MILANO-KATEDRALO - DUOMO DUOMO- Piazza del Duomo (Placo Duomo)
La grandioza konstruaĵo "Duomo"(Dia domo) troviĝas en la mezo de la placo a lkiu ĝi donis la nomon. Tiu placo estas la tradicia centro de la metropolo. Ĝi ricevis la nunan aspekton far arkitekto Mengoni G.(1865-1877), la arkitekto de Galerio Viktoro Emanuelo II, tradiciaj renkontiĝejoj de la milananoj.
La templo, laŭ latina krucformo, havas kvin navojn, la centra el kiuj aspektas impona kaj tre larĝa.
La mirinda tuto konsistas el 40 eksteraj plifortikigaj apogpilastroj kaj 52 internaj kolonegoj kiuj svelte altenleviĝas por subteni la ogivajn arkaĵojn kaj la volbojn. Ĝi estas komplete konstruita per la marmoro de Candoglia. Marmoro de Candoglia
La eksteraj dimensioj estas: longeco m. 158; larĝeco m. 66 (ĉe la transepto m. 92); larĝeco de la fasado m. 67,90; alteco de la fasado m. 62; alteco de la plej alta pinto m. 108,50 kune kun la statuo de la Madono. Milano - Katedralo- Duomo
La statuoj ,kiuj interne kaj ekstere ornamas Duomon, estas pli ol 3400.
Ĝi estas kolosa konstruaĵo, kiu postulis jarcentan laboron kaj la kontribuon de multaj generacioj de artistoj kaj arkitektoj.
Oni komencis konstrui la Katedralon en la jaro 1386 pro la mecenateco de GianGaleazzo Visconti (pr. Ĝan Galeaco Viskonti), fare de nekonata arkitekto, laŭ la modeloj de la gotikaj transalpaj katedraloj.
En ia jaroj 1765-69 oni starigis la ĉefan spajron super la tiburo, kaj inter la jaroj 1805-1813 estis kompletigata la fasado; en 1858 oni finpretigis la spajran serion.
En la impona kvin-nava interno estas notindaj, de dekstre maldekstren:

Milano - Katedralo- Duomo -la orumita bronza kruco de Ariberto da Intimiano (pr. Intimjano) - XI jarcento -,



MILANO-KATEDRALO-DUOMO -la tombejo de Gian Giacomo Medici (pr. Ĝan Ĝakomo Mediĉi), verko de Leone Leoni el Areco (Arezzo), inspirita de Michelangelo (pr. Mikelanĝelo) -1564 -,



MILANO-KATEDRALO - DUOMO - la statuo de Sankta Bartolomeo, anatomia eseo de Marko el Agrate (1562),




MILANO-KATEDRALO - DUOMO -la portalo de la suda sakristio, kun la vivo de la Madono (fino de la XIV jarcento).
Milano - Katedralo- Duomo - la Trivulcja Kandelingo (Candelabro Trivulzio), valora verko de la bronzisto Nikolao el Verdun (XII jarcento),

Milano- Duomo -la Baseno el egipta porfiro (nuntempe baptejo, IV jarcento p.K.).
La plej antikvaj vitraloj estas tiuj de la unuaj 6 fenestroj dekstre (XV jarcento).

La trezoro konservas valorajn arĝentaĵojn kaj eburaĵojn de la IV ĝis la XII jarcento.
Inter la plej valoraj artaj verkoj de Duomo estas la bronzaj pordoj en la portaloj de la fasado.
Rigardante Duomo-n de maldekstre:
-la unua pordo estas verko de skulptisto Arrigo Minerbi: ĝi estis surlokigita en Junio 1943 kaj ĝiaj reliefoj priskribas la Edikton de Konstanteno;
-la dua pordo estas verko de skulptisto Gianino Castiglioni (pr. Ĝanino Kastiljoni), kaj ĝi estis surlokigita en Decembro 1950: ĝiaj reliefoj memorigas la Vivon de Sankta Ambrozio;
la trian pordon, la plej grandan, oni ŝuldas al skulptisto Lodovico Pogliaghi (pr. Lodoviko Poljagi), 1906-1908: ĝi enbildigas la Vivon kaj la Gloron de la Madono.
La kvara pordo estas laboro de skulptisto Franco (pr. Franko) Lombardi, finplenumita de Virginio (pr. Virĝinjo) Pessina: ĝi estis surlokigita en Julio 1950 kaj ĝi havas reliefojn kiuj rakontas pri la historio de Milano, de la detruo fare de Barbaroso ĝis la batalo de Legnano (pr. Lenjano).
La kvina pordo de skulptisto Luciano Minguzzi (pr. Luĉano Minguci). Inaŭgurita en Januaro 1965, ilustras la gravajn momentojn de la historio de Duomo, ekde la origino ĝis la jaroj de S. Karlo Borromeo.
Je la retro de la fasado oni povas malsupreniri por viziti la restaĵojn de la Baptejo de Sankta Johano ĉe la Fontoj, starigita de S. Ambrozio ĉirkaŭ la jaro378: ĝi estas la unua oklatera baptejo de Kristanismo. Ĉi tie estis baptita S. Aŭgusteno en la jaro 387. MILANO-KATEDRALO - DUOMO Flanke troviĝas la absidoj de la unua kvin-nava katedralo (la plej antikva de la periodo de Konstanteno, la dua en la mezo de la V jarc.), kiun oni nomas de S. Tekla aŭ de la Savinto. Ĝi estas interesa "Antiquarium".
MILANO-KATEDRALO-DUOMO En la Kripto sub la ĉefa altaro estas la tombo de Sankta Karlo Borromeo

MILANO-KATEDRALO - DUOMO Kvardek metrojn super la ĉefa altaro estas ruĝa lumeto ĉe kiu oni gardas la Sanktan Najlon de la kruco de Jesuo.

Informoj kaj antaŭmendoj
Tel. 02 72 022 656 visita@duomomilano.it
Horaroj:
cxiutage: 07:00 - 19:00

Informoj pri la bileto:
Senpage la vizito al la katedralo
Laŭpagaj eniroj: katedralaj terazoj, baptejo de S. Tekla kaj katedrala trezoro

Sankta Ambrozio Sankta Aŭgusteno Gian Galeazzo Visconti Gian Giacomo Medici Sankta Karlo Borromeo

VIRTUALA VIZITO
placo de la katedralo