CASTELLO SFORZESCO (pr.”kastello sforcesko” ) - Piazza Castello (pr. piacca kastello)

Konstruita en la jaro 1450 de Duko Francisko Sforca sur la ruinoj de la kastelo de Familio Visconti (pr. viskonti), ĝi estis parte pligrandigita kaj parte refarita de la posteuloj de Duko Francisko Galeaco Maria kaj Lodoviko il Moro , kiuj sin turnis al Leonardo kaj al Bramante por la laboroj. Post la falo de familio Sforca (1525) kiu faris el ĝi belegan, luksan restadejon, ĝi iĝis fortikaĵo kaj kazerno, kaj ĝi sekvis la sorton de la urbo, trapasante diversajn ruinigajn sieĝojn. Ĝia renaskiĝo komenciĝis en 1893, kiam arkitekto Luca Beltrami komencis ĝian renovigon instalante en la tri grandaj konstruaĵoj de la historia tuto la gravajn artajn urbajn kolektojn.
La muzeoj de la kastelo

  • Muzeo de Malnova Arto
  • Pinakoteko – eksposizio de 230 tre gravaj pentraĵoj de la itala pentrarto( precipe de la lombarda kaj venetia ) de la 13° al 18a jarcento
  • Muzeo de Meblaro kaj lignaj skulptaĵoj , de la 15a al 21a jarcento
  • Kolektoj de aplikata arto kaj muzeo de la muzikiloj
  • Egipta Muzeo kaj Viskontea salono
  • Muzeo de Prahistorio
  • Ikonografio de la urbo kaj kastelo de Milano
urba kolekto de la gravuraĵoj de "Achille Bertarelli”

www.milanocastello.it/ita/info.html
Michelangelo- Pietà Rondanini-Castello Sforzesco
Milano - Kastelo "Sforzesco" Milano - Kastelo "Sforzesco"