diskonigon, la disvolvadon kaj la influon de la Homaranismo (Zamenhofa homaranismo) sed nur la diskonigon de la lingvo.