La lasta Neandertalulo.

Ao, l'homme ancien ou l'Odyssée du dernier Neandertal

de Marc Klapczynski)

La ĉasisto scias ke li baldaŭ mortos. Lia vundo estas tro grava. La sango viskoziĝanta pro la malvarmo elfluas malrapide sur la neĝon. Lia agonio estas longa. Tiu ĉaso estis lia lasta. La angoro pliigas lian suferon. Kial la spiritoj de la prapatroj forlasis la klanon ? Li pensas al tiuj kiuj restas. La virino kaj ŝia ido estas kondamnitaj, ankaŭ la maljunulo, sed la knabo, Ao, povas ankoraŭ vivi. Li ne havas la nostalgion pri alia ekzisto. Li kreskis sur tiuj veaspektaj (malesperigaj) teroj. Li konis la senfinajn vintrojn, enterigita sub la roko kaj la glacio, lulita de la furiozaj sibloj de la vento kaj de la ĝemoj de la mortantoj. La malsato kaj la malvarmo akompanis ĉiun tagon de lia vivo sed, anstataŭ malfortigi lin, la mankoj lin fortigis. Li reiros al antaŭaj ĉas-regionoj kaj serĉos tiujn el la aliaj klanoj kiuj pluvivis, ĉar tie ĉi, la vivo estas neeltenebla por homoj.

La ĉasisto sekvas per la okuloj la beston kiu distranĉis lin. Morteme vundita, la besto antaŭeniras pene, lasante post si sangajn spurojn. Same kiel la ĉasisto, ĝi luktis la lastan fojon. Ĝia karno nutros Ao, la lastan el la klano, kaj ĝia densa felo ŝirmos lin kontraŭ la malvarmo.

Ao kaj la maljunulo trovas la frostiĝintan korpon de la ĉasisto kies rigidiĝinta brako ŝajnas indiki la direkton al la vundita urso.

Malgraŭ sia piedo rompita, malgraŭ la stango profunde pikinta ĝian karnon, kaj la sango kiun ĝi perdas ĉe ĉiu paŝo, tiu-ĉi ne konsentas morti. Ĝi ankoraŭ povas longe pluiri. Ĝia instincto kuraĝigas ĝin reiri en sian kuŝejon. Ĝi bedaŭras ke ĝi decidis iri tiom for de sia teritorio. La turmentoj de la malsato, ja, puŝis ĝin vagi ĝis ĉi tie. Memore de blanka urso, la unuan fojon, ja, ĝi renkontas estaĵon kiu aŭdacas defii ĝin. Ĝi ne komprenas kio estis al ĝi. La reprezento de tiu malfortika besteto, aperanta antaŭ ĝi, obsedas ĝin. Ĝi grumblas de kolero, retravivante la peripetiojn de la batalo.

Ĝi revidas la viron, starantan, kelkajn metrojn for, sur ĝia ir-vojo, provokantan per gestoj kun tiu granda brako kiu nun estas en ĝi. Ĝi ne priatentas ! Ĝi estas tiel certa pri sia forto ! Kiel ĝi povus imagi ke besteto tiel sensignifa kapablus peri (trudi) tiajn terurajn vundojn ? Ĝi saltegas antaŭen, por urĝe fini la aferon kaj kvietigi sian malsaton. Sed la alia ne moviĝas. Sinapogante firme ĉe grundo, kun sia stango bone kojnita inter siaj piedoj, kaj kun sia bastonego proksime sian manon, li atendas la sturmon. Kiam la giganta besto alvenas sur lin, li direktas subite sian armilon al la kor-loko. Forportita de sia impeto kaj de sia furiozo, la urso venas fali sur la malmolan pinton de la pikstango. Kun la spiro haltigita, terurita per la doloro kiu invadas ĝin, la besto ŝanceliĝas kaj retroiras de unu paŝo. Nekredema, ĝi vidas la gracilan dupiedulon impetegi sur ĝin. La peza klabo falas sur ĝian genuon. La krakado de la ostoj sonoras ankoraŭ en ĝia cerbo.

Sed por frapi, la viro iris tro proksimen, kaj estas nun atingebla de la akraj ungegoj. Li retroiras rapide, sed tro malfrue. Nekapabla stari, la urso falas antaŭen, balaante la aeron per siaj brakoj. La viro ne povas eviti la morteman baton kiu forĵetas lin plurajn metrojn for, kun la ventro distranĉita.

La urso hezitas. Ĝi sin sentas malfortiĝi. Frapante la glacian grundon antaŭ ol rompiĝi, la pikstango enmetiĝis ankoraŭ pli en ĝian bruston. Ĉiu enspiro pliakrigas ĝiajn suferojn. La ĉasisto stariĝas kaj frontas al ĝi, kun unu mano alpremanta lian sango-kovritan ventron. Li ne plu havas armilon sed la urso ne scias tion. Ĝi eksperimentis la timon. Ĝi rezignas tiun predon kaj foriras.

La suno preskaŭ estis fininta sian kuron ekde la alfrontado. La besto tamen pluiras, malgraŭ la litroj da sango perditaj kaj malgraŭ tiu neeltenebla doloro kiu akompanas la plej malgrandan geston. La urso komprenis ke, de nun, la predo estas ĝi.

Jam tagmeze, ĝi vidis ilin, samajn al tiu kiu lin kruele vundis. De tiam ili neniam perdis ĝiajn spurojn kaj mallongigis la distancon. Ĝi neniam atingos sian kuŝejon. Ĝia vidado malklariĝas. Ĝiaj membroj ne plu obeas. Ĝi falegas. Kiam la du viroj atingas ĝin, ĝi estas jam senviva.



La maljunulo estas lacega. Jam de kvindek vintroj, proksimume, lia koro pulsas en lia brusto kaj li ne meritas riproĉojn. Li ne timas tiun finon kiu sin anoncas kiel tiun el ĉiuj malbonoj kiuj troŝarĝis lin. Li ne plu volas koni (suferi) la angoron pro malsato, la senindulgan mordon de la frosto, nek tiun malesperon kiu premas lin, malesperon de homo kiu vidis preskaŭ ĉiujn siajn kunulojn mortiĝi, kiel senpova spektanto de la detruiĝo de la klano. La devo estus, ja, resti tie, ne cedi la lokon !

Grumblado de kolero ellasiĝas de lia gorĝo. Liaj lipoj sulkiĝas aspektantaj grimaco de hato. Ĉu ili estis, ja, homoj ? Iliaj okuloj estis elstarantaj sur la senreliefaj vizaĝoj kaj strangaj sonoj estis elirantaj el ilia buŝo. Ili ne estis tiel fortaj kiel la klanaj ĉasistoj sed ili estis superantaj ilin per sia alta staturo plilongigita per bird-plumaro, kelkfoje per kolharoj aŭ vosto de ĉevalo, pli malofte per kornaro de juna rangifero. Ili estis sciantaj kunigi kune la lignon kaj la ŝtonon por fabriki fajnajn sagetojn kies akraj pintoj trapikas la ledojn plej densajn. Kondukitaj per la blovo de la batalemaj spiritoj kun kiuj ili estis parencaj, tiuj sagetoj kapablas trairi la aeron vibrante kaj ne ofte mankas siajn celojn.

Kelkaj elklanaj ĉasistoj diris ke la spiritoj de la bestoj, antaŭe favoraj al la antaŭaj homoj sin deturnis de ili.

La maljunulo memoras la tagojn kiujn li pasigis observante ilin, kaŭranta inter la rokoj sur la vidalvida flanko de la loko kie ili estis muntintaj sian tendaron, fine de tiu valo kiun liaj kunuloj okupis pli antaŭe ol ili.

Ili estis vivantaj en ŝirmejoj konstruitaj per stangoj, brankoj kaj per ostoj de mamuto aŭ grandaj bestoj, krome kovritaj de peltoj kunigitaj kune. Iliaj infanoj estas multaj. Tamen la nutro ne mankas al ili. La ĉasistoj neniam revenas sen kaptaĵoj. Ili scias enkapti arbarajn bestetojn, kaj ilia lerteco por ĉasi la herbovorulojn de la tundro egalas tiun de la antaŭaj homoj kies ĉas-teritorojn ili, de nun, akaparas. La maljuna ĉasisto observis kelkajn el multaj ceremonioj kiuj ritmas la vivon kaj morton de tiuj strangaj homoj. Eĉ se li ne komprenis la precizajn implikojn de la kondutoj tiam adoptitaj, li ne dubis pri ilia sekreta interkompreno kun potencaj spiritoj.

Malpli multaj, turmentitaj, suferintaj de mortigaj insidoj, post oftadaj rezistoj redoninte frapon pro frapo, la pliaĝuloj rezignis forlasi la ĉas-teritorion de siaj prapatroj. Pro pli malgranda nombro de vivantoj, la klano aŭdacis iri for, ene de la granda ebenaĵo, al direkto de kie venas la malvarma vento.

Laŭ tiu migrado norden, mort-evitintoj de aliaj grupoj suferantaj samajn perfortaĵojn, vagantaj en la tundro, kuniĝis kun ili. Estis pli da virinoj kaj infanoj ol viroj, ĉar la plimulto estis mortigitaj ; kaj tial la maloftaj ĉasistoj pluvivantaj laciĝis provante nutri tiujn malsatajn grupojn.

La knabo kiu klopodas apud li sur la neĝo estos la lasta el ili. La virino kaj la bebo postlasitaj malantaŭe, ŝirmitaj en truo sub la rokoj, estas jam mortintaj. La virino ne plu havis lakton por nutri la infanon. Ŝia korpo , malfortiĝanta pro manko de nutro, ne sukcesis rezisti tre longe antaŭ la glacia malvarmo. Nur restos li, Ao, kiu signifas simple ''viro'', tiu kiu ne havas nomon !

Devige, li reiros al antaŭaj ĉas-teritorioj. Sole, li pli facile sukcesos eskapi for la bird-homoj. Sed ĉu homa estaĵo kapablas vivi tute sola ?

La majunulo atente rigardas la knabon. Tiu ĉi estas bona ĉasisto, la plej lerta en sia klano por ĉasi per ĵet-buloj ( bolas) . Malgraŭ sia juna aĝo, Ao estas pli forta kaj hardita ol la plej vigla el tiuj plum-portuloj. Kial la antaŭaj homoj devige forlasus sian lokon ?... Li ne scias.

La odoro de la freŝa sango flatas la flar-kapablon de la ĉasisto kaj lin distras el liaj pensoj. Ao ĵus estis sekcinta la gorĝan arterion de la urso. La sango ŝprucmakulas lian vizaĝon. Gruntante pro plezuro, li trinkas gluteme la altvaloran likvon ankoraŭ varman. Malgraŭ la malviglo kiu trudas lin, la maljunulo sin trenas ĝis la restaĵoj kaj lekas kelkajn gutojn. Sed li malkonsentas manĝi la karno-pecon kiun donas la knabo. Kial nutri tiun korpon kiun la vivo forlasos ! Cetere, li ne havus sufiĉe de forto por maĉi la ledecan karnon de la urso.

El la franca libro ''Ao, l'homme ancien'' kiu pasiigis min. Mi tradukis la unuajn paĝojn.