Tango de Carlos Gardel: Por una Cabeza
Aŭde mi ĵus prenis la tekston de tiu ĉi kanto el la video de Alejandro Cossavella.
Mi petas helpon por korekti miajn erarojn.
Mi tre kore antaŭdankas.
Jen ligilo por aliri la videon:
http://www.youtube.com/watch?v=jSYGkZiotxo&feature=related
PRO NUR UNU KAPO
(jam korektita)
Tango de Carlos Gardel: Por una Cabeza
Pro nur unu kapo de nobla ĉevalo
ke ĵus ĉe l' linio laciĝas, ho ve!
kaj ke dum reven' ŝajnas diri al mi:
"Ne forgesu, frato, ja ne devus veti vi”.
Pro nur unu kapo, subita enamiĝo,
ŝi estas la plej bela kaj ŝika virin'
ridetema buŝo plena je mensogoj,
Brulas mia koro en ŝia sorĉa fajr'.
Pro nur unu kapo, ĉiuj frenezaĵoj!
La lipoj kisantaj varmigas la korojn, sanigas la animojn.
Pro nur unu kapo,
Se ŝi min forgesas,
Ne gravas la vivon,
Perdi ja mil fojojn,
Kial vivi plu?
Kiom da malĝojoj pro nur unu kapo?
Milfoje mi ĵuris, ne vetos mi plu
Sed inas la rigard', kaj venas la forges'
kaj mi nur vidas lipojn, sopiras al kares'
Ne plu da vetkuroj,
Mi diras serioze: “tiuj emocioj ne taŭgas por mi”.
Sed se ĉevaleto brilos dum dimanĉo,
Mi ja vetos ĉion, tia estas mi.
Pro nur unu kapo, ĉiuj frenezaĵoj!
La lipoj kisantaj varmigas la korojn, sanigas la animojn.
Pro nur unu kapo,
Se ŝi min forgesas,
Ne gravas la vivon,
Perdi ja mil fojojn,
Kial vivi plu?
Send a message
Search for members
Alejandro Cossavella says:
Cxi kaze mi nur atentigas pri:
ke jxus cxe l´ linio lacigxas, ho ve!
kaj
ridetema busxo, plena...
detaleto: perdi ja mil fojojn
Dankon pro via intereso en la versio!
brakumon el la sudo de la mondo
Ale
Eustáquio Maia says:
Wel says:
Dankon, ke pere de via blogo eblis ĝui talentan artiston! Brila la prononcado el Alejandro, he!! Krome, ĉar argentino, bonegan redonon li prezentis de ĉi fama tango. Aliaj venu! [Mi imagas 'Garufa' far li!]