Anekdoto prenita el lenu!
Okazas festo por profesoroj. Inter la ĉeestantoj estas filozofo kaj teologo.
Kiam la teologo renkontas la filozofon, li diras:
- Mi ĉiam kredis, ke filozofo estas homo, kiu serĉas en malhela ĉambro nigran katon, kiu ne estas tie.
La filozofo diras:
- Ho, mi komprenas. Mi ĉiam kredis, ke teologo estas homo, kiu serĉas en malhela ĉambro nigran katon, kiu ne estas tie kaj trovas ĝin!
Send a message
Search for members