ulo38 Published on February 22, 2008
by ulo38

ulo38's blog

Browse posts
la nigra shafo
Posted on March 10, 2008
7 comments (latest 6 months ago)
entrajniĝi
5 comments (latest 6 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 374 visits

entrajniĝi

Friday February 22, 2008 at 09:47PM

entrajniĝi.

mi ŝatas tiun vorton, pro la prononco: énn-tray-ni-dji. mi ŝatas tiun vorton pro la eblan renkonton. mi ŝatas tiun vorton pro la tago kiu komencas. mi ŝatas tiun vorton pro la alveno en la svarma urbo de liono. mi ŝatas tiun vorton ĉar mi scias kie mi manĝos, en la komerca centro, en la tria nivelo, en la memserva restoracio kiel kutime.mi ŝatas tiun vorton ĉar poste mi promenos kun la nazo en aero, la pensoj en nuboj. ĉar mi drinkos bieron en kutima placo. ĉar mi refoje promenos laù la rhodano . ktp... ktp... entrajniĝi estas la komenco de l'feliĉo.

5 Comments / add your comment?

Dorina says:
Gratulojn! Charma rakonto! Ghi tre plachis al mi!
Posted 8 months ago. ( permalink )
Tilio says:
Jessss - vivu la trajno!
Posted 8 months ago. ( permalink )
César Dorneles says:
En mia lando oni simple senigis la trajnan vetursistemon antaŭ kelkaj jardekoj por simple favorigi kaj stimuli la aŭtomobilan industrion. Sekve San-Paŭlo kaj Rio-de-Ĵanejro, la du plej loĝantplenaj en la lando ne havas trajnojn kiel veturalternativon!
Posted 8 months ago. ( permalink )
Dorota says:
Nekredebla afero. Mi mem plej ŝatas vojaĝi trajne. Ĉiam fajfo de lokomotivo (ĉu nun lokomotivoj fajfas?) rememorigas al mi ĉiujn trajnvojaĝojn kaj ligitajn kun tio aventurojn.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Cezar /Kaiser pro says:
En vi kaŝiĝas poeto au verkisto.... ankaŭ mi feliĉas en tia situacio...estas agrable foje esti aliloke...kaj trajnoj estas ĉiam tento... ĉu lokomotivoj plu fajfas? Ĉeokaze jes...
Posted 6 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.