Preĝejo de Sankta Maria ĉe Sankta Satiro .
Je malmultaĵ paŝoj de la katedrala placo (piazza del Duomo), kie komenciĝas la Strato Torino (via Torino), en malgranda kaj preskaŭ kaŝita vojflanko, estas la preĝejo de Sankta Maria ĉe Sankta Satiro.
preĝejo Sankta Maria ĉe Sankta Satiro
La preĝejo estas la unua verko de Bramante en Milano (ĉirkaŭ 1480). La grandaj internaj spacoj, estas ritmataj de vastaj volboj kaj de mirinda kupolo.
preĝejo Sankta Maria ĉe Sankta Satiro Malantaŭ la ĉefaltaro Bramante kreis perspektivon de pilastroj kaj stukaj arkaĵoj, kiu donas perfekte ŝajnan profundon de la absido en nur 97 cm.
Dekstre, ĉe la enirejo, estas la okangula Baptejo, harmonia verko de Bramante, kun riĉa dekoracio de Agostino de Fondutis. Maldestre oni povas eniri la Kapelon de Sankta Satiro (frato de Sankta Ambrozio), kiu plejparte konservas la primitivajn strukturojn de la IX jarcento. En ĉi tiu kapelo oni povas admiri la fajencan skulptaĵon “Priploro je la mortinta Jesuo” de A. de Fondutis.
preĝejo Sankta Maria ĉe Sankta Satiro preĝejo Sankta Maria ĉe Sankta Satiro

Tre bela la sonorilturo de la IX jarcento, prototipo de la lombardaj preĝejturoj.
Vizito al la preĝejo.
preĝejo Sankta Maria ĉe Sankta Satiro preĝejo Sankta Maria ĉe Sankta Satiro

La preĝejo estas libere vizitebla.
Por koni la horarojn:
Telefono: 02/874683
retadreso: sansatiro@chiesadimilano.it

Donato Bramante arkitekto Donato Bramante