La bazilikon de Sankta Ambrozio oni konstruis en 386, laŭ la volo de S. Ambrozio mem, kiu, en la jaro 374, estis aklamata de la popolo Episkopo de Milano.
La tradicio diras, ke de la sojlo de tiu Templo S. Ambrozio forpelis la imperiestron Teodozio post la masakro de Tesaloniko. Rekonstruita laŭ la tiamaj romanikaj strukturoj ekde la IX kaj ĝis la fino de la XI jarcento, la preĝejo antaŭhavas rektangulan atrion nomatan “de la katekumenoj”
Milano-Baziliko Sankta Ambrozio Milano-Baziliko Sankta Ambrozio La fasado estas kabanpinta kun 5 arkaĵoj: flanke ĝi havas du kvarangulajn sonorilturojn: la plej alta, nomata “de la kanonikoj”, estis konstruita en la XII jarcento; la plej malalta,nomata “de la monahoj”, estas la plej antikva en la Padusa Valo (komenciĝo de la IX jarcento).

Milano-Baziliko Sankta Ambrozio En la majesta trinava interno, kun matronejo ĉe la flankaj navoj, montriĝas arkaroj, kiuj iĝis tipaj de la lombard-romanika arkitekturo.

En la baziliko estas admirindaj gravaj verkoj:
Milano-Baziliko Sankta Ambrozio - la absida mozaiko de la X jarcento, kaj refarita precipe je la fino de la XI jarcento, kiu rigardas de supre la tutan preĝejon. Ĝi montras la bildon de la Elacetinto inter la Sanktuloj Gervazo, Protazo, Marcellina, Satiro kaj Kandida;

Milano-Baziliko Sankta Ambrozio - la multvalora ciborio el la IX jarcento, elstaranta super la altaro;

Milano-Baziliko Sankta Ambrozio - la mirinda arĝenta kaj ora altaro prezentanta la historiojn de Kristo kaj de S. Ambrozio, verko de Vuolvino (835), kun belegaj emajlaj ornamaĵoj, gemoj kaj filigrano;

- la stona Episkopa Katedro el la IX jarcento;
Milano-Baziliko Sankta Ambrozio - la predikejo kun aglo el kupro, de la XII jarcento, super la granda sarkofago de generalo Stilicone. Ĝi estas la ununura paleokristana sarkofago en Lombardio kun altreliefoj ĉiuflanke;

Milano-Baziliko Sankta Ambrozio - sur kolono, la bronza serpento, aludanta la biblian rakonton de la Eliro.

En la Kripto troviĝas la korpo de S. Ambrozio inter tiuj de la du martiroj Gervazo kaj Protazo.
De la fino de la dekstra navo oni transiras al la Kapelo de S. Viktoro en Ora Ĉielo kun mozaikoj de la V jarcento. Tie situas la nura portreto certa de S. Ambrozio.
Elirante de la pregejo, el la portiko de la Kanoniko, verko de Bramante (1495), oni supreniras al la Muzeo de la baziliko, kiu entenas artajn verkojn kaj ambroziajn memorajoĵn.