En la strato Brera estis la impona sescenta palaco Brera, sidejo de la Pinakoteko, de la Akademio de Belarto kaj de la Nacia Biblioteko Braidense.
La baroka palaco havas imponan fasadon, kun rimarkinda portalo,enkadrigita inter kolonaj kiuj subtenas balkonon, belan korton kun la statuo de Napoleone kaj la majestan Honoran Ŝtuparegon kiu kondukas al la tre fama Pinakoteko .
La Pinakoteko Brera estas unu el la plej granda kolekto de itala pentarto, precipe de artaĵoj de la lombarda kaj veneta skolo de la 15a ĝis la 16a jarcento. Ĝi enhavas pli ol kvarcent artaĵojn , de la dekkvara jarcento ĝis la avangardai movadoj.
Tre multaj ĉefverkoj estas admireblaj:
- “Mortinta Kristo” de Mantegna
- “Pietà” de Bellini
- “Retrovo2 de la korpo de sankta Marko de Tintoretto
- “Geedziĝo de la Virgulino” de Raffaello
- “Vespermanĝo en Emmaŭs” de Caravaggio